Esperanto-Kurs, Esperanto en dialogo, Lektion 10
Titelillustration: Dirk Wieczorek

Startseite Grammatik Lektion 9 Lektion 10 Übersetzungen zu Lektion 10 Grammatik zu Lektion 10

Lektion 10 / leciono dek


In dieser letzten Lektion gibt es weitere neue Wortwurzeln, aber die meisten Vokabeln sind Ableitungen aus schon bekannten Wortstämmen.
Bei den Übungen liegt das Schwergewicht darauf, kompliziertere Sätze zu formen, wie sie einer normalen Unterhaltung auf Esperanto entsprechen.

Neue Grammatik gibt es nicht mehr, aber man findet die Tabellwörter (Korrelativa) im Grammatikteil, zu der bekannten Zamenhofschen Tabelle zusammengefasst.
Die Tabelle dient bekanntlich nicht zum Auswendiglernen, sondern zum Nachschlagen einzelner Tabellwörter im verwandten Kontext.

Zum Inhalt der Lektion hier eine Inhaltsübersicht:


<1.0>
Ek!!! Al la lasta tasko de la lernolibro! Kaj multan amuzon!


Piede tra fremdaj landoj (Vere okazinta historio)

Atente laŭtlegu la historion du fojojn, ĉar poste vi devos respondi demandojn pri la enhavo.


<1.1>
Iam vivis en Francujo malgranda familio: Arturo, kiu laboris kiel ĝardenisto, lia edzino Ina, kiu estis bestokuracisto, kaj ilia malgranda filino Suna.
Iutage la junaj gepatroj decidis abruptan rompon en la vivo de sia geedzeco;
ili volis tute ŝanĝi sian ĝisnunan ĉiutagon kun trankvilo kaj sekureco.
Subite ili vendis ĉiujn siajn propraĵojn, aĉetis ĉaron kaj ĉevalon,
kaj - je la mirego de la cetera familio - ekmarŝis kuraĝe, for de sia hejm-urbo ĉe la okcidenta mar-bordo de Francujo en la vastan mondon.


<1.2>
La ĉaron kun la bebo kaj la tuta pakaĵo tiris la ĉevalo, sed la plenkreskuloj devis kutime pied-iri, precipe kiam la vojo iris alten, ĉar la fortoj de la ĉevalo ne sufiĉis por tiri pli.
Tial la malgranda familio evitis la montaron, sed pro densa trafiko ankaŭ industriajn regionojn.
La vagantoj preferis la kamparon,
kvietajn vilaĝojn kaj mallarĝajn vojojn.
Akompanis ilin sole afabla hundo.
Dum la somero kaj dum la tuta aŭtuno ili vagadis tra norda Francujo.
Dum tiuj sezonoj estas ankoraŭ relative facile, esti piede survoje.


<1.3>
La nura imago de tia vivo jam skuas onin:
Vi tiam ne estas turisto, kiu sidas en komforta trajna vagono, busoavio, aŭ malstreĉiĝas sur ŝipo.
Neniu servas vin; vi devas mem zorgi ĉion: Kiam vi estas malsatasoifa, vi devas trovi vendejonalmenaŭ homon, kiu donas ion al vi.
Por ĉiu glaso da akvo vi devas frapi al ies pordo.

Nu bone, la familio povis dormi en la ĉaro; aliflanke ankaŭ la bestoj postulis prizorgon,
ekzemple la ĉevalo bezonis ĉiutage herbejon.
Sed ili estis en pura aero, liberaj sub la ĉielo, kaj tion ili deziris por si kaj por sia malgranda filino.


<1.4>
Post kiam ili estis migrintaj plurajn monatojn al la nordo, ili atingis la landlimon de Belgujo.
Denove ili iĝis iom pli fremdaj: Ili eniris novan ŝtaton, kun aliaj leĝoj pri oficoj kaj rajtoj,
sed ankoraŭ ili restis en la Eŭropa Unio.

Poste ili trans-iris meze en Belgujo ankaŭ lingvan limon kaj venis de la Franc-lingva parto al la Nederland-lingva.
Nun ili ne plu komprenis la lingvon, sed bonŝance multaj homoj komprenis ankaŭ la Francan.
Norda Belgujo estas dense loĝata, kun vigla trafiko en la industriaj regionoj kun siaj multaj vilaĝoj kaj urbetoj.

Tie ili profitis la afablecon de homoj rekomendantaj al ili konvenan vojon por la ĉaro.
Foje ili paŭzis ĉe malgranda lago, postlasis la ĉevalon libera sur apuda herbejo
kaj ĝuis mem la freŝigan akvon por naĝi kaj samtempe havi banon.

(Daŭrigo en ĉapitro dek unu)


<2.0>
Kontrolu vian kapablon kompreni

Ĉu vi en la antaŭa ĉapitro ĉion komprenis?
Kontrolu tion mem, juĝante, kiuj el la subaj asertoj estas pravaj kaj kiuj ne nepre pravaj.
En ĉiu grupo de tri asertoj nul ĝis tri el ili estas pravaj.
Taksu ion prava sole kondiĉe, ke io en ĉapitro 1 klare pravigas tion, do, nek supozu, nek divenu.

Ekzemplo:
a) La historio vere okazis.
Prave: "Vere okazinta historio"
b) La historio komplete devenas el la fantazio de la aŭtoro.
Malprave, vidu la reagon al a.
c) La historion aŭdis la aŭtoro rekte de la agantoj.
Ebla supozo, sed la teksto ne diras tion.

Kaj nun vi:


<2.1>
Temas pri familio, kiu loĝas
a) meze en Francujo.
b) ĉe la Belga landlimo.
c) ĉe la maro.


<2.2>
a) La patrino laboris en ĝardeno.
b) La patro estis ĝardenisto.
c) La patrino estis kuracisto.


<2.3>
Antaŭ ol ek-iri,
a) ili forĵetis multajn aĵojn.
b) ili vendis ĉiujn propraĵojn.
c) ili donacis ĉiujn propraĵojn.


<2.4>
a) Dum la marŝado en la ĉaro estis ĉiuj aĵoj kaj la filineto.
b) La ĉaro havis du radojn.
c) La ĉaro havis kvar radojn, por ke la ĉevalo povu tiri ĝin kun ĉiuj personoj sur ĝi.


<2.5>
a) Kun-iris du afablaj hundoj.
b) Akompanis ilin atakema hundo por defendi ilin.
c) La teksto krom la ĉevalo ne nomas beston, kiun ili kun-irigis.


<2.6>
a) La familio ekmarŝis en la printempo.
b) La familio ekmarŝis en la aŭtuno.
c) La familio marŝis en somero.


<2.7>
a) Ili preferis industriajn regionojn, ĉar tie ili povis facile ricevi ĉion.
b) Ili evitis industriajn regionojn, ĉar ili deziris freŝan aeron.
c) En Belgujo tute ne estis industriaj regionoj.


<2.8>
a) Malantaŭ la ŝtata limo de Belgujo la homoj ne plu komprenis la Francan.
b) Malantaŭ la lingva limo en Belgujo la homoj nur komprenis la Nederlandan.
c) En Belgujo ne ekzistas lingva limo, ĉar ĉiuj Belgoj parolas, kaj la Francan, kaj la Nederlandan lingvojn.


<2.9>
a) La Belgoj estis malafablaj kaj traktis ilin nur negative.
b) Kelkaj Belgoj montris al la familio bonan vojon pro la ĉaro.
c) Ĉar la familio ne konis konvenajn vojojn, la grupo devis marŝi sur aŭtovojo.


<2.10>
a) La familianoj ŝatis, paŭzi ĉe la maro por naĝi kaj bani sin en ĝi.
b) Paŭzante ili ĝuis la freŝan aeron, dum la ĉevalo devis resti ĉe la ĉaro.
c) La ĉevalo rajtis libere manĝi herbojn sur herbejo.


<3.0>
Liberaj dialogoj

Vi konas nun jam multajn Esperanto-vortojn kaj povas ekzerci vin, libere paroli.
Intervjuu amikon pri (ne nepre vere okazintaj) vojaĝoj de li en eksterlando.


<3.1>
Kiujn landojn en eksterlando vi konas?

Kiujn vi precipe ŝatas?

Kiam vi la lastan fojon veturis al eksterlando?

Ĉu vi iris sola?

Ĉu vi mem organizis vian vojaĝon?

Kiun trafikilon vi uzis?


<3.2>
Ĉu vi iam pet-veturis?

Ĉu vi dum via lasta restado en Hispanujo estis ordinara turisto aŭ migranto?

Kio mirigis vin en tiu lando?

Ĉu vi havis konatojn ĉe via celloko?

Rakontu, kiun urbon vi vizitis kaj kion vi vidis tie.

Se vi ankaŭ vizitis la kamparon, kio estis la diferenco al vizito de urbo?


<3.3>
Ĉu vi havigis al vi hotelon aŭ alian tranokt-eblon per antaŭa mendo aŭ ĉ u vi serĉis ion maljam ĉe-loke?

Ĉu vi estis kontenta pri la aŭtomataj, do ne aparte pagendaj servoj de via tranoktejo?

Kiel vi organizis transportojn?

Ĉu la homoj en tiu lando estis helpemaj al vi kiel eksterlandano?

Kiom da tagoj aŭ semajnoj vi restis en tiu lando?

Ĉu vi ankaŭ laboris tie?


<3.4>
Ĉu vi preferas migradon en freŝa aero aŭ vesperan dancadon?

Ĉu vi ŝatas rokmuzikon?

Ĉu vi havis pli da sunaj tagoj aŭ pli da pluvaj tagoj?

Ĉu ankaŭ pluvajn tagojn vi bone eltenas aŭ ĉu vi tiam iĝas nervoza?

Kion vi plej malbone eltenas: ventegon, varmegon, pluvegonfroston?

Kion vi pli bone eltenas, ĉu malsatonsoifon?


<3.5>
Rakontu, kiel vi pasigis viajn feriajn tagojn.

Ĉu vi iam vizitis la mar-bordon?

Kiun sezonon vi plej ŝatas por vojaĝo?

Ĉu vi skribis multajn bildkartojn al via familio hejme?

Ĉu vi sufiĉe bone parolis la fremdan lingvon aŭ ĉu vi havis komunikadan problemon?

Ĉu vi iam veturis sur ĉevaloĉaro?


<3.6>
Ĉu vi iam estis ekster la Eŭropa Unio?

Ĉu vi deziras, veturi al pliaj fremdaj landoj?

Ĉu vi dezirus, viziti foje la Internacian Junularan Kongreson aŭ la Universalan Kongreson?

En kiu lando prefere?


<3.7>
Ĉu vi iam partoprenis en La-Bamba-dancado aŭ ĉu vi malŝatas tiajn kutimojn?

Kiom da amikoj vi havas en eksterlando?

Kiom el ili parolas Esperanton?

Kun kiom el ili vi konatiĝis per Esperanto?


<4.0>
La Universalaj Kongresoj

Vi jam scias, ke la unua Universala Kongreso okazis en la jaro 1905 en Boulogne-sur-Mer.
Interrompite nur per la du mondaj militoj, ekde tiam ĉiu-jare okazadas UKoj (prononcu: U-Ko-oj) ie en la mondo.


<4.1>
Demandu la ĉeestantojn, ĉu iu el ili jam travivis UKon.
Se jes, demandu pri detaloj.

Se neniu jam partoprenis en UK, demandu pri alia Esperanto-aranĝo.
Kion vi atendas travivi en Universala Kongreso? Fantaziu!


