Esperanto-Kurs, Esperanto en dialogo, Lektion 9
Titelillustration: Dirk Wieczorek

Startseite Grammatik Lektion 8 Lektion 9 Übersetzungen zu Lektion 9 Grammatik zu Lektion 9 Lektion 10

Lektion 9 / leciono naŭ


Eine noch umfangreichere Lektion als die vorhergehende, mit einem weiter stark anwachsenden Wortschatz (wieder gut 400 neue Wörter), u.a. mit dem Rest der 1.000 häufigsten Wortstämme. Texte und Übungen sind möglichst vielfältig und unterhaltsam zusammengestellt. Hier eine Inhaltsübersicht:

Und jetzt heißt es: Ek!!! Kaj multan plezuron.


<1.0>
Por enkonduki en parton de la Esperanto-kulturo:
"Amplifiki", historia muzikogrupo en Esperantujo

Jam antaŭ jardekoj kelkaj junaj muzikemaj Esperantistoj el Svedujo kaj Danujo fondis la muzikogrupon Amplifiki.
Plej altan famon el iliaj originalaj Esperanto-kantoj gajnis la titolo "Sola".
Tiu mencias la ĉiujaran mondkongreson de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO, elparolo: te-jo),
nome la Internacian Junularan Kongreson (IJK, elparolo: i-jo-ko).


<1.1>
Sola

Mi pagis kotizon al IJK,
sed nenio restis al la vojaĝ‘.
Mi pensis, ke tio tute ne gravas,
kaj iris al la voj‘ kun mia pakaĵ‘.
Mi levis la manon, ridetis al la ŝoforoj,
sed neniu haltis kaj kunportis min.


<1.2>
Post ses horoj en pluvo kaj vento mi frostis tiel,
kaj ĉiuj aŭtomobiloj preterpasis min tiel rapide,
kaj mi sentis min tiom sola …

Refreno:
sola, sola, sola,
sentis min sola, sola, sola


<1.3>
Sed finfine mi venis al la kongreso
kaj tie renkontiĝis kun karaj geamikoj,
ni kisis, brakumis kaj estis gajaj.
De nun mi estis kun fratoj, patrinoj, avinoj
de la tuta mond‘ kaj tute ne sola...
certe ne sola …

sola, sola, sola,
sola, sola sola


<1.4>
Ĉar ĉi tie, mi pensas, estas bonega etoso,
paco kaj amikeco,
kaj mi esperas, ke neniu ĉi tie sin sentas
malgaja, malbela, malamata
kaj certe, certe ne …

sola sola, sola,
certe ne sola, sola, sola


<1.5>
Poste ni ĉiuj vojaĝis hejmen,
al niaj landoj en la tuta mond‘.
Kaj nun mi pensas pri miaj geamikoj,
mi sentas min iom malĝoja, malgaja,
kaj iom …

sola, sola, sola
iom sola, sola, sola

kaj mi ploras


<1.6>
Imagu, se ĉiuj homoj en la tuta mondo lernus Esperanton,
povus esti, ke tiam neniam iu iel ie sentus sin …

sola, sola, sola
sola, sola, sola


Fonto:
Teksto kaj melodio: Kim J. Henriksen, Danujo (1983)


<1.7>
La supra teksto estas nur unu versio el multaj, kiujn Kim kantis kadre de sennombraj aranĝoj. Anstataŭ "mi frostis" legu "al mi frostis", anstataŭ "kunportis" legu "kunprenis" aŭ "kunveturigis". Popularaj kantoj estas ofte lingve ne fidindaj.

Muzik-speco:
Tiuspecan muzikon oni nomas rokmuziko, kvankam en Esperanto ekzistas alia samforma vorto "roko", kiu signifas 'granda ŝtono'.

Intertempe aperis (kaj malaperis) relative multaj pliaj muzikistoj, kiuj kreis verkojn en Esperanto kaj prezentis modernan muzikon.
Vidu detalojn serĉante ekzemple en la Interreto per la serĉvortoj "Esperanto" kaj "muziko".


<1.8>
Rakontu ree la historion de la kanto

Mi volis vojaĝi al la IJK (Internacia Junulara Kongreso), la mondkongreso de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).
Tiu grava aranĝo okazis lastan jaron en {...}.

Unue mi skribis al la konstanta kongresa komitato.
La sekretario komunikis al mi la adreson de retpaĝaro, kiu koncernis la kongreson. Tie mi trovis ankaŭ retan aliĝilon.

Poste mi pagis la kotizon al la konto de la kongreso, kaj pro manko de mono decidis petveturi.
... ktp. ktp.


<2.0>
Aktuala fenomeno: Survoje kiel gaja vaganto

Enkonduko

En nia tempo migrado denove iĝis aktuala.
En antaŭaj jardekoj precipe junaj homoj tendumis en tendaro,
aŭ ili tranoktis en junulargastejoj, sed tiuj iom post iom transformiĝis.
Intertempe ili estas ia speco de hotelo,
kiun oni ne plu kutime pied-irante atingas, sed per aŭto, buso aŭ trajno.


<2.1> Kiujn vestojn surhavu kaj kunportu migranto

Nuntempaj migrantoj preferas, reveni al simpla vivo kun laŭ-eble malmultaj aĵoj.
En la Interreto oni trovas listojn de ĉio, kion oni rekomendas kunporti, sen tro suferi pro tro peza dorsosako.
Sufiĉas ekzemple du alternantaj kostumoj de migranto: unu oni surhavas dumtage kaj lavas ĝin vespere, dum la alian oni rezervas por surmeti la postan tagon.
Mantelo ŝirmas kontraŭ pluvo, kaj ĉapelo kontraŭ la sunradioj.
Fortaj ŝuoj kaj dikaj ŝtrumpoj gravas sur la vojo, eventualan profiton donas sandaloj el plasto por uzi ilin en la domoj kaj por foje tra-iri rivereton.
Virinoj kutime rezignas jupon favore al pantalono, kiu kovras la krurojn kiel ŝirmilo kontraŭ dornoj kaj pikaj plantoj.
Ĉirkaŭ la kolo pendas tuko, kiu suĉas ŝviton kaj ŝirmas kontraŭ polvo.


<2.2> Kiujn aliajn aĵojn migranto bezonas

Dormosakon oni volvas al rulo kaj fiksas ĝin sur la dorsosako aŭ sub tiu.
Bastono kun pinto el fero apogas la migranton kaj foje ankaŭ taŭgas por defendi sin kontraŭ atakemaj hundoj.
Monujon oni prefere portu sub la ĉemizo sur la brusto, ĉar precipe en la urboj estas fiuloj,
kiuj ŝtelas havaĵojn el la poŝoj.
Por prepari manĝon, kelkaj migremuloj kunportas poton, sed tason, botelon, tranĉilon kaj kuleron ĉiu bezonas, forko estas jam lukso.
Se la taso estas el metalo, akvo povas boli en ĝi, kiel en malgranda poto.
Tio sufiĉas por simpla supo. Telero el plasto same estas utila.


<2.3> Multaj malgrandaj, sed utilaj helpiloj

Oni ne forgesu multajn malgrandajn aĵojn, kiuj pezas preskaŭ neniom,
sed helpas el kelka embaraso,
ekzemple krajono por noti ion, fadeno kaj pinglo por kudri fendojn en ŝtofoj,
kombilo por kombi la hararon, broso por purigi la dentojn,
pecoj de ŝnurodrato por provizora fikso k.s.
Alumetoj por fari fajron ne rajtas manki.
Aparatoj, kiuj bezonas elektron, normal-okaze ne konformas meze en la naturo,
tamen poŝtelefono povas savi vivon en okazo de akcidento.


<2.4> Vivo de vaganto ŝajne kiel en paradizo

Tiel preparita la migranto estas memstara, sia propra mastro, kiu ordonas kaj obeas sole al si mem.
Kun kuraĝa scivolemo li malkovras la mondon, ripozas sur benko aŭ ĉe la rando de arbaro ĝuante la silenton.
Li
malstreĉas korpon kaj animon, admiras la herbojn kaj florojn de herbejo, kaj fine rozo plibeligas lian ĉapelon.
Kolektinte lignon li sur fajro preparas vegetaran supon sen salo kaj graso,
sed kun herbaj spicoj, kiuj havas agrablan efikon al lia lango, kaj manĝas pomon kiel postmanĝaĵon.
La vaganto iras, kien la cikloj de suno kaj luno lin gvidas, ĉien kaj nenien.
Kie li trovas klaran akvon, li verŝas certan kvanton en sian botelon, kaj akvofalo anstataŭas por li duŝejon.
Foje li tamen devas fuĝi de furiozaj elementoj tra pluvo kaj fulmoj al iu domo, kies fumanta kamenfajro logas lin al seka kaj sekura tranoktejo.
Kaj se tie la homoj demandas lin, kial li amas, konstante vagi tra la lando, li simple respondas: "Ĉial!"


<3.0>
Kontrolu vian kapablon kompreni

Ĉu vi en ĉapitro 2 ĉion komprenis?
Kontrolu tion mem, juĝante, kiuj el la subaj asertojkonsiloj estas pravaj kaj kiuj ne nepre pravaj.
En ĉiu grupo de tri asertoj aŭ konsiloj nul ĝis tri el ili estas pravaj.
Taksu ion sole tiam prava, se io en ĉapitro 2 klare pravigas tion, do, nek supozu, nek divenu.

Ekzemplo:
a) Migrado estis aktuala.
Prave: "En nia tempo migrado denove iĝis aktuala."
b) Kelkaj migrantoj tranoktas en junulargastejo.
Ebla supozo, ne nepre prava laŭ de la teksto.
c) Multaj migrantoj ŝatas simplan vivon.
Prave: "Nuntempaj migrantoj preferas ..."
Kaj nun vi:


<3.1>
a) Al junulargastejo venas ĉefe pied-irantoj.
b) En junulargastejoj tranoktas ĉefe homoj, kiuj venas per aŭto aŭ trajno.
c) Junulargastejoj estas ankoraŭ ege simplaj, ne kiel hoteloj.


<3.2>
a) Nuntempaj migrantoj ŝatas kunporti laŭeble multajn aĵojn.
b) Ĉiu migronto devas mem eltrovi, kion oni kunportu.
c) Listoj en la Interreto rekomendas, kio restu hejme.


