Esperanto-Kurs, Esperanto en dialogo, Lektion 8
Titelillustration: Dirk Wieczorek

Aussprache Grammatik Lektion 7 Lektion 8 Übersetzungen zu Lektion 8 Grammatik zu Lektion 8 Lektion 9

Lektion 8 / leciono ok


Diese Lektion enthält viel "Landeskunde" aus "Esperantujo", d.h. informiert über die organisierte Esperanto-Bewegung und die sozialen Kontakte der Esperanto-Sprechenden untereinander.
An Sprachlichem gibt es nur Wiederholungen:
Keine Panik wegen der vielen neuen Wörter: ein großer Teil sind nur neue Ableitungen schon bekannter Wurzeln,
oder es sind Vokabeln, die man kaum lernen muss, weil sie deutschen Wörtern entsprechen:
karto, kerno, klubo, usw.

<1.0>
Esperanto: En libereco per egaleco al amikeco


<1.1>
Eksteruloj ofte mokas, ke Esperanto estas neniel utila, "ĉar ja neniu parolas ĝin".
Almenaŭ oni ne povas imagi al si, kiel la Esperantistoj kapablas, praktiki sian lingvon.
Fakte nuntempe ankoraŭ ne eblas, per Esperanto komerci kaj profiti, aŭ iel elstari en la socio.
Tial nur iuj libervoluloj instruas Esperanton, kutime en privataj rondoj, tro malofte en la publika vivo.
Sekve la publiko ne havas proprajn spertojn pri Esperanto, do ne vere konas ĝin kaj tial ne postulas ĝian instruadon en lernejoj kaj universitatoj.
Ĝis nun publike haveblaj informoj pri Esperanto apenaŭ trafas, kaj tial ekestas gravaj antaŭjuĝoj.

Multaj kontraŭuloj de Esperanto havas interalie la eraran opinion, ke la Esperantistoj nur atendas la tempon,
kiam ilia lingvo havas relativan sukceson en la politiko kaj iĝos iam granda mondolingvo.
Sed malantaŭ Esperanto staras ja neniu granda politika forto,
kiu povus movi multon. Tial estas deca agado, ke la Esperantistoj kun fervoro movas sin mem.

Ili en absoluta libereco lernas kaj praktikas Esperanton kiel fremdan lingvon.
Aldoniĝas la "natura" metodo, nome kiel infano en dulingva Esperanto-familio.
Esperantisto, kiu lernis la lingvon kvazaŭ ekde sia naskiĝo, estas t.n. "denaskulo".


<1.2>
Kontraŭ la erara ĝenerala supozo ĉiam denove freŝaj komencantoj trovas la lernadon de Esperanto plaĉa.
Nu, por tio oni povas specifi plurajn diversajn kialojn:

Pro tiu unika etoso Esperantistoj facile interamikiĝas.


<1.3>
Por uzi sian lingvon, la Esperantistoj ne povas fidi je la hazarda okazo, iam ie konatiĝi kun samideano.
Loke oni nur havas ŝancon, praktiki Esperanton,
se oni regule vizitas lokan Esperanto-grupon por ekzerci sin en la lingvo kun iuj el la membraro.
Plie oni povas aliĝi al regiona Esperanto-societo, kies membroj pli ol unu fojon jare kunvenadas.

Kontaktojn al aliaj landoj peras pli granda Esperanto-asocio,
ekzemple la Germana Esperanto-Asocio (GEA, prononcu: go-e-a) aŭ la organizo de ties junularo, la Germana Esperanto-Junularo (GEJ, elparolu: go-e-jo).
Por la vasta mondo estas Universala Esperanto-Asocio (UEA, prononcu: u-e-a).
"Universala", ĉar en ĝi membras la plej multaj landaj asocioj de la unuopaj ŝtatoj.
Rilate tion UEA estas kvazaŭ unio. Kromaj membroj estas fakaj asocioj kun specifaj temoj kiel profesio, religio, hobio, ktp.
En ĉiu jaro aperas la jarlibro de Universala Esperanto-Asocio kun la nomoj kaj adresoj de Esperantistoj en pli ol cent landoj.

Oni povas korespondi, sed ankaŭ renkonti siajn leter-amikojn en Esperanto-aranĝoj.
Do, por resumi: estas inde, membriĝi en la Esperanto-movado.


<1.4>
Multe pli grava ol la tradiciaj kontakt-ebloj nuntempe estas la Interreto, se oni uzas por la serĉo ties "serĉ-maŝinojn".
Tiel oni trovas ankaŭ rondojn kaj forumojn, en kiuj oni povas skribi pri "Dio kaj la mondo", interŝanĝo de opinioj laŭ ĉies gusto.
En la Interreto oni povas fine ankaŭ buŝe interkomuniki, eĉ plur-ope, vidante sur la ekrano tiujn, kiuj partoprenas en la societema diskuto.
Tamen la Esperantistoj diras, ke tio ne povas vere anstataŭi personan renkonton.
Tial oni ne povas rezigni Esperanto-aranĝojn, por sperti la internan ideon, la spiriton de Esperanto.
Ĉu vi nun komprenas, kial homoj lernas Esperanton kaj kiel ili praktikas poste tiun lingvon?


2.
Respondu jenajn demandojn:


<2.1>
Ĉu la publiko per trafaj argumentoj juĝas pri la ebloj de Esperanto?

<2.2>
Kiel oni nomas juĝon, kiu ne havas realan bazon?

<2.3>
Kial homoj ofte opinias, ke Esperanto estas ne-utila?

<2.4>
Kiun celon de la Esperantistoj tiuj homoj imagas?

<2.5>
Kial Esperanto estas malforta en la socio?

<2.6>
Kia estas la situacio de Esperanto en la lernejoj?

<2.7>
Kiel statas la Esperanto-informado?

<2.8>
Ĉu entute neniu lernas Esperanton?

<2.9>
Kiuj estas la kaŭzoj por homoj, eklerni Esperanton?

<2.10>
Ĉu la praktikado de Esperanto okazas nur skribe?

<2.11>
Kie oni povas aŭskulti Esperanton?

<2.12>
Kion oni povas fari loke por ekzerci Esperanton?

<2.13>
Kiu helpas, trovi amikojn en la tuta mondo?

<2.14>
Kiu asocio elstaras inter la Esperanto-organizoj?

<2.15>
Kiel oni povas ekhavi adresojn?

<2.16>
En kiom da landoj ekzistas Esperantistoj?

<2.17>
Kiel leter-amikoj povas persone renkontiĝi kaj eble interamikiĝi?

<2.18>
Kiu estas nuntempe la kulmino de moderna komunikilo por ricevi ajnajn informojn kaj kontakti fremdulojn?

<2.19>
Kiu universala helpilo por serĉoj de informoj havas maksimuman utilon?

<2.20>
Ĉu vi ankaŭ foje sencele vagadas tra la paĝoj de la Interreto?

<2.21>
Ĉu vi scias, kiel trovi la retpaĝaron de Germana Esperanto-Asocio?


<3.0> <-us>
Ripeto: La verbformoj kun –us

Uzu verbformon kun –us

Ekzemploj:
Ĝentileco: Mi ŝatus havi plian tason da kafo! (anstataŭ: Mi ŝatas… aŭ eĉ: Mi volas…)
Necerteco: Mi dirus, ke tio ne havas sencon.
Nerealeco: Ĉe tiu komerco la profito neniam kovrus la kostojn!
Kondiĉo: Se ne pluvus nun, mi irus promeni.

Kompletigu nun la sekvantajn frazojn, uzante la us-formon, se eble.
Aldonu la klarigon (ĝentileco, necerteco, nerealeco, kondiĉo) en la krampoj post la frazo.
Se -us tute ne eblas, klarigu tion per strekoj tiel: (---).