<4.2>
Kie kaj kiam okazos la venonta Universala Kongreso?
Esploru tion en la Interreto.


Ŝercbildo: Stano Marček en: "kontakto" 2004/2

<4.3>
Vortoj por la kontinentoj:


Afriko
Ameriko
Azio
Eŭropo
Oceanio

Formu por ĉiu kontinento ankaŭ la nomon de la loĝanto!


<4.4> Klarigu la apudan ŝercbildon!
Ĉu vi povas diri, en kiuj kontinentoj okazis la kvar UKoj, pri kiuj la sinjorino parolas?


<5.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 12: Vojaĝo

Preparu vin por la baznivela ekzameno per plia dialogo en la kutimaj ŝtupoj:
Unue kontrolu la bluajn vortojn, ĉu vi konas ĉiujn; lernu la nekonatajn.
Due kompletigu la dialogon tradukante la Germanajn vortojn al Esperanto.
Trie verku similan dialogon pri la supraj temo kaj subtemoj.

{Allgemeine} informoj estas interesaj por la diskuto, kaj vi povas rakonti ankaŭ privatajn aferojn laŭ via bon-trovo.
La {Hauptsache} estas, ke vi poste en la reala ekzameno povos {fließend} paroli pri la temo "vojaĝo".


<5.1>
Ekzamenanto:
Bonan tagon, ĉu vi ne estas sinjoro Linko?

Ekzamenato:
Bonan tagon! Ho jes, de kie vi konas min?
Mi ne memoras, kie ni interkonatiĝis.

Mi estas Sam Ideano.
Mi {habe organisiert} la lastan Germanan Esperanto-Kongreson.

Ho, nun mi {erinnere mich} vin.
Ni sidis unu apud la alia dum la interkona vespero.

{Richtig}! Tamen hodiaŭ ne eblas {vollständiger} rezigno pri certa formaleco,
ĉar mi havas la oficialan {Aufgabe}, paroli kun vi pri la temo "vojaĝo" kadre de via B1-ekzameno.

Jes, mi scias. {Kein} problemo. Kion mi rakontu?

<5.2>
Unue bonvolu nomi vojaĝrimedojn, kiujn vi konas.

{Gern}. Plej multe oni ŝparas, se oni uzas siajn {natürlichen} rimedojn, nome la gambojn.

Ŝerculo! Kaj se vi havas konton en la banko por {gewisse} spezoj,
per kio vi vojaĝas tiam?

Nu, mi preferas {Zug}, sed foje oni bezonas aŭton,
se oni veturas ien, kien trajno ne kondukas.

Kaj ĉu vi konsideras ankaŭ pli luksajn {Reisehilfsmittel}?

Apenaŭ! Oni vidas multan reklamon, por krozi per ŝipoflugi en avio
al la fama "insulo {unter} blua ĉielo",
kie oni povas naĝi en la {Meer} aŭ kuŝi laca sub palmoj.
{Ein solcher} turismo min ne logas.

<5.3>
Do, tiam mi vetas, ke vi dum vojaĝo inklinas ankaŭ al alia {Atmosphäre}
ol tiun de hotelo kun naĝhalo, regulilo de temperaturo kaj Interreta konekto?

En tiu veto vi venkus. Plej {freudig} mi biciklas tra {Wald} kaj inter {Feldern},
starigas tendon ĉe {See}rivero kun klara akvo kaj {genieße} la kvieton.

Kaj se venas nuboj kun {Regen}terure multaj muŝoj kaj kuloj,
dum vi tendumas?

Nun ŝercas vi. Mi adaptas min al la {Umstände}.
Se necese, mi tranoktas en {Jugendherberge} aŭ simpla pensiono.
Lastatempe mi trovas pli kaj pli da specialaj {Übernachtungsplätze} por dorsosakuloj.

Ĉu vi ĉion transportas en {Rucksack} tiam?

Jes, nur kelkajn vestaĵojn, kiuj ne multe pezas, kaj rezervon de nutraĵoj kaj trinkaĵoj.

Se via biciklo havas paneon, ĉu vi havas {alles} kun vi por ripari la difekton mem?

Jes, por normalaj riparoj mi ĉiam {mitbringe} la necesan ilaron en malgranda ilarujo el ledo.

Perfekte! Ĉu vi iam suferis {Unfall}?

Jes, iam mi falis de la {Fahrrad} kaj trafis sur la stirilon.
Mi ricevis {starken} frapon sur mian bruston kaj {fühlte} tiam premon interne.
Nur kun peno mi povis enspiri kaj elspiri, ĉar ĉiu movo de la {Brust} doloris.
Fakte, montriĝis poste, ke mi {brach [mir]} du ripojn.
Do, mi ekstaris kaj iom ŝanceliĝante {radelte} al la plej proksima malsanulejo.
Kaj ĉu vi povas diveni, pri kio mi tie {gebeten habe}?

Vi ridetas, verŝajne venos {weiterer} el viaj spritaĵoj, ĉu ne?
Momenton, vi rompis du {Rippen}, do vi petis pri ...
ho, mi scias: ... riparo de la riparo!

Tute trafe!

(Ambaŭ ridas)


<5.4>
Bone, post tiu gaja interrompo {lassen Sie uns zurückkommen} al nia temo.
Ĉu vi scias, ke en Esperantujo ekzistas speciala {Hilfsmittel}, serĉi tranoktejojn?

Jes, vi {zielen ab} la Pasportan Servon
La avantaĝo estas, ke oni tiam aŭtomate {trifft} interesajn homojn,
sed oni devas {sorgfältig} plani la restadon.
Tio estas ioma malavantaĝo. Mi jam {habe erfahren} tion.

Rakontu, kiel vi {zu planen pflegen} vojaĝon per Pasporta Servo.

Unue, kiel ĉiu, mi {überlege}, {wohin} mi volas vojaĝi, ankaŭ helpe de gvidilo.
Tiam mi {schaue} en la liston de la homoj, kiuj gastigas Esperantistojn,
ĉu {irgendwelche} loĝas en la regiono aŭ la urboj, kiujn mi deziras {zu besuchen}.
{Danach} mi skribas al iuj kaj korespondas kun ili, ĉu fakte mia {Besuch} konvenos.
Laŭ miaj spertoj tiu {Korrespondieren} dank' al Esperanto senprobleme funkcias.

Kaj kion vi faras, se tie aŭ jene {fehlen} gastigantoj?

Mi estas {ziemlich} lerta por mem {erfolgreich} serĉi alian tranokt-eblon.
En la plej malbona okazo mi devas tiam {anpassen} aŭ tute {ändern} miajn planojn.

<5.5>
Ĉu vi {niemals} feriis en hotelo?

Ho, tamen jes, kiam mi {habe gewonnen} premion en {öffentlichen} ludo de revuo
kaj ricevis kuponon por unusemajna {Aufenthalt} en ŝtato de l' proksima oriento.
Nur la flugon mi devis pagi mem, sed la {Organisatoren} peris sufiĉe {billigen}.

He, tio {ist passiert} ankaŭ al mi! Kaj ĉu estis "hoko en la ezoko"?

{Wenigstens} komence ne.
Hotelĉambro kun banejo, bone spicitaj manĝaĵoj kaj diversaj trinkaĵoj:
Ĉio estis inkluziva. Mi devis nur kvitanci la {Summen}, kiun ili fakturis.
Estis antikva urbo en vasta ebenaĵo ĉe la maro, kun haveno, promenejoj tra parkoj, malkvietaj stratetoj plenaj de butikoj, muzeoj kun ekspozicioj de praaj ilaro, vazaro, ktp., multe por {beschauen}.

<5.6>
Vi diris "komence ne". Kio okazis poste?

Nia vojaĝogrupo komune vizitis ŝtatan fabrikon,
en kiu oni {produziert} tapiŝojn kaj {Waren} el ledo.
Tie la dungitoj preskaŭ {hat gezwungen} min, aĉeti ion,
kaj kiu ne {heftig} kontraŭstaris, endanĝerigis sin, elspezi pluroblon de la kostoj por ordinara restado dum unu {Woche}.

Nu, mi vetas, ke vi sukcese {haben verteidigt} vin, ĉar vi estas ja {generell} kontraŭ tro multa konsumo.

Prave! Kial mi aĉetu {Lederwaren}? Nenial!
Do, tiu bando de vendistoj devis koncedi mian venkon.
Mi tiam prenis nur tapiŝon el silko, kiun mi {benötigte} por mia salono hejme.

Gratulon! Cetere, sed tio restu sekreta:
Mi devas {verraten} al vi, ke ankaŭ mi havas silkan {Teppich} en mia {Wohnzimmer} ...
Sed mi vidas, ke la tempo por tiu {mündliche} ekzameno pasis.
Dankon pro viaj interesaj ideoj kaj {Erfahrungen}!

Neniel dankinde! Ĝis revido, sinjoro Ideano.

Ĝis revido {irgendwann wo auch immer} en Esperantujo, sinjoro Linko!


<6.0>
Ni ripetas:
Kiel oni korespondas per retpoŝto en la Interreto (instrua dialogo)

Imagu jenan scenon:
Via avo ne havas imagon, kiel funkcias la retpoŝto.
Li estas malcerta kaj demandas iom nervoze:
"Ĉu mi ne estas tro mallerta? Ĉu mi devas scii programi? Kion oni devas fari?"
Klarigu tion al via avo, kaj li demandu pri detaloj.

Dialogu simile kun alia persono rolante kiel avo/avino kaj nepo/nepino.
(Estas pli facile, se vi sidas dum la klarigoj antaŭ komputilo, kompreneble,
ĉar tiam vi povas samtempe ĉion montri.)


<6.1>
Avo:
Dankon, ke vi volas montri al mi per via komputilo,
kiel oni povas interŝanĝi leterojn kaj mesaĝojn kun amikoj.
Kiel oni nomas tion en Esperantujo?

Nepino:
Tio estas retpoŝto.
Por uzi ĝin, vi devas unue mendi retan poŝtfakon por vi ĉe profesia firmao.
Responde ili sendas vian novan retpoŝtan adreson inkluzive la komencan pasvorton.
Post la ricevo vi funkciigas krozilon kaj klavas la ret-adreson de la retpoŝta programo.
La programo demandas, kiu estas vi.

Certe mi tiam devas enigi miajn nomon kaj pasvorton.

Ĝuste! Via nomo estas notita en la firmao,
sed la komencan pasvorton vi tuj ŝanĝu laŭ via plaĉo al nova. Bone notu ĝin!
Via pasvorto devas nepre resti sekreta, kaj vi ankaŭ sekrete enigu ĝin, t.e. tiel, ke neniu alia povas vidi, kion vi klavas.

Jen mi nun ensalutis en mian retan poŝtfakon, kaj vi vidas,
ke nun la programo eligas simbolojn, inter ili ankaŭ tiun de mia poŝtfako.
Mi alklakas ties simbolon, kaj aperas listo de envenintaj retpoŝtaĵoj kaj mesaĝoj sur la ekrano.


<6.2>
Hm, tio estas ja simpla, tion mi komprenis.
Sed mi vidas nur unu linion de ĉiu retpoŝtaĵo!

Jes, tio estas la retpoŝta adreso de la sendinto kaj la temo-linio.
La sendanto devas atenti, ke la temolinio estas interesa, ali-okaze li riskas,
ke mi tute ne rigardas lian mesaĝon, sed forviŝas, sen antaŭe legi ĝin.

