Titelillustration: Dirk Wieczorek

Startseite Übersetzungen zu Lektion 4 Lektion 5 Übersetzungen zu Lektion 5 Grammatik zu Lektion 5 Übersetzungen zu Lektion 6

Lektion 5, Lösungen und Übersetzungen / leciono kvin, solvoj kaj tradukoj


<1.0>
Einleitung

La kanto de la mallaboremuloj / Das Lied der Faulen

(1) Labor' ne estas ran', Arbeit ist kein Frosch,
labor' ne estas ran': Arbeit ist kein Frosch,
(2) Ne saltas, saltas, saltas, saltas, Sie springt, springt, springt, springt,
ne forsaltas ĝi. springt nicht fort.

Übersetzung: Rudolf Fischer

Original:
/: Die Arbeit ist kein Frosch :/
sie hüpft, sie hüpft, sie hüpft, sie hüpft,
sie hüpft uns nicht davon.

Aus: Singsang zur Drehorgel und Zupfgeige, 1912


<1.1>
Titolo: Bona kaj malbona (skeĉo)
Überschrift: Gut und schlecht (Sketsch)

(Hugo estu viro, Toni povas esti viro aŭ virino /
Hugo soll ein Mann sein, Toni kann ein Mann oder eine Frau sein.)


<1.2>
Hugo:
Saluton, Toni!
Grüß dich, Toni!
Toni:
Saluton, Hugo. Kiel vi fartas?
Grüß dich, Hugo. Wie geht es dir?

Hugo:
Ne tro bone. Mia tuta korpo doloras min.
Nicht allzu gut. Mein ganzer Körper tut mir weh (= schmerzt mich).
Toni:
Tio estas malbona, Hugo.
Das ist schlecht, Hugo.

Hugo:
Nome, mi manĝis hieraŭ grandan kukon.
Ich habe nämlich gestern einen großen Kuchen gegessen.
Toni:
Tio estas bona, Hugo.
Das ist gut, Hugo.

Hugo:
Sed la kuko estis ne plu freŝa.
Aber der Kuchen war nicht mehr frisch.
Toni:
Tio estas malbona, Hugo.
Das ist schlecht, Hugo.

<1.3>
Hugo:
Ĉar estis varmege en la tuta domo.
Denn es war heiß im ganzen Haus.
Toni:
Tio estas bona, Hugo.
Das ist gut, Hugo.

Hugo:
Eble dum vintro, Toni, sed hejti dum somero estas domaĝo.
Vielleicht in (wörtlich: während) einem Winter, Toni, aber heizen in einem Sommer ist ein Schaden.
Toni:
Tio estas malbona, Hugo.
Das ist schlecht, Hugo.

Hugo:
Sed mi trovis la kaŭzon por la forta varmego:
Aber ich fand die Ursache für die starke Hitze:
ĝi estis pro nia fornelo, kiun ŝajne io difektis.
sie war wegen unserem Herd, den anscheinend etwas beschädigt hatte.
Toni:
Tio estas bona, Hugo.
Das ist gut, Hugo.

<1.4>
Hugo:
Por havi certecon, unu el mia familio tuŝis la fornelon.
Um Gewissheit zu haben, berührte einer aus meiner Familie den Herd.
Toni:
Tio estas malbona, Hugo.
Das ist schlecht, Hugo.

Hugo:
Tiu familiano estis mia bopatrino.
Dieses Familienmitglied war meine Schwiegermutter.
Toni:
Tio estas bona, Hugo.
Das ist gut, Hugo.

Hugo:
Sed la fornelo vundis la fingrojn de ŝia mano ...
Aber der Herd verwundete die Finger ihrer Hand ...
Toni:
Tio estas malbona, Hugo.
Das ist schlecht, Hugo.

<1.5>
Hugo:
Kiam ŝi pro la vundoj de la fingroj kriante faris grandajn saltojn de unu angulo al alia, mi ridis.
Als sie wegen der Wunden der Finger schreiend große Sprünge von einer Ecke zur anderen machte, habe ich gelacht.
Estis vere ridinda aspekto.
Es war wirklich ein lächerlicher Anblick.
Toni:
Tio estas bona, Hugo.
Das ist gut, Hugo.

