Titelillustration: Dirk Wieczorek

Aussprache Grammatik Lektion 3 Lektion 4 Übersetzungen zu Lektion 4 Grammatik zu Lektion 4 Lektion 5

Lektion 4 / leciono kvar


In dieser Lektion lernen Sie die noch ausstehenden Laute des Esperanto kennen,
außerdem das Zahlensystem und einen weiteren großen Teil der Wortformen des Esperanto.


<1.0> Elparoli: <eŭ>
La elparolo de "eŭ" kontraŭ "eu":

Elparolu nun mem:

Eŭropo 'Europa': Eŭ-ro-po (tri silaboj),
neŭtra 'unbestimmt': neŭ-tra (du silaboj),
neŭtrala 'neutral': neŭ-tra-la (tri silaboj)

kontraŭ:

neutila 'unnütz': ne-u-ti-la (kvar silaboj),
neu 'verneine': ne-u (du silaboj)


<1.1> <-ar->
Vortoj por la parencoj:
Mia parencaro

Frato de mia patro aŭ de mia patrino estas onklo de mi.
Filo de mia onklo estas kuzo de mi.
Mi havas dek gekuzojn.
Filo de unu el miaj gefratoj estas nevo.
La patro de mia patro aŭ de mia patrino estas mia avo.
Filo de mia filo aŭ de mia filino estas nepo.


<1.2> <bo-> <-id->
bo- kaj -id-

Ĉiuj vortoj por familiano de mia edzo (aŭ edzino) havas la antaŭ-silabon bo-.
Geedzoj havas do "bofamilion".

Ekzemploj:
La gepatroj de mia edzo (aŭ edzino) estas do mia bopatro kaj mia bopatrino.
La edzo de nia filino estas nia bofilo.

Se vorto por parenco bezonas, kaj la antaŭsilabon bo-, kaj la antaŭsilabon ge-,
tiam bo- estas la unua el ambaŭ, ekzemple:

Mia bopatro kaj mia bopatrino estas kune miaj bo-gepatroj.
La gefratoj de mia edzo/edzino estas miaj bofratoj kaj miaj bofratinoj,
kune ili estas miaj bo-gefratoj.


Se vi estas edzino, vi eble ankaŭ naskas bebojn.
Tiuj post certa tempo same havas infanojn ktp.
Ĉiuj gefiloj, genepoj ktp. estas la idoj de via edzo kaj vi; ili kune estas via "idaro".

Ankaŭ bestoj havas "idojn", ekzemple oni povas diri:
"La hundo bone zorgas pri siaj hundidoj."


<1.3> Vortoj neŭtraj aŭ ne neŭtraj pri la sekso

"Parenco" estas seksneŭtra vorto, same ido.
La aliaj vortoj por parencoj ne estas seksneŭtraj,
ĉar ekzistas formoj de ili, apartaj por viroj kaj virinoj:

Uzu ankaŭ la vorton "amiko" seksneŭtre!

Ekzemplo:
"Vi demandas, kiom da amikoj mi havas. Mi havas ok amikojn."
Oni nun ne scias, ĉu estas virajvirinaj amikoj.

Ankaŭ la vorton "li" oni uzas foje seksneŭtre:
Se oni ne scias, ĉu iu homo estas viraina, oni diras "li".


<1.4> Dialogo inter du personoj

Vidu jen la bildon kun nia filino kaj ŝia kun-ulo.
Ho, en elegantaj vestoj! Ĉu ili tie festas la geedziĝon?
Ne, tio estas antaŭ vespero por amikoj de teatro.
Sed ili vivas kune, do estas ŝia "kun-ulo de la vivo";
la vivo-kunulo, por uzi modernan vorton.
Mi komprenas. Ĉu vi havas plian filinon?
Plian filinon mi ne havas, nek filon.
Kiel granda estas via parencaro entute?
Hm, se mi bone kalkulas, entute estas 26 (dudek ses) homoj, sed kun gekuzoj kaj genevoj.
Kaj ĉu kun la bofamilio?
Ne, sen kalkuli la bofamilion.
Bone, tiam vi povas esti kontenta.

<2.0> <-u>
Formu novajn vortojn por parencoj


<2.1> Fratino de unu el miaj gepatroj estas {?} de mi.

<2.2> La patrino de mia edzino estas mia {?}.

<2.3> Frato de mia edzino estas {?} de mi.

<2.4> La kvin gefiloj de mia fratino estas miaj {?}.

<2.5> La gepatroj de miaj gepatroj estas miaj {?}.

<2.6> La gepatroj de mia edzo estas miaj {?}.

<2.7> La naŭ gefiloj de miaj gefiloj estas miaj {?}.

<2.8> Filo de mia onklo estas {?} de mi.

<2.9> La patrino de mia patrino estas mia {?}.

<2.10> Filo de mia avino estas mia {?}{?} de mi.

<2.11> La gefratoj de mia frato estas: miaj aliaj {?} kaj miaj {?} kaj mi.

<2.12> Filino de mia avino estas mia {?}{?} de mi.

<2.13> Filino de mia onklino estas mia {?}.

<2.14> La sep genevoj de mia onklo estas: miaj kvar ge{?} (sen liaj ge{?}), miaj du ge{?} kaj mi.


<3.0>
Via familio

Respondu nun jenajn demandojn pri via familio!
(Ŝercumoku eble:
"Ho, mi bedaŭras, ke jes / ne!" aŭ:
"Ho, mi bedaŭras, ke mi (ne) estas / havas ...!")


<3.1>
Ĉu vi studaslaboras?

<3.2>
Ĉu vi loĝas ĉe via familio,
for: en studenta hejmo, en propra loĝejo?

<3.3> Ĉu viaj ge-avoj vivas ankoraŭ?

<3.4> <plej>
Kiom da gefratoj vi havas?
Se vi havas gefratojn, ĉu vi estas la plej aĝa el viaj fratoj kaj fratinoj?

<3.5> Mi ne scias vorton en Esperanto: Kion oni diras anstataŭ "filo de ge-onkloj?

<3.6> Ĉu vi estas edzo/edzinofraŭlo/fraŭlino?

<3.7> Kies gefiloj estas viaj gepatroj?

<3.8> Ĉu vi konas bildon kun unu el viaj geavoj?

<3.9> Ĉu vi volas havi multajn genepojn?

<3.10> Mi ne scias vorton en Esperanto: Kion oni diras anstataŭ "filino de la gefiloj"?

<3.11> Ĉu vi volas diri al mi, kiom da nevinoj vi havas?

<3.12> Ĉu "kuzino" estas la ĝusta vorto por "filo de la onklino"?


<4.0> <Zahlen>
La sistemo de la nombroj en Esperanto


Nombroj estas gravaj, ĉar ili estas tre oftaj en la ĉiutago.
Oni aplikas ilin por nombri, mezuri kaj kalkuli.

La nombrovortoj de Esperanto estas:
nul, unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil.


Daraus ergeben sich durch Kombination die Grundzahlen, z.B.:
dek tri (13), okdek kvin (85), mil naŭcent tridek unu (1931) usw.

Die Ordnungszahlen sind die entsprechenden Adjektive:
nula, unua, dua, …, deka, dek-unua, …

Die Zahladverbien sind die entsprechenden Adverbformen:
unue, due, …, deke, dek-unue, …

Por tre grandaj nombroj ekzistas jenaj substantivoj:
miliono (unu unuo kaj ses nuloj), miliardo (unu unuo kaj naŭ nuloj) kaj biliono (unu unuo kaj dek du nuloj).

Ĉu vi volas lerni pliajn detalojn pri la Esperanta nombrosistemo?
Tiam legu la regulojn pri nombroj ĉe <Zahlen> en la gramatiko.


