Titelillustration: Dirk Wieczorek

Startseite Aussprache Grammatik Lektion 4 Lektion 5 Übersetzungen zu Lektion 5 Grammatik zu Lektion 5 Lektion 6

Lektion 5 / leciono kvin


<1.0> <-em->
Einleitung

Wir beginnen diese Lektion mit einem kleinen Liedchen, das allen gewidmet ist,
die zeitweilig über einen Anfall von Arbeitswut leiden. Nehmen Sie es als Ermunterung,
wenn Sie beim Durchgehen der folgenden Übungen einmal etwas geistig ermatten.
Tipp: Wenn Sie zu mehreren lernen, lässt sich das Lied auch als Kanon singen
(die Abschnitte sind nummeriert).


La kanto de la mallaboremuloj

(1) Labor' ne estas ran',
labor' ne estas ran':
(2) Ne saltas, saltas, saltas, saltas,
ne forsaltas ĝi.


Sie sind nun schon sehr weit ins Esperanto eingedrungen und sollten schon ohne Schwierigkeiten
einfache Fragen und Antworten formulieren können.

In dieser Lektion lernen Sie den Rest der wesentlichen Grammatik, nämlich

Damit haben Sie schon alles zusammen, was man für ein Gespräch oder einen Text wissen muss.
Aber um alles zu verstehen und sich elegant ausdrücken zu können, muss Ihr Wortschatz noch wesentlich weiter ausgebaut werden.

Dazu gibt es mehrere Möglichkeiten:

Sie können

Aber im Prinzip haben Sie nach den vorliegenden 5 Lektionen den sprachlichen Einstieg ins Esperanto hinter sich gebracht. Am Ende der Lektion 5 sind Sie nicht mehr komencanto 'Anfänger', sondern
schon
progresinto 'Fortgeschrittener'.

Aber zunächst heißt es, dazu die nun folgenden Übungen der Lektion 5 wie gewohnt sorgfältig und gründlich zu studieren.


<1.1>
Titolo: Bona kaj malbona (skeĉo)
(Hugo estu viro, Toni povas esti viro aŭ virino)


<1.2>
Hugo: Saluton, Toni!
Toni: Saluton, Hugo. Kiel vi fartas?

Hugo: Ne tro bone. Mia tuta korpo doloras min.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

Hugo: Nome, mi manĝis hieraŭ grandan kukon.
Toni: Tio estas bona, Hugo.

Hugo: Sed la kuko estis ne plu freŝa.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

<1.3>
Hugo: Ĉar estis varmege en la tuta domo.
Toni: Tio estas bona, Hugo.

Hugo: Eble dum vintro, Toni, sed hejti dum somero estas domaĝo.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

Hugo: Sed mi trovis la kaŭzon por la forta varmego:
ĝi estis pro nia fornelo, kiun ŝajne io difektis.
Toni: Tio estas bona, Hugo.

<1.4> <-ec->
Hugo: Por havi certecon, unu el mia familio tuŝis la fornelon.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

Hugo: Tiu familiano estis mia bopatrino.
Toni: Tio estas bona, Hugo.

Hugo: Sed la fornelo vundis la fingrojn de ŝia mano ...
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

<1.5> <-ant-> <fi-> <dis-> <mis-> <Partizipien> <Adverbformen der Partizipien>
Hugo: Kiam ŝi pro la vundoj de la fingroj kriante faris grandajn saltojn de unu angulo al alia, mi ridis.
Estis vere ridinda aspekto.
Toni: Tio estas bona, Hugo.

Hugo: Sed ŝi vokis: "Fiulo" kaj batis min forte,
tiel ke mi falis sur la plankon kaj ekhavis vundon en la kapo.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

Hugo: Tial mi diris al ŝi, ke ni pli bone dis-iru kaj ke ŝi tuj for-iru el nia domo.
Toni: Tio estas bona, Hugo.

Hugo: Sed tion mia edzino miskomprenis, kaj kun kolero ankaŭ ŝi for-iris, anstataŭ kompati min.
Toni: Tio estas malbona, Hugo.

<1.6> <-aĉ->
Hugo: Jes, tio tre emociis min.
Tamen: mi povis nun fari ĉion, kion ajn mi ŝatis.
Toni: Tio estas bona, Hugo.

Hugo: Do, mi manĝis tiun grandegan kukaĉon.
Toni: Tio estas bona, Hugo.

Hugo (kun kolero kaj per laŭta voĉo): Stulta idioto!
Ne, Toni, tio ne estas bona.
Nun mi havas akrajn dolorojn en la korpo, kruelajn dolorojn.
(ekkrias) Tio estas malbona, ĉu vi aŭdas?
Toni (timante): Bone, bone, ne, ..., malbone, mi diru.
Kompreneble tio estas malbona, Hugo. Tio estas vere malbona.
(Li kuras el la ĉambro.)

Wenn Sie zu zweit oder zu mehr Personen lernen, so spielen Sie diesen Sketsch nach.
Zugegeben, er ist etwas einfältig, aber hier geht es ja um das Lernen mit Spaß
und nicht um hochgeistige Literatur.

Haben Sie sich die neuen Wörter schon durch mehrmaliges lautes Wiederholen eingeprägt?
Dann sollten Sie die folgende Übung mühelos bewältigen.


<2.0>
Respondu demandojn

Sekvas nun vico de demandoj.
Respondu ilin per kompletaj frazoj.


<2.1>
Kiuj personoj aperas en la skeĉo supre?

<2.2>
Kiu salutas kiun?

<2.3>
Kiel fartas Hugo?

<2.4>
Kion respondas Toni ĉiam?

<2.5>
Kion manĝis Hugo?

<2.6>
Kia estis la kuko?

<2.7>
Kiel estis en la domo?

<2.8>
Kiam en ĉiu jaro varmego estas bona?

<2.9>
Kia estas subita varmego en la domo dum la somero?

<2.10>
Kio kaŭzis la tro altan temperaturon?