<3.3>
a) Sufiĉas survoje surhavi du kostumojn alterne.
b) Unu kostumo servu por la tago kaj unu por la nokto.
c) Ĉapelo ŝirmas kontraŭ pluvo kaj mantelo kontraŭ sunradioj.


<3.4>
a) Survoje sandaloj kaj maldikaj ŝtrumpetoj estas plej utilaj, ĉar ili estas malpezaj.
b) Oni devas porti fortajn ŝuojn kaj dikajn ŝtrumpojn.
c) La ŝuoj tre taŭgas por foje tra-iri rivereton.


<3.5>
a) Viro surhavu pantalonon kaj virino jupon, ĉar tio estas la kutimo.
b) Se la kruroj ne estas kovrataj, tiam dornoj kaj aliaj pikiloj povas kaŭzi vundetojn.
c) Tuko ĉirkaŭ la kolo tre utilas, se oni devas purigi sian nazon.


<3.6>
a) Dormosako ne estas necesa, ĉar ĉiuvespere oni trovas liton kun litotukoj.
b) La dormosako restu en la dorsosako por ne ĝeni dum irado.
c) La dormosako pendu de la dorsosako aŭ antaŭe de la brusto.


<3.7>
a) Monujon oni portu en ekstera poŝo por ne malhelpi al ŝtelistoj.
b) Oni ne kunportu monon, ĉar ĉiuj homoj volonte helpas sen pago al vaganto en mizero.
c) La monujo estas plej sekura sub la vestoj.


<3.8>
a) Ankaŭ en la naturo brosu viajn dentojn kaj kombu viajn harojn.
b) Iloj por purigi sin ne estas necesaj, ĉar ankaŭ la bestoj en la arbaro ne havas ilin.
c) Zorgu neniel pri via ekstero, ĉar tion la homoj atendas de vaganto.


<3.9>
a) Poŝ-telefono estas grava por teni la kontakton al la ĉiutaga vivo.
b) Paradizo ne konas poŝ-telefonon, tial uzu ĝin nur en granda embaraso.
c) Restu atingebla per poŝ-telefono, ĉar ali-okaze vi tro mankos al via ĉefo.


<3.10>
a) Palpu herbojn por esplori, ĉu ili taŭgos kiel spicoj en simpla supo.
b) Trinku akvon el klaraj fontoj kaj duŝu vin en akvofalo.
c) Se venas pluvo kaj fulmoj, fuĝu ĝustatempe al sekura tranoktejo.


<4.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 9: Aĉeti varojn kaj uzi servojn

Preparo por la baznivela ekzameno per plia dialogo: Lernu unue el la bluaj vortoj novajn, utilajn, kiuj ĝis nun estis nekonataj al vi. Poste kontrolu, ĉu vi intertempe kapablas traduki ĉiujn vortojn kaj esprimojn, kiuj staras inter krampoj, al Esperanto. Laste verku dialogon similan al la ekzempla per viaj personaj cirkonstancoj, tamen ankaŭ laŭvole fantazie .


<4.1>
{Prüfer}:
Bonan tagon! Mi estas profesorino Vera Varo. Ni ankoraŭ ne {kennen} nin, ĉu?

{Prüfling}:
Laŭ mia memoro ne, prof-ino Varo.
Mi estas doktorino Melisa Konsumo.

Mi ĝojas, ke ni ambaŭ estas fakuloj pri iu {Fach},
sed ĉu via fako havas {Beziehung} al nia temo "aĉetado"?

Tute ne, mi estas kuracisto kaj {außerdem}, kontraŭe al tio, kion diras mia nomo,
mi ankaŭ ne emas konsumi.
Kaj kiu estas via fako?

Mi estas profesoro de ĥemio, do same ne multe {weiß} pri aĉetado, sole pri {Chemie} de manĝaĵoj.
Sed ni jen havas lingvan {Prüfung} en Esperanto, kaj mi {einfach} devas intervjui vin, ni ne devas paroli pri la temo sur scienca {Niveau}.


<4.2>
ĉu vi vivas {allein}?

Ne, mi edziniĝis antaŭ kvin jaroj kaj {lebe} kun mia edzo kaj niaj du {Töchter und Söhne}.

Bone. Kiu el vi ambaŭ kutime iras {einkaufen}?

Tio dependas. Ni iom dividas la laboron inter ni.
Mi ne tre {mag} iri aĉeti aŭ butikumi, mi ja ne estas tre konsumema, kiel jam dirite.
En {manchen} rilatoj mi eĉ kontraŭas altan konsumon.

Sed se vi iras aĉeti, ĉu vi preferas ĉiovendejon al magazeno aŭ speciala butiko?

En nia kvartalo ni ne havas {Großkaufhaus}.
Sole se mi {benötige} multajn kaj specialajn aĵojn,
mi aŭtas al la komerca centro kaj aĉetas {alles} tie;
jam pro la komforto, povi {leicht} parki sen antaŭaj kromvojoj por serĉi parkejon.

Ĉu estas io, kio malplaĉas al vi en vendejo?

Malplaĉas al mi, ke mi {andauernd} serĉadas ion,
ĉar la vendistoj ofte ŝanĝas la poziciojn de la {Waren}.
Ili {hoffen}, ke tiam la klientoj trovas {Dinge}, kiujn ili tute ne planis aĉeti,
sed tiam, hazarde ekvidante ilin, tamen prenas.

<4.3>
Kion vi plej ofte bezonas?

{Fast} ĉiutage aĉetendas varoj por nutri la familion:
nutraĵoj kiel pano, lakto, fromaĝo, ŝinko, kolbasoj kaj ovoj.

Vi ne estas vegetaranoj, ĉu?

Ne. Ni kelkfoje provis rezigni viandon entute, sed ial tio ne funkciis.

(Ili ridas.)

Ĉu vi ŝmiras buteronmargarinon sur vian {Brot}?

Nek - nek. Mi ŝategas marmeladojn kaj tial povas {verzichten} ceterajn ŝmiraĵojn.
Tiel mi samtempe evitas industrian sukeron.

Kiujn aliajn {Speisen} vi ofte surtabligas?

Kompreneble terpomojn, rizonnudelojn.
{Zuweilen} mi mem kuiras, mia specialaĵo estas saŭcoj.
Jam pro la sano mi {versuche}, ĉiam aldoni legomon, el la regiono kaj laŭ la sezono,
ekzemple en {Sommer} verdan salaton kun oleo, pizojnfazeolojn,
kaj de tempo al tempo fiŝon, en {Winter} brasikon.

<4.4>
Aliaj varoj: Ĉu vestaĵoj aĉeteblas en via {Wohnviertel}?

Nur bazaj: {Hosen}, ĉemizoj, ŝtrumpoj, kalsonoj kaj subĉemizoj.
Sed jakojn, mantelojn, kostumojn kaj pli specialajn {Kleidungsstücke} vi trovas sole en la grandaj {Kaufhäusern}.

Kaj kien vi iras por aĉeti {Sachen} por mastrumado?

Ilin mi {finde} en ĉiovendejo, kie ĉio estas havebla:
ne nur potoj, teleroj, tranĉiloj, forkoj, kuleroj,
sed ankaŭ viŝtukoj, lavopastoj, kaj eĉ saketoj por la polvosuĉilo,
paperfiltriloj por la kafomaŝino kaj rubosakoj.

Vi estas okulfrapa purigemulino.

Nu jes, ni parolas pri la {alltäglichen} aĵoj, kiujn oni bezonas por {bewirtschaften} loĝejon.

Bone, prave. Ĉu en tiu komerca centro estas ankaŭ {Kaufhaus} por mebloj?

Jes, eĉ kun ekspozicio de {Möbel} en diversaj stiloj.
Antaŭ nelonge ni tie aĉetis meblojn por nia gastĉambro,
ĉefe ŝrankon, spegulon, tablon kun seĝo kaj {Bett} kun matraco.

Ĉu vi havas {irgendwelche} aĉet-kutimojn, ekzemple kiam vi bezonas donacojn?

Ĉu aĉet-kutimoj? Hm, eble nur principoj.
Ĉar mi ja ne estas {verbrauchsfreudig}, mi {bereite ... vor} antaŭ la aĉetado liston de la varoj
kaj aĉetas nur {diejenigen}, kiuj ni vere kaj {sofort} bezonas.
Tial la reklamo de la vendemuloj en la magazenoj ne povas mislogi min.
Kiel donacojn mi {ziehe ... vor} aĵojn,
kiuj {gleichzeitig} estas personaj kaj kiujn oni praktike povas utiligi,
do ne io aktuala laŭ la modo, per aliaj vortoj ne io bela superflua.

<4.5>
Alia subtemo: ĉu vi {gleichermaßen} malkonsumeme rilatas al servoj?

Kiuj servoj? Ĉu ekzemple {telefonisch} mendi piconkonekti sin per abono al la Interreto?

Mi pli celas similajn al via {letztes} ekzemplo, krome publikajn servojn, de poŝt-oficejobanko.
Ĉu vi ekzemple ĝenerale atentas {Anzeigen} kaj {Reklame}?

Ho, mi komprenas. Mi havas al-iron al la Interreto, mi ne estas malmoderna.
Do, mi kutime {korrespondiere} per retmesaĝoj,
kaj tial mi bezonas la {Post} sole escept-okaze por leteroj, ekzemple por gratuli.
Sed varojn mi volas povi palpi kaj ne nur vidi bildojn de ili.
La anoncoj en la Interreto vere tre ĝenas, same kiel en televido, sed mi kutimas, malatenti ilin.
Nur la lokan reklamon, {vor allem} pri nutraĵoj, mi trarigardas,
ĉu oni proponas ion eksterordinare malmultekostan,
kaj mi kolektas kuponojn, per kiuj oni povas ekde certa kvanto ricevi rabaton.

Jes, tio havas sencon. Kaj kion pri la {Dienstleistungen} de bankoj?

Same mal-interesaj, ni ne havas multan {Geld} por ŝpari.
Ni mastrumas nian komunan bankokonton per-rete.
Al la {Bank} mem mi iras sole por pagi aŭ preni kontantan monon,
{niemals} por ĝiri la pagon de fakturo kaj similan.