<4.1>
Kaj nun bonvolu montri, kiel oni nombras en Esperanto:

1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10

Kaj nun legu ankaŭ aliajn formojn de la nombrovortoj:

1a leciono, 2a leciono, 3a leciono, ... kaj tiel plu

1e, 2e, 3e, ... k.t.p.


<4.2>
Legu tiujn nombrojn en Esperanto:
0
47
24
99
13
81
40
12
67
11


<4.3>
Kaj nun legu jenajn nombrojn en Esperanto:
100
247
324
999
613
781
940
512
167
111


<4.4>
Kaj nun uzu ankaŭ la nombrovorton "mil" (1.000):

3.247
7.324
2.008
9.011
28.333
1.547
18.175
11.111
654.823


<4.5> <-as> <-obl->
Apliku nun Esperanto-nombrojn por kalkulo:

Kiom estas unu plus sep?
Kiom estas dek unu minus tri?
Kiom estas tri oble naŭ?
Kiom estas mil cent tri minus kvin?
Kiom estas dek oble cent?
Kiom estas minus ses plus ses?

Nun vi scias nombri kaj kalkuli kaj estas entute sperta pri la nombrosistemo de Esperanto.
Gratulu mem al vi!


<4.6> <-er->
Apliko de facila metodo por kalkuli
(malgranda ŝerco)

Unua persono:
Jen mi havas simplan aferon por vi:
Kiom da mono mi ricevas, se vi donas al mi naŭcent naŭdek eŭrojn
kaj okdek ok cendojn plus dek du cendojn?

Dua persono:
Hm, mi bezonas facilan metodon por kalkuli ...
Ho, jen, tiu metodo taŭgas:
Se mi havas la tutan sumon en cendo-moneroj, estas multa mono,
sed se mi havas la naŭcent naŭdek eŭrojn en biletoj, estas malmulta mono, ĉu?

Unua persono:
Tiam metu bonvole vian "malmultan monon" en mian manon, stultulo!


<5.0> <-is> <-os>
Specialaj vorteroj en Esperanto

Multaj Esperanto-vortoj havas parton, kiu mem signifas ion.
Tian parton oni nomas vortero.

Specialaj vorteroj estas la antaŭ-silaboj en la antaŭo de iu vorto kaj la sufiksoj en la malantaŭo.

Vorteroj, kiuj (eble plus -o, -a aŭ -i) estas kompletaj vortoj, estas radikoj.

En Esperanto ekzistas speciala grupo de radikoj, kiujn oni kutime uzas por konstrui vorton.
Tial "Esperanto en dialogo" nomas ilin konstru-radikoj.
Ili estas specialaj antaŭ-silabojsufiksoj.

Konstruradikoj estas ekzemple la antaŭsilaboj "mal-", "ge-", "bo-" kaj la sufiksoj kiel "-in-", "-et-", "-id-".

Ekzemplo:
La vorto "elparolas" havas la vorterojn "el", "parol" kaj "-as".
"El" kaj "parol" estas radikoj, dum la sufikso "-as" neniam staras sola, do ne estas radiko.


La tri tempoformojn en Esperanto indikas la sufiksoj


<5.1> <-em->
Bruno kaj lia amiko

Antaŭ nelonge Bruno en sia studentohejmo interparolis kun alia studento,
kies nomo estis Udo. Bruno komunikis al li:

Morgaŭ mi estos for, mi vizitos miajn gepatrojn.
Ili certe ĝojos revidi min.

Udo moke kritikis:

Ĉu vi anoncis vian viziton?
Nome, se vi iros al ili tia, kia vi nun aspektas, ili apenaŭ rekonos vin.

Tiam Bruno estis iom kolera kaj respondis:

Ba, tio estas via vido de la afero!
Ili jes rekonos min, ankaŭ se mi aspektas alie ol antaŭ unu jaro,
kiam mi for-iris el la familia hejmo por studi tie ĉi.

Udo ridetis:

Mi dubas, ke vi solvos tiun problemon.

Bruno opiniis malsame:

Vi estas tro ema dubi.
Sed ni vidos, ĉu vi estas prava.

<5.2> <-ind->
Kio okazis hieraŭ en la hejmo de gesinjoroj Majer.

Hieraŭ gesinjoroj Majer estis en la salono.
Sinjorino Majer legis libron, sinjoro Majer legis gazeton.
Tiam, post longa tempo, nome post pli ol unu jaro, venis ilia filo Bruno, kiu volis viziti ilin.
Tia vizito estas inda je bona aspekto.
Ĉu Bruno tial surmetis belajn vestojn?
Ne, li aspektis tute mal-eleganta.


<5.3>
Li estis nur en subĉemizo kaj pantalono, surhavis nek ĉemizon nek ŝuojn,
kaj, kio estis la plej malbona afero, liaj haroj estis tiel longaj,
ke nenio de lia vizaĝo estis videbla.
Tial la gepatroj ne rekonis la ŝajnan fremdulon, kaj ili demandis:
"Kia ulo venas jen al nia domo?
Lia antaŭo iom similas al Bruno,
sed tiu senŝu-ulo tie ja ne povas esti nia filo!"


<5.4>
Apenaŭ Bruno volis frapi la pordon de la domo, tiam lia patro jam malfermis ĝin kaj vokis kolere:
"He ho! Kion vi volas tie ĉi? - For! Aŭ mi vokos la policon!"

Tio ŝokis Brunon tiom, ke li ne respondis, sed kuris for, sen diri ion, ne "Ĝis revido!"
Kiam Bruno re-estis en la studentohejmo, li bone memoris, kion lia dubema amiko antaŭe diris.
Udo fakte pravis.


<6.0>
Ŝerca dialogo: Ega sperto


<6.1>
Unua persono:
"Saluton! Mi longe ne plu vidis vin. Ĉu vi fartas bone?"
Dua persono:
"Saluton! Jes, mi fartas bone, dankon! -
Pardonu, mia amik(in)o, ĉu mi rajtas tuśi viajn manojn?
Nome, mi havas la povon, legi iliajn liniojn, precipe, ĉu vi havos bonśancon aŭ ne.
Mi ne ŝercas.

<6.2>
1a persono:
"Hm, se vi ne estas ŝercema ...
Tio tre interesas min. Ĉu vi do fakte povas legi la liniojn de miaj manoj?"
2a persono:
"Jes, kompreneble! Mi estas ege sperta specialisto. Atente rigardu ĉi tiujn vidindajn liniojn!
Jen estas via vivo-linio. Ha, tre longa kaj akra!
Tio ĉi signifas, ke vi longe vivos. Sen gravaj akcidentoj."

<6.3>
1a persono (moke):
"Ho, kiom agrabla!
Kompreneble mi ĝojas aŭdi tion ĉi, sed mi estas iom dubema."
2a persono:
"Estas la vero, kredu min!
Kaj jen via koro-linio, kiu montras, ĉu vi multe amas.
He, mi vidas grandan amon.
Eble vi ne longe restos fraŭl(in)o. Vi estas bonŝanculo!"

<6.4>
1a persono:
"Ha, tio fakte estas ĝojinda! Ĉu tio estas vera?
Pluparolu! Ĉu vi povas vidi pli da detaloj pri tiu amo?"
2a persono:
"Bedaŭrinda afero: Tion mi kun bonega volo ne povas vidi.
Mi vidas nur, ke iam nova amo estos verŝajna.
Sed jen via mono-linio.
Vidu, ĝi indikas ke vi baldaŭ ricevos monon ..."

<6.5>
1a persono:
"Vere, tio tuŝas min! Kiom bonŝanca por mi!
Fakte, vi brilas per povo, kiu meritas varmajn gratulojn.
(Per akra moko)
Ĉar mi kredas vian egan sperton, mi tiam certe rajtas peti vin, mia kara,
prunte doni al mi cent eŭrojn.
Mi estos tre danka al vi."