<3.1>
Se pli multe da homoj (= pli multaj homoj) malkovr…, kiel sprita est… la lingva sistemo de Esperanto, tiu est… multe pli populara. ({?})

<3.2>
Por ero de pluvo oni dir… "pluvero". ({?})

<3.3>
Ĉu vi est… tiel afabla, doni al mi la gazeton? ({?})

<3.4>
(Ĉu vi demandas pri) La distanco al A.? Hm, mi dir… : dek du kilometrojn, sed mi ne povas garantii tion! ({?})

<3.5>
Se silentinta vi est… , filozofo vi rest… . ({?})

<3.6>
Ĉu vi sen gar…antio prunt… kapitalon al fremdulo? Neniam! Mi eĉ ne don… kelkajn monerojn. ({?})

<3.7>
Mi lern… Esperanton ankaŭ, se neniu parol… ĝin, ĉar min interesas nur la lingva strukturo. ({?})

<3.8>
Se la viktimo pli konvinke rakont… sian historion, la polico pli volonte help… lin. ({?})

<3.9>
La vundita biciklanto raportis, ke ŝi romp… fingron kaj tranĉ-vund… sin. ({?})

<3.10>
Se oni pov… praktiki Esperanton en komerco kaj scienco, multe pli da homoj utilig… ĝin. ({?})


Formu nun mem kompletajn frazojn el jenaj vortoj:

<3.11>
(Kiel, sol, social, movad, Kristanism, ne, religi) ({?})

<3.12>
(Se, mi, avin, hav, rad, ŝi, bus) (Germana proverbo) ({?})

<3.13>
(Mult, hom, malŝat, Esperant, kvankam, ne, kon) ({?})

<3.14>
(Ĉu, vi, pov, montr, mi, voj, stacidom?) ({?})

<3.15>
(Se, oni, devig, hom, lern, Esperant, ti, est, maldec, lingvo-politiko, nome, kontraŭ, etos, de, Esperant) ({?})

<3.16>
(Esperanto, iĝ, grand, mondlingv, iuj, politika, nesciul, cert, postul, ŝanĝ) ({?})

<3.17>
(Mi, dir, ke Esperant, oni, pov, lerni, dum, unu jar) ({?})

<3.18>
(Sen, special, etos , Esperant, ne, viv, jam, tiom, long) ({?})

<3.19>
(Informil, komunik, ke, oni, turn, paĝ, por, leg, pli) ({?})

<3.20>
(Okaz, pli, Esperanto-aranĝ, se, ekzist, inteligent, hom, kiu, organiz) ({?})

<3.21>
(Kiel, oni, vok, al, arbar, tiel, , son, reen) (laŭ Germana proverbo) ({?})


<4.0>
Dialogo kun dubemulo (prepara ekzerco)

En Esperanto oni povas formi multajn novajn vortojn el jam konataj.
Traduku la duan kolumnon de la sekvanta tabelo:

inda =>
reala =>
libera =>
veni => =>
membro =>
{es lohnt}
{verwirklichbar}
{befreien}
{Zusammenkunft}
{Mitglied werden}, {Mitgliederschaft}

-estr-, -ar- =>
{Vorstand, Vorstandsmitglied}
paroli =>
gazeto =>
teni =>
el-stari =>
{[offizieller] Sprecher}
{Presse}
{zurückhaltbar}
{Wichtigtuer = Herauszuragen-Bestrebter}

turni =>
ĝenerala =>
aktiva =>
fanatika =>
kredi =>
kompreni =>
fino =>
tranĉi =>
argumento =>
diskuti =>
ĉion scii =>
{sich drehen}
{verallgemeinern}
{Aktiver}
{Fanatiker}
{glaubwürdig}
{selbstverständlich}
{Endung}
{wegschneiden}
{Gegenargument}
{diskutierbar sein}
{Alleswisser}


<4.1a> <et->
Dialogo kun dubemulo (unua versio)
Kompletigu la frazojn uzante precipe la preparitajn vortojn. Ek!


<4.2a>
Kie vi estis hieraŭ vespere? Mi {versuchte}, telefone kontakti vin, sed ne sukcesis.

Ni havis {Zusammenkunft} de nia loka grupo de la Germana Esperanto-Asocio.

Kaj ĉu ne {verwirklichbare} ŝajn-lingvo kiel Esperanto indas tiom da peno?
Vi devos iam liberigi vin de viaj {Vorurteile}.
Esperanto estas jam normala parolata lingvo kaj {deshalb} simple realo.

Sed mi konas tiujn lokajn grupojn de {eines Verbandes}.
Membriĝu, iru al la membro-kunveno, kaj vi spertos ĉie la saman mizeron:
Unue oni serĉas prezidanton kaj estraron, kaj poste la prezidanto sentas sin reĝo,
dum li kaj la aliaj {Vorstandsmitglieder} faras nenion.
Ne ĉe ni. {Außerdem} ni ne havas prezidanton, sed nur {einen Vorsteher},
kiu ne havas pli da rajtoj ol iu ajn el la {Mitgliederschaft}.
Li havas ĉefe la funkcion de parolisto al la publiko, ekzemple en la loka {Presse}.

<4.3a>
Mi ne estimas {solche} fanatikajn homojn. Ili vere estas parolistoj, ĉar ili paralodas la tutan tempon, promesas multon kaj foje tro-igas, foje sen honti mensogas.

Nun vi {übertreibst}. Nia parolisto gvidas nur la {Sitzung}, cetere ĉiu ĉe-estanto povas kunparoli.

Jes, kaj tiam senfine parolas tiuj ne {zurückhaltbaren} elstaremuloj, kiuj {sich drehen} nur ĉirkaŭ sin mem.
Mi konas tion: "Oni" devus ..., "oni" devus ...
Ĉiam tiu malbonŝanca "oni", nur ne ili mem, ĉu ne? Ili mem faras neniom.
Ne daŭre tro ĝeneraligu! En nia grupo ne {gibt es} tiaj uloj.
Ni havas komunan {Ziel},
kaj ĉiu kunlaboras per {kleinen} ofico, kiu konformas al liaj kapabloj.

Ba, {zusammenarbeiten}! Oni ĉasas mizerajn viktimojn por taskoj, kaj se iu ne ĝustatempe fuĝas,
sed pretas, doni sian etfingron, oni {nimmt} lian tutan manon.
Mi ne scias, de kie vi havas tiajn spertojn. Niaj estraranoj estas {gleichzeitig} la ĉefaj {Aktiven}, kaj tiu asocia strukturo bone funkcias.

<4.4a>
Sed kion vi efektive faras? Ĉiam nur la sama temo: Esperanto. Lingvo, en kiu ne eblas {auszudrücken} ion krom bazaj aferoj. Tute ne simpati-veka.
Sole blinda fanatikulo povas malatenti tian.

Via {Spott} maltrafas. Dum ni kunsidas, ni parolas per Esperanto pri alia interesa temo,
ekzemple ĉu ni {organisieren sollen} kongreson en nia urbo, aŭ kiun fremdan {Gast} ni invitu por prelego.
Kaj ĉiu el ni, kiu iom post iom sufiĉe bone regas Esperanton, tiu povas tiam ankaŭ esprimi ĉion, kion li volas, same kiel en sia gepatra lingvo.

<4.5a>
Tio estas {fast} ne kredinda. Ĉu vi ankaŭ havas vortojn kiel "Philosoph" kaj "Idiot"?

Memkompreneble: "filozofo" kaj "idioto". Estas ja internaciaj vortoj.

Sed tiu daŭra {hintere} "o". En la Germana tiuj vortoj ja ankaŭ ne {brauchen} finaĵon.
Ne, sed la originaloj de ili estas Grekaj vortoj, kaj tiuj jes havas finaĵojn, kiujn la Germana lingvo tamen fortranĉis.

Nu, bone. Vi scias por ĉiu argumento bonan {Gegenargument}.
Kaj vi scias pri lingvoj pli ol mi, tion mi devas {zugeben}.
Sed Esperanto simple ne estas laŭ mia {Geschmack}.
Jes, kaj "Pri gustoj ne {ist diskutierbar}", diras antikva proverbo.

Definitiva trafo! Fartu bone! Mi {laufe weg} de vi doktoro {Alleswisser}.
"Mi scias, ke mi nenion scias." {Sprichwort} de la antikvaj Grekoj. - Ĝis revido!

<4.1b>
Dialogo kun dubemulo (dua versio)
Kompletigu la frazojn uzante precipe la preparitajn vortojn. Ek!


<4.2b>
Kie vi estis hieraŭ vespere? Mi provis, {telefonisch} kontakti vin, sed ne {hatte Erfolg}.

Ni havis kunvenon de nia loka grupo de la {Deutscher Esperanto-Bund}.

Kaj ĉu ne realigebla {Pseudo-Sprache} kiel Esperanto indas tiom da {Mühe}?
Vi devos iam {frei machen} vin de viaj antaŭjuĝoj.
Esperanto estas jam normala {gesprochene} lingvo kaj tial simple {Wirklichkeit}.

Sed mi konas tiujn {örtlichen} grupojn de asocio.
{Werde Mitglied}, iru al la membro-kunveno, kaj vi spertos {überall} la saman mizeron:
Unue oni serĉas {einen Präsidenten} kaj {Vorstand}, kaj poste la prezidanto sentas sin {König},
dum li kaj la aliaj estraranoj faras nenion.
Ne ĉe ni. Krome ni ne havas prezidanton, sed nur estron,
kiu ne havas pli da {Rechte} ol iu ajn el la membraro. Li havas ĉefe la funkcion de {Sprecher} al la {Öffentlichkeit}, ekzemple en la loka gazetaro.

<4.3b>
Mi ne estimas tiajn {fanatischen} homojn. Ili vere estas {Sprecher},
ĉar ili {sprechen und sprechen} la tutan tempon, promesas {vieles} kaj foje tro-igas, foje sen {sich schämen} mensogas.