Ho, bone, tion mi devas meti en mian memoron: la temo-linio devas esti atento-veka.
Kiel mi nun povas legi retpoŝtaĵon?

Vi devas alklaki la linion. Foje estas ankaŭ speciala butono por montri.
Tiam la la retpoŝta programo malfermas la retmesaĝon, kaj oni povas legi la tekston.
Eble la sendinto kroĉis ion al sia mesaĝo, tiam aperas sub la teksto plia simbolo.
Tiu estas ligilo al la alkroĉaĵo.
Por vidi la enhavon, vi devas simple same alklaki tiun ligilon.
Pliaj detaloj dependas de la retpoŝta programo.

<6.3>
Kiel mi povas konservi tion, kion mi legis?

Vi povas kopii tekston per la muso aŭ klaki al butono "elŝuti".
Poste vi devas nur diri, kie en la memorilo de via komputilo vi volas konservi la enhavon.

Bone, neniu problemo. Tion mi ja konas ankaŭ ekster la retpoŝta programo.

Mankas ankoraŭ montri, kiel vi povas respondi al la sendinto.
Por tio ekzistas respondbutono.
Normale la programo tiam remontras al vi la originalan tekston,
kaj vi povas mem decidi, ŝanĝi aŭ komenti ĝin, aŭ forviŝi kaj verki tute novan.

<6.4>
Kiel mi povas nun sendi ĉion al mia amiko?

Fine per la butono "sendi" vi respondas, kaj la programo metas aŭtomate
kopion en la parton "sendaĵoj" de via poŝtfako.
Kiam vi ricevas retpoŝtaĵon, atentu, ke vi ne iĝas viktimo de iu falso,
eĉ se la ŝajna sendinto estas unu el viaj konatoj.
Se la temlinio ne okulfrape estas por vi persone, la tuta povas esti falsaĵo.

En ordo, tion ĉion mi komprenis.
Kaj se mi tute ne ricevos respondon?

Tiam rigardu en alian parton de via poŝtfako, la t.n. "paper-korbon".
Pli trafa esprimo estus "reta rubujo",
ĉar tie filtrilo de la retpoŝta programo konservas ĉion, kion ĝi taksis "trudmesaĝo",
kaj povas ja esti, ke ĝi estis malprava.
Atentu, ke trudmesaĝoj rapide plenigas la paperkorbon,
tiel ke vi de tempo al tempo malplenigu ĝin, antaŭ ol ĝi estas plen-plena.
Kaj ne forgesu, fine elsaluti!

Koran dankon, ke vi tiel detale klarigis ĉion al mi.
Mi opinias, ke mi nun kapablas korespondi rete, sen la devo, esti programisto.
Nun mankas ankoraŭ la mendo de reta poŝtfako por mi ĉe iu firmao, ĉu ne?

Ĝuste! Ho, ni vivas en tempo, kiam ne nur la maljuna generacio instruas la junan, sed ankaŭ inverse.

Prava kaj brava, mia nepino!


<7.0>
La vortoj por la literoj en Esperanto

Por povi laŭte legi esprimon kiel "IJK", vi devas scii la vortojn por la literoj en Esperanto.
Estas simple: La vorton por konsonanto konsistigas tiu konsonanto kaj sekva "o", do "bo", "co", "do" ktp., eĉ "ŭo".
La vorto por vokalo estas la vokalo mem: "a", "e", "i", "o" kaj "u".
Ankaŭ por aliaj skribataj simboloj ekzistas vortoj, ekzemple "ikso" estas la vorto por la ne-Esperanta litero "x".

Uzu nun en la sekvanta teksto la vortojn por unuopaj literoj legante laŭte esprimojn kiel "h-metodo (legu: ho-metodo), "x-metodo" (legu: ikso-metodo), ktp.


<7.1>
Kion fari, se via klavaro ne konformas al Esperanto:
La h-metodo kaj la x-metodo por la specialaj Esperanto-literoj

Enkonduko
Esperanto havas kelkajn specialajn literojn, kiuj ne estas en la Latina alfabeto:
Kvin el ili, nome ĉ, ĝ, ĵ, ĥ kaj ŝ, oni kvazaŭ "ĉapelis",
kaj tial oni parolas pri la "ĉapelitaj literoj" de Esperanto.
La sesa speciala litero, nome ŭ, portas duoncirklon.

Kion fari, se vi volas skribi Esperantajn tekstojn, sed via klavaro ne ebligas, tajpi ilin konforme?


<7.2>
Unu solvo estas alternativa skrib-maniero, kiun jam rekomendis Zamenhof:
Skribu anstataŭ la "ĉapelo" aldonan sekvan literon "h" (ekz.: "ĉapelo" => "chapelo"),
anstataŭ "ŭ" simple "u" (ekz.: "antaŭ" => "antau").
Se tiam foje "u" post "a" aŭ "e" ne egalas al "ŭ", sed vere estas la vokalo "u",
metu streketon inter la vokalojn, ekz.:
"pra-ulo", "ne-utila", ktp.

Ankaŭ se povus ekesti necerteco dum legado,
ekzemple legante vortojn kiel "longhara" aŭ "senchava",
estas rekomendinde, skribi "long-hara", do uzi streketon.
Oni nomas tiun alternativan skrib-manieron la h-metodo.


<7.3>
La h-metodo ne al ĉiu plaĉas, precipe:

Tial ili ekhavis la ideon, anstataŭ "h" malantaŭ-meti la ne-Esperantan literon "x", kaj eĉ same uzi "ux" por "ŭ". Tion oni nomas la x-metodo.

Se nun iu verkas artikolon kaj uzas la x-metodon, tiam tiu teksto povas iri
al redaktisto de Esperanto-revuo, kies teknika medio kompreneble permesu,
uzi la specialajn Esperantajn literojn.
La redaktisto tiam uzas programon, kiu komputas la ordinaran skribmanieron
el la manuskripto skribita per la x-metodo.


<7.4>
Bedaŭrinde multaj homoj forgesis, ke oni per la x-metodo kreas nur provizoran formon de teksto,
por posta transformo per komputado, kaj komencis, uzi ĝin ankaŭ en definitivaj tekstoj.
Ĉar inter la juna generacio estas pli da komputikistoj ol en la maljuna,
la x-metodo ricevis la famon, esti moderna kaj konvena al la stilo de la junularo,
dum la h-metodo laŭ-dire estas malmoderna kaj malaktuala.

Oni malatentas, ke teksto skribita per la x-metodo faras tre ekzotan impreson,
ĉar ikso estas relative malofta litero en la plej multaj lingvoj.

Tiu evoluo povas eble daŭri, ĝis kiam oni eĉ forgesas, ke ikso ne estas litero de la Esperanto-alfabeto.
Oni nome alkutimiĝas relative rapide al io nov-aspekta.
Tion montras ankaŭ la "Latina" alfabeto mem, kiu havas plurajn literojn,
kiuj ne estas de Latina deveno (X, Y, Z) aŭ kreitaj pli poste (G, J, U, W).


<8.0>
Scivolema demandado pri akcidento

Via amik(in)o biciklante tra la urbo puŝiĝis al aŭto.
Vi estas scivolema kaj demandas lin/ŝin pri detaloj:
(Se vi emas, elpensu ankaŭ mem aliajn aŭ pliajn demandojn.)

<8.1>
Kiam okazis la akcidento?

<8.2>
Ĉu vi estis piediranta aŭ biciklanta?

<8.3>
8.3 Kien vi volis bicikli?

<8.4>
De kie venis la aŭto?

<8.5>
De kie venis vi?

<8.6>
Kial la aŭtisto ne vidis vin?

<8.7>
Kion vi sentis, kiam la aŭto trafis vian biciklon?

<8.8>
Ĉu vi pro la puŝo forte falis?

<8.9>
Ĉu via brako aŭ ĉu via gambo rompiĝis?

<8.10>
Ĉu fluis multe da sango?

<8.11>
Kiel vi reagis?

<8.12>
Kion diris la aŭtostirinto?

<8.13>
Kiom da pasantoj venis por helpi vin?

<8.14>
Ĉu iu telefonis al la akcidenta servo?

<8.15>
Kiom longe daŭris, ĝis (kiam) venis la ambulanco?

<8.16>
Kion vi diris al la helpantoj?

<8.17>
Ĉu la ambulancistoj uzis portilon?

<8.18>
Ĉu vi havis dolorojn dum via transporto?

<8.19>
Ĉu vi ricevis injekton, por ke vi iĝu trankvila?

<8.20>
Kiom longe daŭris, ĝis (kiam) vi atingis la malsanulejon?

<8.21>
Ĉu en la hospitalo tuj venis kuracisto por helpi vin?

<8.22>
Kion la kuracisto diris post la unua esploro?

<8.23>
Ĉu iu informis viajn gepatrojn?

<8.24>
Ĉu oni poste operaciis vian brakon?

<8.25>
Ĉu mi demandas tro multe?

(Rerakontu al alia persono la tutan historion surbaze de la respondoj.)


<9.0>
Kompletigu la sekvantajn frazojn:

Piede survoje tra norda Hispanujo


<9.1>
Lasta... jaro... mi havis eksterordinaran feri...on:
mi marŝis pied... pli ol okcent kilometro... tra norda... Hispanujo... .
Bonŝance mi ne estis sol..., ĉar mia plej juna filo akompanis mi... .
Mi portis granda... dorsosak..., en kiu estis ĉio..., kio... mi bezonis:
ĉef... mia dormosako kaj nur malmultaj vest...oj.


<9.2>
Tre grava... estis la akvobotelo... .
Certe, en norda Hispanujo estas multa... pluvo..., tiel ke kutime ne mankas akvo...,
sed survoj... oni daŭre devas multe trink... .
Dum la tago... la suno brilas kaj estas ege varm... .
Kontraŭ... la noktoj estis nur varmetaj, kelkfoj... sufiĉ... malvarmaj.


<9.3>
Ni iris fama... voj..., nome al la urbo Santiago de Compostela.
Lastatemp... tia migrado iĝis tre modern...,
kaj miloj da homoj... ĉiujare pilgrimas nun sur tiu ĉi vojo... , unuop...plurop....
Bedaŭr...e mi ne scias tiom da lingv..., tiel ke ni ne povis paroli kun multaj samvoj...oj.
Kiam estis foje problemo, ankaŭ okazis ...komprenoj, kiuj... oni ne povis klar...i.


<9.4>
La Hispanoj en la kamp...o tute ne komprenis fremdaj... lingvo... .
Sed ili tre ekĝojis aŭd...e, ke mi sciis kelka... vorto... en la Hispana.
Tamen mi mult... foj... ege bedaŭris, ke Esperanto ne estas pli kon...a,
ĉar interparol...o sur malalta lingva nivelo ne kontent...as min.
Tiam la vort...o stiras oniajn dirojn kaj ne onia... pens... , kiel devus esti.


<9.5>
Kompren...e ni laŭ...e evitis la industriajn regionojn.
En Hispanujo estas ekster la urboj ofte ankoraŭ netuŝita... naturo... ,
malgrandaj paradizoj kun belaj floroj kaj kant...aj birdoj.
Tagmeze oni bezonas longa... paŭzo... ; ankaŭ la enlandanoj tiam ne laboras.
Tiu... paŭzo... oni plej bone pasigu en iu natura kaŝejo, ekzemple kuŝ...e sur herb...o sub verda arbo.
Aŭdante tion, nesciuloj supozas, ke pilgrimantoj havas agrabl... vivo..., ĉar ili ĝuas la liber...on de vag...o kaj estas la tuta... tago... en la freŝa... aero... .
Sed mi povas certigi vin: Se vi marŝas longajn distancojn, tiam la ĉiutago ne estas komforta...