(Kaj nun ludu vi la ŝercon!)


<7.0> <indirekte Rede>
Indirekte Rede im Esperanto


<7.1>
La tempoformo de la rekta parolo en Esperanto estas ankaŭ la tempoformo de la nerekta parolo.

Im Deutschen steht bei der indirekten Rede der Konjunktiv:
Er sagte: "Der Abend wird bald kommen." => Er sagte, dass der Abend bald kommen werde.
Im Esperanto bleibt einfach dieselbe Zeitform:

Li diris: "La vespero venos baldaŭ." => Li diris, ke la vespero venos baldaŭ.

Stellen Sie sich nun vor, dass Sie jemandem den Dialog aus Abschnitt 6 wiedererzählen.
Sie beginnen als Einleitung mit:
"Gestern traf Monika nach langer Zeit ihre alte Freundin Birgit wieder."
(Monika ist die 1. Person, Birgit die 2. Person.)
Geben Sie nun den restlichen Dialog in indirekter Rede wieder.
Der Anfang wird für Sie noch im nächsten Abschnitt gemacht.


<7.2> <ek->
"Monika salutis Birgit(on). Tiu diris, ke ŝi povas legi la liniojn de la manoj de Monika.
Monika demandis: ..."
kaj tiel plu
Nun ekparolu mem!

Ein ausführlicher Vorschlag für den Rest der Nacherzählung in indirekter Rede findet sich bei den Übersetzungen dieses Abschnitts.


<8.0> <-n (Richtung)>
Indiki direkton

Um im Esperanto eine Richtungsangabe (wohin?) von einer Ortsangabe (wo?) zu unterscheiden, wird die Richtung durch die Markierung -n angezeigt. (Näheres siehe Grammatik)

La viro iras sur la strato.
Kie iras la viro? Sur la strato. (Indiko de loko)

La viro iras (el la interna domo) sur la straton.
Kien iras la viro? Sur la straton. (Indiko de direkto)

Ankaŭ aliaj vortoj, kiuj indikas lokon per -e, ricevas la markon -n por indiki direkton:

Se vi volas iri al la centro de la vilaĝo, iru tien unue dekstren kaj tiam laŭ la dua strato maldekstren.

Aliaj ekzemploj:
Ne restu tie, venu tien ĉi!
La virino ne estas hejme, ŝi iras hejmen.
La arbo staras sur la tero.
La arbo falas antaŭen sur la teron.

Malantaŭ la vorto "al" oni ne uzas indikon de direkto, ĉar "al" indikas ĉiam direkton:
Ekzemple: La viro venas de la strato al sia domo.


<8.1>
Formulieren Sie mit Hilfe der Vorgaben weitere Beispiele für die Unterscheidung von Ort und Richtung nach folgendem Muster:

Vorgaben:
(bebo, kuŝi, en, lito) (patro, meti, bebo, en, lito)

Daraus erzeugte Sätze:

La bebo kuŝas en la lito.
Kie kuŝas ĝi?
En la lito! (loko)
La patro metas la bebon en la liton.
Kien li metas la bebon?
En la liton! (direkto)

Die Vorgaben bestehen aus zwei Teilen, die in Klammern eingerahmt sind.
Der Richtungsfall kann in der ersten oder der zweiten Vorgabe gebraucht werden - oder auch gar nicht!
Wenn sowohl die Richtung als auch der Ort möglich ist, wird ein Hinweis gegeben (
loko 'Ort', direkto 'Richtung'), ob man Ort oder Richtung ausdrücken soll.
Außer den Fragewörtern
kie? und kien? werden Sie auch noch andere benötigen.


Nun die weiteren Vorgaben:

<8.2>
(lakto, ne, en, botelo) (patrino, meti, lakto, en, botelo)

<8.3>
(direkto: hundo, salti, en, ĉambro) (loko: hundo, salti, en, ĉambro)

<8.4>
(mi, veni, en, hejmo) (mi, vivi, en, hejmo)

<8.5>
(infano, sidi, en, ĉambro) (infano, iri, el, ĉambro)

<8.6>
(patrino, teni, libro, en, mano) (patrino, meti, libro, sur, tablo)

<8.7>
(filo, rigardi, al, televid-aparato) (direkto: filo, rigardi, en, libro)

Bemerkung:
Nach
rigardi, meti, skribi und einigen anderen Verben liest man auch oft die einfache Ortsangabe anstatt der Richtung. (Einfluss der jeweiligen Muttersprache.)

<8.8>
(junulino, veni, el, domo) (studento, veni, al, studenta hejmo)

<8.9>
(loko: infano, salti, en, lito) (direkto: infano, salti, en, lito)

<8.10>
(botelo, fali, el, mano) (direkto: botelo, fali, sub, lito)

<8.11>
(filo, esti, en, ĉambro) (direkto: tiam, filo, iri, antaŭ, ĉambro)

<8.12>
(patro, iri, al, ĉambro) (patro, sidi, en, ĉambro)

<8.13>
(bildo, pendi, sur, muro) (direkto: bildo, fali, apud, lampo)

<8.14>
(direkto: bildo, fali, sur, tablo) (bildo, fali, de sur, tablo)

<8.15>
(kato, veni, de sub, la, tablo) (direkto: kato, iri, sub, tablo)

<8.16>
(gepatroj, rigardi, en, bebolito) (gepatroj, rigardi, al, fileto)


<9.>
Ripeto de la vortoj por parencoj


Unue vi povas kopii jenajn skemojn de la familianoj: <1an Skemon montri!> <2an Skemon montri!>

La unua skemo estas por la parencoj, kiujn vi povas havi, se vi estas fraŭl(in)o.
La dua skemo estas por la parencoj, kiujn vi povas havi, se vi estas edz(in)o.

Rigardu nun la unuan skemon kun la kestoj:
En la centro estas kesto kun la vorto "Mi".
Ĉirkaŭ ĝi estas pliaj kestoj kun vortoj por parenco(j).
Ĉu vi memoras tiujn vortojn?

Skribu nun en ĉiun keston la ĝustan vorton por parenco(j), dum vi diras (ekzemple):

La kestoj super "Mi" estas por miaj gepatroj.
Do, mi skribas "patro" en la maldekstran keston kaj "patrino" en la dekstran keston.

Patro kaj patrino estas miaj gepatroj.
Do, mi skribas "gepatroj" en la keston super "patro" kaj "patrino".

Dua skemo:
Ankaŭ en la dua skemo estas kesto kun la vorto "Mi" en la mezo. Do, vi diras:
La persono maldekstre apud "Mi" estas mia edz(in)o.
Do, mi skribas "edz(in)o" en la keston apud "Mi",
kaj tiel plu, kaj tiel plu ... ĝis kiam vi finis tion.
La kestoj de la dua skemo, kiu estas sub tiuj de via edz(in)o kaj vi, formas vian idaron.

Poste rigardu la skemon kun la kompleta solvo je la fino de tiu ĉi leciono.
Ĉu vi sukcesis?


<10.0> Ni kantu!
Bv. kanti jenan kanton kaj ripetu tiel la nombro-vortojn.

La kanto ekas per "10 boteloj",
sed en la postaj strofoj la nombro estas ĉiam je unu malpli pro falo de unu botelo.


Dek boteloj (Infanokanto)

<10.1> <...'> (Auslassungszeichen / Apostroph)
Dek boteloj pendas sur la mur',
dek boteloj pendas sur la mur'.
Sed se akcidente falos unu nur,
tiam naŭ boteloj pendos sur la mur'.


<10.2>
Naŭ boteloj pendas sur la mur',
naŭ boteloj pendas sur la mur'.
Sed se akcidente falos unu nur,
tiam ok boteloj pendos sur la mur'.

Ok boteloj pendas sur la mur' ...