Nun vi troigas. Nia parolisto {leitet} nur la kunsidon, cetere ĉiu {Anwesende} povas kunparoli.

Jes, kaj tiam senfine parolas tiuj ne reteneblaj {Wichtigtuer}, kiuj turniĝas nur ĉirkaŭ sin mem.
Mi konas tion: "Oni" {müsste} ..., "oni" {müsste} ...
Ĉiam tiu {unglückliche} "oni", nur ne ili mem, ĉu ne? Ili mem faras {nicht das Geringste}.
Ne daŭre tro {verallgemeinere}! En nia grupo ne ekzistas tiaj {Leute}.
Ni havas {gemeinsames} celon,
kaj ĉiu kunlaboras per malgranda {Dienst}, kiu {entspricht} al liaj kapabloj.

{Pah}, kunlabori! Oni ĉasas mizerajn {Opfer} por {Aufgaben}, kaj se iu ne ĝustatempe fuĝas, sed {bereit ist}, doni sian etfingron, oni prenas lian tutan {Hand}.
Mi ne scias, de kie vi havas tiajn {Erfahrungen}. Niaj {Vorstandsmitglieder} estas samtempe la ĉefaj aktivuloj, kaj tiu asocia {Struktur} bone funkcias.

<4.4b>
Sed kion vi {wirklich} faras? Ĉiam nur la sama temo: Esperanto.
Lingvo, en kiu ne {möglich ist} esprimi ion krom {grundlegende} aferoj.
Tute ne simpati-veka. Sole {blinder} fanatikulo povas {ignorieren} tian.

Via moko maltrafas.
Dum ni {zusammensitzen}, ni parolas per Esperanto pri alia interesa temo,
ekzemple ĉu ni organizu kongreson en nia urbo, aŭ kiun fremdan gaston ni invitu por {einen Vortrag}.
Kaj ĉiu el ni, kiu iom post iom {hinreichend gut} {beherrscht} Esperanton,
tiu povas tiam ankaŭ esprimi {alles}, kion li volas, same kiel en sia gepatra lingvo.

<4.5b>
Preskaŭ ne {glaubwürdig}. Ĉu vi ankaŭ havas vortojn kiel "Philosoph" kaj "Idiot"?

{Selbstverständlich}: "filozofo" kaj "idioto". Estas ja internaciaj vortoj.

Sed tiu {andauernd} malantaŭa "o". En la Germana tiuj vortoj ja ankaŭ ne bezonas {Endung}.
Ne, sed la {Originale} de ili estas {griechische} vortoj, kaj tiuj {durchaus} havas finaĵojn,
kiujn la Germana lingvo tamen {weggeschnitten hat}.

Nu bone. Vi scias por ĉiu {Argument} bonan kontraŭ-argumenton.
Kaj vi scias pri lingvoj pli ol mi, {das} mi devas konfesi.
Sed Esperanto {einfach} ne estas {nach = gemäß} mia gusto.
Jes, kaj "Pri gustoj ne diskuteblas" diras {altertümliches}" proverbo.

Definitiva {Treffer}! {Leben Sie wohl}! Mi forkuras de vi doktoro ĉiosciulo.
"Mi scias, ke mi {nichts} scias." Proverbo de la antikvaj {Griechen}. - {Auf Wiedersehen}!

<5.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1)
Temo 6: Rilato kun aliaj homoj: privata kaj publika vivo

Kiel vi zorge povas prepari la supran temon:
- Unua ŝtupo: Lernu el la bluaj vortoj tiujn, kiujn vi ne komprenas.
- Dua ŝtupo: Kompletigu la ekzemplan dialogon tradukante la German-lingvajn vortojn inter krampoj al Esperanto.
- Tria ŝtupo, je la fino: Verku mem similan dialogon, en kiu aperu eble viaj privataj cirkonstancoj.

<5.1>
Ekzamenanto:
Bonan tagon. Kiel vi fartas?

Ekzamenato:
Dankon, {ziemlich} bone, kaj vi?

Dankon, {ebenso} bone. -
{Heute} estas nia temo: Rilato kun aliaj homoj.
Ni komencu per la manieroj kiel saluti kaj adiaŭi.
Ĉu vi regule partoprenas Esperanto-renkontiĝojn?

Ne regule, ĉar por tio mankas tempo kaj {Geld}, sed unu-du-foje {jährlich}.

Kiel vi tiam salutas aliajn {Teilnehmer} post via alveno?

Tio dependas kompreneble de tio, ĉu estas {Bekannte}fremduloj.
Konatojn mi simple alparolas per "Saluton!" kaj la {Vornamen},
sed mi devas {gestehen}, ke mi foje forgesis la nomon.
"Kia embaraso!" mi {denke} tiam kaj sentas fortan honton.

Tion mi povas bone imagi. -
Kaj se vi estas organizanto, kiel vi salutas alvenintojn?

Tiam mi plej ofte akceptas ilin per "Bonvenon!", por ke ili sentu sin {zu Hause}.

<5.2>
Se estas bonaj amikoj, ĉu vi {nehmen} ilin en viajn brakojn aŭ eĉ kisas ilin?

Hm, brakumi jes, almenaŭ samseksanojn.
Sed {küssen} ne estas mia kutimo.

Sed en kelkaj popoloj oni sin salutas nur per ia simbolo de kiso:
Ili ne vere tuŝas la vangon de la kisato per la lipoj, sed iom enspiras kun rondaj lipoj.

Tio estus por mi akceptebla.
Tamen, kiam iu venas {allzu} proksime al mi, sub {gewissen} minimumo de distanco,
kaptas min instinkto retro-iri, kvazau tiu volas ataki min.

Tion ankaŭ mi konas.
Tiu minimuma {Abstand} cetere dependas de la kulturo.
Oni devas tre {beachten} tion. -
Kiel vi salutas nekonatojn?

Intertempe mi ofte same diras "Saluton!",
sed se decas pli da respekto, tiam mi alparolas fremdulojn alimaniere, normal-okaze
per la tradicia "Bonan tagon!", "{Guten Abend}!", {usw.} depende de la tagotempo.

Do, mi konkludas, ke mi aspektas kiel iu, kiun oni respektu, ĉar vi uzis por mi la alparolon "Bonan tagon".

Nu jes, bonvolu kompreni, tion influis via rolo kiel {Prüfende}.
Al tiu oni ŝuldas {Respekt}, ĉu ne?

Pardonu, mi ne volis konfuzi vin. Mi permesis al mi malgrandan ŝercon.


<5.3>
Ni venu nun al la maniero adiaŭi.
Ĉu vi fine de Esperanto-{Veranstaltung} uzadas la kutiman "Ĝis iam ie ajn en Esperantujo"?

Jes, mi ŝatas tiun kultureron de Esperanto.
Tio konvenas kompreneble nur, se oni {verabschieden} homojn por sufiĉe longa tempo.
En aliaj situacioj mi diradas "Ĝis revido!" aŭ nur "Ĝis!" inter amikoj,
al bonaj konatoj "Adiaŭ!" aŭ la iom pli formalan version: "Fartu bone!".

Ĉu vi dum adiaŭo {pflegen Sie zu geben} vian manon?

Kutime jes, sed ĉe alikulturanoj mi prefere rezignas,
ĉar ili povus trovi tion tro truda.

Kiel vi traktas viajn kolegojn dum saluto kaj {Abschied}?

Se ili ne estas ankaŭ amikoj, tiam kiel bonajn {Bekannte},
sed mi nepre rezignas brakumojn kaj kisojn.

<5.4>
Kaj kion vi faras, se vi estas ne en {Esperantoland} kaj ne povas lingve {kommunizieren}?

Nu, kutime oni legas, ke ja {[es] ausreicht} uzi brakojn, kaj gambojn, por interkompreniĝi.
Mi ege dubas pri tio.
Iam en Hispanujo amiko de mi havis malgrandan akcidenton.
Mi kompatis lin, kuris en gastejon kaj devis tie {klarmachen},
ke mi {benötigte} glacion por malvarmigi la {Wunde}.
Sed mi scias sole balbuti la Hispanan,
kaj "glacio" ne estis en mia malgranda {spanischsprachigen} vortaro de mia cerbo.
Do, mi ludis la akcidenton per gestoj:
Fermiĝanta aŭtopordo {verursachte} lezon de fingro de mia amiko,
sed kiel komprenigi "glacion"?

{Entschuldigen Sie}, ke mi estas inklina ekridi,
ĉar via rakonto estas tiom vigla, ke mi vidas la scenon antaŭ miaj {Augen}.

Mi opinias tion komplimento. Dankon, ke vi taksas mian kapablon rakonti alta. -
Do, mi {zeigte} al la biertablo kaj skuis min, kvazaŭ mi {fühlte} froston, kaj ricevis - - - glaciaĵon.