Hugo:
Sed ŝi vokis: "Fiulo!" kaj batis min forte, tiel ke mi falis sur la teron kaj ekhavis vundon en la kapo.
Aber sie rief "[Du] Schuft!" und schlug mich heftig, so dass ich auf den Boden fiel und eine Wunde im Kopf bekam..
Toni:
Tio estas malbona, Hugo.
Das ist schlecht, Hugo.

Hugo:
Tial mi diris al ŝi, ke ni pli bone dis-iru kaj ke ŝi tuj for-iru el nia domo.
Deshalb sagte ich ihr, dass wir besser auseinander gehen sollten und dass sie sofort aus unserem Hause gehen solle.
Toni:
Tio estas bona, Hugo.
Das ist gut, Hugo.

Hugo:
Sed tion mia edzino miskomprenis,
Aber das hat meine Frau missverstanden,
kaj kun kolero ankaŭ ŝi for-iris, anstataŭ kompati min.
und mit Wut ging auch sie weg, anstatt mich zu bemitleiden.
Toni:
Tio estas malbona, Hugo.
Das ist schlecht, Hugo.

<1.6>
Hugo:
Jes, tio tre emociis min.
Ja, das hat ging mir sehr zu Herzen.
Tamen: mi povis nun fari ĉion, kion ajn mi ŝatis.
Allerdings: ich konnte jetzt alles machen, was auch immer gern tat.
Toni:
Tio estas bona, Hugo.
Das ist gut, Hugo.

Hugo:
Do, mi manĝis tiun grandegan kukaĉon.
Ich aß also diesen riesigen Dreck-Kuchen (wörtlich: schlechten Kuchen).
Toni:
Tio estas bona, Hugo.
Das ist gut, Hugo.

Hugo
(kun kolero kaj per laŭta voĉo): Stulta idioto!
(mit Wut und mit lauter Stimme): Dämlicher Idiot!
Ne, Toni, tio ne estas bona.
Nein, Toni, das ist nicht gut.
Nun mi havas akrajn dolorojn en la korpo, kruelajn dolorojn.
Jetzt habe ich schneidende Schmerzen im Körper, grausame Schmerzen.
(ekkrias) Tio estas malbona, ĉu vi aŭdas?
(schreit los) Das ist schlecht, hörst du?
Toni:
(timante) Bone, bone, ne, ... , malbone, mi diru.
(sich fürchtend) Gut, gut, nein, ... , schlecht, besser gesagt (wörtlich: soll ich sagen).
Kompreneble tio estas malbona, Hugo. Tio estas vere malbona.
Natürlich ist das schlecht, Hugo. Das ist wirklich schlecht.

(Li kuras el la ĉambro.)
(Er rennt aus dem Zimmer.)

<2.0>
Respondu demandojn / Beantworten Sie Fragen

Sekvas nun vico de demandoj.
[Es] folgt nun eine Reihe von Fragen.
Respondu ilin per kompletaj frazoj:
Beantworten Sie sie in (wörtlich: vermittels) vollständigen Sätzen.


<2.1>
Kiuj personoj aperas en la skeĉo supre?
Welche Personen erscheinen in dem Sketsch oben?
En la skeĉo supre aperas Hugo kaj Toni.
Im Sketsch oben erscheinen Hugo und Toni.

<2.2>
Kiu salutas kiun?
Wer begrüßt wen?
Unue Hugo salutas Toni(n).
Zuerst begrüßt Hugo Toni.

<2.3>
Kiel fartas Hugo?
Wie geht es Hugo?
Hugo malbone / ne tro bone fartas.
Hugo geht es schlecht / nicht allzu gut.

<2.4>
Kion respondas Toni ĉiam?
Was antwortet Toni immer?
Toni ĉiam respondas: "Tio estas bona, Hugo." aŭ "Tio estas malbona, Hugo."
Toni antwortet immer: "Das ist gut, Hugo." oder "Das ist schlecht, Hugo."

<2.5>
Kion manĝis Hugo?
Was hat Hugo gegessen?
Li manĝis grandegan kukon.
Er hat einen riesigen Kuchen gegessen.