Sed se iu tondu vian hararon, vi devas tamen iri el la domo, ĉu ne? (ridas)

(ridetas) Ne nepre!
Mi devas konfesi, ke jam de kelkaj jaroj miajn harojn {pflegt zu schneiden} familiano,
kaj mi ankaŭ mem scias, per tondilo mallongigi la barbon de mia edzo aŭ la {Haar} de niaj infanoj.

Mi komprenas. Ankaŭ en tiu kampo vi estas kontraŭkonsumemulo.
Dankon pro tiu interesa enrigardo en vian {Alltag}.

Ne dankinde. {Erzählend} mi mem konstatis multajn kutimojn aŭ principojn,
kiujn mi ĝis nun ne vere rimarkis.

Ĝis revido, {Frau Doktor} Konsumo, kaj ĉion {Gute} dum la cetera ekzameno.

Dankon kaj ĝis revido ankaŭ al vi, {Frau Professor} Varo.

<5.0>
Du formoj de frazo-atributoj


<5.1> Enkonduko
Kiel en aliaj lingvoj la formo de certa atributo en Esperanto povas konsisti el pluraj vortoj aŭ el nur unu (kunmetita) vorto. Tiel oni povas laŭ sia plaĉo (= laŭplaĉe) esprimi sin per diversa maniero (= diversmaniere) kaj elegante.
La antaŭa frazo montras jam ekzemplojn.
Por kunmetita formo povas ekzisti pli ol unu plurvorta formo, kiu pli-malpli havas la saman signifon.

Atentigo: En la ceteraj tekstoj de tiu ĉi lernolibro ne ĉiuj kunmetitaj frazo-atributoj aperas en la vortaro. Se vi havas problemon, kompreni tian atributon, rigardu la tradukon.


<5.2>
Serĉu nun pliajn ekzemplojn de ambaŭ specoj en la tekstoj de la ĉapitroj 2 kaj 4 kaj formu el ili tabelon, kiu montras maldekstre unuvortan atributon kaj dekstre formon pli-malpli samsignifan el pluraj vortoj.

Unu kunmetita vorto:
Samsignifa esprimo kun pluraj vortoj:
survoje
niatempe
aŭte / trajne
...
...
sur sia vojo
en nia tempo
per aŭto / per trajno
...
...

Kaj nun estas via vico. Ek!


<6.0>
Bodo Aktivema skribas leteron al sia Esperanto-amikino Maria Morena en Hispanujo

Kompletigu la sekvan tekston aldonante mankantajn finaĵojn al la koncernaj vortformoj.


<6.1>
Kara Maria, kiel vi fart...?
Kor... mi dankas al vi... pro via lasta letero.
La kalendaro atentigis min, ke morgaŭ est... via naskiĝ-tago.
Tial mi precip... volas hodiaŭ kore gratul... al vi.
Esperebl... vi havos agrablan feston!


<6.2>
Mi tre bedaŭras, ke mi ne pli fru... respondis, kaj petas via... pardono....
Sed lastatempe tro multaj taskoj okupis mi....
Nun mi skribas al vi el malsanulejo..., ĉar lasta... merkredo... mi havis akcidenton.
Stiristo pretervidis mi..., puŝis kontraŭ mian biciklon kaj ĵetis min surter...,
tiel ke mia dekstra brako rompiĝ....
El pluraj vundoj mi sangis, miaj vestoj part... estis ŝir....
Mi perdis sufiĉe da sango... kaj ploregis pro la ŝoko.
Ambulanco venis kaj la ambulancistoj transportis min
al la malsanulejo... en la urbocentro, kie oni prizorgis min.
Ĉar mi sangis ankaŭ el la oreloj, la kuracistoj prav... supozis,
ke mi sufer... ankaŭ internan lezon de la kapo.


<6.3>
Intertempe mi trankviliĝis, sed mi ankoraŭ sufer... pro akraj doloroj en miaj brak-ostoj.
La tuta... brako... kovras gipso..., sed bonŝance mi estas maldekstra-manulo...
kaj tial senprobleme kapablas skrib... al vi.
Kiom kvieta ĉiutago, ki... oni havas devigan ferion, rigardante tra la fenestro!
Ekster... estas printempo..., la tagoj estas pli longe helaj, kaj la naturo vekiĝas.
La ĉirkaŭaj arboj ekhavas foliojn, la suno brilas, kaj la birdoj preparas nest....
Kelkaj insektoj flugas ĉirkaŭ la unuaj floroj en la ĝardeno....
Ĉie io ekvivas, kreskas, floras.


<6.4>
Nu, mi ne volas plend....
La aŭtostirinto kompreneble estas kulpa..., kaj lia asekuro devos pagi ĉio...,
kio... mi ŝuldos al la medicina servo, kaj miajn proprajn elspezojn, tio... estas ja justa.
Policisto punis la ŝoforo... jam ĉe-loke.
Ne miskomprenu min: Ĝeneral... post ia akcidento oni devas esti kontenta...,
ke oni ne romp... gambon kaj ne eĉ mortis.


<6.5>
Ho, tio certe ne estis gaja... raporto... de mi, pardonu!
Sed oni ĉiam sentas sin devigata, komuniki tio..., kio oni... aktuale premas.
Ĝis baldaŭa reskribo post mia komplet... resaniĝo,
kun amikaj... salutoj...,
Bodo


<7.0>
Maria Morena respondas al la letero de Bodo Aktivema

Kreu la respondon el la sekvaj radikoj kaj vortkomencoj.


<7.1>
{Saluto, Bodo}
{Kiam leter ven, tre ĝoj, ĉar jam long atend iu vivosigno vi }
{Leg vi leter, tamen ektim: ki novaĵ!}
{Eksci, ke vi intertemp jam iom rebonfart, retrankviliĝ,}
{sed bedaŭr vi pro vi dolor en vi brak-ost}


<7.2>
{Dank pro vi gratul okaze de mi naskiĝ-tag}
{hav tre agrabl fest mult amik}
{Ni est tre gaj, kaj imag:}
{Kiam ni est festant, ven inform, ke mi pli aĝ fratin nask infano}
{Post tri knab fin atend filin!}
{Vi pov imag ĝojkri!}
{ŝerc: „Trifoj mi jam onkl, kaj ĉi-foj, je kvar prov, fin onklin!“}
{Vi sci ja, ke mi sufiĉ ŝercem}


<7.3>
{Sed mi reven al vi akcident!}
{ankaŭ vi urb aŭtostir malatentem?}
{Ĉe ni bedaŭrind jes}
{Okaz plendind mult akcident, ĉar kelk aŭtist ver fi}
{Kaj ĉu vi bicikl tut rompita?}
{ind, refunkciig ĝi aŭ ĉu dev aĉet nov?}


<7.4>
{Ĝis nun mi neniam malsanulej}
{kuracistoj bon zorg vi?}
{tre dolor, kiam surmet gips ĉirkaŭ vi brak?}
{Iam iu malatenta hund puŝ mi, tiel ke fal, sed romp nur unu fingr}
{Ĝi eĉ ne sang, tamen jam tro por mi, ĉar neniom elten}


<7.5>
{Ho, vi do maldekstra-manul!}
{en lernej, lern skrib, hav problem?}
{vi instruist prem vi, ŝanĝ man dum skribad?}
{En ni soci longe diskut, ĉu ti ind, aŭ ĉu oni pli bon toler ti}

{Dum temp de la geav, t.e. mi paĉj kaj panj,}
{oni ne facil toler io, oni ĝeneral ankoraŭ sufiĉ maltolerem}
{Ho, nun komenc ver babil}


<7.6>
{maljam nun printemp ĉe vi?}
{Nu, ĉe ni jam de long!}
{El ti oni vid, ke mi hejme en sud kaj vi en nord de Eŭrop}

{Ĉi ti flor jam sufiĉ kreskint,}
{ĉi birdonest jam plur semajn preparit}
{sun bril tut tag,}
{kaj ni ĝoj, ke arb kovrit foli}
{Sub ili ne tiom varmeg!}


<7.7>
{Mez tia viv oni ne em pens pri mort,}
{sed akcident kiel via povus ja okaz ĉiutag al ĉi}
{vi eble en somer ven feri kun mi famili?}
{Kiel fraŭl devus ja hav temp, ĉu ne?}
{Ti estus ver boneg!}
{esper, ke baldaŭ resaniĝint}

{Tre kor salut de vi Esperanto-amikin}
Maria

{Aldonaĵo: Karlo sam kor salut vin, ĝojus, se ven,}
{kaj deziras bon resaniĝ}


<8.0> <Partizipien> <Sonderfälle>
Ripeto: Ekzercoj, transformi frazojn el la aktivo al la pasivo


<8.1> Enkonduko
Esperanto havas la voĉojn aktivo kaj pasivo, sed la pasivo aperas nur en la participoj.
En Esperanto participoj estas adjektivoj, kiuj konsistas el radiko signifanta agon kaj el speciala sufikso, nome unu el la
3 aktivaj: -ant- (prezenco), -int- (preterito), -ont- (futuro)
kaj
3 pasivaj: -at- (prezenco), -it- (preterito), -ot- (futuro).

Do, -a- / -i- / -o-, same kiel en -as / -is / -os de la verbformoj, ankaŭ en la participoj rilatas al la nuntempo / pasinta tempo / venonta tempo.
Tamen oni ne forgesu, ke participoj unuarange estas adjektivoj. Krome la participoj de la aktivo indikas ĉefe agon, dum tiuj de la pasivo ĉefe indikas staton, la participoj kun -it- post la ago aŭ ne post la ago, kiun esprimas la radiko.
Tial en la aktivo la participoj kun -ant- estas pli oftaj ol tiuj kun -int-, dum en la pasivo tio estas inversa: formoj kun -it- estas pli oftaj ol iuj kun -at-.


<8.2> Bona stilo
Atentigo rilate bonan stilon:
Evitu participojn kiel parton de la predikato kun "estas/is/os/u" (t.n. "kunmetita verbformo").
Se vi ne nepre bezonas participon, uzu prefere la pli simplajn verbformojn -as, -is kaj -os.

La sekvantaj frazoj do ne estas ekzemplodone bonaj, sed ili montru la (teorian) uzon de pasivaj participoj.
Maldekstre staras senparticipa frazo. Laŭ ties signifo kompletigu la dekstran frazoformon per pasiva participo.