Certe vi jam antaŭe scias la daŭrigon de tiu ĉi kanto, ĉu ne?

Finu la kanton per:


<10.3> (La fino de la infanokanto)
Unu botelo pendas sur la mur',
unu botelo pendas sur la mur'.
Sed se akcidente falos tiu nur,
tiam nul boteloj pendos sur la mur'.


<11.0> <-aĵ-> Elparolo: La sonoj < ĵ > kaj < ĥ >
La literoj de Esperanto


Esperanto havas kvin literojn kun "ĉapeloj",
nome "ĉ", "ĝ", "ŝ", plie "ĵ" kaj "ĥ".
La lastaj du estas novaj por vi, sed nun vi konas ĉiujn literojn de Esperanto.

La sono <ĥ> estas la plej malofta,
tial oni apenaŭ vidas vortojn kun la litero "ĥ", eble jes "eĥo" kaj "ĥoro".

Vortoj kun la litero "ĵ" estas pli oftaj,
ĉar "ĵ" estas ekzemple en unu sufikso, nome -aĵ-.
Per -aĵ- oni formas vortojn por konkretaj objektoj, ekz.:
alkoholo 'Alkohol' => alkoholaĵo 'alkoholisches Getränk'

"aĵo" tial signifas 'Ding', 'Sache'.

Kompletigu jenajn frazojn per la uzo de la sufikso -aĵ-:


<11.1>
Ĉu vi deziras ricevi trink{?}manĝi dolĉ{?}?
Pardonu, mi deziras, kaj trink{?}, kaj dolĉ{?}, se eblas.
<11.2>
La patro ne povas legi la skrib{?}.
La skribo estas tro malbona, ne legebla.
<11.3>
Estas la tempo por manĝo.
La manĝ{?} staras sur la tablo.
<11.4>
Ĉu ni amike trinku iun alkohol{?} kune?
Ne, dankon. Sed ĉu mi povas ricevi sen-alkohol{?}? Ĉu tio estas ebla?

<11.5>
En Esperanto ĉiuj substantivoj havas la fin{?} -o.

<11.6>
En gazeto oni legas multajn nov{?}.

<11.7>
La gramatiko estas la special{?} de lingvisto.


<12.0> <-us> La us-formo de la verbo
Se mi estus vi, mi malĝojus.
(plia dialogo kun ŝerca enhavo)


<12.1>
1a persono (virino): Ho, hodiaŭ mi estas ..., mi dirus: feliĉa.
2a persono: Ĉu mi povus ekscii kial?
<12.2>
1a persono: Jes, kompreneble. Ĉu vi eble konas Hugon?
2a persono: Jes, mi konas lin. Kio estas kun li? Mi ŝatus scii pli.
<12.3>
1a persono: Aŭskultu, li estas mia nova amiko,
kaj hieraŭ mi kuiris unuafoje por li.
2a persono: Gratulon! Kaj kion li poste diris?
<12.4>
1a persono: Li diris danke, ke estis interesa manĝaĵo, kiu estus pli taŭga por reĝo.
Kiom da simpatio! Mi estas vere bonŝanca.
2a persono: Hm, se mi estus vi, tiam mi pro tio eble ne estus tiom feliĉa,
ĉar Hugo, tiu ulo, malbone ŝercis.
<12.5>
1a persono: Kiel? Ĉu vi ne estus ĝoja?
2a persono: Bedaŭrinde ne, sed kolera.
Li havas hundon, ĉu ne? Ĉu vi konas ties nomon?
<12.6>
1a persono: Ne, kiu estas ĝia nomo?
2a persono: Hugo nomas ĝin Reĝo ...

(Nun du aliaj personoj ludu ankaŭ tiun ĉi ŝercon!)


<13.0>
Ripeto de novaj vortoj
Kompletigu jenajn frazojn kaj tiel dialogu kune.
Ek!


<13.1>
{Mein} nomo estas Hugo. {Was} estas via nomo?
Mi {bin} Beate.
Beate, vi diris, ke vi volas {lernen} la vortojn por la {Zahlen} en Esperanto.
Jes, la {ersten} nombrojn mi konas: unu, du, tri, kvar, kaj tiel plu.
Bone, kiuj do estas ankoraŭ novaj por vi?
La nombroj super {zehn}.
Estas nur du vortoj por nombroj super dek, nome {hundert} kaj {tausend}.
Ĉu nur du? Ĉu ne estas {weitere} vortoj por nombroj super mil?
Ho jes, sed ilin oni malofte {benutzt}: miliono, miliardo, biliono.
Dankon, nun mi konas ĉiujn. Ĉu oni skribas "biliono" per {zwölf} nuloj?
Tio estas {richtig}.
Ho, bone! Tiam mi komprenis la {System} de la nombroj en Esperanto.

<13.2>
Longe ni ne {haben uns unterhalten}!
Ĉu vi entute ankoraŭ scias, kio estas dialogo?
Mi demandas kaj vi {antwortest}.
Eble vi nomas tion dialogo! Mi ne ŝatas tion.
Bone, {dann} vi demandu kaj mi respondu.
En ordo! Facila demando: Kiom estas ses oble {siebzehn}?
Ho, ne, mi ne volas {rechnen}. Diru pli gravan demandon!
Bone, jen: {Warum} la vorto "miliono" havas la finaĵon -o,
sed la vortoj por la {weniger} grandaj nombroj ne?
Stulta gramatiko! - Ĉar {Million} estas substantivo.
Kaj kial la aliaj {Zahlwörter} ne ankaŭ estas substantivoj?
Estas, ĉar, ĉar, ... Hm, tio {wahrhaftig} estas problemo.
Kaj ĉu vi {nicht mehr} memoras la solvon?
{Leider} ne, mi ne estas specialisto pri tiu afero.
Mi demandas kaj demandas, kaj vi ne {weißt} la respondon.
Tiel oni ne povas komuniki kune.
Tiun demandon mi {habe ... gehört} je la unua fojo.
{Wortformen} estas lingva specialaĵo, mi ne estas {Sprachwissenschaftler}.
Ne estu kolera! Memoru: "Unu stultulo povas demandi {mehr als} dek inteligentuloj povas respondi."
Vi mokas min, sed bedaŭrinde vi estas prava.

<13.3>
Frazoj, kiujn oni ofte {hört}:

Kiel oni agas, {so} la aliaj reagas.

Kies monon mi {bekomme}, ties {Lied} mi kantas.

Ne parolu {lange}, agu!

Kie estas volo, tie estas vojo.


<13.4>
Kiu estas {dieser} viro tie? Ĉu vi {kennst} lin?
Tiun mi {durchaus} konas. Estas sinjoro Majer.
Ĉu vere? Mi ne rekonis lin. Al mi li ŝajnis (esti) fremda.
{Komm}, ni iru tien!
Ne, bedaŭrinde mi ne havas tempon kaj ŝatus for-iri.
{Ach was}, vi certe havas iom da {Zeit} por trinki {etwas} kune.

<13.5>
Kiu estas la viro {rechts} de Heiner?
Estas {Herr} Bolte, la patro de Beate Bolte.
Ne, sinjoro Bolte sidas maldekstre de {ihm}.
{Oh, in Ordnung}, dekstre sidas {mein} amiko Bruno.
Kaj ĉu tiu virino {neben} li estas lia edzino?
{Geht nicht}, li estas ja {Junggeselle}.
Tiu fraŭlino estas Beate Bolte.
{Hm}, ŝi ne sidas apud sia patro, sed apud via amiko Bruno.
Ĉu ili {vielleicht} amas sin?
Ne, kaj {hör auf = beende}, demandi personajn aferojn.