<2.6>
Kia estis la kuko?
Wie war der Kuchen?
La kuko estis ne plu freŝa.
Der Kuchen war nicht mehr frisch.

<2.7>
Kiel estis en la domo?
Wie war es im Haus?
Estis varmege en la tuta domo.
Es war heiß im ganzen Haus.

<2.8>
Kiam en ĉiu jaro varmego estas bona?
Wann ist in jedem Jahr Hitze gut?
Dum vintro varmego estas bona.
Während des Winters ist Hitze gut.

<2.9>
Kia estas subita varmego en la domo dum la somero?
Wie ist eine plötzliche Hitze im Haus während des Sommers?
Subita varmego en la domo dum la somero estas malbona.
Eine plötzliche Hitze im Haus ist während des Sommers schlecht.

<2.10>
Kio kaŭzis la tro altan temperaturon?
Was verursachte die zu hohe Temperatur?
La tro altan temperaturon kaŭzis la fornelo.
Die zu hohe Temperatur verursachte der Herd.

<2.11>
Kion oni faras per fornelo?
Was macht man mit einem Herd?
Sur la fornelo oni kuiras manĝaĵojn.
Auf dem Herd kocht man Speisen.

<2.12>
En kiu stato estas la fornelo de Hugo?
In welchem Zustand ist der Herd von Hugo?
La fornelo de Hugo estas difekta.
Hugos Herd ist kaputt.

<2.13>
Kion ekhavis la bopatrino?
Was bekam die Schwiegermutter?
La bopatrino ekhavis vundon sur la mano.
Die Schwiegermutter bekam eine Wunde auf der Hand.

<2.14>
Kion ŝi tial subite faris?
Was machte sie deshalb plötzlich?
Subite ŝi kriante saltis de unu angulo al alia.
Plötzlich sprang sie schreiend von einer Ecke zur anderen.

<2.15>
Ĉu Hugo havis kompaton kun sia bopatrino?
Hatte Hugo Mitleid mit seiner Schwiegermutter?
Ne, Hugo ridis pri ŝi.
Nein, Hugo lachte über sie.

<2.16>
Kio la bopatrino nomis Hugon?
Was nannte die Schwiegermutter Hugo?
Ŝi nomis lin fiulo (im Esperanto Grundform!).
Sie nannte ihn einen Schuft.

<2.17>
Kiu poste batis kiun, kaj kion kaŭzis tiu bato?
Wer schlug danach wen, und was bewirkte dieser Schlag?
La bopatrino batis Hugon, kaj la bato kaŭzis, ke li falis sur la teron.
Die Schwiegermutter schlug Hugo, und der Schlag bewirkte, dass Hugo zu Boden fiel.

<2.18>
Kion diris tiam Hugo al la bopatrino?
Was sagte Hugo dann zur Schwiegermutter?
Li diris, ke ŝi tuj for-iru el la domo.
Er sagte, dass sie sofort aus dem Haus weggehen solle.

<2.19>
Ĉu lia edzino komprenis, kion Hugo diris?
Hat seine Frau verstanden, was Hugo sagte?
Ne, ŝi miskomprenis lin kaj ankaŭ for-iris el la domo.
Nein, sie hat ihn missverstanden und ging ebenfalls aus dem Haus weg.

<2.20>
Ĉu Hugo ĝojis, ĉar ŝi for-iris?
Freute sich Hugo, weil sie wegging?
Ne, Hugo ne ĝojis pri tio.
Nein, Hugo freute sich nicht darüber.

<2.21>
Kion Hugo pensis tiam?
Was dachte Hugo dann?
(Indirekte Rede!) Li pensis, ke li nun povas ĉion fari, kion li ŝatas.
Er dachte, dass er nun alles machen könne, was er gern tat.

<2.22>
Kion li faris do?
Was machte er also?
Li manĝis grandan kukon.
Er aß einen großen Kuchen.

<2.23>
Kiel Toni reagas al tio?
Wie reagiert Toni darauf?
Li diras, ke tio estas bona.
Er sagt, dass das gut ist.

<2.24>
Kial tio estas stulta?
Warum ist das dumm?
Ĉar la kuko estis malfreŜa.
Weil der Kuchen [zu] alt ("unfrisch") war.