<8.3>
Aŭto ĵetis biciklon surteren.
=> Biciklo estis surterenĵet.....a de aŭto.

<8.4>
Oni petis la ŝuldanton, baldaŭ pagi.
=> La ŝuldanto estis pet.....a, baldaŭ pagi.

<8.5>
La policano certe demandos vin.
=> Vi estos certe demand.....a de policano.

<8.6>
Oni bone zorgu pri la malsanuloj.
=> La malsanuloj estu bone prizorg.....aj.

<8.7>
La banko jam ŝlosis sian pordon.
=> La pordo de la banko estas jam ŝlos.....a.

<8.8>
Oni ne miskomprenu min.
=> Mi ne estu miskompren.....a.

<8.9>
La soldatoj venkis la malamikojn.
=> La malamikoj estis venk.....aj de la soldatoj.

<8.10>
La ŝuldanto pagos ĝis morgaŭ.
=> La ŝuldoj postmorgaŭ estos pag.....aj.

<8.11>
La infano ĵetis la pilkon al la plafono.
=> La pilko estis ĵet.....a al la plafono.

<8.12>
Nenial premu onin troaj zorgoj.
=> Nenial oni estu prem.....a de troaj zorgoj.


<8.13>

Pripensu:
(1) Kiujn el la supraj frazoj oni pli elegante esprimas en la aktiva formo?
(2) En kiuj duaj frazoj, kaj la ata-, kaj la ita-formo de la pasiva participo estas per diversa signifo pravigeblaj?


<9.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 10: Manĝado

{Vorbereitung} por la baznivela ekzameno per plia dialogo en la kutimaj ŝtupoj:
Lernu {zuerst} la nekonatajn bluajn vortojn.
Poste traduku la vortojn kaj {Ausdrücke} inter krampoj al Esperanto.
Lasta ŝtupo: {Verfassen Sie} dialogon similan al la ekzempla per viaj personaj cirkonstancoj,
En la reala ekzameno vi tamen ne estas devigata, malkaŝi negativajn aspektojn aŭ viajn sanktajn sekretojn, sed {dürfen} sen honto mensogi tutan romanon.


<9.1>
{Prüfer}:
Bonan tagon, vi estas sinjoro Manĝemulo, ĉu ne?

{Prüfling}:
Bonan tagon, jes, Leo Manĝemulo; sed ne timu: Mi neniun manĝas nek frandas.

He, kion?

Ho, pardonu, tio estas sole mia kutima {Witz}, kiam mi {vorstelle} min.
{Wie} estas via nomo?

La vivo {macht} la plej bonajn ŝercojn, ĉar mi estas Ina Frandemulo.
Ĉu vi estas ne nur laŭnome {vorbereitet} al nia temo "manĝado"?

Pli-malpli. Mi {würde sagen}: praktike jes, sed la teorio ne estas mia plej forta flanko.

Ne tiom grave, la ĉefa afero estas, ke vi scias interparoli en Esperanto.


<9.2>
Do, {lassen Sie uns anfangen} per la praktiko de manĝado.
Ĉu vi plej ofte manĝas {zu Hause} aŭ en ekstera manĝejo?

Vidu, mi estas la tipo de memstara fraŭlo,
sed kuiri ne tiom plaĉas al mi.
Dum {Arbeitstagen} mi iradas al la kantino de mia firmao,
{am Wochenende} mi ofte iras ien por manĝi, ekzemple al restoracio,
kaj ankaŭ en trajno por mi la plej utila vagono estas la {"Esswaggon"}.

Mi konstatas, ke vi estas ankaŭ ŝercemulo.
Laŭ kiuj kriterioj vi elektas {Restaurant}?

Ĝi estu pura kaj ne tro multekosta.
Kvanton mi preferas al kvalito, mi ja volas {werden} sata.
{Gewöhnlich} mi rezervas sidlokon kaj mendas laŭ la taga menukarto.

Ĉu vi estas vegetarano aŭ vi ankaŭ manĝas viandon?

Mi manĝas {alle} bestojn:
bovon, porkon, ŝafon, kokon kaj ankaŭ fiŝojn kaj aliajn marbestojn.

<9.3>
Kiam okazas via {Haupt-} manĝo?

Laŭ la {Gewohnheiten} en Germanujo mia ĉefa manĝo okazas tagmeze.
Vespere mi ne havas {warmes} manĝon,
sed mi vespermanĝas diversajn panospecojn, ŝinkon, fromaĝon kaj ovojn.

Bonvolu priskribi vian matenmanĝon.
Ĉu ĝi estas mizeraluksa?

Tute ne mizera. Luksa estas eble ioma tro-igo,
sed riĉa estas mia {Frühstück} certe jes,
ĉar mi tre zorge {bereite} ĝin por mi.
Per {reichhaltigen} matenmanĝo komenciĝas bona tago.

Ĉu vi ankaŭ aranĝas ĉion kun festa ekstero?

Kompreneble. La okuloj kunmanĝas per la {Aussehen}.

Kaj la nazo {isst mit} per bon-odoro ...
Vi estas preskaŭ filozofo de manĝado.
Ĉu mi rajtas ekscii detalojn de via {Arrangierens}?

Volonte. Dekstre de la telero kuŝas tranĉilo, {links} forko.
Mi uzas apartajn kulerojn por marmelado, por mielo kaj por la lakto en la {Kaffeetasse}.
Sur la {Tisch} staras ujetoj kun salo, sukero, oleo kaj diversaj spicoj,
korbo kun {Brot} kaj ofte muslio el greno- kaj frukto-pecetoj.
Krome mi {mag ... gern} ovon, kiu estis precize {vier} minutojn en bolanta akvo.

Kion vi {denken Sie} pri matenmanĝo laŭ la gusto de la Angloj?

Rekomendinde!
Foje mi preparas {Folgendes} por mi:
ovaĵon kun frititaj {Schinkenstücken}, kolbasetoj ...
sole la pizoj ial ne logas min {morgens}.

<9.4>
Ni venu al la {Theorie}. Kion vi scias pri kuirarto?
Se vi estas sola-vivanta {Junggeselle}, vi ja devas ankaŭ mem {kochen}.

Ba, mi konfesas, ke kuirado por mi estas perdo de tempo.
Nu, {wenn nötig}, mi scias prepari rizon kaj nudelojn,
nature ankaŭ terpomojn, {vor allem} kun ŝelo.
Sed poste senŝeligi la {Kartoffeln}, tio estas aĉa.
Tiam mi preferas {kaufen} ĉe manĝobudo terpom-fritaĵojn,
kaj saŭcojn ĉiu-okaze, tiujn mi {sicherlich} fuŝus.
La kulmino de mia kuir-arto estas "krusteto", tipa por nia regiono.

Pri kio temas detale? Malkaŝu tiun sekreton!

{Gern}. Do, sur rostita tranĉaĵo de pano kuŝas dika {Fleischstück};
sur tiu estas {Omelett} kun hakitaj fungoj kaj tute supre granda rulo de ŝinko.

Dio mia! Ĉu jam matene?

Ne, tion vi {haben ... missverstanden}. Tio apartenas al mia plej ŝatata menuo en la dimanĉo,
kun fungosupo {vorher} kaj salato el miksitaj fruktoj {nachher}.
Sed kun kremo, mi petas.

Ĉe l' barbo de Zamenhof! Vi meritas vian nomon!
Ĉu vi neniel manĝas verdaĵojn?

Sed jes. Mi ne aparte menciis legomojn.
Mi aĉetadas nome diversajn {Salate} kaj ŝatas karotojn, kukumojn kaj brasikon.

Bone, ĉu vi fine povas priskribi legoman {Speise}, tipan en via {Region}?

Certe, jes. Dum {Winter} mi ŝatas poton kun verda brasiko.

Ĉu nur {Kohl}?

Ne, kun granda kolbaso {natürlich}.
(Ili ridas)

<9.5>
Dankon, sinjoro Manĝemulo.
Mi estas nun bone informita pri viaj {Essgewohnheiten}.
Cetere, {bei der Unterhaltung} kun vi, mi iom post iom iĝis malsata.

Mi ĝojas, ke via reago estas konvena, sed pro via nomo tio ne surprizas min.

Trafa {Rückzahlung}! Ĝis revido, fartu bone, sinjoro Manĝemulo!

Dankon, same, sinjorino Frandemulo.

<10.0>
Formuloj kiel alparoli kaj subskribi en leteroj kaj retmesaĝoj

Kvankam nuntempe precipe la juna generacio ne plu estas tiom formala en interhomaj kontaktoj,
tamen estas ofte utile, scii, kiel konvene alparoli aliajn homojn, ne nur amikojn, en Esperanto,
plie, kiel formuli subskribon en leteroj kaj retmesaĝoj.
Ekzemple, se vi scias la nomon, uzu la nomon en la alparolo por esti ĝentila,
kaj ne alparolu homon, kiun vi ne persone konas, tuj per "amiko".

Sube sekvas listoj kun alparoloj, tekstoj kaj subskribaj formuloj.
Elektu po unu elementon el la tri listoj al konforma triopo.

Kiuj alparoloj kun kiuj subskribaj formuloj konformas al kiuj ekzemplaj tekstoj?


<10.1>
Listo kun alparoloj

(A1) Kara sinjor(in)o {familia nomo}!
(A2) Saluton, {persona nomo}!
(A3) Tre estimataj gesinjoroj!
(A4) Kara {persona nomo}!
(A5) Estimata samidean(in)o!
(A6) Estimata sinjor(in)o {familia nomo}!


<10.2>
Listo kun ekzemplaj formalaj ĝis malformalaj tekstoj

(T1) Tre formale al firmaoj, institucioj, asocioj, k.s.

En nia nacia revuo mi legis, ke vi planas dungi helpanton por administri viajn klientojn.
Mi pensas, ke mi estas por tiu tasko sperta kandidato, kaj ĝojus, rajti prezenti min.