<2.11>
Kion oni faras per fornelo?

<2.12>
En kiu stato estas la fornelo de Hugo?

<2.13>
Kion ekhavis la bopatrino?

<2.14>
Kion ŝi tial subite faris?

<2.15>
Ĉu Hugo havis kompaton kun sia bopatrino?

<2.16>
Kio la bopatrino nomis Hugon?

<2.17>
Kiu poste batis kiun, kaj kion kaŭzis tiu bato?

<2.18>
Kion diris tiam Hugo al la bopatrino?

<2.19>
Ĉu lia edzino komprenis, kion Hugo diris?

<2.20>
Ĉu Hugo ĝojis, ĉar ŝi for-iris?

<2.21>
Kion Hugo pensis tiam?

<2.22>
Kion li faris do?

<2.23>
Kiel Toni reagas al tio?

<2.24>
Kial tio estis stulta?

<2.25>
Ĉu Hugo tial laŭdas Toni?

<2.26>
Kion faras Toni fine?


<3.0>
Ekzercu vin
Formu demandon kun "kial" el la sekvantaj vortoj kaj respondu ĝin uzante "ĉar".


<3.1>
(Hugo, doloro, korpo)

<3.2>
(kuko, kaŭzi, doloro)

<3.3>
(varmego, domo)

<3.4>
(varmego, kompreneble, malbona)

<3.5>
(fornelo, varmega)

<3.6>
(bopatrino, vundo, fingro)

<3.7>
(Hugo, ridi)

<3.8>
(Hugo, fali)

<3.9>
(bopatrino, tuj, for-iri)

<3.10>
(ankaŭ, edzino, Hugo, for-iri)

<3.11>
(Hugo, ne ĝoji)

<3.12>
(Hugo, kolera, krii, al Toni)


<4.0> <-at-> <Großschreibung> <Partizipien>
Titolo: La nomoj de la landoj kaj ties loĝantoj en la mondo

La nomoj de landoj kaj loĝantoj estas formataj en Esperanto
laŭ du diversaj reguloj.


<4.1> <-ad-> <-uj-> <Ländernamen>
Unua regulo:
"El la nomo de la loĝanto oni formadas la landnomon per la sufikso -uj-."

Tial apliku la supran regulon jene:
Germano loĝas en Germanujo,
Franco loĝas en Francujo,
Slovako loĝas en Slovakujo;
kaj tiel plu
por Svedo, Finno, Norvego, Dano, Anglo, Skoto, Belgo, Sviso, Hispano, Portugalo, Italo, Greko, Albano, Bulgaro, Rumano, Polo, Ĉeĥo, Hungaro, Aŭstro, Ruso, Estono, Latvo, Litovo, Ukraino, Koreo, Ĉino, Japano, ktp.


<4.2> <-an-> <Einwohnernamen>
Dua regulo:
"El la nomo de lando oni formadas la vorton por la loĝanto per la sufikso -an-."

Tial oni aplikas la supran regulon jene:
En Nederlando loĝas la Nederlandanoj.
En Irlando loĝas la Irlandanoj.
En Kanado loĝas la Kanadanoj,
en Usono la Usonanoj,
en Brazilo la Brazilanoj,
en Indonezio la Indonezianoj,
en Luksemburgio la Luksemburgianoj.
Sed la anoj de la urbo Luksemburgo estas la Luksemburganoj.

Bedaŭrinde oni devas lerni, kiun regulon oni devas uzi.


<4.3>
Ekzercu:
Ĉu kroĉi -an- al la radiko de la landonomo aŭ ne?

Plej ofte oni devas formi la nomon de la loĝanto el la nomo de la lando.
Jen sekvas listo de landonomoj.

Diru por ĉiu lando la nomon de ĝia loĝanto, aplikante la supran regulon!

Peruo =>
Belgujo =>
Estonujo =>
Bulgarujo =>
Bosnio =>
Albanujo =>
Aŭstrujo =>
Latvujo =>
Svisujo =>
Aŭstralio =>
Litovujo =>
Rusujo =>
Ukrainujo =>
Argentino =>
Irano =>
Hungarujo =>
Tanzanio =>
Finnujo =>
Islando =>
Ĉinujo =>
Alĝerio =>
Kameruno =>
Japanujo =>
Ĉilio =>
Portugalujo =>
Koreujo =>
Peruano
Belgo
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}
{?}

Ĉu vi havis bonan sukceson?
La ekzerco estis facila, ĉu ne?


<5.0>
Titolo: De kie Esperanto devenas


<5.1>
Multaj homoj demandas pri la deveno de Esperanto.
La lingvon Esperanto elpensis Ludwig Lazarus Zamenhof en la 19a (dek-naŭa) jar-cento.
Li vivis kiel Judo en urbo, en kiu loĝis homoj el multaj nacioj.
Tiuj ĉi homoj kompreneble havis diversajn lingvojn kaj ne komprenis unu la alian.
Des pli ofte okazis, ke ili koleris inter si kaj tial fine estis malamikoj.


<5.2>
La juna Zamenhof pensis, ke komuna lingvo povas solvi tiun problemon.
Nome, ju pli bone ĉiu komprenas la aliajn, des pli facile oni povas vivi kune en paco.

Sed kiun lingvon oni prenu?
Por komuniki inter diversaj nacioj, certe taŭgos nur neŭtrala lingvo, kiu nenie estas ies gepatra lingvo.
Tial nur lingvo, kiun oni elpensis, povas esti pli-malpli neŭtrala lingvo.
Do, jam kiel junulo, Zamenhof komencis, konstrui novan lingvon,
kiu bonege taŭgu kiel komunikilo inter homoj kun diversaj gepatraj lingvoj.