<2.25>
Ĉu Hugo tial laŭdas Toni?
Lobt Hugo Toni deshalb?
Tute ne! Li nomas Toni stulta idioto (im Esperanto Grundform!).
Ganz und gar nicht. Er nennt Toni einen dämlichen Idioten.

<2.26>
Kion faras Toni fine?
Was macht Toni zum Schluss?
Je la fino Toni forkuras.
Zum Schluss rennt Toni weg.

<3.0>
Ekzercu vin / Üben Sie sich
Formu demandon kun "kial" el la sekvantaj vortoj kaj respondu ĝin uzante "ĉar".
Formen Sie eine Frage mit "Warum" aus den folgenden Wörtern
und beantworten Sie sie, indem Sie "Weil" verwenden (wörtlich: verwendend "Weil").


<3.1>
Kial Hugo havas dolorojn en sia korpo?
Warum hat Hugo Schmerzen in seinem Körper?
Ĉar li manĝis grandan kukon.
Weil er einen großen Kuchen aß.

<3.2>
Kial la kuko kaŭzis la dolorojn?
Warum verursachte der Kuchen die Schmerzen?
Ĉar ĝi estis ne plu freŝa.
Weil er nicht mehr frisch war.

<3.3>
Kial estis varmego en la domo?
Warum war eine Hitze im Haus?
Ĉar tion kaŭzis la fornelo.
Weil der Herd das verursachte.

<3.4>
Kial la varmego estis kompreneble malbona?
Warum war die Hitze natürlich schlecht?
Ĉar estis somero.
Weil es Sommer war.

<3.5>
Kial la fornelo estis varmega?
Warum war der Herd heiß?
Ĉar ĝi estis difekta.
Weil er kaputt war.

<3.6>
Kial la bopatrino ekhavis vundojn sur la fingroj?
Warum bekam die Schwiegermutter Wunde auf den Fingern?
Ĉar ŝi tuŝis la varmegan fornelon.
Weil sie den heißen Herd angefasst hatte.

<3.7>
Kial Hugo ridis?
Warum lachte Hugo?
Ĉar la aspekto de lia krianta kaj saltanta bopatrino estis ridinda.
Weil der Anblick seiner schreienden und springenden Schwiegermutter lächerlich war.

<3.8>
Kial Hugo falis sur la teron?
Warum fiel Hugo zu Boden?
Ĉar lia bopatrino forte batis lin.
Weil seine Schwiegermutter ihn heftig geschlagen hatte.

<3.9>
Kial la bopatrino poste tuj for-iris?
Warum ging die Schwiegermutter danach sofort weg?
Ĉar Hugo diris tion al ŝi.
Weil Hugo ihr das gesagt hatte.

<3.10>
Kial ankaŭ la edzino de Hugo for-iris?
Warum ging auch Hugos Frau weg?
Ĉar ŝi miskomprenis Hugon.
Weil sie Hugo missverstanden hatte.

<3.11>
Kial Hugo ne ĝojis?
Warum freute sich Hugo nicht?
Ĉar li ne volis, ke ankaŭ lia edzino for-iru.
Weil er nicht wollte, dass auch seine Frau wegging.

<3.12>
Kial Hugo kolere kriis al Toni?
Warum schrie Hugo Toni wütend an?
Ĉar Toni ĉiam nur diris "Tio estas bona, Hugo." aŭ "Tio estas malbona, Hugo."
Weil Toni immer nur sagte: "Das ist gut, Hugo." oder "Das ist schlecht, Hugo."

<4.0>
Titolo: La nomoj de la landoj kaj ties loĝantoj en la mondo
Überschrift / Titel: Die Namen der Länder und deren Einwohner in der Welt

La nomoj de landoj kaj loĝantoj estas formataj en Esperanto laŭ du diversaj reguloj.
Die Namen der Länder und Einwohner werden im Esperanto nach zwei verschiedenen Regeln gebildet.


<4.1>
Unua regulo / Erste Regel:
"El la nomo de la loĝanto oni formadas la landnomon per la sufikso -uj-."
"Aus dem Namen des Einwohners pflegt man den Ländernamen mit dem Suffix -uj- zu bilden."