Nun mi {doch} devis ridi.
Sed el via mieno oni komprenis, ke tio ne estas tio, kion vi bezonas, ĉu ne?

Fine ili ekhavis la ĝustan {Idee}.
En tiaj {Situationen} mi konstatis, ke fakte mienoj grandparte estas {international} kompreneblaj;
ankaŭ multaj gestoj, sed ne ĉiuj.
Ekzemple, se mi {benutze} miajn dikfingron kaj montrofingron por formi ringon respektive truon,
en kelkaj landoj tio signifas "{Super!}", do estas deca, dum en aliaj estas maldeca gesto.

<5.5>
Mi revenu al pli seriozaj demandoj.
Kiel funkcias viaj nepersonaj kontaktoj?

Ĉu vi celas "per poŝtelefono aŭ la Interreto"?

Precize.

Nu, mi ofte uzas poŝtelefonon, sed al eksterlando prefere ordinaran telefonon por {weniger} kotizi.

Eble baldaŭ {nicht mehr}, ĉar mi legis pri planoj, malaltigi la kotizojn,
por telefoni trans la limojn, almenaŭ ene de Eŭropo. -
Ĉu vi ankaŭ sendadas {kurze} mesaĝojn, tiel nomatajn "et-mesaĝojn" per via poŝtelefono?

Jes, nur al amikoj. Tiam mi uzas {spezielle} mallongigojn por ŝpari laboron.
Ali-okaze mi devus klavi tro multe.

Kaj ĉu vi foje estas en ret-forumobabilejo de la Interreto?

{Relativ} ofte. Ekzistas ja sufiĉe multaj ankaŭ en Esperantujo.

Ĉu vi ankaŭ {korrespondieren}?

Ĉu vi celas "per papera poŝto"? - Ne, tio ne estas konforma al la aktuala modo.
Sole okaze de rondaj naskiĝtagoj, de feriado en eksterlando aŭ de Kristnasko
mi sendadas kelkajn salutkartojn al miaj plej karaj amikoj.

En ordo. Mi sentas min nun bone {informiert} pri nia temo. Estis {Vergnügen} babili kun vi. Ĝis revido!

Ĝis revido, sen brakumoj kaj {Küsse}.

(Ambaŭ ridas.)


<6.0>
Simpla kredo

<6.1> Iun tagon ni estis ĉe Di-servo, preĝis kaj aŭskultis nian pastron en nia preĝejo Sankta Ana.
Nia pastro estis ankoraŭ juna kaj ne tre sperta, zorgi pri niaj animoj.
Tiun tagon li kiel kutime ankaŭ prezentis tekston el la biblio kaj laŭtlegis jene:

<6.2>
"... kaj la sesan tagon Dio kreis ankaŭ Evan, nome el la flanko de Adamo, kaj ŝi ..."
(nun li devis turni la paĝon kaj ne rimarkis, ke li kaptis plurajn paĝojn samtempe.
Tial li daŭrigis subite legante jenon:)

<6.3>
"... iĝis kvindek metrojn longa, dudek metrojn larĝa kaj dek metrojn alta ..."

<6.4>
Tiam li interrompis sin konfuzite, pripensis momenton, movante la kapon tien kaj reen,
kaj rimarkis fine al la aŭskultantoj en la preĝejo:
"Kiaj dimensioj! Nu, karaj Kristanoj, tion oni ne povas kompreni, tion oni devas simple kredi."


<7.0>
Ripeto: Indikoj de mezuro kaj tempo

Pluraj frazopartoj en la supra teksto havas la markon –n, kvankam ili ne estas rekta objekto.
Nome, la marko –n indikas ankaŭ frazo-atributon, kiu estas
foje indiko de mezuro (respondo al demando per "Kiel"),
foje indiko de tempo (daŭropunkto) (respondo al demando per "Kiam").

Kolektu el la supra teksto ĉiujn frazopartojn kun la marko -n,
indiku en krampoj la specon (objekto, mezur-indiko, tempo-indiko) kaj
formu pri la frazo demandon, al kiu la trovita frazoparto estas la respondo.

Ekzemplo:
Frazoparto (speco): Evan (objekto). Demando: Kiun Dio kreis? Respondo: (Li kreis) Evan.
Kaj nun: Ek!


<7.1>
Frazoparto (speco): iun tagon ({?})

Demando: {?}
Respondo: {?}


<7.2>
Frazoparto (speco): la sesan tagon ({?})

Demando: {?}
Respondo: {?}


<7.3>
Frazoparto (speco): la paĝon ({?})

Demando: {?}
Respondo: {?}


<7.4>
Frazoparto (speco): plurajn paĝojn ({?})

Demando: {?}
Respondo: {?}


<7.5>
Frazoparto (speco): jenon ({?})

Demando: {?}
Respondo: {?}


<7.6>
Frazoparto (speco): kvindek metrojn ({?})

Demando: {?}
Respondo: {?}


<7.7>
Frazoparto (speco): dudek metrojn ({?})

Demando: {?}
Respondo: {?}


<7.8>
Frazoparto (speco): dek metrojn ({?})

Demando: {?}
Respondo: {?}


<7.9>
Frazoparto (speco): sin ({?})

Demando: {?}
Respondo: {?}


<7.10>
Frazoparto (speco): momenton ({?})

Demando: {?}
Respondo: {?}


<7.11>
Frazoparto (speco): la kapon ({?})

Demando: {?}
Respondo: {?}


<7.12> Rimarko:
- "Tien kaj reen" estas alispeca fraz-atributo kun marko -n, nome "indiko de direkto".
- La lastan frazon kun la gramatika objekto "tion" ni malatentas.


<8.0>
Ripeto: Indikoj de mezuro kaj tempo (Daŭrigo)

Ni vidis en la antaŭa ĉapitro, ke oni demandas
- per "kiam" pri indiko de tempo, kaj
- per "kiel" aŭ "kiom" pri indiko de mezuro:
"kiel (alt- / long- / larĝ- / aĝ- / ...)" aŭ
"kiom (ofte / kostas / for / ...)".

Se oni volas esprimi sian miron pri la eksterordinara grado de iu eco,
oni povas uzi "kiom" anstataŭ "kiel":
"Kiel aĝa vi estas?" - "Mi aĝas 80 jarojn."
"Ho, kiom aĝa vi estas!" / "Ho, kiom vi aĝas!"

Formu nun demandojn kaj respondu ilin.
Ekzemple:
(strato, longa) (kvincent dudek, metro)
Demando: Kiel longa estas la strato?
Respondo: La strato estas kvincent dudek metrojn longa.


<8.1>
(ŝipo, resti, en la haveno) (du kaj duona, tago)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.2>
(Komercisto, vin, rimarkigi, ne, pagi, lia, fakturo) (tri, fojo)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.3>
(kosti, vojaĝo, al Brazilo) (minimume, du mil, eŭro)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.4>
(alta, tiu monto) (mil naŭcent, metro)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.5>
(Bruno Majer, alta) (183, centimetro)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.6>
(Birgit, loĝi, for de la universitato) (nur, 1, kilometro)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.7>
(fakaj libroj, kutime, kosti) (multa, mono)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.8>
(vi, esti, aĝa) (22, jaro)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.9>
(sportisto, salti, longa) (6, metro)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.10>
(En Germanujo, infanoj, en la lernejo, longa) (pli ol, 10, jaro)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.11>
(daŭri, ĝis kiam, rericevi, via mono) (1, semajno)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.12>
(1, horo, daŭri, minuto) (60)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.13>
(vi, atendi, antaŭ, la teatrejo, por ricevi, bileto) (2, horo)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.14>
(tabulo, longa, larĝa, dika) (2, metro, 30, centimetro, 4, centimetro)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.15>
(vi, reveni, al la domo) (ĵaŭdo)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.16>
(Birgit, veturi, al Esperanto-aranĝo, jam) (multaj fojoj)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.17>
(boranta, kapdoloro, malaperi) (tria horo)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.18>
(neniu, diri, iu vorto) (postaj sekundoj)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.19>
(Ni, rekoni, unu la alian) (la sama momento)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.20>
(tuta familio, ree, kunestos) (venonta fojo)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.21>
(plej densa akvo, varma) (plus 4 gradoj)

{Demando: ?}
{Respondo: ?}


<8.22> Rimarkigo:
Atentu, ke vi foje povas uzi ankaŭ la adverban formon por la frazo-atributo,
precipe, kiam temas pri indiko de tempopunkto.
Plie ofte ankaŭ atributo kun prepozicio taŭgas:
8.15a Ĵaŭde / Je ĵaŭdo mi revenos al la domo.
8.16a Birgit veturis jam multfoje al Esperanto-aranĝo.
8.17a Je la tria horo miaj kapdoloroj malaperis.
8.18a Dum la postaj sekundoj neniu diris iun vorton.
8.19a Sammomente / En la sama momento ni rekonis unu la alian.
8.20a Venontfoje / Je la venonta fojo la tuta familio kunestis.