<9.6>
Ofte la pilgrimantoj iras survoj... kun dolorant... kaj sangant... pied...,
ne malofte iu falas pro lacecomalforto surter... .
Fakte, okazas, ke lezita... falinto... ambulanco devas transporti al hospitalo....
Tiel mult... pilgrimant... devas interromp... aŭ eĉ fin... sian migradon.
Cetere oni dormas en specialaj tranokt...oj, kie renkont...as vespere multaj migr...uloj.
Ofte bedaŭr...e la lokoj ne sufiĉas. Tiam oni devas kuŝi surplank... .
Entute la streĉo estis ankaŭ por ni grand...a, sed dank' al Dio niaj fortoj sufiĉis,
tiel ke ni bone ating... ni... fam... cel... .


<9.7>
De ti... ni ankoraŭ pluiris al la marbordo ĉe Finisterre; tiu ĉi nomo signifas "la fino de la tero",
ĉar en la pasintaj jarcentoj kredis la homoj..., ke tie fin...as la mondo.
Ni havis ankoraŭ trankvilaj... tag... kiel turistoj... tie.
Poste ni revojaĝis bus... kaj trajn... al la urbo Bilbao.
Tie ni tranoktis ĉe Esperanto-amik... ,
kaj la alia... tago... ni flugis per avio... reen al German...o.


<9.8>
Raportu kaj diskutu:
Ĉu vi jam aŭdis pri tiu fama vojo en Hispanujo?
Ĉu vi foje mem ŝatus iri ĝin? Aŭ ĉu pli bone ne?
Kion vi opinias pri pilgrimantoj (sportistoj, frenezuloj, sanktuloj, ...)?


<10.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 13: Natura Medio

Jen denove venas temo por prepari plian dialogon por la baznivela ekzameno.
La taskoj restas la samaj kiel ĝis nun:
Unue tra-iru la blue markitajn vortojn, ĉu estas novaj inter ili aŭ ĉu vi forgesis ilian signifon.
Due traktu la Germanajn vortojn inter kunigaj krampoj kaj ripetu per traduko la konvenajn Esperanto-vortojn.
Trie verku mem dialogon kun la temo kaj ties subtemoj pri la natura medio en via privata ĉirkaŭo.

Komento:
Ĝeneralaj informoj estas interesaj por la diskuto, kaj vi povas rakonti ankaŭ specialajn kaj privatajn aferojn laŭ via bon-trovo.
La ĉefa afero estas, ke vi poste en la ekzameno konas multajn vortojn kaj faktojn por dialogi flue kaj interese.


<10.1>
Ekzamenanto:
Bonan tagon! Mi estas Karolino Feo, via ekzamenanto
kaj {hoffentlich} por vi bona feino, kiel inklinas ŝerci {jeder} en tiu ĉi situacio.

Ekzamenato:
Bonan tagon, mi estas Arno Elteni,
kaj vi povas diveni, kiun ŝercon {dauernd} aŭdas mi.
Mi devas {gestehen}, ke mi estas iom nervoza.

Sen kialo. Ni simple interparolas en amika {Atmosphäre}.
Nia temo estas la natura medio. Ĉu tio interesas vin?

Nu, fakte mi naskiĝis {auf dem Land}.
Jam pra-avo de mia familio havis la bienon, kiun nun mastrumas mia patro.
Tial mi kreskadis en natura {Umgebung},
kun {Tieren} kiel ĉevaloj, bovoj, porkoj kaj ŝafoj.
Ni eĉ havis azenon kaj kompreneble katojn kaj hundojn.

Ĉu vi havas ankaŭ spertojn kun plantoj?

Jes, en bieno oni ja ofte kulturas grenon,
kaj en nia ĝardeno estis {außer} legomoj ankaŭ diversaj {Pflanzen}.
Floris rozoj kaj aliaj {Blumen},
kaj kiel infano mi povis ludi sur {Wiesen}, kie estis ankaŭ {Pferde} kaj {Schafe}.

En bieno estas ankaŭ birdoj kaj insektoj, ĉu ne?

Jes, somere nestis hirundoj, kaj tuta {Bande} de paseroj bruis en la korto.
Multaj muŝoj kaj vespoj flugis ĉie kaj {störten} homojn kaj bestojn.

Tion mi povas {mir vorstellen}. Bonŝance kelkaj bestoj havas voston
por for-igi la {fliegende} bestetojn.


<10.2>
Ĉu en la bieno vivis pliaj {Insekten}?

Jes, {hinter} la stalo staris korboj de abeloj.
Ili liveris tre bongustan mielon.
Super nia lageto ofte ŝvebis libeloj{tanzten} kuloj.
Precipe {bevor} fulmis kaj tondris, kuloj kaj grandaj muŝoj pikis kaj mordis kvazaŭ frenezaj,
ke oni preskaŭ ne povis {ertragen} tion.
Ni ĝojis, {wenn} venis ankaŭ ŝtormo kaj forblovis ilin.

Pro viaj mencioj de tondro, fulmoj kaj ŝtormo mi venas al la konkludo, ke via {Gegend} konas tondro-ŝtormojn.
Tio estas drameca fenomeno kadre de alia el niaj {Unterthemen}: La vetero.
Bv. {erzählen Sie} pli pri la vetero en via hejmregiono.

Nia bieno situas en alloga regiono kun bona klimato.
{Weder} estas tro varme kaj seke kiel en Afriko,
{noch} tro ofte pluvas {wie} en kelkaj landoj de Azio.
Mia patro povas {verkaufen} multan grenon al najbaraj landoj de {Europäischen Union}.
La vintroj estas mildaj, kun malmulta neĝofrosto.
Same maloftas tondroŝtormoj kun hajlo.

<10.3>
Ĉu vi povas priskribi la pejzaĝon?

Nia regiono troviĝas en la ebenaĵo de la {Nordens},
sed en la sudo {Berge} formas ĝian limon.
Tial ni havas maran klimaton kun ne tro {heißen} someroj kaj - kiel dirite - mildaj vintroj.
La montoj ne estas tro {hoch} kaj liveras lignon.
Antaŭ ili estas la kamparo, ne tute ebena, sed kun longaj ondoj kiel {ein Meer} el tero.
La randoj de la {Felder} kaj {Wiesen} konsistas el arbustoj aŭ el vicoj de {Bäumen}, foje el heĝoj.
El la tuta verdaĵaro tie kaj jene lumas la ruĝo de {Bauernhof},
ĉar la regiono estas relative dense {bewohnt}.

Mi havas la impreson, ke vi amas vian hejmlandon.
Vi {haben beschrieben} ĉion tiel klare, ke mi havas la {Landschaft} kiel bildon antaŭ miaj okuloj.
Vi menciis lageton. Ĉu {findet sich} ankaŭ fluanta akvo?

Certe. Ankaŭ en al somero regule {regnet es}, kaj tial estas multaj {Bäche}, foje {ein Fluss}.
{Ihre} bordoj formis la {Erdwellen}, pri kiuj mi jam parolis.
En antaŭaj tempoj ekzistis ankaŭ {weite} marĉoj,
sed oni forkondukis la akvon per mallarĝaj kanaletoj,
kaj nun {wachsen} tie {Wälder}, dum la iamaj arbaroj estis {umgewandelt} al {Getreidefelder}.

<10.4>
Ni venu al la lasta {Unterthema}, protektado de la {Umwelt}.
Ĉu bienulo ne estas en {Verlegenheit} decidi, kiu celo estas pli grava,
ĉu produkti {möglichst} multe da greno kaj {Fleisch},
aŭ ĉu pli bone konservi la naturon kaj esti respondeca pri {angemessenes} vivo de la bestoj?

Vi {haben Recht}. Kiel ni povas malhelpi, fuŝi la naturon kaj mis-uzi bestojn?
Eĉ se oni ne estas fanatikulo, oni devas plendi pri la kruelaj metodoj,
plenŝtopi grandajn stalojn per miloj da kokoj kun mallongigitaj flugilo-plumoj,
porkoj kun fortranĉitaj vostoj.

Terure! Ankaŭ tiu {Gewohnheit}, neniigi centojn da viraj kokidoj per gaso aŭ eĉ per hak-maŝino!

Jes, mia patro {zieht es vor}, ne havi tro da bestoj,
sed vivteni la bienon ankaŭ per {Gas}, gajnata el maizo kaj rubo.
El tiu gaso oni {produziert} elektron, tiel ke la bieno havas sian propran elektran lumon.
Krome la gaso liveras varmon por la {Ställe}, la superfluon mia patro {verkauft}.
La domon li hejtas per pecetoj de {gehacktem} ligno, sed eblas, bruligi en la hejt-instalaĵo ankaŭ restojn de {Holz}, kiujn mia patro {sammelt} en la arbaro kaj fendas mem per hakilo.

Streĉa laboro! Ĉu li {wendet ... an} pliajn metodojn por medi-protekto?

Jes, li {verzichtet darauf}, uzi la kampojn ĝis la {Rand},
kaj lasas striojn de arbustaro, heĝoj kaj arboj,
kiuj gastigas multajn malgrandajn birdojn, {Insekten} kaj aliajn {Tiere}.
Krome tiel oni {vermeidet}, ke la {Wind} forportas {zu viel [an]} tero.

Admirinde brave, kaj vi estas tre bone {informiert} pri {alles}.


<10.5>
Ĉu vi foje {machen ... Urlaub} hejme en la bieno de via patro?

Jes, nun post du {Wochen} denove, kaj mi jam tre antaŭgojas tion,
{obwohl} mi {verständlicherweise} ankaŭ helpos labori kiel en mia jun-aĝo,
sed mi ja kutimas, tion elteni.

Tiam bonan feriadon kaj ĝis revido, sinjoro Elteni.

Dankon! Ĝis revido, sinjorino Feo!

<11.0>
Piede tra fremdaj landoj (Daŭrigo de ĉapitro 1)

Atente laŭtlegu la historion minimume du fojojn, ĉar poste vi devos respondi demandojn pri la enhavo.


<11.1>
Iutage la vaganta familio el Francujo, Arturo, Ina kaj Suna,
transiris ankaŭ la limon al Nederlando. La lando estis nun tute ebena.
Ili devis foje iri kromvojon kun sia ĉaro, pro la multaj riveroj kaj kanaloj,
por atingi taŭgan ponton, nek tro malgrandan por la ĉaro, nek tro grandan,
ke la vigla trafiko endanĝerigis ilin.

Nun ili ne plu komprenis la enlandanojn, se tiuj ne parolis la Francan.
Kiel ili preparis sin al tiu situacio?
Sufiĉe frue antaŭ la ek-iro Arturo kaj Ina eklernis Esperanton
kaj verkis artikolojn por Esperantaj revuoj,
ĉu eble ie troviĝus Esperantistoj, kiuj povus ĉe-loke iom zorgi ilin.
Ili ja ne bezonis multe, ĉar la ĉaro estis ilia domo,
kiu ŝirmis ilin, kiam pluvishajlis, aŭ kiam la suno brilis tro akre.
Tamen, dum frostis vintre, ili jes bezonis lokon por ripozi,
kiam ili pro la malaltaj temperaturoj ne povis vagadi tra la lando.