Tial apliku la supran regulon jene:
Deshalb wenden Sie die obige Regel folgendermaßen an:
Germano loĝas en Germanujo,
Ein Deutscher wohnt in Deutschland,
Franco loĝas en Francujo,
ein Franzose wohnt in Frankreich,
Slovako loĝas en Slovakujo;
ein Slowake wohnt in der Slowakei;
kaj tiel plu:
und so weiter:


(In Klammern häufige Alternativen für die Länderbezeichnung)

Svedo loĝas en Svedujo / Ein Schwede wohnt in Schweden,
Finno loĝas en Finnujo (Finnlando) / ein Finne wohnt in Finnland,
Norvego loĝas en Norvegujo / ein Norweger wohnt in Norwegen,
Dano loĝas en Danujo (Danlando) / ein Däne wohnt in Dänemark,
Anglo loĝas en Anglujo / ein Engländer wohnt in England;

Skoto loĝas en Skotujo (Skotlando) / ein Schotte wohnt in Schottland,
Belgo loĝas en Belgujo / ein Belgier wohnt in Belgien,
Sviso loĝas en Svisujo (Svislando) / ein Schweizer wohnt in der Schweiz,
Hispano loĝas en Hispanujo / ein Spanier wohnt in Spanien,
Portugalo loĝas en Portugalujo / ein Portugiese wohnt in Portugal;

Italo loĝas en Italujo / ein Italiener wohnt in Italien,
Greko loĝas en Grekujo (Greklando) / ein Grieche wohnt in Griechenland,
Albano loĝas en Albanujo / ein Albaner wohnt in Albanien,
Bulgaro loĝas en Bulgarujo / ein Bulgare wohnt in Bulgarien,
Rumano loĝas en Rumanujo / ein Rumäne wohnt in Rumänien;

Polo loĝas en Polujo (Pollando) / ein Pole wohnt in Polen,
Ĉeĥo loĝas en Ĉeĥujo / ein Tscheche wohnt in Tschechien,
Hungaro loĝas en Hungarujo / ein Ungar wohnt in Ungarn,
Aŭstro loĝas en Aŭstrujo / ein Österreicher wohnt in Österreich,
Ruso loĝas en Rusujo / ein Russe wohnt in Russland;

Estono loĝas en Estonujo / ein Este wohnt in Estland,
Latvo loĝas en Latvujo / ein Lette wohnt in Lettland,
Litovo loĝas en Litovujo / ein Litauer wohnt in Litauen,
Ukraino loĝas en Ukrainujo / ein Ukrainer wohnt in der Ukraine,
Koreo loĝas en Koreujo / ein Koreaner wohnt in Korea;

Ĉino loĝas en Ĉinujo / ein Chinese wohnt in China,
Japano loĝas en Japanujo / ein Japaner wohnt in Japan.


<4.2>
Dua regulo / Zweite Regel:
"El la nomo de lando oni formadas la vorton por la loĝanto per la sufikso -an-."
"Aus dem Namen eines Landes pflegt man das Wort für die Einwohner mit dem Suffix -an- zu bilden."

Tial oni aplikas la supran regulon jene:
Deshalb wendet man die obige Regel folgendermaßen an:

En Nederlando loĝas la Nederlandanoj.
In den Niederlanden wohnen die Niederländer.

En Irlando loĝas la Irlandanoj.
In Irland wohnen die Irländer.

En Kanado loĝas la Kanadanoj / In Kanada wohnen die Kanadier,
en Usono la Usonanoj / in den USA die US-Amerikaner,
en Brazilo la Brazilanoj /in Brasilien die Brasilianer,
en Indonezio la Indonezianoj / in Indonesien die Indonesier,
en Luksemburgio la Luksemburgianoj / in Luxemburg die Luxemburger.

Sed la anoj de la urbo Luksemburgo estas la Luksemburganoj.
Aber die Einwohner der Stadt Luxemburg sind die Luxemburger.
(Im Deutschen wird der Unterschied nicht deutlich.)