<9.0>
El la historio de la Esperanto-movado


<9.1>
La unua periodo de la historio de Esperanto estis la 18 jaroj post la apero de la Unua Libro en 1887 (mil okcent okdek sep).
Tiam la unuaj Esperantistoj preskaŭ nur skribis Esperanton, precipe korespondante.
Do, por la parolantaro loĝante dise en la tuta mondo mankis eblo elprovi,
ĉu la komunikado en Esperanto funkcias ankaŭ per la buŝo.
Por efektiva interparolado - kaj ne nur korespondado - grandaj internaciaj kunvenoj kaj fakaj kongresoj estas la ĝusta kadro.


<9.2>
Fine en 1905 (mil naŭcent kvin) la Francaj Esperantistoj invitis al la unua mondkongreso de Esperanto en la vidinda Franca urbeto Boulogne-sur-Mer.
Tie renkontiĝis 688 (sescent okdek ok) Esperantistojn el 20 landoj, ĉefe el Francujo kaj Britujo.
La plej bonvena partoprenanto kompreneble estis Ludwig Zamenhof mem.
Li prelegis antaŭ la kongresanoj, kaj ĉiuj esperis, ke tio estas la unua paŝo al pli granda progreso por paco, ĝis kiam ĉiaj militoj definitive ĉesos.
Ĉiuj tre ĝojis, ke ili efektive povis kompreni unu la alian, ke do la komunikado ankaŭ buŝe kaj ne nur skribe sukcesis.


<9.3>
Oni kreis ankaŭ verdan flagon kiel la insignon de Esperanto, difinante la aspekton jene:
La flago estas verda, sed havas maldekstre supre blankan kvadraton, en kiu estas verda stelo.
Tiuj detaloj estas simboloj:
Stelo estas lumo en malhela nokto, kaj ĝiaj kvin pintoj simbolas la kvin kontinentojn.
La verda koloro simbolas la esperon kaj la blanka malantaŭo pacon kaj neŭtralecon.


<9.4>
Ekde 1905 ĉiu-jare okazis mondkongreso de Esperanto, kun interrompo sole dum la grandaj mondmilitoj.
Oni nomas tiun aranĝon Universala Kongreso (mallongigo: UK, prononco: u-ko).
Miloj da homoj jam kunvenis por praktiki sian komunan lingvon en etoso de amikeco.
Sed – kiel estas normale inter homoj – ili foje ankaŭ malpacas inter si. Komuna lingvo ne povas garantii seninterrompan pacon.
Zamenhof bone sciis tion verkante projekton pri reciproka respekto inter la popoloj kaj religioj, kiun li nomis "homaranismo".
Li malakceptis, ke la homoj honoris lin kiel la "majstron", kaj donacis Esperanton al la homaro.


<9.5>
Kvankam la unua mondmilito disbatis ĉiujn noblajn fantaziojn pri mondvasta paco, la lingvo Esperanto postvivis tiun periodon kaj postajn malfacilajn tempojn.
En la jaro 2005 okazis denove granda kongreso en Boulogne-sur-Mer, memore al la 100jara jubileo.
Intertempe okazis la politikaj ŝanĝoj, tiel ke fine Esperantistoj el la oriento kaj el la okcidento povis libere kunveni.


10.
Respondu jenajn demandojn:


<10.1>
Kio estas la Unua Libro, kiu verkis ĝin kaj kiu estas la jaro de ĝia apero?

<10.2>
Kiel longe daŭris la unua historia periodo de preskaŭ nura korespondado?

<10.3>
Kio estas Universala Kongreso?

<10.4>
Kial disa parolantaro bezonas kunvenojn?

<10.5>
Kiam kaj kie okazis la unua Universala Kongreso?

<10.6>
Kio estis la ĉefa nova sperto dum tiu kongreso?

<10.7>
Kiun kongresanon oni honoris kiel plej bonvenan kaj kial?

<10.8>
Ĉu Zamenhof havis ankoraŭ alispecan mesaĝon ol nur "parolu Esperanton"?

<10.9>
Kion esperis la homoj?

<10.10>
Sed ĉu komuna lingvo estas garantio por mondvasta paco?

<10.11>
Kio post 1905 disbatis ĉiujn noblajn fantaziojn pri senfina paco?

<10.12>
Kiam okazis denove granda internacia Esperanto-kongreso en Boulogne-sur-Mer?

<10.13>
Ĉu Universalaj Kongresoj ekde 1905 okazis sen interrompo?

<10.14>
Kia etoso regas dum Esperantistaj kongresoj?

<10.15>
Ĉu vi scias, kie okazis la lasta Universala Kongreso?
(Se ne, serĉu tiun scion en la Interreto.)

<10.16>
Kion oni uzas kiel simbolon por Esperanto?

<10.17>
Kiujn kolorojn havas la Esperanto-flago?

<10.18>
Por kio stelo estas simbolo?

<10.19>
Kion simbolas la kvin stelopintoj?

<10.20>
Kial la flago estas ĉefe verda?


<11.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1)
Temo 7: Libertempo, amuziĝo, kulturo

Kiel vi zorge povas prepari la supran temon:
Unue lernu el la bluaj vortoj la ne al vi konatajn.
Poste kompletigu la ekzemplan dialogon, tradukante la German-lingvajn vortojn inter krampoj al Esperanto.
Fine transformu la ekzemplan dalogon, ŝanĝante ĝin laŭvole per viaj personaj cirkonstancoj.
Kaj nun: Ek!


<11.1>
Ekzamenanto:
Paŭla Hajne. Mi salutas vin kaj esperas, ke vi bonfartas.

Ekzamenato:
{Danke, gleichfalls}, sinjorino Hajne. Mi estas Bodo Aktivema.

Dum tiu ĉi parto de la buŝa ekzameno ni parolas pri libertempo,
amuziĝo kaj kulturo.
Do, bonvolu permesi kelkajn demandojn pri via privata {Leben}.
Mi tamen memorigas, ke {gemäß} la ekzamena regularo ne nepras, diri la veron,
ĉar {natürlich} ankaŭ la {Daten} de ekzamenatoj estu ŝirmataj.
Do, sentu vin libera, rakonti troigojn kaj fantaziajn aferojn.

Mi komprenas, en ordo. {Gern} kaj senhonte mi elpensos ĉiajn idiotaĵojn.

({Beide} ridas)

Restu trankvila. Sufiĉos, funkciigi vian fantazion. Kiel vi pasigas vian libertempon?

Nu, mi havas diversajn interesojn kaj {Hobbys}.
Dum la lasta jaro Esperanto iĝis pli kaj pli grava en mia {Freizeit}.
Tial mi ankaŭ provas trapasi ekzamenon.
Mi abonis du Esperanto-revuojn kaj legadas ilin komplete.
Mi estas ankaŭ membro de Germana Esperanto-Asocio kaj regule partoprenas {dessen} kongresojn.

Ĉu vi faras tion por amuzi vin aŭ por subteni la ideon de Esperanto?

Kaj - kaj. Ĝojigas ja, ke Esperanto estas {Sache}, kiu
kaj utilas por {Vergnügen}, kaj postulas certan idealismon, nome revi pri la tutmondiĝo de paco kaj amikeco.

<11.2>
Vi menciis aliajn {Interessen}.

Jes, mi amas ankaŭ la naturon, {vor allem} bestojn.
Laŭ-eble ofte mi kun fervoro serĉas {Möglichkeit}, observi bestojn,
migrante tra kampoj kaj arbaroj, kaj tranokti en tendo.
Mi ege ŝatas ankaŭ, demetinte la vestojn, bani min en puraj riverojnaĝi en la maro kaj en profundaj lagoj.

Ĉu vi por via restado en la naturo preferas certan sezonon?

Ne, dum la sezonoj alternas, ĉiu havas sian specifan avantaĝon.
En la printempo ĉie kreskas floroj. La birdoj preparas nestojn en siaj kestoj kaj okupas {sich} pri {ihre} idoj.
En somero, kiam la hela suno brilas el blua ĉielo kaj {ihre} radioj varmigas la akvon,
mi povas naĝi kaj tendumi.
Fine la aŭtuno estas la plej taŭga {Jahreszeit} por migri kaj sidi vespere en la lumo de la luno ĉe brulanta fajro.

<11.3>
Kaj ĉu vi en la vintro televidas kaj aŭskultas radiostaciojn? (ridetas)

Ne, mi malofte televidas; mi trovas la plej multajn programojn tro aĉaj.
Kaj mian radio-aparaton mi funkciigas sole dum la matenmanĝo.
En la vintro estas tempo por flugi al varmaj {Länder},
sed tio estas pli revo ol konsidero de la realo;
por tio mi {müsste} longe ŝpari.