(T2) Formale al persono pri aferoj ekster la Esperanto-movado

Vian adreson mi trovis en la jarlibro de Universala Esperanto-Asocio.
Mi havas demandon pri via fako, nome lingviko.
Ĉu vi instruas fremdan lingvon, kaj se jes:
ĉu vi havas spertojn pri la diversaj ŝtupoj de la komunaj Eŭropaj ekzamenoj?
Mi estus danka, se ni povus interŝanĝi niajn ideojn pri tiu temo.
Atendante vian respondon,

(T3) Formale al Esperantisto, kiun oni ne aŭ apenaŭ persone konas

Danke mi ricevis vian leteron.
Vi estas tre bonvena en nia aranĝo, kaj laŭ via peto mi rezervis unu-litan ĉambron por vi.
Vi ne bezonas kunporti lit-tukojn kaj man-tukojn.
Pliajn detalojn vi legos en la informilo, kiun ni baldaŭ sendos al vi.

(T4) Malpli formale al persono, kiun oni persone konas aŭ kun kiu oni jam certan tempon korespondas

Dankon pro via lasta respondo.
Mi konstatis, ke sur la koverto de via letero estas nova adreso.
Mi do notis, ke via adreso ŝanĝiĝis,
kaj zorgos pri tio, ke nia scienca revuo estonte iros tien.
Vi proponas plian artikolon, kaj mi trovas la temon tute interesa.
Mi aŭdis ankaŭ de aliaj kolegoj, ke oni kun konsento aplaŭdas viajn verkojn.
Do, mi invitas vin, bone kunlabori plu.

(T5) Iom formale al kolegoj, parencoj kaj ĝenerale al bonaj konatoj

Pardonu, ke mi ne pli frue respondis.
Mi estis iom malsana kaj ne povis ajne reagi al io.
Ĉu vi venos sabate? Vi povus ankaŭ tranokti ĉe ni, ne estos problemo.
Ĉiu-okaze ni revidos nin venontan semajnon por komune kuri nian kutiman vojon.
Nur se la vetero estos tro malbona, mi devos rezigni, por ne remalsaniĝi.

(T6) Malformale al familianoj kaj bonaj amikoj

Dankon pro via subteno.
Je mia granda bedaŭro la najbaroj do ne plenumis tion, kion ili promesis..
Kvankam mi vere ne kulpas, mi estis iom malgaja pri tiu malsukceso.
Bone, ke mi havas familion, kies juĝo pli gravas por mi ol tiu de tiaj idiotoj.
Inter ni dirate, estas pli bone, tute fini la kontakton al tiaj aĉuloj.
Ni konas ja agrable multajn aliajn, kies fervoran apogon ni ĉiam spertis,
kaj tio ne nur dum festa bruo, sed ankaŭ por serioza kunlaboro.


<10.3>
Listo kun formuloj kiel subskribi

(S1) Kun samideanaj salutoj
(S2) Kun multaj salutoj
(S3) Kun alte estimantaj salutoj / Kun alt-estimaj salutoj / Alt-estime
(S4) Kun amikaj salutoj, (via)
(S5) Kun afablaj salutoj
(S6) Kun koraj salutoj / Kore salutante / Ĝis (reskribo)


<10.4>
Post kiam vi solvis la taskon, rigardu la solvojn kaj komparu ilin kun viaj rezultoj.


<11.0> <-ig-,-iĝ->
Ripeto: La uzo de la konstru-radiko -iĝ-

En Leciono 5, ĉapitro 14, vi lernis iom pri la konstru-radiko (kaj sufikso) -iĝ-.
La signifo de la verbo "iĝi" estas 'transiri al nova stato'; ekzemple
iĝi doktoro = doktoriĝi
iĝi ruĝa = ruĝiĝi ktp.


<11.1>
Uzu tiel "iĝi" kun substantivoj kaj adjektivoj.
Formu ĉiam du frazojn kun ambaŭ versioj laŭ jena ekzemplo:

Post tiu kongreso buŝa uzo de Esperanto ĉiam pli {ofta}.
=> 1) ... iĝis ĉiam pli ofta. => 2) ... ĉiam pli oftiĝis.

<11.2>
Tial la Esperantistoj baldaŭ lingve {sperta}.

<11.3>
Dum la posta tempo oni ne plu uzis tiel multajn afiksojn kiel komence,
tiel ke la lingvo praktike ankaŭ pli {simpla}.

<11.4>
Aliflanke la lingvo evoluis tiel, ke la nivelo sufiĉe {alta}.

<11.5>
Homoj el la tuta mondo {Esperantisto}.

<11.6>
Tamen Zamenhof per tiu ĉi sukceso ne povis {riĉa}.

<11.7>
Bedaŭrinde lia korpo post la jaro 1910 pli kaj pli {malforta},
dum lia laboro por Esperanto ĉiam pli {intensa}.


Formu pliajn frazojn, ankaŭ kun adverboj kaj prepozicioj,
sed nun sole po unu, nome kun la sufikso -iĝ-.

<11.8>
Post kiam multaj homoj legis la Unuan Libron, la Esperantistoj {pli}.

<11.9>
Kun kiu vi {kun}, tia vi fariĝas. (proverbo de Zamenhof)

<11.10>
Se virino kaj viro {paro} por la tuta vivo, ili {geedzoj}.

<11.11>
Post alkutimiĝo doloras {dis}. (proverbo de Zamenhof)

<11.12>
Anstataŭ "mal-aperi" oni povas ankaŭ diri "{for}".

<11.13>
Kiu ne plu iras la rektan vojon, aŭ kiu ne plu parolas pri la temo, tiu {de+flanko}.

<11.14>
Matene mi estas malrapida: mi nur pene {supren} kaj fine {el+lito}.

<11.15>
Hieraŭ ĉe la trajnstacio mi nur lastan sekundon {en+trajno}.

<11.16>
Kiam venos la ĝusta haltejo, ne forgesu, rapide {el+buso}.


-iĝ- ne povas esti sufikso de unika objekto (homo aŭ aĵo):

<11.17>
Dum la unua Universala Kongreso en 1905 verda flago kun stelo {la Esperanto-flago}.
=> ... iĝis la Esperanto-flago. (Ne: ... *Esperanto-flagiĝis.)


<12.0> <-ig-,-iĝ->
La konstru-radiko -iĝ- malantaŭ transitivaj verboj

En la antaŭa ĉapitro la sufikso -iĝ- estis malantaŭ substantivoj, adjektivoj, adverboj kaj prepozicioj.
Sed ĝi havas ankoraŭ plian gravan funkcion:
Se oni kroĉas -iĝ- al certaj transitivaj verboj, ili iĝas netransitivaj.

Ekzemple:
komenci – komenciĝi
La instruisto komencas la lecionon. / La leciono komenciĝas (= ekas).


Kompletigu tiel la sekvantajn frazojn:

<12.1>
Vi neniam ŝanĝ{?}as vian opinion. / Via opinio neniam ŝanĝ{?}as.

<12.2>
Kiam la lekciisto fin{?}as la lekcion, la lekcio fin{?}as.

<12.3>
Sur ebena strato la infano povas rul{?}i ŝtonon, tiu ne mem rul{?}as for.

<12.4>
Nokt{?}as jam, sed mi atendos, se necese, ĝis (kiam) re-tag{?}os.

<12.5>
La grupo transform{?}as al bona kunlaborantaro.

<12.6>
Trovi la domon mi trov{?}is facile, ĉar ĝi trov{?}as en la ĉefstrato.

<12.7>
Montr{?}is, ke la tuta situacio estis ege malbonŝanca.

<12.8>
Multan oron oni fosas el montoj, sed parto de la oro poste perd{?}as.

<12.9>
Kiam la vekhorloĝo vek{?}is min, mi vek{?}is.

<12.10>
Surmetante tro malvastan pantalonon, la fraŭlino ŝir{?}is la zonon, kaj la tuta vestaĵo ŝir{?}is.

<12.11>
Neniu romp{?}is la pupon. Estis nenies kulpo, ke ĝi falis el ŝranko kaj romp{?}is.


<-iĝ- = ... sin>
Kelkfoje -iĝ- estas anstataŭigebla per "... sin" (aŭ alia refleksiva pronomo):

Kiel li nomiĝas? / Kiel li nomas sin?
Kompletigu kaj poste transformu per refleksiva pronomo la sekvantajn frazojn:

<12.12>
Kiu kaŝe volas aŭskulti birdojn, tiu bone kaŝ{?}u kaj neniel mov{?}u.

<12.13>
Dum la interkona vespero ni multe distr{?}is.

<12.14>
Se estos problemo, oni turn{?}u al la organizantoj.

<12.15>
Se iu volas kundiskuti, tiu antaŭe bone inform{?}u, pri kio temas.

<12.16>
La fenestro ferm{?}is, eble pro subita blovo de vento.

<12.17>
"Nu, ĉu vi bone amuz{?}as?"

<12.18>
Se oni estas afabla, malferm{?}as kelka pordo.


Nuntempe oni ankaŭ ofte provas, esprimi pasivon per -iĝ-, sed tio ne estas rekomendinda.
Legu pri tio detalojn en la gramatiko.


<13.0> <-ig-,-iĝ->
La konstru-radiko -ig-

Ĉar "igi" signifas 'fari', la kombinado kun substantivoj, adjektivoj aŭ prepozicioj estas simpla:

doktoro => doktorigi = fari doktoro '(jdn.) promovieren'
kompleta => kompletigi = fari kompleta 'vervollständigen'
en => enigi = fari, ke io estas ene 'hineintun, eingeben'
Ekzemplo:
La ĉefo anstataŭigis min per anstataŭulo. La anstataŭulo nun anstataŭas min.

Kombinado kun verboj:
Kompare kun -iĝ- la sufikso -ig- transformas inverse certajn netransitivajn verbojn al transitivaj.
Vi konas jam:
daŭri => daŭrigi = fari, ke io daŭras

Kompletigu do jenajn frazojn decidante, ĉu oni devas anstataŭigi "{?}"
a) per la sufikso "-ig-", b) per la sufikso "-iĝ-" aŭ c) per nenio:


<13.1>
Pentri bildon longe daŭr{?}as. La pentristo daŭr{?}os la pentradon pliajn du tagojn.

<13.2>
"Imagi" signifas "bild{?}i al si".

<13.3>
Pli bone ol kritiki aferon estas, plibon{?}i ĝin mem.