<11.2>
Per la artikoloj ili ricevis respondojn el pluraj landoj.
Samideanoj konsilis al ili, kiun direkton elekti precize por renkonti laŭ-eble multajn gastigemajn Esperantistojn.
Al aktivaj membroj de Esperantokluboj ili tiam jam skribe jesis,
ke raportistoj havu la permeson, intervjui ilin kaj prezenti ilin en la lokaj gazetoj.
Ne mirige, ke tiel oni en kelkaj lokoj jam atendis ilin antaŭĝojante,
ke tranoktejo jam estis preta, t.e. loko, kie la ĉaro povis stari dum la nokto kaj kie la ĉevalo trovis herbojn.

La gazet-artikolojn la lokaj Esperantistoj eltondis kaj postsendis per poŝto.
Por la familio tiuj artikoloj valoris post la alveno en nova urbo,
por montri al la homoj, ke la vizitantoj estas konataj kiel seriozaj migrantoj
kaj eĉ iom famaj ...


<11.3>
En regionoj sen Esperantistoj afablaj homoj helpis ilin, elekti la ĝustan vojon,
sed ili sentis la lingvan barilon,
bezonis tradukon al la Franca aŭ petis, desegni skizon de la vojo sur peco de papero.

La vintro venis.
Nu, tion ili ne malatentis dum la antaŭa planado.
Per helpo de Esperantistoj ili ricevis ślosilon por dometo en Nederlando,
kie ili povis trankvile pasigi la vintron.

Cetere ili ne nur akceptis helpon, sed ankaŭ donis.
Arturo laboris kiam eble kiel ĝardenisto, kaj komune ili purigis kaj riparis dometon en Grekujo,
en kiu ili rajtis loĝi dum alia vintro.
Ankaŭ kiam ili ne plu havis monon, ili restis ie, por labori,
ĉar tio ebligis al ili gajnon de iom da enspezoj.


<11.4>
La sekvantajn jarojn ili daŭrigis sian vojon, antaŭen tra Eŭropo,
unue orienten tra Germanujo, poste per ŝipo norden al Svedujo, tiam suden al Pollando kaj Ĉeĥujo, kaj pli fore tra Rumanujo kaj Bulgarujo al Grekujo.

Post la vintro tie ili vojaĝis per ŝipo okcidenten al Italujo, kaj fine ili venis reen al Francujo.
Kaj se ili ne mortis intertempe, kion Dio malhelpu,
tiam ili restis vivaj ĝis hodiaŭ, kiel diras la fe-rakontoj ...


<12.0>
Kontrolu vian kapablon kompreni

Ĉu vi en la antaŭa ĉapitro ĉion komprenis?
Kontrolu tion mem, juĝante, kiuj el la subaj asertoj estas pravaj kaj kiuj ne nepre pravaj.
En ĉiu grupo de tri asertoj nul ĝis tri el ili estas pravaj.
Taksu ion prava sole kondiĉe, ke io en ĉapitro 11 estas klara pruvilo, do, nek supozu, nek divenu.

Ekzemplo:
a) La familio venis al Nederlando.
Prave: "... transiris ankaŭ la limon al Nederlando"
b) La familio iris de Belgujo rekte al Germanujo.
Ne verŝajne: La teksto ne diras tion. La verŝajna vojo estis: Francujo, Belgujo, Nederlando, Germanujo.
c) La familio ne longe restis en Nederlando.
Malprave: "... ili trovis lokon en Nederlando, kie ili povis trankvile pasigi la vintron."

Kaj nun vi:


<12.1>
La familio devis iri kromvojojn en Nederlando,
a) por eviti la viglan trafikon.
b) por trovi taŭgan ponton trans riveron aŭ kanalon.
c) por iri laŭ riveroj kaj kanaloj.


<12.2>
Antaŭ ol ekmigri Arturo kaj Ina lernis Esperanton,
a) por paroli kun homoj de aliaj landoj.
b) por pasigi la vintron en Esperantujo.
c) ĉar la Angla ne sufiĉas en orienta Eŭropo.


<12.3>
Arturo kaj Ina trovis Esperantistojn,
a) kiuj legis Esperanto-revuojn.
b) kiuj estis sufiĉe helpemaj.
c) kiuj konsilis al ili, kiun vojon iri.


<12.4>
La gepatroj jesis intervjuon de raportistoj,
a) ĉar ili volis iĝi famaj.
b) ĉar ili volis legi la artikolojn en la gazetoj.
c) ĉar ili volis fari reklamon por Esperanto.


<12.5>
La artikolojn, kiuj aperis en la gazetoj,
a) Arturo kaj Ina kolektis kiel dokumentojn pri la vojaĝo.
b) Esperantistoj postsendis al sekvanta adreso de la vagantoj.
c) la familio resendis al la helpintoj.


<12.6>
En ĉiu urbo, kiun la familianoj atingis, ili bezonis de afablaj homoj
a) lakton por la infano.
b) lokon por starigi la ĉaron dum la nokto.
c) grenerojn, kiujn manĝis la ĉevalo.


<12.7>
Survoje al Svedujo la vagantoj veturis
a) trans la maron.
b) tra Danujo.
c) tra Germanujo kaj Polujo.


<12.8>
Post kiam la migrantoj vizitis Svedujon,
a) ili re-iris al Germanujo.
b) ili venis al Pollando.
c) ili restis la tutan vintron en Nederlando.


<12.9>
En Grekujo
a) Arturo laboris kiel ĝardenisto.
b) Ina laboris kiel kuracisto por bestoj.
c) la gepatroj purigis kaj riparis dometon.


<12.10>
Kiam ili ne plu havis monon,
a) ili prenis pli de Franca banko.
b) ili ricevis iom de afablaj homoj.
c) ili restis en iu loko kaj laboris por gajni monon.


<13.0>
Ekzercaro: Divenu la vortojn!

Enkonduko
En tiu ĉi lasta leciono jam aperis pliaj utilaj vortoj, kies radiko estis nova.
Jen estas listo de tiaj vortoj:

abelo, adapti, arbusto, bieno, brava, ekzota, ezoko, fabriko, feo, hajlo, halo, heĝo, hirundo, hoko, ikso, komenti, ledo, libelo, libero, liveri, maizo, marĉo, mielo, muso, nervoza, Oceanio, palmo, pasero, pejzaĝo, pensiono, protekti, ripari, silko, soifo, stalo, streĉo, ślosilo, ŝtormo, ŝvebi, tapiŝo, tondri, vespo, veti.

Ripetu la novajn radikojn per la sekvanta ekzerco,
uzante ĉiun vorton el la supra listo precize unu fojon.


<13.1>
El haŭto de bestoj oni produktas {?}.
{?} estas arbo, kiu ne kreskas en Germanujo, sed en sudaj {?} landoj.
Per ŝnuro kaj {?} kaptiĝas {?}.
La {?} estas insekto, kiu flugante kvazaŭ {?} en la aero.
En landoj de la proksima oriento {?} el {?} estas tipa varo.


<13.2>
{?} estas {?} bestoj, kiuj {?} al la homoj bongustan {?} el floroj.
{?} je la rando de kampo povas konsisti el longa vico de {?}.
Se oni ne povas tajpi la ĉapelitajn literojn, oni uzas la ne-Esperantan literon {?}.
{?} estas la kvina kontinento.
Tranoktejo pli simpla ol hotelo estas {?}.
Por al-iro al fremda kulturo, ties literaturo estas grava {?}.


<13.3>
Unu {?} ne sufiĉas por indiki someron.
La drinkemulo {?}, ke li havas {?} sufiĉe fortan, por povi drinki kvindek glasojn da biero.
Iam {?} estis tre ofta birdo, nun oni devas jam {?} ĝin.
En nia tempo kelka {?} laboras kiel {?}.
Se oni havas tro da {?}, tiam oni iĝas facile tre {?}.


<13.4>
{?} estas pik-insekto kun flavaj kaj brunaj strioj.
Se vi al la kaptitaj {?} redonos la {?}, ili ree formanĝos nian tutan {?} el la {?}.
En antaŭaj tempoj oni vidis nebulostrion en {?} kaj pensis, ke estas {?}.
Ekstere terure laŭte {?}, kaj {?} difektas la verdaĵojn en la {?}.
Pro la forta {?} ni devos nun {?} la {?}.
Pli bone ol nur {?} novan situacion estas {?} sin al ĝi.


<14.0>
La danĝeraj najbaroj

La sekvanta historio servu por ekzerci la uzon de la prepozicioj en Esperanto.
Tiu estas ja iom alia ol en la Germana lingvo.
Do, mankas ĉiuj prepozicioj, kaj vi bv. enmeti ilin, kiel kontrolo, ĉu vi jam havas "lingvan senton" en Esperanto.


<14.1>
La Franca familio - Arturo, Ina kaj Suna - vagis {?} granda parto {?} Eŭropo
kaj konatiĝis {?} multaj landoj.
Kredu tion aŭ ne, sed preskaŭ ĉiu popolo havis danĝerajn najbarojn - almenaŭ {?} la sensencaĵoj, kiujn kelkaj nesciuloj asertis.

En Germanujo la homoj konsilis:
"Memoru niajn vortojn: Ne iru {?} Pollando! La Poloj ŝtelos ĉion, kion vi havas."

Niaj amikoj ne forgesis tiun konsilon; tamen ili iris {?} Polujo.
Kaj vidu: La Poloj estis helpemaj kaj gastigemaj, sed ili diris:
"Atentu niajn najbarojn, la Ĉeĥojn! Ili estas veraj ŝtelistoj."


<14.2>
La Francaj familianoj bone memoris tiun averton, kiam ili venis {?} sia ĉaro {?} Ĉeĥujo.
Kaj vidu: la Ĉeĥoj bonvenigis ilin, kaj ili restis la tutan vintron {?} Ĉeĥujo,
kaj neniu ŝtelis ion {?} ili.

Sed la Ĉeĥoj serioze avertis la patron:
"Nepre ne iru {?} Rumanujo!
La Rumanoj estas fiaj kaj forprenas ĉion, kion ili povas kapti,
kaj estas danĝere {?} viaj inoj tie."


<14.3>
Nu, la Francaj geedzoj ne kredis, ke tio estas justa juĝo,
ĉar {?} nun la duopo spertis nenion malbonan {?} iu lando.
Kaj kiam ili venis {?} Rumanujo, tiam la homoj estis malriĉaj,
sed malavaraj, kaj dividis sian manĝaĵon {?} ili.

Sed kiam ili volis plumigri {?} Bulgarujo,
tiam la Rumanoj ektimis kaj diris:
"Ne iru vi {?} la Bulgaroj. Tiuj estas veraj rabistoj,
kaj vi povos esti kontentaj, se vi savos vian vivon tie."


<14.4>
Intertempe la Francoj jam konis tiujn onidirojn {?} la danĝeraj najbaroj.
Ili ne perdis la kuraĝon, sed iris ankaŭ {?} Bulgarujo.
Kaj fakte multaj Bulgaroj estis mizeruloj,
sed iliaj infanoj saltis {?} la ĉaro kaj viglis konsili,
kie ili trovos ion por manĝi kaj kie ili povos ripozi.

Kaj vespere venis la gepatroj por babili kaj manĝi kaj trinki {?} ili.
Tiel ili vivis trankvile {?} tiu lando kaj ne spertis ion malbonan. -


<14.5>
Kaj vi certe komprenis la instruon {?} tiu ĉi rakonto:
La homoj nenie fidas siajn najbarojn, sed inklinas, maltrafe juĝi pri tiuj,
ĉar ili simple ne konas ilin.