<5.3>
Sed Zamenhof ne havis monon,
ĉar li kuracis ankaŭ tiujn homojn, kiuj ne povis pagi lin.
Li estis nome kuracisto, ne lingvisto.
Bonŝance lia amata edzino havis bonvolan patron.
Kiam Zamenhof eldonis la unuan Esperanto-libron, lia riĉa bopatro donis la necesan kapitalon.
La tiel nomata Unua Libro aperis en la jaro 1887 (mil okcent okdek sep).
Ekde la eldono de tiu unua Esperanto-libro la Esperantistoj informis pri sia internacia lingvo.
Tial multaj homoj lernis Esperanton - ĝis hodiaŭ.


<6.0> <Buchstabieren>
Respondu jenajn demandojn pri la supra teksto:


<6.1>
Kiu estas la nomo de la viro, kiu elpensis Esperanton?

<6.2>
En kiu jarcento li vivis?

<6.3>
Ĉu Zamenhof estis gramatikisto, aŭ kiun profesion li havis?

<6.4>
Kiun problemon havis la urbo, en kiu L.L. (prononcu: Lo-Lo) Zamenhof loĝis?

<6.5>
Kiaj estis la homoj el multaj nacioj inter si?

<6.6>
Kion Zamenhof pensis pri la solvo de la problemo,
kiel facile interkomuniki en la mondo?

<6.7>
Kian lingvon li konstruis?

<6.8>
Ĉu li jam estis kuracisto, kiam li komencis?

<6.9>
Ĉu li kiel kuracisto estis bone pagata kaj riĉa?

<6.10>
Kial Zamenhof kiel eldonisto de la unua Esperanto-libro ne pagis la eldonon mem?

<6.11>
Kial vi scias, ke Zamenhof havis edzinon?

<6.12>
Kia estis lia bopatro?

<6.13>
Kion faris la bopatro?

<6.14>
Kiam do la unua Esperanto-libro povis aperi?

<6.15>
Ĉu Esperanto estis poste lernata de nur malmultaj homoj?


<7.0>
Formu kompletajn frazojn el jenaj vortoj:


<7.1>
(Ludwig Lazarus Zamenhof, elpensi, Esperanto)

<7.2>
(en la 19a jarcento)

<7.3>
(deveni, Judo, familio)

<7.4>
(urbo, homo, multa, nacio)

<7.5>
(pensi, ke, komuna, lingvo, solvi, problemo, internacia, komuniki)

<7.6>
(elpensi, lingvo, pli-malpli, neŭtrala)

<7.7>
(junulo, komenci, konstrui, nova)

<7.8>
(Zamenhof, havi, profesio, kuraci)

<7.9>
(kuraci, ankaŭ, homo, povi, pagi)

<7.10>
(tial, havi, mono, sed, bopatro, riĉa)

<7.11>
(unu, libro, aperi, jaro, 1887)

<7.12>
(ekde, multaj, lerni, Esperanto)


<8.0> <Maßangaben>
Temo: Indiko de mezuro

Regulo: La finaĵo -n estas ankaŭ la marko por indiki mezuron
(do la sama kiel por gramatika objekto kaj indiko de direkto).

Ekzempla frazo:
Mia domo estas sep metrojn kaj kvindek centimetrojn alta.

Informu vin pri detaloj en la gramatiko de tiu ĉi leciono!

Formu nun mem kompletajn frazojn el la sekvantaj vicoj de apartaj vortoj:


<8.1>
(haro, pezi, malpli, ol, 1, gramo)

<8.2>
(motoro, povi, pezi, 300, kilogramo)

<8.3>
(maro, povi, esti, 12.000 m, profunda)

<8.4>
(vojo, preskaŭ, 6,50 m, larĝa)

<8.5>
(nia filo, studi, urbo, 130, kilometro, for, de, familio)

<8.6>
(hieraŭ, mia avo, iri, 2 m, preter mi, sen vidi min)

<8.7> <-ej->
(mia nepo, iri, 3 km, lernejo)

<8.8>
(ludo, daŭri, 3, horo, 30, minuto)

<8.9>
(mi, veturi, preskaŭ, 15 km, mia laborejo)

<8.10>
(kuirejo, nia domo, 2,80 m longa, 2,40 m larĝa)

<8.11>
(tiu ĉi, stango, ne, rajti, pezi, pli ol, 3, kilogramo)

<8.12>
(ĉiu, tago, mia, kuzino, iri, al, komuna, tagmanĝo, kun, siaj, bo-gepatroj)

<8.13>
(tiu ĉi, ĉemizo, kosti, 12,75 €)

<8.14>
(en, Italujo, mi, jam, tri, fojo, esti, sed, nur, unu, fojo, viziti, Romo)

<8.15>
(ankaŭ, loke, uzi, telefono, kosti, kelka, mono, tamen, plej ofte, nur, kelkaj, moneroj)

<8.16> (rano, salti, pli ol, 1 m, alta el, akvo)

<8.17> (mia patrino, naski, mi, 30, tago, antaŭ, dato, kuracisto, diri)

<8.18> (geknaboj, lerni, po 5 horoj, dum, 1 tago, lernejo)

<8.19> (ĉambro, kosti, po 30 €, por, persono, nokto)

<8.20> Nun estu atenta:
Mezur-indiko komprenebe ne ricevas la markon -n, se ĝi estas la subjekto aŭ alia frazo-parto, kiu neniam havas markon.

<8.21> (15 km, estas, longa vojo, laborejo)

<8.22> (alto de Bruno, esti, pli ol, 190 cm)

<8.23> (prezo, ĉemizo, esti, 12,75 €)

<8.24> (1, fojo, neniom)

<8.25> (37 gradoj, maksimumo, korpa temperaturo, sana homo)

<8.26> (maksimuma, pezo, tiu ĉi stango, rajti, 3, kilogramo)

<8.27> (se, temperaturo, maksimume, nul, gradoj, povi, fali, neĝo)


<9.0> <Zeitangaben>
Temo: Indiko de tempo (punktodaŭro)

Indiko de tempo respondas al la demandoj "Kiam?" (tempopunkto) kaj "Kiel longe?" (tempodaŭro).
Oni indikas tempon per prepozicio (je, en, dum, ...) aŭ per marko -n, ekzemple:

En la antaŭa ekzerco jam aperis la ekzemploj:

- "Kiam / Kiel ofte mia kuzino havas komunan tagmanĝon kun siaj bo-gepatroj?"
- "En ĉiu tago / Ĉiun tagon ..."