Bedaŭrinde oni devas lerni, kiun regulon oni devas uzi.
Leider muss man lernen, welche Regel man [im Einzelfall] anwenden muss.


<4.3>
Ekzercu / Üben Sie:
Ĉu kroĉi "-an-" al la radiko de la landonomo aŭ ne?
-an- an die Wurzel des Ländernamens anhägen oder nicht?

Plej ofte oni devas formi la nomon de la loĝanto el la nomo de la lando.
Am häufigsten muss man den Namen des Einwohners aus dem Namen des Landes bilden.
Jen sekvas listo de landonomoj.
Hier folgt eine Liste von Ländernamen.
Diru por ĉiu lando la nomon de ĝia loĝanto,
Sagen Sie für jedes Land den Namen des Einwohners,
aplikante la supran regulon!
indem Sie die obige Regel anwenden!

Peruo => Peruano Peru => Peruaner
Belgujo => BelgoBelgien => Belgier
Estonujo => EstonoEstland => Este
Bulgarujo => BulgaroBulgarien => Bulgare
Bosnio => BosnianoBosnien => Bosnier
Albanujo => Albano Albanien => Albaner
Aŭstrujo => AŭstrujoÖsterreich => Österreicher
Latvujo => LatvoLettland => Lette
Svisujo => Sviso Schweiz => Schweizer
Aŭstralio => AŭstralianoAustralien => Australier
Litovujo => LitovoLitauen => Litauer
Rusujo => RusoRussland => Russe
Ukrainujo => UkrainoUkraine => Ukrainer
Argentino => Argentinano Argentinien => Argentinier
Irano => IrananoIran => Iraner
Hungarujo => HungaroUngarn => Ungar
Tanzanio => TanzanianoTanzania => Tansanier (?)
Finnujo => Fin-noFinnland => Finne
Islando => IslandanoIsland => Isländer
Ĉinujo => Ĉino China => Chinese
Alĝerio => AlĝerianoAlgerien => Algerier
Kameruno => Kamerunano Kamerun => Kameruner
Japanujo => JapanoJapan => Japaner
Ĉilio => Ĉiliano Chile => Chilene
Portugalujo => PortugaloPortugal => Portugiese
Koreujo => KoreoKorea => Koreaner

Ĉu vi havis bonan sukceson?
Hatten Sie einen guten Erfolg?
La ekzerco estis facila, ĉu ne?
Die Übung war leicht, nicht wahr?


<5.0>
Titolo: De kie Esperanto devenas
Überschrift: Wo Esperanto herkommt


<5.1>
Multaj homoj demandas pri la deveno de Esperanto.
Viele Menschen fragen nach der Herkunft des Esperanto.
La lingvon Esperanto elpensis Ludwig Lazarus Zamenhof en la 19a (dek-naŭa) jar-cento.
Die Sprache Esperanto erdachte Ludwig Lazarus Zamenhof im 19. Jahrhundert.

Li vivis kiel Judo en urbo, en kiu loĝis homoj el multaj nacioj.
Er lebte als Jude in einer Stadt, in der Menschen aus vielen Nationen wohnten.

Tiuj ĉi homoj kompreneble havis diversajn lingvojn kaj ne komprenis unu la alian.
Diese Menschen hatten natürlich verschiedene Sprachen und verstanden einander nicht.

Des pli ofte okazis, ke ili koleris inter si kaj tial fine estis malamikoj.
Um so häufiger passierte [es], dass sie untereinander wütend waren und deshalb am Ende Feinde waren.


<5.2>
La juna Zamenhof pensis, ke komuna lingvo povas solvi tiun problemon.
Der junge Zamenhof dachte, dass eine gemeinsame Sprache dieses Problem lösen könne.

Nome, ju pli bone ĉiu komprenas la aliajn,
Nämlich, je besser jeder die anderen versteht,
des pli facile oni povas vivi kune en paco.
desto einfacher kann man zusammen in Frieden leben.

Sed kiun lingvon oni prenu?
Aber welche Sprache sollte man nehmen?