Kaj {als} natur-amanto vi estus ankaŭ en la embaraso, ke avioj tre malutilas al la medio.
Kio estas do via okupo en {Winter}?

mi almenaŭ {einfach} ĝuas la freŝan aeron ekstere promenante,
kaptas la okazon, {fahren} en trajno al la proksima ĉef-urbo,
por iri al teatrejo aŭ muzeo, vidi filmon en kinejo aŭ aŭskulti koncerton.

<11.4>
Ĉu vi povas kombini tion kun via ŝat-okupo Esperanto?

Foje jes: La urba klubo de tempo al tempo organizas {Konzert} de Esperanto-muzikistoj.
Iam gastis eĉ du-persona grupo kun teatraĵo,
{ein anderes Mal} iu prezentis poemojn, kiujn ŝi mem verkis.
Mi ne estas la motoro de la klubo por tiaj programeroj,
sed kutime mi helpas en la organizado.

Ĉu tiam la programo estas publika? Ĉu vi {laden Sie ein} ankaŭ eksterulojn?

Kiam konvenas, jes, ĉar ni Esperantistoj ja ne kaŝu nin.
Ali-okaze ni ne miru, se homoj asertas, ke Esperantujo ne havas {Kultur}.

Mi tute konsentas. Ĉu via klubo vendas biletojn?

Escepte jes, se ni {Organisatoren} devas lupreni kaj {bezahlen} pli grandan salonon,
tiam interesatoj povas mendi kaj aĉeti biletojn.
La celo tamen estas sole, ke la sumo de la spezoj estu nul.
T.e. do, ne gajni profiton, sed ankaŭ eviti perdon.
Por tio antaŭe necesas zorga kalkulo por malaltigi ĉiun riskon.

<11.5>
Do, mi aŭdas, ke vi estas sufiĉe multflanka kaj bona Esperantisto.

Dankon pro la komplimento.
Mi provas, fari {alles} tiom bone, kiom mi povas.

Klare, neniu povas esti ĉiel perfekta.
Havu bonan tagon, kaj multan sukceson en la cetera ekzameno.

Ankaŭ al vi bonan tagon. Dankon {für} la bonaj deziroj.

{Auf Wiedersehen}, sinjoro Aktivema.

Ĝis revido, sinjorino Hajne, sed ne en la samaj roloj kiel nun. ({lächelt})

<12.0>
Ripeto: Kiel uzi la apostrofon?
(Vidu ankaŭ en la gramatiko de leciono 4)


<12.1>
Per apostrofo oni povas anstataŭigi unu literon.
Estas vokalo je la fino de la vorto, nome

- la "a" de la artikolo: la => l'

- la "o" de substantivo: (vidu malsupre) peco => pec’, folio => foli’

Ĝuste akcentu: La apostrofo ne ŝanĝas la pozicion de la (vort)akcento!

Apostrofo estas utila por doni al la parolo certan ritmon, precipe en poemoj.
Sed atentu, ke sole la supraj du ebloj estas permesataj.


<12.2>
La vortoj por la koloroj
(lern-poemeto de Rudolf Fischer)

Nigra estas pec’ de karbo,
verda la foli’ de arbo,
blua supre la ĉielo,
blanka neĝ’ en vintra helo;
bruna en printemp' la tero,
flava suno en somero,
griza en aŭtun’ nebulo,
ruĝa sango de vivulo.

Se vi preferas ritmon kun akcento je la fino de la linioj,
vi povas en ĉiu linio de la supra poemo anstataŭigi la finon "-o" per apostrofo:

"Nigra estas pec' de karb'
verda la foli' de arb',
... " ktp.


<12.3>
Ekzerco

Demando-rondo:
Ĉu vi povas diri al mi, kio estas blua?
(La alia respondas per ekzemplo: "La maro estas blua."
kaj poste pludemandas alian pri alia koloro.)

Alternativa versio:
Mi vidas ion, kion vi ĉiuj ne vidas, kaj tio estas verda.
(La aliaj devas diveni.)


<13.0>
Ŝerca dialogo:
Tute malnova amiko

(Se vi ludas la dialogon, ŝanĝu la tekston, se necese, laŭ la sekso de la ludantoj.)


<13.1>
Unua persono:
Ho, amiko, mi longan tempon ne plu vidis vin. Ni iĝis maljunaj intertempe, ĉu ne?

Dua persono:
Kio estas? Ĉu vi parolas kun mi?


<13.2>
Unua persono:
Jes, kompreneble.
Apenaŭ vi venis ĉirkaŭ la angulon, mi ekde la unua momento rekonis vin.
Vi nur iomete plialtiĝis, iom, eble nur kelkajn centimetrojn.

Dua persono:
Ĉu mi? Mi neniom plialtiĝis. Mi ĉiam jam estis tiel alta.


<13.3>
Unua persono:
Ne povas esti. Kiam mi vidis vin la lastan fojon antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj,
vi estis iom malalta, jes, sufiĉe malalta ...
Hm, krome viaj haroj nigriĝis intertempe.

Dua persono:
Ĉu vi estas freneza? Mi ĉiam jam havis nigran hararon.


<13.4>
Unua persono:
Vi ŝercas, amiko mia. Sed tio estas vana, mi ja ne estas blinda.
Mi tute bone memoras, ke vi antaŭ multaj jaroj havis blondajn harojn.
Kaj - se vi permesas la rimarkon - via vizaĝo iĝis iom malbela.
Multaj homoj certe ne rekonus vin, {Hugo/Monika}, sed mi jes ja.

Dua persono (kun kolero):
Nun sufiĉas! Fino!
Atentu vi vian vizaĝon kaj ne mian!
Kaj notu en via konfuza cerbo, ke mia nomo ne estas {Hugo/Monika}!


<13.5>
Unua persono:
Ĉu vi intertempe ankaŭ havas alian nomon?
Kia bonŝanco, ke mi tamen rekonis vin, kvankam vi estas preskaŭ ĉiel alia persono ...


<14.0>
Por pli precizigi: La konstru-radiko -ec-

-ec- havas ĉefe du signifojn:
- indiki econ
- indiki kvazaŭecon, t.e., ke io estas simila (ne: identa) al tio, kion esprimas la kerno de la vorto.

Pri la diferenco inter "longo" kaj "longeco" kaj simile por aliaj vortoj de dimensio (mezurebla eco) legu en la gramatiko de leciono 8.


<14.1> <estonto>
Indiki econ

Vortoj kun la sufikso -ec- indikas abstraktan kvaliton (kaj ne iun konkretan tempon, lokon aŭ ion alian).
Ekzemploj:
amiko => amikeco (kvalito de interhoma rilato: amika)
bunta => bunteco (eco esti bunta)
k.a.

Tamen multaj homoj uzadas ec-formojn ankaŭ por konkretaj aĵoj, kiam aĵ- aŭ ej-formoj estas ĝustaj.
Tio estas kontraŭ la logiko.

Ekzemploj:

Mia amiko bonŝance loĝas en mia proksimejo. (aŭ: ... proksimo/proksimaĵo, sed ne: ... proksimeco)
Sed: Pro la proksimeco de lia loĝejo ni ofte povas vidi nin.

Ni iradis supren kaj supren, ĝis kiam ni estis sur la altejo. (aŭ: ... altaĵo, sed ne: ... alteco/alto)
Sed: Tamen la alteco de la monto ne estis granda.

Mi ĝojas, ke multaj infanoj vivas en nia ĉirkaŭejo. (aŭ: ... ĉirkaŭo/ĉirkaŭaĵo, sed ne: ... ĉirkaŭeco)
Sed: Pri la ĉirkaŭeco de multaj infanoj mi ĝojas.

Mi vidas nenian eblon fari tion. (ne: ... eblecon)
Sed: Kion ajn ni faros, tio ne havos eblecon.

Dubemuloj asertas, ke Esperanto ne havas estonton,
sed kuraĝuloj opinias, ke Esperanto havas estontecon.


<14.2>
Indiki kvazaŭecon

Ekzemploj:
S-ro Majer traktas sian nevon en patreca maniero, t.e. kvazaŭ ties patro.
Tiu vilaĝo estas urbeca (kvazaŭ ĝi estas urbo, sed ĝi ne estas).
La vortkerno de "telefonado" estas "telefon-", do substantiveca radiko.
("Substantiveca", ĉar la radiko "telefon-" ne estas substantivo, dum "telefono" jes estas.)


<15.0>
Ekzerco
Enmetu -ec-, -aĵ- aŭ nenion en la sekvantajn frazojn:


<15.1>
Por kompletigi kelkajn frazojn en tiu ĉi ekzerco, ekzistas pli ol unu ebl{?}o.

<15.2>
La ebl{?}o / Ke eblas, solvi la problemon per pluraj ebl{?}oj, ne estas kontraŭ la logiko.