- "Kiel longe daŭras la ludo?"
- "La ludo daŭras
dum tri horoj kaj tridek minutoj / tri horojn kaj tridek minutojn."

Por povi respondi al ĉiaj demandoj pri la tempo, informu vin pri


<9.1> La tempo-unuoj

La tempo-unuoj estas:
sekundo, minuto, horo, tago, semajno, monato, jaro, jar-deko, jar-cento, jar-milo,
kaj aliaj.


<9.2> La tagoj de la semajno

La nomoj de la tagoj de la semajno estas:
dimanĉo, lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo kaj sabato.


<9.3> La monatoj

La nomoj de la monatoj de la jaro estas tre simplaj por homoj,
kiuj parolas la Germanan lingvon:
januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio,
julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro.


<9.4> <Datum und Tageszeit> <-on->
Indiko de tempopunkto: dato kaj tagotempo

Daton oni indikas kiel en jenaj ekzemplaj frazoj:

La unua [tago] de majo estas ferio en multaj landoj.
Je la unua [tago] de majo / La unuan [tagon] de majo
oni ankaŭ en Hispanujo ne laboras.
La someraj ferioj estas de la dek-kvina de junio ĝis la dudeka de aŭgusto.
La nasko-tago de Zamenhof estis la dek-kvina de decembro mil okcent kvindek naŭ post Kristo.

Tagotempon oni indikas jene:

- Kioma horo estas?
- Estas la sesa [horo] kaj dudek minutoj.

Unu tago daŭras de la nula [horo] ĝis la dudek-kvara [horo].

Nia tagmanĝo ĉiam estas je la dek-dua horo kaj tridek minutoj / ... kaj duona [horo].

La trajno ekveturas je la sepa horo kaj dek kvin minutoj / ... kaj kvarona [horo].
La trajno ekveturas la okan horon kaj kvardek kvin minutojn / ... kaj tri-kvaronan [horon].


<9.5>
Ekzerca dialogo kun indikoj de tempopunktoj (dato kaj tagotempo)
Temo: La horaro de Esperanto-kurso


<9.6>
Kiel longe vi jam lernas Esperanton?

Mi lernas Esperanton ekde tri jaroj, do dum sufiĉa tempo.
Mi memoras, ke mi komencis lerni la trian tagon de februaro.
Unue mi ĉe-estis en intensa por-komencanta kurso, de la tria de februaro ĝis la naŭa.

Do, tiu kurso daŭris tutan semajnon!
Tiam oni devas esti sufiĉe lernema.

Jes, nur se oni dum la komenca parto lernas ĉiun tagon, tiam oni sufiĉe rapide progresas.

Vi tute pravas. Se oni nur unufoje en la semajno lernas Esperanton,
tiam oni la semajnon poste jam forgesis ĉion.


<9.7>
Ĉu la kurso daŭris ankaŭ la tutan tagon?

Ne, tio fakte tro streĉus.
Jen la ĝenerala skemo de nia kursa ĉiutago:
Ni komencis ĝin la okan horon kaj finis ĝin la dek-duan horon, apenaŭ kun paŭzoj.
Post la tagmanĝo ni estis ĉiam tre lacaj kaj iris hejmen.
Sed hejme mi ripetis kaj re-studis tion, kion ni lernis.

Do, vi lernis ĉiutage kvar horojn, nome de la oka ĝis la dek-dua.
Bona metodo!


<9.8>
Kaj ekde kiam vi bone parolas kiel nun?

Mi pensas, ke mi post unu jaro parolis sufiĉe bone.

Ne diru! Ĉu nur unu jaron poste? Tiam vi vere havas grandan talenton.

Mi ne scias, ĉu mi havas grandan talenton.
Estas simple tiel, ke Esperanto estas lernebla kun relativa rapideco.

Mi komprenas.
Kioma horo estas nun?

Estas nun la dek-oka kaj tridek kvin minutoj.

Ĉu jam? Ho, pardonon, tiam mi devas iri. Ĝis la revido!

Ĝis revido!

<10.0> <-obl-> <Datum und Uhrzeit>
Ekzerca teksto kun diversaj indikoj de tempo
Temo: Anonco de Esperanto-kurso


<10.1>
De la tria de januaro ĝis la dudek-sepa de marto okazos Esperanto-kurso en la universitato.
Ĝi estas por freŝaj komencantoj, do sen jamaj scioj de Esperanto.

Ĉiun ĵaŭdon la instruo okazos dum kvin blokoj de duoblaj instru-horoj.
Ĉiu bloko daŭros do dufoje tri-kvaronan horon.

<10.2>
La unua instru-bloko ekos je la oka horo kaj dek kvin minutoj,
la dua bloko la dekan horon kaj dek kvin minutojn.
Inter la instru-blokoj estos paŭzo de duona horo.

Post la tagmanĝo en la studenta manĝejo
komenciĝos la instruo kun la tria bloko je la unua horo kaj dek kvin minutoj,
la kvara bloko je la tria [horo] kaj kvarona [horo],
kaj la kvina bloko same du horojn poste, do je la kvina kaj kvarona.

<10.3>
Instruos profesoro doktoro Robert Hanzen, tre kompetenta Esperanto-instruisto.
Se vi volas, li ekzamenos vin post la kurso
kaj, se vi estis sukcesa, li konfirmos tion skribe.

La kurso kostas entute 120 (cent dudek) eŭrojn,
el kiuj triono estas antaŭpagenda je la komenco.

<10.4>
Bonvolu anonci vin baldaŭ al la suba adreso, ĉar estas nur dek kvin lokoj.