<13.4>
Antaŭ ol juĝi pri iu afero, mi cert{?}as min, kiel ĝi statas.

<13.5>
En la ludo maksimumo da poentoj venk{?}as. Do, kolektu poentojn por venk{?}i.

<13.6>
Estas pli facile doktor{?}i ol doktor{?}i.

<13.7>
Kantante oni dorm{?}as infanojn.

<13.8>
La nuna tekniko facil{?}as la vivon, se oni instalas modernajn maŝinojn.

<13.9>
Oni longe klopodis, fal{?}i la arbon, ĝis (kiam) tiu fine fal{?}is.

<13.10>
La maŝino ne plu funkci{?}is. Bonŝance la teknikisto refunkci{?}is ĝin.

<13.11>
Nia familio jam ofte gast{?}is Esperantistojn, kaj inverse ni mem ankaŭ jam gast{?}is ĉe aliaj.

<13.12>
Tiu ĉi sukceso de nia instituto ĝoj{?}as min vere; ankaŭ miaj kunlaborantoj kunĝoj{?}as.

<13.13>
Neniu aranĝo okaz{?}us, se ne iuj organizantoj okaz{?}us ĝin.

<13.14>
Mi pend{?}is la bildon sur la muron. Jen ĝi nun pend{?}as.

<13.15>
Neniam mankis multaj bonaj proponoj, kiel sukces{?}i aŭ almenaŭ progres{?}i Esperanton.

<13.16>
Kuracilo estu laŭeble ankaŭ rebonfart{?}ilo.

<13.17>
La kursestro ek{?}as la lecionon, la leciono ek{?}as.

<13.18>
Necesis plia estrarano por komplet{?}i la estraron.

<13.19>
"Interalie" oni povas mallong{?}i per "i.a.".

<13.20>
La ventego klin{?}is la arbon, kiu malsupren klin{?}is.

<13.21>
Bonŝanco kaj vitro facile romp{?}as. (Germana proverbo)

<13.22>
Ofte antaŭjuĝoj ĝeneral{?}as kaj ne sufiĉe diferenc{?}as.

<13.23>
La serion de la naturaj nombroj oni povas senfine plilong{?}i.

<13.24>
Ankaŭ bone funkciantaj maŝinoj iom post iom difekt{?}as.

<13.25>
Lingvoj evoluas laŭ hazardo, sed planlingvon fakuloj evolu{?}as laŭ plano.


<13.26> <trans. verboj + -ig->
Jen kaj jen oni povas uzi "-ig-" ankaŭ malantaŭ transitivaj verboj.

La signifo de "igi" tiam estas: 'fari iun, ke tiu faras ion'
Ekzemplo:
La birdo faras, ke ĝiaj idoj manĝas. => La birdo manĝigas siajn idojn.

Legu plu pri tiu kaj pliaj pli maloftaj uzoj de "-ig-" kaj "-iĝ-" en la gramatiko.


<14.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 11: Trafiko

Preparu vin por la baznivela ekzameno per plia dialogo en la kutimaj ŝtupoj:
Unue kontrolu la bluajn vortojn, ĉu vi konas ĉiujn; lernu la nekonatajn.
Due kompletigu la dialogon tradukante la Germanajn vortojn al Esperanto.
Trie verku similan dialogon pri la trafik-sistemo de via hejmregiono.
Ĝeneralaj informoj estas interesaj por la diskuto, sed vi ne devas malkaŝi privatajn aferojn.
Anstataŭe vi rajtas fantazii kaj se necese eĉ mensogi.
La ĉefa afero estas, ke vi poste en la reala ekzameno povos flue paroli pri la temo "trafiko".


<14.1>
Ekzamenanto:
Bonan matenon! Ho, sinjoro Globotrotulo, ni longe ne plu vidis {uns}!

Ekzamenato:
Doktorino Klerulo, {guten Morgen}! Jes, kia surprizo!
Ĉu vi estas mia ekzamenanto?

Jes, kaj ĝuste vi {sicherlich} ne havos problemon rilate nian temon "trafiko".
Kiel via nomo malkaŝas, vi estas ja {praktischer} spertulo pri turismo,
kaj tial certe ankaŭ pri {Verkehr}.

Mi ne volas esti elstaremulo, sed mi havas miajn {speziellen} spertojn, jes.
Interalie mi {habe benutzt} jam la plej eksterordinarajn trafikilojn.
{Einstmals} mi per ĉaro tirata de azeno ...

<14.2>
(D-ino Klerulo {schnell} interrompas.)
Jes, jes, sed {lassen Sie uns bleiben} ĉe la normalaj, ordinaraj. Ĉu vi {leben} en granda urbo?

En Berlin, jes. La trafiko tie estas terura kaj kreskas ĉiu-jare.
{Vor allem} bruas motorcikloj kaj {sport}-aŭtoj.
Sur la urba aŭtovojo en la centro estas preskaŭ sen-interrompe vicoj.
Estas la plej intense {genutzte} strato en Germanujo.

Sed {warum} uzi nur aŭton? Estas ja aliaj veturiloj, kaj {öffentliche}, kaj privataj, kiujn la publiko povas uzi.

Konsentite! En Berlin estas densa reto de la loka metroo kaj de la {Stadt-} fer-vojo.
Mi abonis bileton, kiu estas valida en ĉiuj mallongdistancaj {Fahrzeugen},
t.e. en buso, metroo, urba {Zug} kaj eĉ en regiona trajno.

Kie oni vendas la biletojn?

Abonojn vendas la centra trafik-oficejo per fakturo,
sed unuopajn, tagajn kaj semajnajn {Fahrscheine} vi ricevas en multaj aŭtomatoj kaj ĉe kelkaj giĉetoj de la fer-vojo.

Ĉu ankaŭ ĉe kioskoj?

Ankaŭ ĉe kioskoj, en tabak-vendejoj kaj ĉe vojaĝ-firmaoj.

Kion vi uzas por longaj distancoj?

Ene de nia ŝtato rapid-trajno {reicht aus}, sed al eksterlando mi flugas per avio.

<14.3>
Ĉu vi en viaj ferioj ankaŭ veturas per ŝipo?

Jes, sed malofte. Mi vizitis por ekzemplo la insulon Mainau en la lago Boden.
Sur la maro mi timus malbonfarti, kiam la ondoj tro ŝancelas la ŝipon.
{Ein anderes Mal} mi partoprenis en ŝip-veturado de unu haveno al alia sur la rivero Rejno.
Nia ŝipo krozis inter Majenco kaj Kolonjo, preter malnovaj {Städtchen} kun ruinoj de burgoj.
Dekstre kaj maldekstre la bordoj, kovritaj de vin-plantoj, vera ĝuo de naturo, kaj mi ...

(La ekzamenanto denove per abrupta {Unterbrechung} finas la babiladon.)
Jes, jes, kaj vi {immer} ĝuante la naturon per glaso da vino en la mano, ĉu ne?
(Ili ridas.)
Ĉu vi {nehmen ... teil} en la trafiko {ausschließlich} per veturiloj kun motoro?

Ne, {gar nicht}. Ne havu maltrafan impreson!
Mi ankaŭ multe biciklas kaj pied-iras.
Berlin havas belajn grandajn parkojn kaj {mehrere} riverojn, kanalojn kaj lagojn.
Tie oni tute ne sentas sin en urbego, sed {fast} kiel en la kamparo,
kaj sur la vojetoj tie oni povas ankaŭ {Rad fahren} kaj promeni.
La biciklado sur {Straßen} kun vigla trafiko tamen estas danĝera,
kaj {zu Fuß gehend} oni atingas nur iom de la ĉirkaŭaĵo.
Sufiĉas por butikumi, {anschauen} la montrofenestrojn kaj iri al unu el la trinkejoj de la kvartalo.

<14.4>
Iri al {Kneipe}, mi komprenas.
Sed por reveni al la danĝero sur la stratoj:
Ĉu {gemäß} la trafik-reguloj ne ĉiuj partoprenantoj estas samrajtaj?
Kial do bicikli estas danĝere?

Vi pravas, ke laŭ la leĝoj formale ĉiuj {Teilnehmer} en trafiko estas samrajtaj.
sed ĉu vi riskus, ke kamiono deflankiĝanta dekstren puŝas vin kaj ĵetas sur la straton?
Se ne estas aparta semaforo, pied-iranto en tiu situacio jes ja havas pas-rajton,
do, la kamionisto devus atenti kaj atendi, sed ĉu vi fidus al tio, ke li ne pretervidos vin?

Kiu estas la pasrajto en trafik-cirklo?

Tio estas iom stranga. Normal-okaze laŭ la baza regulo
"de dekstre antaŭ de {links}" tiuj, kiuj estas en-irontaj la cirklon, havas pasrajton.
Sed en trafik-cirklo kutime regas la malo:
Trafik-signoj {zeigen [an]}, ke la en-irontoj devas {warten}.
{Nämlich}, oni povas imagi, ke ali-okaze tre baldaŭ la {Kreis} estus plene ŝtopita, plen-plena.

<14.5>
Laŭ miaj scioj en tuta Eŭropo la {Verkehrsregeln} devus esti la samaj.
Ĉu vi en la praktiko tamen observis diferencojn, eble ankaŭ ekster Eŭropo?

Ho jes, {dafür} mi havas bonan ekzemplon. Vi scias, kie en urbo zebro povas {am besten} kaŝi sin?

Mi ne scias la {Antwort}, sed memorigas vin, ke ne vi estas la ekzamenanto.
(ridetas) Sed certe la solvo estas sprita ŝerco, ĉu ne?

Pardonu! Jes, vi {richtig} divenis.
En urbo zebro povas plej bone {sich verstecken} - sur zebrao!

Nu, {klar}! Strioj sur la besto, strioj sur la strato.
Espereble la {Fußgänger}, kiuj sur zebrao volas transiri la straton kaj puŝas kontraŭ zebron, ne falas.