<13.6>
Sur la {Bild} mi vidas ĉambron. Tie {sitzt} s-ro Majer.
Li legis {eine Zeitung}, sed nun li {betrachtet} el la interna domo la longajn harojn de sia mal-eleganta filo sur la strato.
{Wie beschaffen} estas la haroj?
{Oh}, ili estas tro longaj, oni ne plu vidas la {Gesicht}.
Kaj kion s-ino Majer havas en la {Hand}?
Libron, ŝi {hält} libron en la mano.
Ĉu ŝi {weiß}, ĉu la junulo estas ilia filo?
{Nein}, ankaŭ ŝi ne scias tion.
Rigardu, sur la tablo {liegt} lampo.
{Sie} ne kuŝas, ĝi staras.
Ho jes! Kaj ĉu tie {hängt} bildo sur la muro de la {Zimmer}?
Jes, kaj sub {ihm} sidas s-ro Majer.
Se tiu bildo {fällt (= fallen wird)} de la muro, s-ro Majer havos {Pech}.
Bonŝance tio ne {wird passieren}.

<13.7>
Vidu, {da (verweisend)} sidas Heiner, eleganta kiel ĉiam!
Mi ne nur vidas, mi ankaŭ {höre} lin.
Kaj kiuj junulinoj sidas dekstre kaj {links} {daneben}?
Tiuj estas Karin kaj Monika, ili estas {Schwestern}.
Ĉu vi scias, {was} estas la familia nomo de ili?
Jes, {er} estas Bolte.
{Was} vi diris? Mi ne {habe verstanden}.
Ĉu mi tiom malbone {ausspreche}? - Bolte!

{In Ordnung}! Nun mi komprenis, {danke}!


<13.8>
Saluton, Lore! Ĉu vi iras al Esperanto-{Kurs}?
Jes, {er} ŝajne estas bonega.
Certe estas intensa kurso, {nicht wahr}?
Jes, jen estas kun-ulo de mi, kiu ankaŭ iras {dorthin}.
{Insgesamt} ni estas {acht} kurs-anoj.
Kial ne {mehr} da personoj estas en la kurso?
Mi ne {weiß}, ankaŭ mi ne komprenas tion.
Nek mi, Esperanto estas ja {leichte} lingvo.
Kion vi faris {gestern}?
Mi {habe ... gelesen} libron.
Ĉu vi ne havas televid-{Apparat}?
Jes, {aber} mi ne volas tiom {fernsehen}.
Nek mi. Ankaŭ mi ne {habe ferngesehen} hieraŭ.

<13.9>
{Guten Tag}, s-ino Bolte! Ĉu via bebo trinkas {Milch} el la botelo?
Bonan tagon, s-ino Majer! Jes, {es} trinkas multe.
Kaj kion diras la {mehr} aĝa frateto?
Li demandas, {warum} ni havas monon por bebo, sed ne por {Mobiltelefon}.
Pardonu, ke mi pri tio {schmunzele}.
Mi komprenas {das}, ankaŭ mi {habe gelächelt}.
La okuloj de via edzo estas {blau}, {nicht wahr}? Via filo vere {ähnelt} lin.
Jes, tion diras {auch} aliaj.
Kaj de vi li havas la {blonden} harojn.
Jes, tio {kann} esti. Mi ne estas {sicher}.
Ĉu vi havas {große} familion?
Jes, mi havas {viele} parencojn.
Ĉu viaj geonkloj havas gefilojn?
Jes, mi havas tri {Vettern und Kusinen}.
Kaj ĉu ankaŭ via fratino havas gefilojn?
Ankaŭ, jes! Mi havas unu {Neffen} kaj du {Nichten}.
Sed ĉu vi ankoraŭ ne estas avino?
Ĉu de niaj malgranduloj? Vi {scherzen}!

<13.10>
Ĉu vi aŭdis, ke nia amikino Birgit scias legi la {Linien} de la manoj?
Jes, mi scias {das}.
Ŝi diris, ke miaj manoj havas {sehenswerte} liniojn.
Ŝi {sah} en ili ekzemple, ke mi longe {leben werde}.
Kaj certe ankaŭ, ke vi ne {haben wirst} gravajn akcidentojn, sed {viel} monon.
Jes, de {wo} vi scias tion?
Ŝi legis ankaŭ la liniojn de miaj {Hände}.
Kaj ĉu ŝi ne {wirklich} havas grandan sperton?
Jes, {ich} petis ŝin tial, {leihweise} doni al mi monon.
Bona ideo! Kaj ĉu vi {erhieltst} monon de ŝi?
Ne, ŝi eble havas {Erfahrung}, sed malpli da mono {als} mi.

<14.0>
Assoziativ Wortpaare zusammenstellen (Wortschatzübung)

Finden Sie zu jedem der folgenden Wörter ein dazu bedeutungsmäßig passendes, verwandtes (z.B. auch das Gegenteil, manchmal mehrere Möglichkeiten) und formulieren Sie einen ganzen Satz dazu.
Diese Übung ist nicht nur zur Auflockerung da, sondern dient zur Unterstützung der Speicherung von Wörtern im Gehirn, weil das Gedächtnis überwiegend assoziativ (nach ähnlichen oder verwandten Bedeutungen) arbeitet.

Beachten Sie:
Das passende Wort muss keineswegs auch irgendwo unter den vorgegebenen Wörter links vorkommen!
"{??}" steht für mehr als ein Wort.


14.01 demandi
14.02 viro
14.03 kiu?
14.04 kien
14.05 sidi
14.06 dekstra
14.07 Bone!
14.08 kaj
14.09 intensa
14.10 multe
14.11 s-ro Majer
14.12 antaŭo
14.13 tio
14.14 sinjoro kaj
sinjorino Majer
14.15 vira amiko
14.16 seĝo
14.17 blanka
14.18 diri
14.19 pantalono
14.20 de kiu
14.21 junulo
14.22 en
14.23 tro
14.24 ŝi
14.25 li/ŝi/ĝi
14.26 vidi
14.27 piedo
14.28 super
14.29 kial
14.30 kuŝi
14.31 gepatroj
14.32 rideto
14.33 trinki
14.34 sen
14.35 doni
14.36 iri
14.37 agi
14.38 sub
14.39 pli
14.40 kiel
14.41 plus
14.42 ol
14.43 fraŭlo
14.44 aĵo
- 14.01 {?}
- 14.02 {?}
- 14.03 {?}!
- 14.04 {??}
- 14.05 {?}
- 14.06 {?}
- 14.07 {??}!
- 14.08 {?}
- 14.09 {?}
- 14.10 {?}
- 14.11 {??}
- 14.12 {?}
- 14.13 {?}
- 14.14 {??}

- 14.15 {?}
- 14.16 {?}
- 14.17 {?}
- 14.18 {?}
- 14.19 {?}
- 14.20 {?}
- 14.21 {?}
- 14.22 {?}
- 14.23 {?}
- 14.24 {?}
- 14.25 {?}
- 14.26 {?}
- 14.27 {?}
- 14.28 {?}
- 14.29 {?}
- 14.30 {?}
- 14.31 {?}
- 14.32 {?}
- 14.33 {?}
- 14.34 {?}
- 14.35 {?}
- 14.36 {?}
- 14.37 {?}
- 14.38 {?}
- 14.39 {?}
- 14.40 {?}
- 14.41 {?}
- 14.42 {?}
- 14.43 {?}
- 14.44 {?}

<15.0>
Ĉu taŭgas -as, -is, -os aŭ -us?

Kiujn frazojn oni povas kompletigi per -as (Präsens), -is (Präteritum), -os (Futur) aŭ -us (Möglichkeit)?
Se pli ol unu formo estas ebla, nomu ĉiujn.

Memoru nun, kio okazis ĉe la domo de ges-roj Majer, kiam ilia filo Bruno volis viziti ilin.


<15.1>
Antaŭ nelonge Bruno hav{?} la ideon, viziti siajn gepatrojn.