Adreso:
Prof. (lies: profesoro) d-ro (lies: doktoro) Robert Hanzen,
ret-adreso: <hanzen@uni-urbo.eo>


<10.5>
<-it-> <Partizipien>
Bv. respondi la sekvantajn demandojn pri la supra teksto!

Unua demando: En kiuj monatoj okazos la supre anoncita kurso?

Dua demando: Kie okazos la kurso?

Tria demando: Ĉu la kurso estas por jamaj Esperanto-parolantoj?

Kvara demando: En kiu tago de la semajno okazos la kurso?

Kvina demando: Je kioma horo ekos la unua instru-bloko?

Sesa demando: Dum kiom da instru-blokoj oni lernos ĉiutage?

Sepa demando: Kaj kiel longe daŭros unu instru-bloko?

Oka demando: Kiel longa estos la paŭzo inter du instru-blokoj?

Naŭa demando: Kie la kursanoj tagmanĝos?

Deka demando: Ĉu instruos malkompetenta nesciulo?

Dek-unua demando: Kiom kostas la kurso?

Dek-dua demando: Kiom da lokoj havas la kurso?

Dek-tria demando: Ĉu sufiĉas, se oni anoncas sin maljam post longa tempo?

Dek-kvara demando: Kio estas la kondiĉo por ricevi skriban konfirmon pri sukceso?


<11.0>
Konstru-radikoj de Esperanto

Vi lernis jam dudek naŭ specialajn vorterojn por konstrui novajn vortojn en Esperanto.
Oni povas nomi ilin "konstru-radikoj", ĉar ili en Esperanto ne nur estas afiksoj, sed ankaŭ radikoj.

Specialaj afiksoj, estas la "prefiksoj" aŭ "antaŭsilaboj"; ili staras ĉe la komenco de iu vorto.
La aliaj afiksoj estas la "sufiksoj"; ili staras ĉe la fino de iu vorto.

Prefiksoj estas: bo-, dis-, ek-, fi-, ge-, mal-, mis-, pra-, re-
Sufiksoj estas: -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ebl-, -eg-, -ej-, -em-, -er-, -estr-, -et-, -il-, -in-, -ind-, -ist-, -obl-, -on-, -uj-, -ul-

Enmetu nun la ĝustajn afiksojn en la sekvantajn frazojn:


<11.1>
La horloĝo montr{?}as la horon per hor-montr{?}o, la minutojn per minuto-montr{?}o.

<11.2>
Riĉa homo estas riĉ{?}o.

<11.3>
Homo, kiu estas bela, estas bel{?}o; virino, kiu estas bela, estas bel{?}{?}o.

<11.4>
Malgranda kato estas kat{?}o.

<11.5>
La familio de mia edzo estas mia {?}familio.

<11.6>
Kiam oni komencas dormi, tiam oni {?}dormas.

<11.7>
Homo, kiu havas la profesion, konstrui domojn, estas domkonstru{?}o.

<11.8>
Intense ŝati, bati, ŝoki, kaj tiel plu estas ŝat{?}i, bat{?}i, ŝok{?}i ktp.

<11.9>
Iu, kiu ne havas bonan koron, estas {?}bonkor{?}o.

<11.10>
La fratoj kaj fratinoj de mia edzino estas miaj {?}{?}fratoj.

<11.11>
Homoj, kiuj vivis antaŭ longega tempo, estas niaj {?}-{?}oj.

<11.12>
Tridek minutoj estas du{?}a horo.

<11.13>
Esperanto estas ne nur relative facile lern{?}a, sed ankaŭ same facile instru{?}a.

<11.14>
Instrumento por aŭdi estas aŭd{?}o, kaj instrumento por paroli estas parol{?}o.

<11.15>
Botelo taŭgas kiel lakt{?}o.

<11.16>
Homo, kiu vivas en urbo, estas urb{?}o.

<11.17>
Libroj aper{?}as en eldon{?}o.

<11.18>
Se vi, farante iun aferon, la unuan fojon ne sukcesas, simple {?}faru ĝin.

<11.19>
Dum mono estas pag{?}o, lingvo estas komunik{?}o.

<11.20>
Lakto estas senalkohol{?}o.

<11.21> Tre malmulte estas iom{?}e.

<11.22>
Dua ekzemplero de io estas du{?}{?}o.

<11.23>
Kiu ĉiam emas manĝi, estas manĝ{?}{?}o.

<11.24>
Kiu neniam emas labori, estas {?}labor{?}{?}o.

<11.25>
La instruisto donas al ĉiu lernanto skrib{?}on, ŝi {?}donas ĝin en la lern{?}o inter ĉiuj lern{?}{?}oj.

<11.26>
Kiam iu agas aŭ parolas kiel {?}ulo, la ĉeestantoj vokas "Fi! Fi!".

<11.27>
Atentu, ke vi en Esperanto ne {?}prononcu la malfacilan sonon "ĵ"!

<11.28>
Homo, kiu vivas inter kampoj, loĝas en la kamp{?}o kaj do estas kamp{?}{?}o.

<11.29>
Kelkaj fremd{?}oj iras piede preter la multaj vid{?}aĵoj tra la vizit{?}a urbo.

<11.30>
Unu vorto por "punkto de la programo" estas "program{?}o".

<11.31>
La homo kun la plej alta rango en la urbo estas la urb{?}o.

<11.32>
Ĉevalo en malbona stato estas ĉeval{?}o.

<11.33>
Ĉiu instrumento por manĝi estas manĝ{?}o,
kaj ĉiuj manĝiloj kune estas la manĝil{?}o.


<12.0>
Formu frazojn per "Kiam - tiam".

Ekz.:
(vol, telefon) (ĉiam, hav, nur, malĝust, moner)
=> Kiam oni volas telefoni, tiam oni ĉiam havas nur malĝustajn monerojn.