<15.3>
Ne fluanta akvo ofte havas profund{?}on.

<15.4>
Fruktoj falas ĉiam en la ĉirkaŭ{?}o de sia arbo.

<15.5>
La proksim{?}o de lernejoj estas grava kialo por gepatroj, aĉeti domon en la proksim{?}o.

<15.6>
En la profund{?}o de la valo fluis malprofunda rivereto kun maksimuma profund{?}o de okdek kvin centimetroj.

<15.7>
Maljam dum la realigado de nia projekto aperis neatenditaj komplik{?}oj.
Ni fakte subtaksis la komplik{?}on de la afero.

<15.8>
Tiu ĉi modo ankoraŭ ne estas aktuala; ĝi eble havas estont{?}on, sed ja nur en estont{?}o.

<15.9>
Tiu plano estas absoluta idiot{?}o. Ĉiu devas tuj vidi ĝian idiot{?}on.

<15.10>
Estont{?}e mi regos ĉiujn komplik{?}ojn en la uzado de la sufikso -ec-.

<15.11> Matene la hel{?}o decidas, kiam la birdoj komencas kanti.


<16.0>
Por pli precizigi: La konstru-radiko -ad-


<16.1>
La unua funkcio de -ad- estas, formi el verbo substantivon por la ago.
Ekzemplo:
telefoni => la telefonado 'das Telefonieren'
Sed sen -ad-: telefono = telefonilo = telefon-aparato (ne ago!)


<16.2>
La dua funkcio de -ad- estas, indiki daŭran (ankaŭ ĉiaman, precipe regulan) aŭ ripetan agon, do, agadon, se la substantivo sen -ad- jam signifas (unufojan) agon.

Ekzemploj:
bati => la bato (unufoja ago), la batado (agado = daŭra aŭ ripeta ago)
varbi => la varbo (unufoja ago, malofta vortformo), la varbado (agado = daŭra aŭ ripeta ago, ofta vortformo)

Verbformoj kun -ad- kompreneble ĉiam signifas daŭron aŭ ripeton:
telefoni => telefonadi = ade telefoni

Se oni volas esprimi per "telefonado" nur unufojan agon, tiam oni devas diri "unufoja telefonado". (Eblus ankaŭ "telefon-ago", sed tio ĝis nun ne estas kutima.)
Ali-okaze "telefonado" (kaj ĉiu tia substantivo kun substantiveca radiko) estas neŭtra rilate daŭronripeton.


<16.3>
Plie -ad- povas ankaŭ signifi "laŭkutime" (en la Germana: 'pflegen zu').
Ekzemplo:
Mia patro diradas ... 'Mein Vater pflegt zu sagen' = Mia patro laŭkutime diras ... = ... ĉiam diras ...


<16.4>
Zamenhof ofte uzis -ad-. En modernaj tekstoj -ad- aperas malpli ofte.
Ĉar la uzone-uzo de -ad- dependas de tio, kion la aŭtoro intencas esprimi, oni ne povas ekzerci, kiam tio estas ĝusta aŭ ne ĝusta.


<17.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 8: Sano kaj sporto

Preparo por la baznivela ekzameno per plia dialogo:
Lernu unue el la bluaj vortoj novajn, utilajn, kiuj ĝis nun ne estis konataj al vi.
Poste kontrolu, ĉu vi intertempe kapablas traduki al Esperanto ĉiujn vortojn, kiuj staras inter krampoj.
Laste verku dialogon similan al la ekzempla per viaj personaj cirkonstancoj, tamen ankaŭ fantaziante laŭvole.


<17.1>
Ekzamenanto:
Bonan tagon! Mia nomo estas Eliza Sporta. Kiel vi fartas?

Ekzamenato:
Udo Malpezulo. - Dankon, {und Sie}?

Ankaŭ sufiĉe bone.
Mi kredas, ke mi estas sana, ĉar mi regule sportas.
Ĉu tio estas valida ankaŭ por vi?

Nu, mi ne kontestas: ke la {Sport} havas pozitivan influon al la sano.
Kiel rimarkis konata Germana sportisto: Sana menso en sana korpo.

{Vielleicht} Germana sportisto diris tion, sed tio estas jam Latina proverbo ...
Kaj ĉu vi do konsentas?

Jes, sed mi ne agas laŭ tiu principo, mi nur {selten} sportas.
Aliflanke mi rezignas pri ĉiu veneno por la korpo, do, ajnaj drogoj,
nu jes, ankaŭ ne senescepte, konsiderante alkoholon.

Per kiu sporto vi okupas vin?

Ĉar mi videble ne multe pezas, vi certe ne supozas, ke mi ĵetas globojn aŭ ion tian. (Ili ridas)
Mi preferas malpli intensajn sportojn: migri, bicikli, naĝi.
Por mi la ĉefa afero estas, movi min, ne perdi kilogramojn, {verstehen Sie}?

{Sicher}, kaj tro streĉa sporto povas apenaŭ utili al la sano.
Ĉu vi uzas sportan veston el speciala ŝtofo aŭ aliajn kromajn {Sachen}?

Ne, mi ne sekvas {immer} la modon kaj uzas sole tion, kion mi {wirklich} bezonas.

<17.2>
Ĉu vi post la sporto foje iras por bani vin?

Jes, mi de tempo al tempo iras en saŭnon.
Ankaŭ tio estas helpo, ne daŭre esti malsana, ĉar la ŝvito purigas la korpon.
Precipe saŭnado bone ŝirmas {gegen} malsanoj pro malvarmumo.
Mi rimarkis, ke mi jam de multaj jaroj ne plu havis gripon:
{Niemals} mi devas daŭre viŝi mian nazon,
kaj aĉajn kapdolorojn mi konas sole de troa drinkado de alkoholaĵoj.

Gratulon! - Iuj asertas, ke tro oftaj duŝoj malutilas al la sano. Kion vi {meinen} pri tio?

{Das} ankaŭ mi jam aŭdis.
{Gerade} dum saŭnado, oni ja ne povas eviti, {andauernd} duŝi sin,
{wegen} la multa ŝvitado, kaj poste flegi sian korpon.
Tamen laŭ mia opinio ne la ofta {Duschen} difektas la haŭton,
sed {übermäßige} uzo de korpaj flegiloj estas risko.

Interesa argumento!
Ĉu vi studis medicinon, aŭ ĉu vi alimaniere povas pravigi vian supozon?

Tiu malkovro ne estas {Vermutung}, tio estas fakto!
Mi ne {habe studiert} medicinon, sed mi ricevis pluroblan konsilon en mia apoteko.
La apotekistinon mi bone konas kaj fidas al ŝi.
Se mia {Körper} malbone odoras, mi laŭ ŝia konvinko uzu sole mildan sapon
por la ŝirmo de mia haŭto kaj rezignu ĉiujn aliajn produktojn de la ĥemio.
El tio mi konkludas, ke la varbado por ĥemiaj produktoj, kiu ĉirkaŭas onin,
estas pli mensogo ol serioza promeso.
Tial mia rezigno de modaj {Produkte} kiel ŝirmilo por mia {Haut}.

<17.3>
Mi admiras vian fidon al tiu apotekistino!
Ĉu ŝi ankaŭ rekomendas ion por la dentoj?

Jes, mi uzas specialajn broson kaj paston por regule brosi la dentojn.
Tial mia dentaro estas en tuta ordo.

Ĉu vi entute foje iras al kuracisto?

Normal-okaze sole al medicina kontrolo.
Estas ja homoj, kiuj pro ĉio malgrava, ekzemple nur por perdi grason, iras al {Arzt}
kaj postulas pilolon, aŭ eĉ injekti iun substancon.
Sed {jedes} medicinaĵo povas ankaŭ efiki, kiel oni ne deziras,
kaj tial mi prefere {gern} rezignas kuracilon, se iel {möglich ist}.

Ĉu vi asekuris vin kontraŭ malsano kaj, se jes, ĉu vi trovas la asekuron {bezahlbar}?

Nu jes, mi havas asekuron kaj monate sufiĉe pagas,
sed ĉar mi {kaum} {verursache} elspezojn al mia asekuro,
kaj, kiel mi pruvas, {regelmäßig} iras al medicinaj {Kontrollen},
mi ricevas ĉiujare premion en {Form} de parta repago.

Tamen vi bezonas asekuron, ĉar oni foje eble grave malsaniĝas
aŭ havas akcidenton, tiel ke oni devas eniri malsanulejon.
Tiam {Versicherung} havas grandan valoron.

{Genau}. Tio {ein Mal} okazis al mi {vor} du jaroj.

<17.4>
Ho, interese. Bonvolu rakonti, kio tiutempe {geschehen ist}.