La vaganta familio {?} Francujo iris {?} la avertoj ĉien,
konatiĝante {?} ĉiaj homoj {?} la landoj.
Kaj ĉar la fremduloj mem okulfrape estis simplaj, ordinaraj homoj kiel la enlandanoj
kaj preferis amikajn interrilatojn {?} multaj havaĵoj,
ili ĉie estis bonvenaj, sendepende {?} la aparta kulturo:

Ĉar ni ĉiuj {?} nia diverseco apartenas {?} unu komuna homaro.


<15.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 14: Vivmedio de la lernanto / kursano

En tiu ĉi antaŭlasta dialogo la ĉefa celo ne plu estas, enkonduki multajn specialajn novajn vortojn, sed ekzerci vin, uzi la jam lernitajn.
Tamen kontrolu unue la blue markitajn vortojn,
ĉu vi vere memoras ilin, anstataŭigu la Germanajn vortojn per Esperantaj
kaj fine verku priskribon pri via privata vivmedio.
Imagu por tio, ke vi prezentas ĝin skribe al Esperantisto,
kiu intencas, viziti vian regionon, aŭ buŝe al samideano, kiu gastas ĉe vi.


<15.1>
Ekzamenanto:
Bonan matenon, mi estas Udo Profitemulo, doktoro de ekonomio.

Ekzamenato:
Bonan matenon, d-ro Profitemulo! Hu, mi espereble ne estas en la malĝusta ekzameno.
Mi estas Anjo Urbano kaj intencas, {erreichen} la bazan nivelon B1 en Esperanto
laŭ la regularo por {fremdsprachliche} kompetento en la Eŭropa Unio.

Bone, bone, sinjorino Urbano, tio estas {in Ordnung}.
Mi volis nur komprenigi, ke mi eble profitos de nia hodiaŭa temo "vivmedio",
ĉar laŭ via nomo vi devus {wohnen} en urbo, kaj en urboj ekonomio {spielt} grandan rolon.

Vi fakte bone {haben geraten}. Mi loĝas en la urbo Novkastelo kaj {arbeite} en la urba administrejo.

Novkastelo! Ĉu vi scias, ke alia urbo kun tiu nomo situas ankaŭ en Skotujo?

Jes, mi scias, kaj plia {gleichnamige} en Svisujo kaj pluraj en sud-Eŭropaj landoj.

Interese. - Nu, por {uns vorstellen} dum nia dialogo situacion en Esperantujo, traktu min,
kvazaŭ mi estas eksterlanda gasto, al kiu vi {vorstellen} vian urbon,
ĉu bone?

Ho, jes, bone.
Fakte mi jam dufoje havis {ausländische} gastojn,
kaj tial mi devus verŝajne ĉefe al vi {nacherzählen}, kion mi diris al tiuj gastoj.

<15.2>
Des pli bone! Mia {erste} demando estas, kiel granda estas Novkastelo?

{Wahrscheinlich} vi celas la nombron de loĝantoj.
Nu, Novkastelo estas mezgranda urbo, kun ĉirkaŭ {81.500} homoj,
kiuj havas sian unuan {Wohnort} tie ĉi.

Kiom precize! Mi aŭdas bravan urban administrejon en via {Rede}, sed dankon.
Bv. {kurz} skizi priskribon de via regiono! Kiel vivtenas sin la homoj?

Estas regiono de industrio, kie oni fondis multajn firmaojn,
sed la koncernaj fabrikoj {liegen} en speciala kvartalo ĉe la rando de la urbo.

Kion oni {produziert} en la fabrikoj?

Kelkaj firmaoj apartenas al la metal-industrio, ili produktas i.a. rulojn de drato kaj tubojn.
En unu fabriko aŭtomatoj kunmetas {Autos}, en alia oni fabrikas plaston.

Do, {anscheinend} la urbo multe enspezas.

Jes, unuflanke la industrio havigas multan monon al la urbo,
aliflanke Novkastelo volas {bleiben} verda urbo, kaj tial en la centro estas multaj verdaĵejoj, parkoj kun infan-ludejoj, lagetoj kun {Wasservögeln} ktp.
Eĉ la {Fabriken} oni kaŝas inter mallarĝaj strioj de {Bäumen}.

Nu, sed espereble almenaŭ la kamentuboj {dürfen} fumi.


<15.3>
Ni trans-iru al alia subtemo. Kiujn instituciojn de la {alltäglichen} vivo havas Novkastelo?

Nia urbo kompreneble havas lernejojn de ĉiuj gradoj, sed ne universitaton.
Por la korpa {Erziehung} ekzistas pluraj sportejoj kaj du sporthaloj,
subĉiela naĝejo, sed mi {ziehe vor} iri al la naĝhalo.
{Gern} mi estas ankaŭ en la urba biblioteko, kie oni regule ekspozicias librojn pri aktuala temo.
Teatrejon ni ne havas, sed plurajn kinejojn kaj muzeojn. i.a. la hejmregionan muzeon.

<15.4>
Bone, bone. Kiuj publikaj {Dienste} ekzistas por la urbanoj?

Nu, multajn ja la leĝoj ordonas, ekzemple policon, fajrobrigadon kaj apotekon.
Sed ni havas ankaŭ {mehrere} bankojn kaj precipe grandan hospitalon.
Ia publika servo estas ankaŭ, ke la urba konsilantaro baris {Teil} de la stratoj en la centro,
tiel ke oni tie ne tiom {fühlt} la gas-fumon de la {Verkehrs}.
La {Polizei} serioze kontrolas, ke nur veturiloj kun speciala permeso en-iru tiun pied-irantan zonon.

Tamen la plej multaj {Stadtbewohner} ne ŝatas pied-iri, mi vetas.


<15.5>
{Sicherlich} ekzistas ankaŭ substrukturo por ĉiutagaj bezonoj, ĉu ne?

Se vi soifas, tiam vi trovos trinkejojn precipe ĉirkaŭ la stacidomo kaj en la {Zentrum},
kaj se vi estas malsata, vi povas manĝi laŭ via deziro:
ĉe budo kun kolbasetoj kaj terpom-fritaĵoj, en gastejo kun ankaŭ vegetara manĝaĵo kiel muslio el greneroj, aŭ en {mehr oder weniger} nobla restoracio.
Aliaj eble preferas, butikumi en la stratoj kun {Läden} kaj magazenoj.
La ĉiovendejoj tamen estas {außerhalb} la centro, ĉar ili bezonas grandajn parkejojn,
kaj tiom da spaco ne estas en la centro.

Ĉu oni en Novkastelo ankaŭ povas gustumi eksterlandajn {Speisen}?

Jes, ekzistas multaj eksterlandaj restoracioj, ekzemple Italaj, Grekaj, Hindaj, Ĉinaj ktp., kelkaj el ili je la rando de la kvadrata placo en la centro.

Mi jam aŭdas, ke mi foje {unbedingt} venu al Novkastelo.

Ĉu pro la {Restaurants}?

Ne, pro la fabrikoj.
(Ili ridas)
Dankon, s-ino Urbano, kaj ĝis revido en via urbo!

Dankon, d-ro Profitemulo, mi volonte gvidos vin.

<16.0>
La muŝo en la supo

Sidante en nobla restoracio neniu ĝojas ekvidi muŝon en sia supo.
Kompreneble preskaŭ ĉiu plendas al la kelnero,
sed egale, kiom serioza estas tiu plendo, sperta kelnero scias spritan respondon.

Sekvas sube dek diversaj dialogoj, sed ho ve!
Iu idioto komplete miksis la plendojn de la gasto kaj la koncernajn respondojn de la kelnero.
Via tasko estas nun la korekto de la miksaĵo: serĉu por ĉiu plendo a ĝis h de la gasto
la konforman, t.e. la plej spritan reagon de la kelnero el la respondoj A ĝis H,
sed uzu ĉiun nur unufoje.
Fine kontrolu vian korektan rezulton kun la solvoj de tiu ĉi leciono. Multan plezuron!


<16.1>
(a) Sinjoro kelnero, jen naĝas muŝo en mia supo.
(A) Tiam venu matene, sinjoro, tiam la muŝoj estas ankoraŭ en la necesejo.


<16.2>
(b) Sinjoro kelnero, kion faras muŝo en mia supo?
(B) Sed ne plu longe, sinjoro: ĉu vi vidas la araneon sur la rando de via telero?


<16.3>
(c) Sinjoro kelnero, jen estas muŝo en mia supo.
(C) Ĉu vere? Ho jes, sinjoro, vi pravas, estas muŝo. Pardonon pro mia konfuzo! Mi pensis, ke estas kulo.


<16.4>
(ĉ) Sinjoro kelnero, mi protestas, ke mi havas muŝon en la supo.
(Ĉ) Ho, sinjoro, tio signifas, ke nun estas unu muŝo malpli en la kuirejo.


<16.5>
(d) Sinjoro kelnero, rigardu al mia supo, ĉu tio ne estas muŝo?
(D) Malĝusta impreso, sinjoro, en tiom sala supo muŝo ne kapablas naĝi. Vidu, ĝi jam mortis.


<16.6>
(e) Sinjoro kelnero, ĵus falis muŝo en mian supon.
(E) Hm, en ordo, sinjoro, mi rigardos, ĉu ni havas supon kun freŝa ekzemplero.


<16.7>
(f) Sinjoro kelnero, kion signifas la muŝo en mia supo?
(F) Ioma tro-igo, sinjoro, mi klare vidis, ke ĝi ne falis, sed flugis.


<16.8>
(g) Sinjoro kelnero, mi ege malŝatas, havi tagmeze muŝon en mia supo.
(G) Sed sinjoro, bv. iom pli da toleremo, tiom malgranda muŝeto ja ne povas multe formanĝi de vi.


<16.9>
(ĝ) Sinjoro kelnero, mi ne manĝos tiun supon kun mortinta muŝo.
(Ĝ) Ho, muŝo, bonŝance! Pro via laŭta protesto mi jam miskomprenis "muso"!


<16.10>
(h) Sinjoro kelnero, mi mendis supon por mi kaj ne por tiu muŝo, kiu estas en ĝi.
(H) Mi ne scias, sinjoro. Ŝajnas, ke ĝi naĝas sur la dorso.


<17.0>
Ekzercaro: Diskuti kaj argumenti

Esperantistoj ĝojas, ke ili havas facile paroleblan, komunan lingvon, kaj uzas ĝin volonte por diskuti.
Certe vi ŝatus, partopreni en estontaj diskutoj, kaj tial vi devas iom sisteme ekzerci taŭgajn vortojn,
per kiuj oni povas trafe diskuti per argumentoj kaj kontraŭ-argumentoj.

Jen estas kolekto de utilaj vortoj kaj esprimoj:

/ aŭskultu / Ho ve, sed / Imagu / Kredu min / jes ja / ĉu ne / Vidu / Krome konsideru / Fine / laŭ mia konstato / Male! / mi devas koncedi / mi opinias / Mi taksas / mi tute samopinias / Neniel! / Nepre atentu / Nome, / Nu jes, kaj kio? / nun vi troigas / Vi eraras / Tion diras vi / Tute ne / Unuflanke - aliflanke /

Uzu po unu el ili por kompletigi la frazojn de la sekva dialogo.
(Kiom da demandosignoj, tiom da vortoj vi devas enmeti. Krome atentu la majusklojn!)


<17.1>
Udo Kruze: Bonan tagon, sinjorino Bito, mi ĝojas vidi vin. Kiel vi fartas?