Por komuniki inter diversaj nacioj
Um zwischen verschiedenen Völkern zu kommunizieren,
certe taŭgos nur neŭtrala lingvo, kiu nenie estas ies gepatra lingvo.
werde sicher nur eine neutrale Sprache taugen, die nirgends jemandes Muttersprache ist.
Tial nur lingvo, kiun oni elpensis, povas esti pli-malpli neŭtrala lingvo.
Deshalb könne nur eine Sprache, die man erfunden hatte, eine mehr oder weniger neutrale Sprache sein.

Do, jam kiel junulo, Zamenhof komencis, konstrui novan lingvon, Also begann Zamenhof schon als junger Mensch, eine neue Sprache zu konstruieren,
kiu bonege taŭgu kiel komunikilo inter homoj kun diversaj gepatraj lingvoj.
welche bestens als Kommunikationsmittel zwischen Menschen verschiedener Muttersprachen taugen sollte.


<5.3>
Sed Zamenhof ne havis monon,
Aber Zamenhof hatte kein Geld,

ĉar li kuracis ankaŭ tiujn homojn, kiuj ne povis pagi lin.
weil er auch solche Menschen, die ihn nicht bezahlen konnten, behandelte.

Li estis nome kuracisto, ne lingvisto.
Er war nämlich Arzt, kein Sprachwissenschaftler.

Bonŝance lia amata edzino havis bonvolan patron.
Glücklicherweise hatte seine geliebte Frau einen gutwilligen Vater.

Kiam Zamenhof eldonis la unuan Esperanto-libron, lia riĉa bopatro donis la necesan kapitalon.
Als Zamenhof das erste Esperanto-Buch herausgab, gab sein reicher Schwiegervater das notwendige Kapital.

La tiel nomata Unua Libro aperis en la jaro 1887 (mil okcent okdek sep).
Das so genannte Unua Libro 'erstes Buch' erschien im Jahr 1887.

Ekde la eldono de tiu unua Esperanto-libro la Esperantistoj informis pri sia internacia lingvo.
Seit der Herausgabe dieses ersten Esperanto-Buches informierten die Esperantisten über ihre internationale Sprache.
Tial multaj homoj lernis Esperanton - ĝis hodiaŭ.
Deshalb lernten viele Menschen Esperanto - bis heute.


<6.0>
Respondu jenajn demandojn pri la supra teksto /
Beantworten Sie folgende Fragen zum
(wörtlich: über den) obigen Text:


<6.1>
Kiu estas la nomo de la viro, kiu elpensis Esperanton?
Was ist der Name des Mannes, der Esperanto erdacht hat?

La nomo de la viro estas Ludwig Lazarus Zamenhof.
Der Name des Mannes ist Ludwig Lazarus Zamenhof.

<6.2>
En kiu jarcento li vivis?
In welchem Jahrhundert lebte er?

Li vivis en la 19a (dek-naŭa) jarcento.
Er lebte im 19. Jahrhundert.

<6.3>
Ĉu Zamenhof estis gramatikisto, aŭ kiun profesion li havis?
War Zamenhof Grammatiker, oder welchen Beruf hatte er?

Zamenhof war Arzt.
Zamenhof estis kuracisto.

<6.4>
Kiun problemon havis la urbo, en kiu L.L. (elparolu: Lo-Lo) Zamenhof loĝis?
Welches Problem hatte die Stadt, in der L.L. (sprich: Lo-Lo) Zamenhof wohnte?

En la urbo vivis multaj homoj el diversaj nacioj
kun diversaj gepatraj lingvoj.
In der Stadt lebten viele Menschen aus unterschiedlichen Nationen
mit verschiedenen Muttersprachen.

<6.5>
Kiaj estis la homoj el multaj nacioj inter si?
Wie waren die Menschen aus vielen Nationen untereinander?

Ili estis malamikaj inter si.
Sie waren [sich] untereinander feindlich [gesinnt].

<6.6>
Kion Zamenhof pensis pri la solvo de la problemo,
Was dachte Zamenhof über die Lösung des Problems,
kiel facile interkomuniki en la mondo?
wie [man] in der Welt leicht untereinander kommunizieren [könne]?

Li pensis, ke nur komuna lingvo, kiun oni elpensis,
povos solvi tiun ĉi problemon.
Er dachte, dass nur eine gemeinsame Sprache, die man erfunden hatte,
dieses Problem werde lösen können.