<12.1>
(vintr) (varm, dom, bon)

<12.2>
(parenc, ven, al mi) (ĝoj)

<12.3>
(vund, fingr) (malĝoj)

<12.4>
(mi, dorm, lit) (surhav, noktovest)

<12.5>
(oni, demand) (oni, ricev, respond)

<12.6>
(lakt, en, botel, varm) (beb, pov, trink)

<12.7>
(patr, lud, kun, beb) (ĝi, ridet)

<12.8>
(bopatrin, salt, kriant) (Hugo, rid)

<12.9>
(bopatrin, Hugo, bat) (li, fal)

<12.10>
(Hugo, dir, al, bopatrin, ke, tuj, for-ir, el, dom) (ankaŭ, edzin, for-ir)

<12.11>
(Zamenhof, est, jun) ( loĝ, en, urb, viv, an, mult, naci)

<12.12>
(Zamenhof, est, kuracist) (kurac, ankaŭ, hom, kiu, ne, mult, mon)

<12.13>
(Zamenhof, ne pov, pag, unua, libr) (bopatr, pag)

<12.14>
En kiuj frazoj taŭgas ankaŭ "se"?
En kiuj certe ne?
Ĉu vi povas diri, kial (ne)?


<13.0> <indirekte Rede>
Ripeto: Rekta kaj nerekta paroloj

El frazo kun rekta parolo formu frazon kun nerekta parolo.
Atentu la tempon!

Ekzemploj:

Toni diris: "Tio estas malbona." =>
Toni diris, ke tio estas malbona.

Hugo diras: "Bopatrino, tuj for-iru el nia domo!" =>
Hugo diris, ke lia bopatrino tuj for-iru el ilia domo.

Kaj nun estas via vico:

<13.1>
Hieraŭ mi diris al Esperanto-amiko: "Mi nun havas novan Esperanto-vortaron." =>
Hieraŭ mi diris al Esperanto-amiko, ke ...

<13.2>
La edzino de Hugo diris: "Tiam ankaŭ mi for-iros el la domo!" =>
La edzino de Hugo diris, ke ...

<13.3>
Hugo pensis: "La bopatrino estas vundita, ĉar śi tuśis la fornelon." => ...

<13.4>
Hugo ne timis: "Ankaŭ mia edzino for-iros." => ...

<13.5>
Duonan horon antaŭe mi aŭdis: "La telefono eksonas." => ...

<13.6>
Kiam mi venis hejmen, mi vidis: "Mia patro jam venis kaj sidas en la kuirejo." => ...

<13.7>
Morgaŭ mia edzino certe repetos min: "Bv. meti la manĝilaron sur la tablon!" => ...


<13.8>
Nun al pli alta nivelo: Formu rekte frazojn kun nerekta parolo:

<13.9>
La eta knabo kritikis, ke (televidilo, ne, en, domo, sed, bebo). => ...

<13.10>
Mia amiko komunikis al mi, ke (li, morgaŭ, veni, en, nia, urbo).

<13.11>
Lia edzino ne povis diri al Hugo, ke (li, pli bone, ne, manĝi, malfreŝa, kuko).

<13.12>
Zamenhof pensis, ke (per, neŭtrala, lingvo, povi, helpi, al, homaro).

<13.13>
La gepatroj deziris, ke (Bruno, havi, ne tro, longa, hararo).

<13.14>
Mia bopatro scias, ke (li, baldaŭ, havi, multa mono).

<13.15>
Hugo ŝercis, ke (varmega, fornelo, ne, kaŭzi, varma, somero).

<13.16>
Hugo kriis fine, ke (Toni, ne, ĉiam, diri, nur, "Tio estas bona" kaj "Tio estas malbona").

<13.17>
Mi petas vin, ke (vi, morgaŭ, veni, al, nia, Esperanto-kurso).


<14.0> <-ig-> <-iĝ-> <Gebrauch von -ig- und -iĝ->
La sufiksoj -ig- kaj -iĝ-

La signifo de la konstru-radiko -ig- estas 'machen', 'veranlassen' .
La signifo de la konstru-radiko -iĝ- estas 'werden', 'in einen Zustand übergehen’ .

La malbona reago de Hugo igis lian bopatrinon, bati lin.
Per ĉiutaga uzo dum multaj jaroj Esperanto iĝis lingvo.


Facila estas la uzo de -ig- kaj -iĝ- malantaŭ radikoj, kiuj ne estas verboj:
doktoro:doktorigizum Doktor machen doktoriĝiDoktor werden
patro:patrigizum Vater machen patriĝiVater werden
tago:tagigizum Tag machen tagiĝiTag werden
blanka:blankigiweißmachen blankiĝiweiß werden
bona:bonigigut machen boniĝigut werden
for:forigientfernen foriĝiverschwinden
tro:troigiübertreiben troiĝiÜberhand nehmen
unu:unuigivereinen unuiĝisich vereinen
kun:kunigizusammenfügen kuniĝisich zusammenfinden
ek-:ekigistarten ekesti = estiĝientstehen (nicht: *ekiĝi)


Malfacila estas la uzo de -ig- kaj -iĝ- malantaŭ radikoj, kiuj estas verboj.

Unue oni devas scii, ĉu la verbo povas havi objekton (tiam la verbo estas transitiva),
aŭ ĉu la verbo ne povas havi objekton (tiam la verbo estas netransitiva).
Bedaŭrinde estas malfacile, lerni por ĉiu nova verbo, ĉu ĝi estas transitiva aŭ netransitiva.


Regulo:

Se verbo estas transitiva, tiam ĝia netransitiva formo havas la sufikson -iĝ-:
"Kiam mia patrino naskis min, mi naskiĝis."

Se verbo estas netransitiva, tiam ĝia transitiva formo havas la sufikson -ig-:
"Mia onklo mortis, ĉar tro da alkoholo mortigis lin."


Bv. legi pli pri la sufiksoj -ig- kaj -iĝ-
unue en la vortaro kaj
due en la gramatiko.