Sonjo Bito:
Kia surprizo! Sinjoro Kruze! Ni longe ne plu vidis nin.
Estis dum la lasta Esperanto-renkontiĝo en Kolonjo, ĉu ne?
Mi fartas bone, kaj kiel vi?
Mi memoras, ke vi tiutempe planis la aĉeton de komputilo por korespondi tra la mondo.
Ĉu vi faris tion?

<17.2>
Jes, post komencaj malfacilaĵoj ĉio funkciis, kaj mi estas nun en pluraj diskutgrupoj.
Komence mi ne sciis, kiel tajpi la ĉapelitajn literojn de Esperanto,
sed tiam mi legis pri la h-metodo kaj tial nun uzas ĝin.

Kion vi uzas? Ĉu la h-metodon? Kio estas tio?

Hm, mi opiniis, ke ja vi estas la komputikisto, sed {?}:
Se mi ne povas "ĉapeli" la koncernajn literojn, mi anstataŭe metas la literon "h" malantaŭ ilin, esceptante "ŭ", ĉar por tiu mi simple uzadas "u".
Ĉu vi aplikas alian metodon por solvi la problemon?

Jes, kompreneble, mi nur konas la x-metodon,
kaj {??}, ke ĝi estas pli bona ol via h-metodo:
{?} oni aldonas "x" anstataŭ via "h", kaj sen escepto, do ankaŭ "ux" por "ŭ".

<17.3>
{???} ikso ne estas litero de la Esperanta alfabeto.

{????} Ĝuste tio estas avantaĝo, ĉar oni povas nun tuj rekoni la specialajn literojn.

{?} Tio estas malavantaĝo, ĉar tiuj multaj iksoj kaŭzas certe tre strangan impreson.

{?} Kiel oni scias, homoj tre rapide alkutimiĝas al io fremda.

<17.4>
{???}! {??} ankaŭ, ke la x-metodo ne estas oficiala,
dum la h-metodon rekomendis Zamenhof mem.

Bone, tion {???}. Ĉar {???} ambaŭ metodoj tamen estas nur malofte necesaj, tio ne tiom gravas.

{??}. Sen komuna skribmaniero ni endanĝerigus unuecan formon de nia lingvo.
Tial la malpermeso de ajnaj ŝanĝoj en Esperanto.

{??}, {???}.
{??}: la x-metodo estas pli praktika. {?} vorton kiel "senchava".
{??}, ke uzante la h-metodon oni devus nun enmeti streketon, do skribi "senc-hava",
por ke komencanto ne cerbumu, kio estas "senĉava".

<17.5>
{??} tion iom tro teorian argumenton, tipan por komputikisto.
{?...} mi tamen akceptas tiun argumenton,
{...?} mi intertempe alkutimiĝis al la h-metodo.
Tial mi plu uzos ĝin.

{?}, tion vi {??} rajtas.
{?} oni ne povas ordoni, per kiu formo iu skribe uzu nian lingvon.
Per kvazaŭa batalo por tiu aŭ jena alternativo ni nur blokus unu la alian, {??}?
Ĝuste ni Esperantistoj ja ĉiam celas trakti ĉiun kun toleremo.

<17.6>
Nun {???}.
Ĉiu-okaze mi hodiaŭ lernis ion de vi.

Kaj inverse! Mi iom hontas, ke mi ne konis la h-metodon.
Do, sinjoro Kruze, fartu bone, kaj espereble ĝis baldaŭ!

Ĝis revido, sinjorino Bito. Estis plezuro, diskuti kun vi.


<18.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1),
Temo 15: Esperanto-kulturo

Enkonduko
Ofte iuj eksteruloj kritikas Esperanton, ke ĝi laŭ-dire ne havas kulturon.
Tiuj homoj pretervidas la difinon, laŭ kiu neniu lingvo havas kulturon:
Kulturon kreas homoj, dum lingvo povas esti indiko de specifa homa kulturo, sed ne identa kun ĝi.
Ĉar "kulturo" estas la kontraŭo de "naturo" (io kreskinta, ne kreita de homoj), ankaŭ la esprimo "natura lingvo" misgvidas:
Ĉiu lingvo ne estas produkto de la naturo, sed de homoj.
T.n. "natura" lingvo estas do pli precize "produkto de evoluo fare de la parolantoj, sen intenco kaj laŭ la principo de hazardo"; la kontraŭo estas "planlingvo", laŭ plano evoluigita lingvo kiel Esperanto.

En la sekva lasta dialogo temos pli detale pri la diversaj aspektoj de la Esperanto-kulturo, t.e. la kulturo, kiun kreis la parolantaro de Esperanto.

Sed antaŭe kontrolu, ĉu via memoro jam enhavas la Esperanto-versiojn de ĉiuj German-lingvaj vortoj en la sekvanta dialogo.


<18.1>
En la scienca {Fach}-literaturo oni trovas foje la aserton,
ke la komunumo de la Esperantistoj ne havas kulturon,
ĉar ne ekzistas {typische} konstrumanieroj, {Speisen}, mebloj, vestoj, artaĵoj, ktp.,
{mit welchen} oni povas kutime identigi aliajn kulturojn.
Ĉu fakte tial la Esperantistaro ne havas kulturon?
Kiu estas via defendo de ĝia ekzisto?

Nu, kulturon difinas iuj fenomenoj de la materio kaj aliaj de la spirito.
Kion vi {genannt haben}, estis ekskluzive ekzemploj de materia kulturo,
sed ilin evoluigas homaj grupoj de {bestimmten} regiono.
Fakte, la {Gemeinschaft} de la Esperanto-parolantoj trovas sian identecon per {gemeinsamen} lingvo,
kiu havas siajn proprajn kunmetaĵojn kaj parolturnojn, do per ekzemplo de spirita kulturo,
kaj tial estas klare, ke ĝi {kaum} produktis materiajn kultur-objektojn.

Ĉu vi tamen povas nomi iujn?

Do, fakte ne meblaro aŭ io tia, kompreneble.
La {bekannteste} objekto estas certe la {grüne} Esperanto-flago.
Pro ĝi verdo entute {wurde} la koloro de Esperanto en certaj kuntekstoj.
Ekzemple nomas la Esperantistoj sin reciproke "verduloj".
Plie alkroĉ-pingloj kun Esperanto-insigno, bildoj pri historiaj {Ereignisse} kaj personoj,
{vor allem} pri Zamenhof, kaj similaj kvazaŭaj sanktaĵoj.

Ĉu mi aŭdas iom da moko en via parolo?

Mi volis aludi, ke {genau} tiujn ekzemplojn de {materielle} kulturo la Esperantistoj ne ĝenerale juĝas pozitive,
kaj estas intertempe same tradicie, diskuti ilin kritike.
Seriozaj Esperanto-parolantoj volas eviti la impreson,
ke la Esperanto-movado imitas nacion aŭ eĉ religian komunumon.
{Deshalb} multaj Esperantistoj ankaŭ ne ŝatas la troan admiron de sia "majstro" Zamenhof.

(Tasko por la ekzamenoto:
{Versuchen Sie} trovi iun diskuton pri la valoro de Esperanto-objektoj en la Interreto.
Prezentu ĝin kiel ekzemplon en via {privaten} ekzameno.)


<18.2>
Hm, propra kritiko estas bona eco de socia komunumo.
{Lassen Sie uns bleiben} tamen ĉe la komuno de la Esperantistoj.
La kulturon de la {Esperanto-Sprecherschaft} krom la komuna lingvo do ĉefe konsistigas specifaj ekzemploj de {geistige} kulturo.
Ni komencu per produktoj de informado. Kiujn ekzemplojn de tiu kampo vi konas?

Esperantistoj informas unu la alian per {Zeitschriften} kaj informiloj, kiam, kie kaj kiel la movado aktivas.
Al la cetera mondo direktas sin la {Informieren} pri Esperanto,
kaj en la amaskomunikiloj, do gazetaro kaj televido, kaj en la Interreto.
Bona kialo por aktivadoj estas la "Esperanto-festotagoj", t.e. la 15a de {Dezember},
naskiĝ-tago de Zamenhof kaj "Tago de la Esperanto-libro",
kaj la 26a de {Juli}, ĉar en tiu tago aperis la Unua Libro en 1887.

Kio apartenas {außer} festotagoj en Esperantujo al la "{Gebräuche}" kiel grava spirita kultur-elemento?

Tre gravas la {Praktizieren} de Esperanto, kaj tio okazas en kunvenoj de diversaj specoj,
de klubvespero ĝis la Universala Kongreso.
Institucioj estas ankaŭ Esperanto-centroj kun specialaj taskoj kiel ekzemple biblioteko.

({Aufgaben} por la ekzamenoto:
Preparu vin, prezenti minimume unu Esperanto-revuon kaj unu babilejonret-forumon.
Preparu {ferner} por la ekzameno la prezenton de minimume unu Esperanto-aranĝo kaj de unu {Esperanto-Zentrums} aŭ de Pasporta Servo.)


<18.3>
Bv. {erzählen} nun pri alia aspekto de la Esperanto-kulturo, nome la sociaj strukturoj.

Mondvaste multaj Esperantistoj estas {Mitglieder} en unuiĝoj kun diversaj specifaj celoj: fakaj, hobiaj, religiaj asocioj ktp.
Neŭtrala estas la monda organizo kiel Universala Esperanto-Asocio (UEA),
sed {wichtig sind} ankaŭ {dessen} landaj asocioj kiel Germana Esperanto-Asocio (GEA), regionaj ligoj kaj lokaj {Klubs}.
Tre favora estas la ekzisto de {getrennte} suborganizo por la junularo,
kiel Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj sur landa nivelo Germana Esperanto-Junularo (GEJ).
Plie ekzistas bravaj fondaĵoj, kiuj estas efikaj monfontoj por subteno de diversspecaj sociaj kontaktoj, ekzemple de Esperanto-aranĝoj, sed ankaŭ de {wissenschaftlichen} aktivadoj.

{Geldquellen} estas gravaj. Ĉu ili ankaŭ sufiĉas por pagi la aktivulojn por la multa laboro, kiu okulfrape necesas?

Esperanto-{Aktive} nur escept-okaze estas pagataj. La laboron {außerhalb} la estraroj faras kutime reto de komisiitoj, kiuj havas {offizielle} komision por specialaj {Aufgaben} kiel {organisieren} de aranĝoj, multobligi kaj disdoni varb-materialon kadre de aktualaj agadoj, administri la {Mitglieder}, ktp.
{Einige} el ili, ekzemple la kas-kontrolistoj, ofte estas {Fachleute} kaj tamen kutime oficas {für} - ne: {wegen} - la honoro.
Sen tiu apogo restus por la {Bewegung} nur la fina malsukceso.

Se tiom da homoj aktivas pli-malpli memstare en tiu socia {Struktur} de la movado, ĉu vi {haben Sie ... erfahren} foje ankaŭ kverelojn?

Jes, tion mi devas {eingestehen}: la internacia lingvo bone taŭgas ankaŭ por kvereli.

({Beide} ridetas iom pene.)


(Tasko por la {künftig zu Prüfenden}:
Rakontu pri minimume unu {Esperanto-Organisation}, kiun vi konas.
Kion la organizo faras? Kiel oni povas aliĝi? ktp.
Prezentu {mindestens} unu Esperanto-fondaĵon, kiun vi trovis en la Interreto.)


<18.4>
Kiel vi argumentas, se iu asertas, ke Esperanto ne havas historion?

Nu, intertempe Esperanto havas {viel mehr als} cent jarojn,
kaj ekzistas aliaj naciaj lingvoj, kiuj aĝas {weniger}.
Krome Esperanto ne abrupte {ist erschienen} el nenio, sed fontas el multaj aliaj, ĉefe Eŭropaj lingvoj.
Tial ties {geschichtliche} radikoj same kontribuis al la historio de Esperanto.