<15.2>
Sed est{?} pli bone, se Bruno antaŭe anonc{?} sian viziton al ili.

<15.3>
Bedaŭrinde li ne far{?} tion kaj vizit{?} ilin sen antaŭe informi ilin.

<15.4>
Se la vizaĝo de Bruno est{?} videbla, la gepatroj certe rekon{?} lin.

<15.5>
Sen ŝuoj kaj kun mal-elegantaj vestoj li aspekt{?} - mi dir{?} - kiel stranga ulo.

<15.6>
Se oni tiel vest{?} sin, est{?} kompreneble, ke aliaj homoj vok{?} "For!"

<15.7>
Se Bruno dir{?} ion al sia patro, tiam tiu eble rekon{?} lin.

<15.8>
Kuri for, sen diri ion, ne pov{?} solvi problemon.

<15.9>
Se s-ro Majer memor{?} la tempon, kiam li mem est{?} juna, li verŝajne ne tiom akre reag{?}.

<15.10>
Ĉu Bruno por postaj vizitoj pret{?}, surmeti pli elegantajn vestojn?
Tion oni ne pov{?} diri, sed la gepatroj ja vid{?} tion.


<16.0>
Vizito de Esperanto-kongreso


<16.1>
Jam dum du jaroj Karina okupis sin intense pri Esperanto kaj nun bone kaj kun plezuro parolis ĝin.
Sed mankis al ŝi la eblo, apliki la lingvon antaŭ sperta publiko.
Do, ŝi decidis, viziti kongreson, al kiu venas en ĉiu jaro Esperantistoj el la tuta mondo.
Tial oni nomas tiun kongreson "universala", nome Universala Kongreso, aŭ mallonge: UK (elparolu: u-ko).
Plaĉis al ŝi, uzi la okazon, ke la lasta UK estis en la regiono de ŝia hejma vilaĝo, do sufiĉe proksima.
Tio estis utila, por provi sian unuan viziton de Esperantujo.


<16.2>
Jam sur la vojo tien Karina renkontis en la vagono grupon de aliaj samideanoj.
Kvankam ili venis el alia lando, estis facile, rekoni ilin kiel Esperantistojn laŭ la lingvo.
Ŝi salutis la aliajn kaj prezentis sin.
Fakte ŝi miris, kiel facila estis tiu kontakto, ĉar ne necesis, traduki ion, pro la komuna lingvo.

Dum Karina estis membro nur de sia landa asocio,
la aliaj estis ankaŭ anoj de loka Esperanto-klubo en sia hejma lando.
Du el ili ne estis ordinaraj Esperantistoj, sed aktivuloj, kiuj havis plurajn oficojn dum la kongreso.
Kiel ili informis, ambaŭ helpos en la programo de la kongreso.


<16.3>
Dum la kongreso Karina revidis ilin.
Unu el ili prezidis labor-grupon pri la historio de la literaturo en Esperanto.
Li rakontis precipe pri la arto verki poemojn.
Por kelka poemo en Esperanto ekzistas ankaŭ muziko, per aliaj vortoj: ĝi estas same kanto.


<16.4>
La funkcio de la alia aktivulo estis, organizi ekskursojn al vidindaj celoj.
Li gvidis ekzemple ekskurson al lago trans proksima monto.
Karina elektis tiun ĉi ekskurson, ĉar ŝi preferis, piede iri kun grupo de novaj amikoj tra la naturo.
Kiu longe sidis en la salonoj de la kongreso, ĝojis, movi sin per ia agrabla sporto.

Dum la suno brilis de blua ĉielo, la grupo iris trans la monton al tre bela lago kun multaj floroj ĉirkaŭ ĝi.
Rivero fluis en la lagon. De apuda stacio iuj iris sur malgrandan ŝipon.
Multaj faris fotojn kaj filmojnlavis manojn kaj vizaĝon, dum aliaj eĉ ĵetis sin en la puran akvon.


<16.5> <ĉef->
Post la kongreso Karina sentis, ke ekster la ordinara programo tiu ekskurso estis por ŝi la ĉefa plezuro.
Esti libera homo inter aliaj, membro de la homaro, danke al Esperanto, tute laŭ la "interna ideo".

Tiel ŝi poste raportis per artikolo en la Esperanto-revuo de sia landa asocio.
Sed ankaŭ ekster Esperantujo, nome en la landaj gazetoj de la regiono, la UK kaŭzis ĝojindan eĥon.


<17.0> Respondu jenajn demandojn pri la antaŭa teksto:


<17.1>
Kio mankis al Karina, kvankam ŝi jam bone parolis Esperanton?
Kion Karina tial decidis?
De kie venas homoj al la Universalaj Kongresoj?
Kiu fakto por Karina estis utila por viziti la UKon?


<17.2>
Kiel Karina venis al la loko de la kongreso?
Kiun ŝi sur la vojo renkontis en la vagono?
Kiujn oficojn havis la aktivuloj dum la kongreso?
Pri kio miris Karina?


<17.3>
Ĉu Karina revidis la aktivulojn dum la kongreso?
Pri kio raportis unu el ili?
Kion vi aŭdis pri poemoj en Esperanto?
Kion faris Karina, dum ŝi sidis en la salonoj de la kongreso?


<17.4>
Kion Karina elektis ekster la programo de la kongreso?
Kiu gvidis la ekskurson?
Ĉu oni iris en vagono al la celo?
Kio kaj kia estis la celo?


<17.5>
Kio estis ĉirkaŭ la lago?
Kion faris la homoj tie?
Kion Karina poste opiniis pri la ekskurso?
Kiel ŝi raportis pri siaj spertoj?


<18.0> Kion Karina raportis?

Ripetu la tekston "Vizito de Esperanto-kongreso" kaj memoru tiel la novajn vortojn.
Ĉu vi komprenis, kion Karina rakontis?
Se jes, tiam vi certe sukcesos, elekti la ĝustan respondon al jenaj demandoj inter la diversaj ebloj:


<18.1>
Ĉu Karina jam antaŭ la Universala Kongreso okupis sin pri Esperanto?

(a) Jes, tamen ŝi nur malbone parolis, kvankam kun plezuro.
(b) Ne, ŝi volis lerni Esperanton dum la kongreso.
(c) Jes, plaĉis al ŝi, apliki Esperanton, kaj ŝi sufiĉe bone parolis.


<18.2>
Kial Karina vizitis la UKon?

(a) Ĉar ŝi volis paroli kun spertaj Esperantistoj.
(b) Ĉar estis la sola kongreso en ŝia regiono.
(c) Ĉar ŝi volis fari ekskurson piede trans proksiman monton.


<18.3>
Ĉu la kontakto al aliaj Esperantistoj estis facila?

(a) Ne, en la kongreso estis tro multaj fremduloj.
(b) Jes, ĉar ĉiuj samideanoj parolis la saman lingvon.
(c) Jes, ĉar ŝi restis en grupo el sia lando kaj povis bonŝance paroli la gepatran lingvon.


<18.4>
Kiel Karina en la vagono rekonis samideanojn?

(a) Ili surhavis nur verdajn vestojn.
(b) Ili diris "jes" inter si por opinii same.
(c) Iu diris "Dankon!" al alia.


<18.5>
Kion faris la aktivuloj, kiujn renkontis Karina en la vagono, por la kongreso?

(a) Unu raportis pri arto, verki gramatikon, la alia organizis vesperon kun muziko.
(b) Iu gvidis ekskurson, alia prezentis Esperanto-kantojn kiel ekzemplojn de poemoj.
(c) Du el ili raportis el la historio de la Esperanto-literaturo, dum la tria organizis ekskursojn.


<18.6>
Kion Karina entute faris dum la kongreso?