{Hoffentlich}! Sed nun mia ekzemplo de {Unterschiede} inter trafikaj kutimoj en diversaj landoj:
Kiam en Germanujo transironto alproksimiĝas al {Zebrastreifen} sen semaforo,
tuj la aŭtostirantoj haltigas sian veturilon kaj atendas,
ĝis kiam ĉiuj pied-irantoj atingis la alian {Seite} de la strato.
En Anglujo la stirantoj {handeln} unue same, sed je la fino {hinter} la lastaj pied-irantoj jam reekveturas,
kvankam tiuj estas {noch} sur la zebrao.
En Hispanujo precipe la stiristoj plurapidas al la zebrao
kaj abrupte funkciigas la bremsojn maljam en la {letzten} minuto,
se ili ne povis malhelpi homojn, tamen paŝi sur la zebraon.

Amuza komparo! Ĉu vi havas ankaŭ ekzemplojn ekster Eŭropo?

Ho, jes. La Hindojmalatentas {Ampeln}, kaj la tuta trafiko - veturiloj kaj pied-irantoj - rapidas
samtempe trans la zebraon,
kaj en alia lando - mi ne menciu {dessen} nomon - la taksi-ŝoforoj kun intenco malatentas, ke maljunuloj ...

<14.6>
(D-ino Klerulo ree interrompas.)
He! Fino! Nun mi {muss} bremsi vian fantazion. La lastan observon mi neniel kredas.

Bone, vi kaptis min. Sed bonvolu ne forgesi:
Oni antaŭ la ekzameno informis min, ke mi rajtos aserti fantaziajn faktojn, eĉ mensogojn ...

Nekredebla ŝercemulo. Kompreneble nur rilate privatajn informojn. Sed {nun gut}, mi rezignas diskuti.

Kaj ni {vielleicht} konsentas, ke ankaŭ formala ekzameno estas {so} pli amuza, ĉu ne?

{Amüsanter} jes, sed {weniger} serioza.
Bone, sinjoro Globotrotulo, mi jam vidas, ke vi estas ankoraŭ {ebenso} informita kaj sprita kiel {damals, als} ni interkonatiĝis.
Mi {wirklich} devas ridi pri viaj spritaĵoj kaj pli bone finu la ekzamenadon.
Fartu bone, kaj {passen Sie auf} en kelkaj landoj sur la zebraoj!

{Auf Wiedersehen}, doktorino Klerulo, kaj multan dankon.
Estis plezuro, rerenkonti vin.

<15.0>
Konstruu historion el la sekvantaj vortradikoj:
Kiel Bruno organizas vojaĝon al Brazilo


<15.1>
(Bruno, student, dudek, jar, aĝ)

<15.2>
(ne, mult, mon, labor, en, kafej)

<15.3>
(Ti, ĉi, jar, Bruno, vol, vojaĝ, al, Brazil)

<15.4>
(Sed, kiel, organiz?)

<15.5>
(Nu, Brun, sci, kiel, labor, per, komputil)

<15.6>
(Precip, li, sci, kiel, oni, vag, tra, Interret)

<15.7>
(Krome, li, lern, Esperant, por, renkont, mult, hom, el, tut, mond)

<15.8>
(Unue, li, serĉ, adres, Brazil, Esperantist, per, serĉomaŝin, en, Interret)

<15.9>
(Poste, li, skrib, atend, reag)

<15.10>
(Ven, respond, de, mult, hom)

<15.11>
(Kelk, vol, renkont, lin. Ali, vol, peri, pli, kontakt, al, Esperantist, kun, adres, Interret)

<15.12>
(Brun, far, mult, plan, kiel, vojaĝ, tra, land)

<15.13>
(Li, propon, preleg, antaŭ, lok, grup)

<15.14>
(Brazil, amik, tre, ĝoj, kaj, demand, pri, kio, li, vol, preleg)

<15.15>
(Brun, respond, ke, rakont, el, viv, Germanuj)

<15.16>
(Tio, tre, interes, Brazilan, ĉar, ili, pov, aŭd, tion, el, rekt, font; ne, kiel, kutim, el, televid, gazet)

<15.17>
(Invers, Brun, mem, spert, kiel, oni, viv, en tiu, land)

<15.18>
(Sed, Brun, dev, ŝpar, ne, rajt, tro, mult, elspez)

<15.19>
(Tial, li, pet, peri, malmultekost, tranoktej)

<15.20>
(Brazil, amik, peri, simpl, hotel, kaj, foje, ankaŭ, vol, akcept, lin, hejm)

<15.21>
(Baldaŭ, Brun, sci, kiel, li pov, vojaĝ, tra, Brazil, sen mult, mon)

<15.22>
(Li, cert, renkont, mult, nov, geamik, kaj, partopren, en, ili, ĉiutaga, viv)

<15.23>
(Danke, al, Esperant, kaj, Interret, jen, vojaĝ, tra, fremd, land, kun, nekredebl, spert)


<16.0>
Kiaj homoj lernas Esperanton?
Kompletigu la subajn frazojn, aldonante mankantajn konstruradikojn kaj/aŭ finaĵojn al la koncernaj vortformoj.
Atentu, ke kiel kutime foje mankas nenio malgraŭ la punktetoj.


<16.1>
Estas klar..., ke oni nuntempe lernas Esperanto... ne pro tio, ĉar oni volas progres...i en sia profesio.

<16.2>
Por ti... oni devas klopodi pri aliaj... fremd... lingv..., kiu... parolas pli mult... hom... en la mondo.

<16.3>
Se oni do pov... nomi aliajn konatajn lingvojn "lingvoj de la komerc...", tiam oni kontraŭe nomu Esperanto... "la lingvo... de amikec...".

<16.4>
Sekve Esperant... lernas precipe hom..., kiuj ŝatas kontaktojn, do, estas entute kontakt...aj.

<16.5>
Krome ili volonte lernas; do, ili estas ankaŭ lern...aj.

<16.6>
Plie ili emas vojaĝi en la mondo; do, ili estas vojaĝ...aj.

<16.7>
Por praktiki Esperanton, estas util..., ke la Esperantistoj estas parol...aj.

<16.8>
La plej multaj Esperanto-parolantoj estas kapablaj, esprimi sin en pli ol unu... fremda... lingvo..., do ili estas plurlingvan....

<16.9>
Dum Esperanto-aranĝoj oni vigl... diskutadas, ĉar Esperantistoj estas ankaŭ tre diskut...aj.

<16.10>
Kiam vesper... kaj la cerboj ne plu estas freŝaj, oni provas malstreĉ...i per dancado, ĉar multaj Esperantistoj estas ankaŭ danc...aj.
Nur dormemuloj frue enlit...as.

<16.11>
Dancemuloj tradancas la tut... nokt..., dum bier...oj trinkegas amason da biero....

<16.12>
Ĝis (kiam) la lasta el la "malstreĉ...emuloj" estas dormonta, la unuaj partopren...oj jam reaperas el la dorm...oj por serĉi maten-manĝon.

<16.13>
Esperantistoj ofte estas nekutime societ...aj kaj socialaj.

<16.14>
Sed iuj inverse emas, sin tre apart...i kaj elstar...i, tiel ke estas malfacil..., trakti ili... en amika etoso.

<16.15>
Esperantistoj certe estas ne-ordinar...oj, sed ne estas ĝust..., opinii ĉiujn Esperantistojn ne-normalul....

<16.16>
Esperanto-asocioj klopodas, ke laŭeble multaj Esperantistoj membr...u al ili,
laŭeble longe membr...u en ili kaj laŭeble maljam mort...e eksmembriĝu.


<17.0>
Distraĵoj


<17.1>
Ŝercoj: En la juĝejo
En la sekvantaj dialogoj la reagoj a) ĝis g) ne konformas.
Elektu por ĉiu dialogo el la reagoj a) ĝis g) la plej spritan.

A) Juĝisto: Kial vi diris antaŭe malĝustan aĝon de vi?
a) Kaptito: Ĉar mi kredis, ke oni ne kaptos min.

B) Juĝisto: Do, fine oni ne povis konvinki min, ke estis vi, kiu ŝtelis la monon.
b) Viro (vigle jese): Vi tute pravas, sinjoro juĝisto, sed mi vane atentigis pri tio la policanojn, kiuj kaptis min.

C) Juĝisto (kolere): Ĉu vi nun fine komunikos, kiu helpis vin en tiu fi-ago?
c) Maljunulino (kontraŭante): Tion mi ne diras. Vi ja ĉiu-okaze ne donacos ion al mi je mia naskiĝ-tago.

Ĉ) Juĝisto: Konfesu finfine vian kulpon! Mi jen havas la nomojn de du personoj,
kiuj vidis vin rabanta la monujon de sinjoro Majer.
ĉ) Eks-edzo (ĝoje): Bonege! Kaj se tio foje ne sufiĉas, ankaŭ mi povus ja kontribui iom.

D) Juĝisto: Ĉu mi ne jam lastan fojon diris al vi, ke mi ne plu volas revidi vin tie ĉi?
d) Virino: Ne malĝustan, sinjoro juĝisto, sed malaktualan.

E) Juĝisto: Kial vi povas aserti, ke vi staras tie ĉi pro via kredo?
e) Viro (forte nee): Sed, sinjoro juĝisto, ĉu vi en mia rolo malkaŝus la nomon de via bofrato?

F) Juĝisto: Tial la juĝista estraro fiksis la sumon de monate mil ducent eŭroj por via eks-edzino.
f) Viro (surprizite): Ĉu tio signifas, ke la mil ducent eŭroj estas nun definitive miaj?

G) Juĝisto: Kiu estas via naskiĝ-dato?
g) Junulo (gaje): Ho, tio ne sufiĉas kiel pruvo: mi jen havas la nomojn de dudek personoj, kiuj ne vidis min.


<17.2>
Veraj turistoj (Ŝerco per vortludo)

Ĉu vi scias, kie en Germanujo loĝas profesiaj "turistoj"?

Nu, en la urboj Ulm kaj Münster.

Ĉar tiuj urboj ankoraŭ havas homon, kiu loĝas sur alta preĝejo-turo kaj atentas,
kiel dum la antaŭaj tempoj, ĉu ne ie estas fumo de fajro aŭ ĉu venas malamikoj.

Ankaŭ tiujn homojn sur turoj oni nomas turistoj,
sed por ne
intermiksi la du samformajn vortojn, skribu la malpli oftan vorton "tur-isto".


<17.3>
Ĉu teksto de filozofo aŭ de idioto? (Sen-senca teksto)

Ĉu vi komprenas la sekvantan tekston? Legu kaj ridu! Provu traduki!
Provu formi similan tekston per tabel-vortoj.