Aŭskultu: Tiutempe mi volis doni al gasto glason da vino kaj provis,
tiri la korkon el la botelo, kiu staris sur la {Tisch}.
Mi ne estas sufiĉe lerta por {verwenden} tirilon, ĉar kiam mi for-igis la {Korken},
la botelo je mia teruro {begann} gliti, frapis al mia glaso kaj rompis ĝin.
Instinkte mi {versuchte}, kapti ĝin, kaj tiam peceto de vitro tranĉis en mian maldekstran {Arm}.
Sangis {heftig}, ĉar la vitro distranĉis vejnon.
Ambulanco venis, kiu transportis min al hospitalo, kie mi havis malgrandan operacion:
La {Ärzte} riparis per siaj admirindaj instrumentoj mian difektitan vejnon.
Pro la ŝoko mi devis {bleiben} unu tagon en la hospitalo por esti observata.
Ankaŭ tie mi kontrolis, kiel iu medicinaĵo efikos, antaŭ ol oni injektis ĝin.
Sed montriĝis, ke la vundo estis bone zorgita kaj ne restis {andauernder} difekto.
La moderna medicino estas efektiva progreso.

Danko al Dio! Kia dramo!
Sed ni resumu: Ĉu vi {meinen}, ke sporta vivo helpas, vivi sana?

Absoluta konsento, jes, oni sole ne {darf} troigi.

Jes, mi {habe erfahren} la samon. Do, fartu bone, ĝis revido, sinjoro Malpezulo!

{Danke, gleichfalls, auf Wiedersehen}, sinjorino Sporta!

<18.0>
Konstruu tekston el la sekvaj frazoskemoj:
El la historio de la internacia planlingvo Esperanto


<18.1>
(Zamenhof, elpens, Esperanto, jam, dek-naŭ, jarcent)

<18.2>
(1887, aper, Unua Libro)

<18.3>
(Sed, Esperantist, loĝ, dis, en, mult, land, kaj, ne, pov, interparol)

<18.4>
(Tial, oni, uz, Esperant, komenc, nur, skrib, nome, korespond)

<18.5>
(Komprenebl, oni, vol, ankaŭ, elprov, ĉu, Esperant, funkci, ankaŭ, buŝ)

<18.6>
(Fin, 1905, Franc, Esperantist, invit, al, grand, kongres, en, Boulogne-sur-Mer)

<18.7>
(Ven, tien, plurcent, hom, precip, el, Franc, kaj Brit)

<18.8>
(Ili, aŭskult, preleg, ekzempl, de, Zamenhof, kaj, rimark, ke, kompren, unu la alian)

<18.9>
(Tial, ili, pens, ke, ili, nun, ekhav, fort, helpil, por, pac)

<18.10>
(Sed, ankaŭ, hom, kun, komun, komunikil, pov, malpac, inter si)

<18.11>
(Tio, montr, ankaŭ, mult, diskut, en, Esperanto-gazet)

<18.12>
(Ven, unua mondmilito, kaj, foriĝi, esper, pri, mond, pac)

<18.13>
(Zamenhof, pens, ke, lia, grand, verko, malsukces)

<18.14>
(Bedaŭrind, li, ne vid, ke, Esperanto, traviv, unua mondmilito, kaj, ke, okaz, ĉiu, jar, grand, Universala Kongreso, ĝis, hodiaŭ)


<19.0>
Dialogo pri la Esperanto-flago
Bv. kompletigi la sekvajn frazojn.


<19.1>
Bonan tagon. {Wie geht’s}?
Dankon, bone. {Und dir}?

Ankaŭ bone. - {Oh, was hast du [denn] da}?
Mi havas malgrandan {Esperanto-Fahne} tie ĉi por montri, ke mi parolas Esperanton.

{Wirklich}? Ĉu la Esperantistoj havas flagon? Kiu {hat sich ausgedacht} ĝin?
Mi ne scias. Sed oni {schuf} ĝin en 1905 dum Esperanto-kongreso en Francujo.

Interese. Kial ĝi estas {grün}?
Nu, {Grün} estas la koloro de {Hoffnung}, kaj la tiamaj Esperantistoj esperis,
ke ili {gelöst haben} la problemon de internacia komunikado.

{Verstehe}. Tial ankaŭ la {Stern} estas verda, ĉu ne?
Jes, {klar}. Stelon oni {übrigens} ja ofte uzas kiel simbolon.

Tion mi scias. Ĉar steloj {strahlen} en la nokto ...
Sed kial {fünfzackig = fünfspitzig}?
La kvin {Spitzen} simbolas la kvin kontinentojn.

{Ach deshalb}. Ĉu la Esperantistoj ne {befürchten}, ke aliaj homoj pensas,
ke la verda stelo estas {religiöses} simbolo?
{Nun ja}. Estis diskuto dum la {letzten} dudek jaroj.
Nun ni ne uzas sole la stelon, sed ankaŭ alian simbolon.

Kaj ĉu la Esperanto-movado entute ankoraŭ {benötigt} flagon?
Mi pensas, ke flagoj estas nuntempe {unmodern}.
Tiel longe, kiel multaj {Vereinigungen} havas flagon, ankaŭ {Esperantoland} havu ĝin, diras multaj.

Nu jes, {warum nicht}? La Esperantistoj devas {selbst} scii, kion ili faras.
{Lebe wohl}!
Ankaŭ vi!

<19.2>
{Guten Tag}. Kiel vi fartas?
Dankon, {gut}. Kaj vi?

Ankaŭ bone. - Ho, kion vi havas {dort}?
Mi havas malgrandan Esperanto-flagon tie {um zu zeigen},
ke mi parolas Esperanton.

Ĉu vere? Ĉu la Esperantistoj havas {eine Fahne}? Kiu elpensis ĝin?
{Das weiß ich nicht}. Sed oni kreis ĝin en 1905 dum Esperanto-kongreso en Francujo.

{Interessant}. Kial ĝi estas {grün}?
Nu, verdo estas la koloro de espero, kaj la {damaligen} Esperantistoj esperis,
ke ili solvis la problemon de internacia {Kommunikation}.

Mi komprenas. {Deshalb} ankaŭ la stelo estas verda, ĉu ne?
Jes, klare. {Einen Stern} oni cetere ja ofte uzas kiel simbolon.

Tion mi scias. Ĉar steloj brilas en la {Nacht} ...
Sed kial {fünf}pinta?
La kvin {Spitzen} simbolas la kvin {Kontinente}.

{Ach deshalb}. Ĉu la Esperantistoj ne timas, ke aliaj homoj {denken},
ke la verda stelo estas religia simbolo?
Nu jes. Estis {eine Diskussion} dum la lastaj dudek jaroj.
Nun ni ne uzas {ausschließlich} la stelon, sed ankaŭ {ein anderes Symbol}.

Kaj ĉu la {Esperanto-Bewegung} entute ankoraŭ bezonas flagon?
Mi pensas, ke flagoj estas {heutzutage} malmodernaj.
{So lange, wie} multaj asocioj havas flagon, ankaŭ Esperantujo havu ĝin, diras multaj.

Nu jes, kial ne? La Esperantistoj devas mem scii, {was sie machen}.
{Lebe wohl}!
{Du auch}!

<20.0>
Kanto pri la nomoj de la monatoj

(En la Germana lingvo: Und wer im Januar geboren ist ...
Die in dem betreffenden Monat Geborenen stehen auf nicken den anderen der Reihe nach zu, den Stehenden besonders freundlich.)

Melodio (Klaku!)
Fonto de la melodio: "Die Liederkiste" (kun afabla permeso)


<20.1>
Ek, kiu naskiĝis en ja-a-nuar',
prezentu sin al ni!
Klinante la kapon salu-u-tu nin
laŭvice en la rond';
./. Ho, saluton, jen estas mi! ./.


<20.2>
Kaj kiu naskiĝis en fe-e-bruar', ...

<20.3>
Kaj kiu naskiĝis en ma-arto, nun ...

<20.4>
Kaj kiu naskiĝis apri-i-le, nun ...

<20.5>
Kaj kiu naskiĝis en ma-a-jo, nun ...

<20.6>
Kaj kiu naskiĝis juni-i-e, nun ...

<20.7>
Kaj kiu naskiĝis juli-i-e, nun ...

<20.8>
Kaj kiu naskiĝis aŭgu-uste, nun ...

<20.9>
Kaj kiu naskiĝis septe-embre, nun ...

<20.10>
Kaj kiu naskiĝis okto-obre, nun ...

<20.11>
Kaj kiu naskiĝis nove-embre, nun ...

<20.12>
Kaj kiu naskiĝis dece-embre, nun ...


Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A.. B.. C.. D.. E.. F.. G.. H.. I.. J.. K.. L.. M.. N.. O.. P.. Q.. R.. S.. T.. U.. V.. W.. X Y Z..
Startseite Grammatik Lektion 7 Lektion 8 Übersetzungen zu Lektion 8 Grammatik zu Lektion 8 Lektion 9