(a) Ŝi sidis dum multa tempo en la salonoj kaj aŭskultis, kion aliaj raportis.
(b) Ŝi ne ŝatis la ordinaran programon kaj preferis, salti en la puran akvon de proksima lago.
(c) Ŝi foje iris ekster la domon de la kongreso por verki poemojn.


<18.7>
Karina faris ekskurson. Kio estis ties celo?

(a) Bela lago kun domoj ĉirkaŭ si trans monto
(b) Bela lago kun floroj ĉirkaŭ si sur monto
(c) Bela lago kun pura akvo trans monto


<18.8>
Kiel Karina raportis pri sia vizito de la UK?

(a) Ŝi rakontis ĉion al sia parencaro.
(b) Ŝi parolis pri la kongreso antaŭ la membroj de sia loka klubo.
(c) Ŝi verkis artikolon en la revuo de la landa asocio.


<19.0>
Facilaj dialogoj por ripeti novajn vortojn


<19.1a>
Unue bv. kompletigi jenajn frazojn de dialogo.

Ĉu via {Familie} havas multajn gefilojn?
Kalkulu {selbst}: ĉiu fratino havas unu fraton, kaj {jeder} frato unu fratinon.
Ho, tiam vere estas {viele} personoj.
Ne tre multaj, {insgesamt} estas nur du gefiloj.
Nun mi komprenas: Vi estas ŝercema.
Tio estas ĝusta. Vi kredis, ke vi bezonas sperton por {rechnen}, ĉu ne?

<19.1b>
Due bv. ripeti nun tiun dialogon kaj uzu jenajn vortojn:

... via familio ... hav... mult... {Kinder = Söhne und Töchter}?
Kalkul... mem: {jede} fratino hav... 1 frato... kaj ĉiu frato 1 ... .
Ho, {dann} ... ver... mult... persono... .
Ne {sehr} mult... , entut... nur 2 gefil... .
Nun ... kompren... : Vi ... {zu Scherzen aufgelegt}.
... ĝust... . Vi kred..., ... bezon... spert... {zum = um ... zu} kalkul... , {nicht wahr}?

<19.2a>
Unue bv. kompletigi la frazojn de jena dua dialogo.

Die schwatzhafte und neugierige Helga trifft Birgit auf der Straße.
Birgit ist genervt und beschließt, Helga tüchtig auf den Arm zu nehmen.

Helga: Saluton! {Wohin} vi iras?
Birgit: Mi iras al mia amikino {um ... zu} paroli kun ŝi.
Helga: Kaj {über} kio vi parolos kun ŝi?
Birgit: Pri mia {Liebe} al parenco.
Helga: Ne diru! Kiu estas la {Glückspilz}?
Birgit: Estas {Vetter} de nevo de mia {Schwiegervater}.
Helga: Tio ne estas tre {verwandt}, ĉu ne?
Birgit: Mia {Ehemann} dirus, ke jes. Li tre {schätzt} lin.
Helga: Ha, {was} vi diras? Ĉu via edzo konas {ihn}?
Birgit: Jes, {gewiss}. Tiu kuzo de {Neffe} de mia bopatro estas ja li {selbst}.

Helga: He, mi povas mem moki min.
(Birgit ridas moke, Helga for-iras kolere.)


<19.2b>
Due bv. ripeti nun tiun duan dialogon kaj uzu jenan enhavon:
Helga:{begrüßt Birgit und fragt, wohin sie geht}
Birgit: {zu einer Freundin, um mit ihr zu sprechen}
Helga: {worüber?}
Birgit: {Liebe zu einem Verwandten}
Helga: {Sag bloß (im Esperanto: Sag nicht) Wer ... Glückspilz?}
Birgit: {Vetter von einem Neffen meines Schwiegervaters}.
Helga: {... nicht sehr verwandt}
Birgit: {Mein Mann meint, doch, mag ihn}
Helga: {(Erstaunen)!? Dein Mann kennt ihn?}
Birgit: {Sicher: Vetter Neffe Schwiegervater er selbst}

Helga: {Kann mich selbst verspotten}


<19.3a>
Unue kompletigu la frazojn de jena tria dialogo.

Ĉu vi {hast gehört} tion? Mia patro estas nun la {Ehemann} de la filino de mia edzino.
Mi ne komprenas. Ĉu li estas {also} edzo de sia {Enkelin}?
Ne, ja ne estas mia filino, sed nur tiu de mia edzino, de {anderer} patro.
{Zum Glück}! Tiam tio do estas en ordo.
Ne, tio {gar nicht} estas en ordo. Mi estas nun la {Schwiegervater} de mia patro.
Ĉu vi {sein} bopatro? Ho jes, vi estas ja la patro de lia edzino.
Jes, kaj li ŝerce {nennt} min patro ...
Kaj kiel patro de via patro vi estas {deshalb} la avo de vi mem.
Ne ridu! Kaj {als} filo de mia {Schwiegersohn} mi estas ankaŭ mia nepo.
{Beende} tion, aŭ mi eble {so (überaus) viel} ridos, ke mi {werde fallen} sur la straton.

<19.3b>
Due kompletigu tiun trian dialogon per aliaj vortoj:

Ĉu vi aŭdis {das}? Mia patro estas nun la edzo de mia {Ehefrau}.
{Ich verstehe nicht}. Ĉu li estas do edzo de sia {Enkelin}?
Ne, ja ne estas mia {Tochter}, sed nur tiu de mia {Ehefrau}, de alia patro.
{Zum Glück}! {Dann} tio do estas en ordo.
Ne, tio {gar nicht} estas {in Ordnung}. Mi estas nun la {Schwiegervater} de mia patro.
Ĉu vi {sein} bopatro? Ho jes, vi estas ja la patro de lia {Ehefrau}.
Jes, kaj li {scherzhaft} nomas min patro ...
Kaj kiel patro de via patro vi estas {deshalb} la {Großvater} de vi mem.
Ne ridu! Kaj {als} filo de mia bofilo mi estas ankaŭ mia {Enkel}.
Finu tion, aŭ mi {möglicherweise} tiom {werde lachen}, ke mi falos {auf die Straße (Richtung!)}.

<19.4a>
Unue kompletigu la frazojn de jena kvara dialogo.

Bonan tagon, sinjorino Bolte!
Bonan tagon, sinjorino Kluge!
Diru al mi: Ĉu vi ne {schätzen} mian edzon, ĉu li estas {unsympathisch} al vi?
Mi {bitte [um] Verzeihung}, sinjorino Bolte! Kial vi demandas tion?
Ĉar mia edzo vidis vin {gestern} en la strato.
Li salutis, sed vi ne salutis lin {ebenfalls} kaj for-iris.
Tio {kann nicht sein}, sinjorino Bolte, ĉar:
unue: mi ne {kenne} vian edzon;
due: mi tute ne vidis lin en tiu strato;
kaj trie: mi ne {habe wiedererkannt} lin, kiam li salutis.

<19.4b>
Due diru nun, kial ne povas esti, ke sinjorino Bolte diras la veron:

"Sinjorino Bolte diras, ke ..., sed ŝi diras ankaŭ, ke ..." (nerekta parolo!)
...


<19.5a>
Unue kompletigu la frazojn de jena kvina dialogo.

Saluton! Estas la unua {Mal}, ke mi vidas vin kun {Hund}.
Saluton! - Jes, {das} estas la hundo de mia amiko.
Kaj {was} estas ĝia nomo?
Reĝo. {Schöner} nomo, ĉu ne?
Fakte! Kaj kiel longajn harojn {er} havas!
Oni {gar nicht} scias, kie estas la antaŭo kaj la malantaŭo.
Vi {machst Witze}. Ĉu vi ne vidas ĝiajn {Augen}? Tie estas la {Vorderteil}.
Ne, la tutan {Gesicht} mi ne vidas. Sed tiu {Ende}, kiu manĝas, estas la antaŭo, ĉu ne?
Vi estas tre inteligenta, jes. Ĉu vi konas plian {taugliche} metodon?
Jes: tiu fino, kiu "malmanĝas", estas la {Hinterteil}.
Vi {heute} vere estas ŝercema. {Komm}, Reĝo, ni iru, li mokas nin.