Iam estas ĉies vico.
Ĉiam estas ies vico.
Neniam estas nenies vico.

Plia ekzemplo:

Ien oni ĉiam iras.
Ĉien oni iam iras.
Nenien oni neniam iras.

Kaj nun estas via vico ...


<17.4>
Bonfarto (Konfuza dialogo)

Bonan tagon, kiel vi fartas, ĉu bone?

Nu jes, ne bone, sed jam pli bone.

Estas ja bone, se vi jam fartas pli bone!

Jes, sed estus pli bone, se mi fartus bone.

Kion? Ho, jes, do, fartu bone!

Bone, same!

<18.0>
Kri-vortoj (Interjekcioj)


<18.1>
Kutime pretervidata vortklaso estas la interjekcioj. Oni nomas ilin ankaŭ "kri-vortoj", kvankam oni ne ĉiujn (ĉiam) krias.
Jen listo de jam prezentitaj kri-vortoj kaj kelkaj pliaj utilaj:

aj
ba
ek
fi
ha
he / he ho
hm
ho
hu
ve / ho ve
aua (Schmerz)
ach was (Abtun, Abwiegeln)
los (Startsignal)
pfui (Empörung)
oho (Erstaunen)
he (Aufmerksamkeit, Protest) / heda (dito, mit Verstärkung)
hm (Unsicherheit, Zögern)
oh, ach (allgemeine lebhafte Reaktion)
huch (Erschrecken)
weh (Klage, Seelenschmerz); wehe (Drohruf) / o weh (dito, mit Verstärkung)

<18.2>
Enmetu nun la konformajn kri-vortojn en la suban tekston:

Titolo: Preskaŭa akcidento sur kampara vojo

Pied-iranto paŝas sur tre mallarĝa ponto kaj subite rimarkas ion:

{?}, kion signifas tiu polvonubo tie antaŭe sur la vojo?
Ĉu kamiono venas tie?

{?}, nun mi rekonas la veturilon, estas aŭtobuso.

{?}, nekredeble, kiom rapide tiu alproksimiĝas, kaj ĝi baras la tutan vojon!
Tio endanĝerigas min.

{?}, mi ne timu, la ŝoforo certe vidas min marŝanta trans la ponton.

{?}, sinjoro, pli malrapide! {?}, homo, atentu, atentu!!
{?}! Tiu ulo tute ne reagas. Kion fari? Kion fari?

{?}, mi devas salti en la rivereton!
{?}! (saltas fakte)

(starante profunde en la akvo:)
{?}, mi estas tute malseka kaj malpura, kaj {?}, miaj kruroj doloras.

(furioze:)
{?} al tiu fia busostiristo! Mi raportos tion al la polico.


<19.0>
Ripeto de la konstru-radikoj "-ism-", "-aĉ-" kaj "-end-"


<19.1>
"ism" kiel vortero aŭ nur vortoparto

En la sekvaj du frazoj -ism- estas vortero, nome (konstru)radiko:

Ĉiu ismo povas produkti fanatikajn anojn.
Konataj ismoj estas la kapitalismo, la Kristanismo kaj la socialismo.

Atentu:
Ankaŭ aliaj vortoj kiel ekzemple turismo havas finan parton "ism",
sed ĝi ne estas la (konstru-)radiko "-ism-", sed nur vortoparto
(vidu pliajn ekzemplerojn en la ĉapitro 20.2).


<19.2>
Ne intermiksu -aĉ- kaj fi-

"aĉa" signifas 'malbona laŭ ekstera kvalito', kontraŭe al "fia", kiu indikas internan malbonecon, kontraŭ la moralo.
Do, oni diras ekzemple: domaĉo 'Kabuse', hundaĉo 'Köter', muzikaĉo 'Katzenmusik' ktp.
Atentu do jenan diferencon:
aĉ-ulo, homaĉo : homo en malbona stato
fi-ulo, fi-homo : homo kun malbona moralo

Ekzerco:
Anstataŭigu en la sekvanta rakonteto la radikon "malbon-" per "fi-" aŭ "-aĉ-".

La malbona loĝejo

Mi loĝas en malbona ĉambro, plena de malbonaj muŝoj.
Tamen la malbona homo, kiu lu-donas ĝin al mi, postulas malbonan prezon por ĝi.
Por preni la monon, la lu-donanto aperadas persone en siaj malbonaj vestoj kun sia malbona hundo.
La malbona besto minacadas min per malbonaj sonoj.
Kiam mi iam malatente paŝis sur ĝian malbonan voston, la hundo provis ataki min. Malbone!
Mi nepre vidu, kiel mi forlasu tiun malbonan situacion kun la malbona lu-donanto.


<19.3>
Atentu la diferencon inter -end-, -ind- kaj -ot-

"-end-" signifas, ke io devas esti farata.
Bone diferencigu:
Leginda libro: libro, kiu estas valora, ke oni legas ĝin.
Legenda libro: libro, kiun oni devas legi.
Legota libro: libro, kiun oni legos (iam).

Ekzerco:
Enmetu "-end-", "-ind-" aŭ "-ot-" en la subajn frazojn:

En mia oficejo
Ĉiumatene ĉe mia laborejo mi unue rigardas, kiuj dokumentoj kuŝas sur mia skribtablo.
Tio, kion mi devas fari, estas la listo de la far{?}aĵoj.
Ne ĉio en la listo el mia vidpunkto estas ankaŭ {?}, esti farata,
sed mia ĉefo decidas, kio estas far{?}a kaj kio ne nepre.
Foje iu decido de li laŭ mia opinio estas dub{?}a, se ne kritik{?}a, eĉ kritik{?}a,
tamen neniel publike kritik{?}a, ĉar mi estas nur subulo.
Tiuj taskoj, kiujn mi ne povas tuj plenumi, estas la far{?}aĵoj, egale, ĉu ili estas far{?}aj aŭ nur far{?}aj.


<20.0>
Neklara strukturo de Esperanto-vorto: mal-avantaĝoj kaj avantaĝoj

Kiel internacia lingvo Esperanto estu klara, precipe ĝiaj vortoj havu klaran struktuon. Sed ekzemple pro la influo de la Latina kaj de la antikva Greka lingvoj Esperanto havas multajn vortojn kun ŝajnaj radikoj, speciale afiksoj.
Tio iom ĝenas la facilecon de Esperanto.


<20.1>
Vortoj kun nur unu ebla strukturo

Tiel longe, kiel vorto havas nur unu eblan strukturon, la problemo de ŝajnaj radikoj ankoraŭ ne estas tiom grava.
Ekzemple la vorto pacifismo povas havi nur la strukturon "pacifism/o" kaj ne "pacif/ism/o", ĉar "*pacif-" ne estas Esperanto-radiko.

Same la vorto pacifisto povas havi nur la strukturon "pacifist/o"
kaj la vorto optimisto nur la strukturon "optimist/o".


<20.2>
Vortoj kun pli ol unu ebla strukturo

Sed ekzistas ankaŭ vortoj kun du (aŭ pliaj) eblaj strukturoj, ekzemple la vorto turismo, kies strukturo povas esti "turism/o" (ĝusta) aŭ "tur/ism/o" (malĝusta).
Ĉar "ismo de turo" estas sensenca, pri la ĝusta versio decidas ĉi-ekzemple la signifo.

Tamen aliaj vortoj havas pli ol unu strukturon, kiu ankaŭ laŭ la signifo, almenaŭ teorie estas ebla.
Ekzemple Indiano certe havas la strukturon "Indi/an/o", do loĝanto de la "Indioj"
(tio estas malnova nomo por la suda kaj la norda partoj de Ameriko).
Sed teorie povus temi ankaŭ pri "in/di/an/o" = "ano de ina dio" 'Anhänger einer weiblichen Gottheit'.
(Tiu-okaze en teksto helpas la majusklo por vorto, kiu devenas de nomo.)

Aliaj vortoj havas fakte du ankaŭ laŭ la signifo preskaŭ same verŝajnajn strukturojn.
Ekzemple ni jam traktis la vorton turisto, kies strukturo povas esti "turist/o" 'Tourist' aŭ "tur/ist/o" 'Türmer'.
Foje do nur la kunteksto decidas, kiu strukturo estas aktuale ĝusta.


<20.3>
Diversaj eblaj vortstrukturoj - amuzaj vortludoj

Bonŝance el tiaj ekzempleroj rezultas ne nur problemoj, sed ankaŭ amuzaj vortludoj, kiel montriĝis jam en la ĉapitro 17.2.

Jen bela ekzemplo:
"Post la kurso ni faris ekskurson,
tiel ke ĉiuj ekskursanoj (ekskurs/an/oj 'Ausflügler')
estis ekskursanoj (eks/kurs/an/oj 'ehemalige Kursteilnehmer')."

Ekzerco:
Klarigu la strukturon de la subaj vortoj. Kiuj taŭgas eventuale por vortludo?

Ekzemple:
kulturo => kultur/o (ebla vortludo per "kul/tur/o" 'Mückenturm')

Kaj nun vi:
centimetro, dividi, ekrano, gramatikisto, idealismo, kalendaro, kalkulo,
kamarado, kantino, komunumo, konsidero, kukumo, lingvistiko,
maksimumo, marmelado, monero, optimismo, ordinara,
plenumo, posteulo, postulo, retumi, romano, Romano, Rumano,
sentema, sistema, societo


<21.0>
Poezio per pinta plumo:
Kiel tekstas la originaloj?

(tradukoj de Rudolf Fischer)


<21.1>
Proverbo

Samtempe ĉiun ajn plaĉegi:
Ne eblas, tiun arton regi.

Johann Michael Fleischner (1829)
laŭ la originalo en la Latina: "Nemo placet omnibus" (Neniu plaĉas al ĉiu).

Komparu tiun ĉi proverbon kun simila de L.L. Zamenhof:
"Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte."


<21.2>
Saĝa observo

Se iu, kiu rampis pene
sur arbon, jam kontent-miene
sin kredas birdo, tiam klaras,
ke li eraras!

Wilhem Busch


Startseite Grammatik Lektion 8 Lektion 9 Übersetzungen zu Lektion 9 Grammatik zu Lektion 9 Lektion 10
Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X ... Z