(Tasko por la ekzamenoto:
Informiĝu pri la deveno de Esperanto kaj eble ankaŭ pri la deveno de {weitere} lingvoj, kiuj fontas el aliaj.)

Historio kiel {Element} de kulturo ne nur validas por la lingvo Esperanto,
sed ankaŭ por ties lingvokomunumo.

Ĝuste. Unue amikoj de Zamenhof lernis la lingvon kaj elprovis ĝin.
Poste multaj homoj lernis Esperanton {schriftlich},
{bis} en la jaro mil naŭcent kvin okazis la unua {Weltkongress} en Boulogne-sur-Mer en Francujo.
Kadre de tiu kongreso la ĉeestantaj Esperantistoj interkonsentis, ne {ändern} la kernon de la lingvo (Bulonja Deklaracio).
Oni fiksis tiun kernon laŭ konkreta tekstaro, kiu estis do la fundamento de la lingvo, kaj tial oni nomis la tekstaron ankaŭ "la Fundamento".
La Akademio de Esperanto observas, ĉu la lingvo-evoluo okazas kun libervola obeo al la Fundamento, nome, se ne, nek ordonoj, nek iuj punoj iel efikus.

(Tasko por la ekzamenoto:
Informiĝu pri la Bulonja Deklaracio, pri la Fundamento kaj pri la Akademio de Esperanto.)


<18.5>
Foje oni precipe de lingvistoj aŭdas la koncedon,
ke Esperanto estas ja {funktionierende} lingvo por buŝaletera interkomunikado,
sed {gleichzeitig} averton kontraŭ laŭ-dira "mis-uzo" de ĝi por literaturo.

Ofte la homoj jam {wundern sich}, ke entute ekzistas literaturo de Esperanto.
Kvankam ĝi certe ne estas la {Haupt-} celo de Esperanto, mi tamen ne vidas kaŭzon, kritiki ties ekziston.
Por pruvi, ke Esperanto estas plene funkcianta lingvo, ĝi devas taŭgi ankaŭ por {schaffen} literaturon.

(Tasko por la ekzamenoto:
{Bereiten Sie sich vor} vin, prezenti en la ekzameno minimume unu aŭtoron kaj unu verkon, kies originalo estas {geschrieben} en Esperanto.)


<18.6>
Ni nun parolis pri tuta aro da kulturaj elementoj de la Esperanto-komunumo por {beweisen}, ke ĝi havas kulturon.

Ĉu tio entute necesis, aŭ ĉu ne ekzistas pli {grundlegendes} argumento, kiu tuj-tuj forviŝas ĉiujn dubojn?

Kompreneble, ni jam menciis tion {vorhin}.
Sekve jen mia resumo:
Jam la kreo kaj la uzo de planlingvo estas kultura agado.
Esperanto mem kiel ĉiu lingvo ne havas kulturon,
sed estas {Anzeichen} kaj ilo por la ideoj kaj la idealoj,
kiujn oni prave asocias kun tiu lingvo, nome interkompreniĝo, toleremo kaj paco.

<19.0>
Legu, ridu kaj poste ludu tiun ĉi skeĉon:
Pitono en neceseja pelvo

(La "lu-donanto" ne vere estas la lu-donanto, li sole ŝajnigas tion.)


<19.1>
Lu-donanto: Bonan tagon, sinjor(in)o!
Kliento: Bonan tagon, mi volas eble lui tiun ĉi apartamenton.

Lu-donanto: He, malbone, hm, bone, mi volis diri.
Kliento: Vi certe estas la lu-donanto, ĉu ne?

Lu-donanto: Nu jes, iel tiel.
Kliento: Aŭ anstataŭulo, egale. Ĉu mi rajtas iom rigardi la ĉambrojn?

Lu-donanto: Kompreneble, estas vere komforta loĝejo.


<19.2>
Kliento: Hm, ĉu eble envenas multaj muŝoj de la arboj ekstere?
Lu-donanto: Ĉu muŝoj? Mi ne scias - Ho, momenton! Tio ne estas problemo.
Rigardu en la angulojn! Ĉu vi vidas la retojn?
Ilin konstruis grandaj araneoj, kiuj regule kaptas la muŝojn.


<19.3>
Kliento (balbutas): Ĉu g-g-grandaj araneoj?
Lu-donanto: Ĉu vi malŝatas araneojn? Ne gravas!
Fakte ili ne vivas longe, ĉar nokte venas multaj ratoj kaj manĝas ilin.

Kliento (laŭte): Ĉu vi diris "ratoj"??
Lu-donanto: Nu jes, kaj kio? Ne timu la ratojn.
Ili ne havas ŝancon, ĉar pro ili ni havas longan serpenton, kiu ĉasas ilin.


<19.4>
Kliento (kun teruro): Kion vi havas?? Ĉu longan serpenton??
Lu-donanto: Klare, temas pri Hugo, nia doma pitono.
Tiun ideon ni transprenis de Afrikanoj.
Pitono ne estas venena, sed la plej fervora ĉasisto de ratoj.
Kiam vi renkontos Hugon foje, vi vidos, ke ĝi estas vere ĉarma, mi certigas vin.


<19.5>
Kliento (vokas): Ĉu pitono envenas tie ĉi??
Lu-donanto: Ne ..., ne regule.
Ege malofte Hugo ekzemple rigardas el la neceseja pelvo.

Kliento (kun kreskanta timo): ... rigardas el la pelvo!!


<19.6>
Lu-donanto: Sed ne timu mordon! Pitonoj ja ne mordas.
Ili nur sufokas siajn viktimojn.
Kliento (forte spirante ripetas): Nur sufokas, nur sufokas ...

Lu-donanto: Ja ne homojn! Almenaŭ normal-okaze ne.
Kaj krome tiu virino, kiu sufokiĝis tie ĉi, estis jam tre maljuna.
Kliento (krias kaj forkuras): Hu-u-u-u!


<19.7>
Ŝajna lu-donanto (post la fuĝo de la kliento ridante, al si):
Tio tre bone funkciis. Tiun interesaton mi ŝokegis efike.
Kaj kiam nun la vera lu-donanto venos, mia interkonsento kun li estos facila,
ĉar mi estos la unu-nura kandidato, por lui tiun ĉi vere komfortan apartamenton.


<20.0>
Du dialogoj

Ekzercu vin kiel tradukisto!
Ne provu, laŭ-vorte traduki, sed reformulu la Germanan tekston rekte en Esperanto.
Ne forgesu: Traduki estas pli malfacile ol reformuli.


<20.1>
Erster Dialog: Ein Unfall

Hallo, Peter! Dich habe ich ja eine Ewigkeit nicht gesehen.

Hallo, Pauline, ja, das ist wahr. Ich war nämlich 2 Wochen im Krankenhaus.

Was? Was ist denn passiert?

Ich hatte einen Autounfall auf der Hauptstraße im Stadtzentrum.

Mach keine Sachen. Wie ist das denn gekommen?

Na, du weißt doch, an der Hauptstraße steht eine Reihe von Bäumen,
und gegen einen von ihnen bin ich gefahren.

Das gibt’s doch nicht.
Du fährst doch nicht einfach grundlos gegen einen Baum.
Da muss doch noch etwas geschehen sein.

Natürlich. Ein Kind kam mit dem Fahrrad aus einer Seitenstraße gefahren
und passte nicht auf.

Ich verstehe. Da wolltest du selbstverständlich nicht das Kind umfahren,
hast das Steuer herumgerissen und statt des Kindes den Baum getroffen.

Genauso war’s.
Ich habe mir dabei meinen linken Arm gebrochen und außerdem eine Platzwunde am Kopf zugezogen.

Oh, das ist kein Spaß.
Die Eltern des Kindes waren dir sicher sehr dankbar, nicht wahr?

Ja, sie haben mich im Krankenhaus mit Blumen besucht,
und als das Kind mich da so liegen sah, hat es sogar geweint.

Wie rührend (im Esperanto: "herzberührend")!
Das passt sicher ab jetzt auf der Straße besser auf.

Nun ja, bei Kindern muss man eben mit allem rechnen.

Na, Hauptsache, du bist wieder auf den Beinen.
Oh, ich sehe, dass ich mich beeilen muss, um noch alles zu bekommen,
was ich einkaufen will.

Ja, mir geht’s genauso. Also, tschüss, Pauline, bis bald wieder!

Ja, Peter, mach’s gut, tschüss!


<20.2>
Zweiter Dialog (telefonisch): Der verhinderte Gastgeber

(Bei Peter Majer klingelt das Telefon. Er nimmt den Hörer ab und meldet sich.)

Peter Majer.

Hallo, Peter, ich bin’s, Pauline.
Weißt du, ob sich unsere Esperanto-Gruppe nächste Woche trifft?

Hm, da muss ich mal überlegen. Hat Rolf nicht gesagt, dass nichts wäre?

Nein, das bezog sich auf übernächste Woche.
Ich habe im Gegenteil unklar in Erinnerung, dass irgendwas Außergewöhnliches stattfinden soll.

Ach ja, jetzt erinnere ich mich: Wir bekommen Besuch aus Afrika.
Ein Esperanto-Freund aus Kamerun reist in Deutschland herum und besucht alle Gruppen.

Richtig, jetzt erinnere ich mich auch. Er will einen Vortrag über sein Land halten.

Den will ich auf jeden Fall hören, das wird bestimmt sehr interessant.

Das meine ich auch. Bei wem kommt er eigentlich unter?

Bei Rolf selbst. Der hat ja ein großes Haus mit einem Gästezimmer.

Wie ist dieser Kontakt überhaupt zustande gekommen?

Ganz einfach. Rolf steht doch mit seiner Netzpostadresse in der Pasporta-Servo-Broschüre.
Da hat ihn der afrikanische Esperanto-Freund einfach übers Netz angeschrieben.

Eigentlich eine gute Idee, dieser Pasporta Servo.
Ich glaube, ich werde mich für das Adressenverzeichnis im kommenden Jahr auch anmelden.

Ich kann das leider nicht, denn ich wohne ja bei meinen Eltern,
und die wären nicht allzu glücklich, wenn ich dauernd Besuch bekäme,
den sie nicht verstünden.

Da gibt’s doch nur eines: Sie müssen einfach auch Esperanto lernen.

Das habe ich ihnen auch schon einige Male gesagt, aber da stoße ich auf taube Ohren.

Mögen sie Esperanto vielleicht nicht?

Nein, sie waren durchaus dafür, dass ich es lernte, aber sie sind einfach zu beschäftigt.

Na gut, man soll niemanden zwingen. -
Dann also bis nächste Woche!

Ja, bis nächste Woche! Auf Wiederhören, Pauline!

Auf Wiederhören, Peter!

Startseite Grammatik Lektion 9 Lektion 10 Übersetzungen zu Lektion 10 Grammatik zu Lektion 10
Wörterbuch Esp.-Deutsch: a... al.. an.. ar.. b... bo.. c... ĉ... d... di.. do.. e... ek.. er.. f... fi.. fr.. g... ĝ... h... ĥ... i... in.. io.. j... ĵ... k... ki.. kl.. kon.. kr.. ku.. l... li.. m... me.. mo.. n... ni.. o... p... pe.. po.. pr.. r... ri.. s... se.. si.. so.. su.. ŝ... t... ti.. to.. u... v... vi.. vo.. z...
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X ... Z