<19.5b>
Due ripetu nun tiun kvinan dialogon kaj uzu jenajn vortojn:

Salut... ! ... {das erste Mal}, ke ... vidas ... {mit} hund... .
... ! - Jes, ti... ... {Hund} de ... amiko... .
Kaj ki... {sein Name}?
{König}. Bel... nom..., ĉu ne?
Fakt... ! Kaj {welch lange Haare} ... hav... !
Oni tut... ne sci... , kie ... {Vorderteil} ... {Hinterteil}.
... ŝerc... . Ĉu vi ne vid... {seine} okul... ? {Da} ... antaŭo .
Ne, {ganze} vizaĝ... mi ne vid... . Sed {dieses} fin... , ki... manĝas, ... antaŭ..., ĉu ne?
Vi estas tre inteligent... , jes. Ĉu vi kon... {eine weitere} taŭg... metod... ?
Jes: ti... fin... , kiu "malmanĝas", ... {Hinterteil}.
Vi hodiaŭ ver... estas {zu Scherzen aufgelegt}. Ven... , Reĝo, {lass uns gehen}, li {verspottet} nin.

<20.0>
Longa dialogo por ripeti la novajn vortojn.
Bv. kompletigi la frazojn.


<20.1>
Saluton, Karina! Mi aŭdis, ke vi {hast besucht} grandan Esperanto-kongreson.
Saluton, Bodo! - Jes, mi {habe versucht}, apliki tion, kion mi lernis, antaŭ {Öffentlichkeit}.
Ho jes, tio {hat gefehlt}! Kial vi nun {hast entschieden} tion?
Tiu ĉi kongreso okazis en nia {Gegend}, kio estis tre {nützlich}.
Kaj ĉu venis ankaŭ homoj el aliaj {Ländern}?
Klare, eĉ el la tuta {Welt}. Tial la kongreso ja havas la nomon {Weltkongress}.

<20.2>
Mi komprenas. Kiel vi iris de via {Dorf} tien?
Mi uzis {Eisenbahnwagen}, en kiu mi jam renkontis {Gruppe} de aliaj Esperantistoj.
Kiel vi {hast erkannt} ilin?
{Nach = gemäß} la lingvo, kompreneble. Mi salutis ilin kaj {habe vorgestellt} min.
{Leichter} kontakto, mi {staune}.
Fakte estas {nützlich}, se oni havas {gemeinsame} lingvon, tiel ke ne necesas {übersetzen}.
Kie ili lernis Esperanton? Ĉu ili {haben erzählt} tion?
Jes, ili havas {örtlichen} Esperanto-{Klub}.
En mia {Dorf} tio ĉi bedaŭrinde ne ekzistas, mi estas nur {Mitglied} en landa {Vereinigung}.

<20.3>
Ĉu inter ili estis {Aktivisten}?
Jes, du el ili {halfen} ĉe la kongreso.
Unu raportis pri la {Geschichte} de la {Literatur} en Esperanto.
Mi ne sciis, ke Esperanto-literaturo ekzistas. Ĉu ankaŭ {Gedichte}?
Jes, estas aparta {Kunst}, {verfassen} poemojn en Esperanto kaj eĉ {Lieder}.

Do, tiam Esperanto havas ankaŭ {eigene} kulturon.


<20.4>
Ĉu vi dum la tuta tempo sidis en {Räumen} de la kongreso por {zuhören}, kion aliaj {berichteten}?
Al mi ne {würde gefallen}, nur sidi sen {bewegen} sin.
Mi {stimme zu = "meine gleich"}. Post certa tempo oni {zieht ... vor} {irgendeine Art von} sporton.
Tial mi {habe ausgewählt} {Ausflug}, kiun {hat organisiert} unu el la aktivuloj, kiujn mi renkontis en la {Eisenbahnwagen}.
Estis lia {Funktion} dum la kongreso.
Ĉu oni iris {zu Fuß}? Al kiu {Ziel}?
Jes, ni iris piede, {über ... hinweg} {Berg} al tre bela {See}.
La {Sonne} {schien}, kaj {um ... herum} la lago estis tre multaj {Blumen}.
Jen mi havas {Foto}. Aliaj homoj faris {Filme}.
Ĉu iuj ankaŭ {sprangen} en la lagon?
Jes, ĉar la {Wasser} estis tre {sauber}.

<20.5>
Do, la ekskurso estis granda {Erfolg} por vi, ĉu ne?
Vere mia {hauptsächliches} {Vergnügen} {außerhalb} la programo de la kongreso.
Mi sentis min {frei} homo de la {Erde}, en la naturo, inter amikoj, {dank} Esperanto.
Hm, Esperanto {anscheinend} tamen estas pli ol nur lingvo.
Fakte ni nomas tion "{innere} ideo" kaj tial nin mem inter ni "{Anhänger der gleichen Idee}".
Ĉu vi poste {hast berichtet} en la {Öffentlichkeit} pri la kongreso?
Jes, mi {habe verfasst} {Artikel} por la {Zeitschrift} de nia {Landesverband} kaj por {örtliche} gazeto.
Dankon, ke vi {so überaus} bone {hast informiert} min.
Mi dankas. Estis por mi {Vergnügen}, raporti al iu, kiun la kongreso tiom interesis.

<21.>
Skribi mem dialogon:
Kiel oni povas apliki Esperanton

Die Freunde Bruno und Udo treffen sich auf der Straße.
Drücken Sie den folgenden Dialog, zu dem nur Stichwörter angegeben sind, original in Esperanto aus.


(Gruß), Udo! (lange nicht gesehen) (was, machen, wenn, nicht arbeiten?)
(Gruß), Bruno! (viel zu tun, neues Hobby: Esperanto lernen)
Sag bloß! (seltsame Sprache, nicht wahr?) (kann, man, überhaupt, sprechen?)
Durchaus! (wie andere Sprachen) (viel leichter)
Aha (kann kaum glauben) (ich, Probleme, Grammatik)
Ich auch. (Aber: Esperanto, wenige Regeln, immer dieselben Formen)
Gut. (in Kurs? oder aus Buch?)
(Buch) (aber besser in Kurs lernen) (Sprache: kommunizieren mit anderen)
(ist richtig) (aber wie Esperanto anwenden?) (nicht, kennen, Leute, Esperanto sprechen)
(finden, Computer) (Netz, Esperantisten, viele Länder)
(auch persönlich treffen?)
Sicher! (Aktiv, Esperantist, organisieren, persönliche Begegnungen)
(aber: weder Zeit noch Geld?)
(einladen, Gast) (zu Hause sprechen)
(weiß nicht) (Probleme, zwischen, Kulturen)
(kann sein) (soll vorbereiten) (vorher schreiben)
(schon gemacht?)
(Ja, jetzt, Freund, fremdes Land)
(klingt gut) (interessiert mich) (Buch nennen, Esperanto lernen)
(klar, hier, leihweise, geben)
Vielen Dank! (dann, bald, wir, ein Gespräch führen, Esperanto)
(ich, sicher) Also, bis bald, Bruno!

Bis bald, Udo!


Skemo de la vortoj por la parencoj (solvo):
<Mia parencaro>


Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A.. B.. C.. D.. E.. F.. G.. H.. I.. J.. K.. L.. M.. N.. O.. P.. Q.. R.. S.. T.. U.. V.. W.. X Y Z..
Startseite Grammatik Lektion 3 Lektion 4 Übersetzungen zu Lektion 4 Grammatik zu Lektion 4 Lektion 5