Trie enmetu la sufiksojn en la sekvantajn frazojn.
(Se temas pri verbo, apliku la supran regulon.)


<14.1> <-int-> <Partizipien>
Profesoro povas doktor{?}i studinton, kiu do doktor{?}as.

<14.2>
Komplet{?}u la frazojn, por ke ili komplet{?}u!

<14.3>
Patr{?}i malfacilas ne, esti patro tamen tre.

<14.4>
La leciono daŭru, do daŭr{?}u ĝin!

<14.5>
La instruisto komencas la instruhoron; ĝi komenc{?}as je la 9a.

<14.6> <-ont-> <Partizipien>
Tiu tro multe kostonta afero devas nun fin{?}i; mi dev{?}os iun fini ĝin.

<14.7>
Se vi duobl{?}os niajn kostojn, nia mono duon{?}os.

<14.8>
Bv. skani la kurs-anoncon kaj pend{?}u ĝin al la muro!

<14.9>
Bonvolu sid{?}i vin! Bonvolu eksidi! Sid{?}u!

<14.10>
Kiel vi nomas vin? Kiel vi nom{?}as?

<14.11>
Bv. star{?}i la botelon sur la tablon!

<14.12>
Al{?}u tuj al la seminario, antaŭ ol oni nul{?}os ĝin.


<15.0>
Ŝercbildo:
La amato sub la lito

Diru, kio ĵus okazis sur la ŝercbildo kaj kio ĝuste nun okazas.

Sublitulo
"Por vi, via edzino!"

Ĵus okazis:
<15.1>
(ĉe-est, lit, vir, virin, verŝajn, geedz)

<15.2>
(ili, ne, dorm)

<15.3>
(edzin, bel, apenaŭ, vestit, mallong, noktovesto)

<15.4>
(subit, telefon, ekson)

<15.5>
(edzin, tuj, pren, aŭdil, demand, kiu, telefon)

<15.6>
(Post kiam, aŭd, respond, dir, "Por vi, via edzino")

<15.7>
(edz, ne kompren, tio)

Ĝuste okazas:
<15.8>
(jen, ven, mano, en, noktovest, de sub, lit, pren, aŭdil)

<15.9>
(Do, klar, ke, sin kaŝ, amato, tie, kaj, ke, edzin, ties, amatin)

<15.10>
(edz, hav, grandeg, okul, ĉar, ricev, fort, ŝok)


<16.0>
Kompletigu la sekvantajn frazojn por ripeti la novajn vortojn!


<16.1a>
(La respondanto "Hugo" estu viro!)

Saluton, Hugo! {Wie} vi fartas?
Saluton, Toni! Mi fartas ne {allzu} bone.

{Warum} ne, amiko mia? Bonvolu diri al mi.
Mi estas tre {traurig}, ĉar mi ne certas pri unu {Sache}.

{Über} kiu afero vi parolas? Diru al mi.
Hieraŭ mi ricevis fortan {Schock}.

{Was} ŝokis vin?
Mi {lag} kun mia edzino en la lito.

Hm, tre {private} afero, kiun vi komunikas al mi. Sed {mach weiter}!
Jen la telefono {ertönte}.

Kaj ĉu vi {deshalb} ricevis ŝokon? Kiu {rief an}?
Estis la edzino de Bruno. Ĉu vi eble {kennst} lin ?

Ne, ĉu estas amiko {von dir} ?
Ne, Bruno kaj lia edzino {wohnen} en la domo apud nia.

Mi komprenas. Kaj kial lia edzino {hat angerufen}?
Por paroli kun {ihrem} edzo.

Ĉu kun sia edzo? Vi {sicherlich} ridis, ĉu ne?
Mi ne {lachte}, ĉar ŝia edzo kuŝis sub {unserem} lito.

Ne diru!! Kaj {wie} vi eksciis tion?
Per tio, ke mia edzino donis al li la {Apparat}.

Ĉu via edzino sciis, ke li kuŝas {unter} via lito?
Jes, kaj tial mi nun estas {unsicher}.

Pri kio vi tiam {noch} estas malcerta?
Ĉu Bruno estas la amato de mia edzino {oder nicht} ...

<16.1b>
(La respondanto "Hugo"estu viro!)

Saluton, Hugo! Kiel vi {geht es}?
Saluton, Toni! Mi fartas ne tro {gut}.

Kial ne, amiko mia? {Bitte} diri al mi.
Mi estas tre malĝoja, ĉar mi ne certas {über} unu afero.

Pri kiu {Sache} vi parolas? Diru al mi.
{Gestern} mi ricevis fortan ŝokon.

Kio {hat schockiert} vin?
Mi kuŝis kun mia edzino en la {Bett}.

Hm, tre privata afero, kiun vi {mitteilst} al mi. Sed daŭrigu!
{Da} la telefono eksonis.

Kaj ĉu vi tial {erhieltst} ŝokon? {Wer} telefonis?
Estis la {Ehefrau} de Bruno. Ĉu vi {vielleicht} konas lin ?

Ne, {ist es} amiko de vi ?
Ne, Bruno kaj lia edzino {wohnen} en la domo apud nia.

Mi komprenas. Kaj {warum} lia edzino telefonis?
{Um ... zu} paroli kun sia edzo.

Ĉu kun {ihrem} edzo? Vi certe {hast gelacht}, ĉu ne?
Mi ne ridis, ĉar {ihr} edzo kuŝis sub nia lito.

{Sag bloß}!! Kaj kiel vi {erfahren = zu wissen beginnen} tion?
{Dadurch}, ke mia edzino donis al li la aparaton.

Ĉu via edzino sciis, ke li {lag (Zeitform wie bei indirekter Rede)} sub via lito?
Jes, kaj tial mi nun estas {unsicher}.

{Worüber} vi tiam ankoraŭ estas malcerta?
Ĉu Bruno estas la {Liebhaber} de mia edzino aŭ ne ...

<16.2a>
Ĉu vi {kannst} diri al mi, de kie {kommt} Esperanto?
{Natürlich}! Ĝin {hat ausgedacht} unu homo, nome Ludwig Lazarus Zamenhof.

Ĉu {ein einziger} homo elpensis la tutan lingvon?
Ne la {ganze} lingvon, sed la {Anfang}. Lingvo ĉiam estas senfina.

En kiu {Jahrhundert} Zamenhof vivis?
Li vivis en la {neunzehnten} jarcento.

Kaj por kio tiu lingvo {sollte taugen}?
Li pensis, ke Esperanto taŭgu kiel {internationales} komunikilo.

Kial li ne {hat genommen} alian lingvon?
Ĉar la internacia komunikilo estu {neutral}.

Kial {nicht neutrale} lingvo estas malbona?
La homoj, kiuj povas paroli sian {Muttersprache}, estas tiam superuloj,
kaj la aliaj estas subuloj. Tiam oni ofte estas {Feinde}.

Mi komprenas. Tiam neŭtrala lingvo {mehr} taŭgas.
Ĉu Zamenhof estis lingvisto?
Ne, li estis {Arzt}, sed li kaj ankaŭ lia patro kaj lia {Großvater} sciis multe pri lingvoj.

<16.2b>
Ĉu vi povas diri al mi, {woher} venas Esperanto?
Kompreneble! {Es} elpensis unu homo, {nämlich} Ludwig Lazarus Zamenhof.

Ĉu unu homo {hat ausgedacht} la tutan lingvon?
Ne la tutan lingvon, {aber} la komencon. Lingvo ĉiam estas {ohne Ende}.

En kiu jarcento Zamenhof {hat gelebt}?
Li vivis en la dek-naŭa {Jahrhundert}.

Kaj por kio {diese} lingvo taŭgu?
Li pensis, ke Esperanto taŭgu kiel internacia {Verständigungsmittel}.

Kial li ne prenis {eine andere} lingvon?
Ĉar la internacia komunikilo {sollte sein} neŭtrala.

{Warum} neneŭtrala lingvo estas malbona?
La homoj, {die} povas paroli {ihre} gepatran lingvon, estas tiam {Überlegene},
kaj la aliaj estas {Unterlegene}. Tiam oni ofte estas {Feinde}.

Mi komprenas. Tiam neŭtrala lingvo pli taŭgas.
Ĉu Zamenhof estis {Sprachwissenschaftler}?
Ne, li estis {Arzt}, sed li kaj ankaŭ lia patro kaj lia avo sciis multe {über} lingvoj.

<16.3a>
Saluton, Hugo! Ĉu {alles} en ordo {zu Hause}?
Jes, ĉio en ordo. Mi havas nur {etwas} da doloroj.

Kaj ĉu vi scias, kio {verursacht} la dolorojn?
Jes, mi manĝis grandan {Kuchen}, kaj ĝi ne plu estis {frisch}.

Malinteligentulo! Ĉu via edzino ne diris, ke vi tion ne {machen sollst}?
Ŝi ne povis, ĉar ŝi {nicht mehr} estis en la domo.
Ŝi hieraŭ foriris kaj ne {ist zurückgekommen}.

Ne diru! Ĉu ŝi havis kaŭzon por {wegzugehen}?
Ne. Eble emociis {sie} mia deziro, ke mia bopatrino {nicht mehr} loĝu kun ni.

Ekde kiam vi estas {feindlich} al via bopatrino?
{Seit} tiam, kiam ŝi batis min {so} forte, ke mi falis.

Batoj inter {Verwandten}! Kaj ĉu ŝi havis kaŭzon por bati vin?
Tute ne, mi nur {habe gelacht} laŭte..

Tion mi ne komprenas. Kio estis {so sehr} ridinda? {Weshalb} vi ridis laŭte?
Ĉar mia bopatrino, tuŝinte la varmegan {Herd}, faris {schreiend} grandajn saltojn {wegen} siaj dolorantaj {Finger}.

Malbonkorulo! Kaj vi diras, ke {alles} estas en ordo hejme!
Hejme {ja} ĉio estas en ordo, {nur} kun mi ne: Mi havas iom {"an"} doloroj ...

<16.3b>
Saluton, Hugo! Ĉu ĉio {in Ordnung} hejme?
Jes, {alles} en ordo. Mi havas nur {ein wenig Schmerzen}.

Kaj ĉu vi scias, {was} kaŭzas la dolorojn?
Jes, mi manĝis {einen großen} kukon, kaj ĝi ne plu estis freŝa.
{Dummkopf}! Ĉu via edzino ne diris, ke vi {das} ne faru?
Ŝi ne {konnte}, ĉar ŝi {nicht mehr} estis en la domo.
Ŝi hieraŭ {ging weg} kaj ne revenis.

{Sag bloß}! Ĉu ŝi havis kaŭzon {um wegzugehen}?
Ne. Eble emociis ŝin mia {Wunsch}, ke mia bopatrino ne plu {wohnen soll} kun ni.

{Seit wann} vi estas malamika al via bopatrino?
Ekde {damals, als} ŝi batis min tiel {heftig}, ke mi falis.

{Schläge} inter parencoj! Kaj ĉu ŝi havis {einen Grund} por bati vin?
{Überhaupt nicht}, mi nur ridis laŭte.

{Das} mi ne komprenas. Kio estis tiom {lächerlich}? Kial vi ridis laŭte?
Ĉar mia bopatrino, {berührt habend} la varmegan fornelon, faris kriante grandajn {Sprünge} pro siaj {schmerzenden} fingroj.

{Herzloser Kerl}! Kaj vi diras, ke ĉio estas en ordo {zu Hause}!
Hejme ja {alles} estas en ordo, nur {mit mir} ne: Mi havas iom da doloroj ...

Startseite Aussprache Grammatik Lektion 4 Lektion 5 Übersetzungen zu Lektion 5 Grammatik zu Lektion 5 Lektion 6
Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X ... Z