<6.7>
Kian lingvon li konstruis?
Was für eine Sprache konstruierte er?

Li konstruis neŭtralan kaj facile lerneblan lingvon.
Er konstruierte eine neutrale und leicht erlernbare Sprache.

<6.8>
Ĉu li jam estis kuracisto, kiam li komencis?
War er schon Arzt, als er anfing?

Ne, li jam kiel junulo komencis tion.
Nein, er fing schon als junger Mensch damit an.

<6.9>
Ĉu li kiel kuracisto estis bone pagata kaj riĉa?
War er als Arzt gut bezahlt und reich?

Ne, ĉar multaj homoj, kiujn li kuracis, ne povis pagi iom.
Nein, da viele Leute, die er behandelte, nichts bezahlen konnten.

<6.10>
Kial Zamenhof kiel eldonisto de la unua Esperanto-libro ne pagis la eldonon mem?
Warum hat Zamenhof als Herausgeber des erste Esperanto-Buches die Herausgabe nicht selbst bezahlt?

Ĉar li ne havis monon.
Weil er kein Geld hatte.

<6.11>
Kial vi scias, ke Zamenhof havis edzinon?
Warum wissen Sie, dass Zamenhof verheiratet war (wörtlich: eine Ehefrau hatte)?

Se li havis bopatron, tiam li devis ankaŭ havi edzinon.
Wenn er einen Schwiegervater hatte, dann musste er auch verheiratet sein.

<6.12>
Kia estis lia bopatro?
Wie war sein Schwiegervater?

Tiu estis riĉa, sed bonŝance ankaŭ bonkora.
Der war reich, aber zum Glück auch gutherzig.

<6.13>
Kion faris la bopatro?
Was machte der Schwiegervater?

Li pagis la eldonon de la unua Esperanto-libro.
Er bezahlte die Herausgabe des ersten Esperanto-Buches.

<6.14>
Kiam do la unua Esperanto-libro povis aperi?
Wann konnte also das erste Esperanto-Buch erscheinen?

La unua Esperanto-libro povis aperi en (la jaro) 1887 (mil okcent okdek sep).
Das erste Esperanto-Buch konnte im Jahre 1887 erscheinen.

<6.15>
Ĉu Esperanto estis poste lernata de nur malmultaj homoj?
Wurde Esperanto danach von nur wenigen Menschen gelernt?

Ne, ekde tiam Esperanto estis lernata de multaj homoj,
ĝis nuntempe.
Nein, seit damals ist Esperanto von vielen Menschen gelernt worden,
bis heute.

<7.0>
Formu kompletajn frazojn el jenaj vortoj /
Formen Sie vollständige Sätze aus folgenden Wörtern:

(Wie immer sind mehrere Möglichkeiten, aus den Stichwörtern einen sinnvollen Satz zu formen, zulässig. Die angegebenen "Lösungen" sind nur als Beispiele gedacht. Gebrauchen Sie Ihre Fantasie und Ihr Sprachvermögen nach Lust und Laune!)


<7.1>
Ludwig Lazarus Zamenhof elpensis Esperanton.
Ludwig Lazarus Zamenhof erdachte Esperanto.

<7.2>
Tio okazis en la 19a jarcento. / Li vivis en la 19a jarcento.
Das geschah im 19. Jahrhundert. / Er lebte im 19. Jahrhundert.

<7.3>
Zamenhof devenis el Juda familio.
Zamenhof stammte aus einer jüdischen Familie.

<7.4>
La familio loĝis en urbo kun homoj el multaj nacioj.
Die Familie wohnte in einer Stadt mit Menschen aus vielen Nationen.

<7.5>
Zamenhof pensis, ke nur komuna lingvo povos solvi la problemon,
internacie komuniki.
Zamenhof dachte, nur eine gemeinsame Sprache könne das Problem,
international zu kommunizieren, lösen.

<7.6>
Por tio li elpensis lingvon pli-malpli neŭtralan.
Dafür dachte er sich eine mehr oder minder neutrale Sprache aus.

<7.7>
Jam kiel junulo li komencis, konstrui tiun novan lingvon.
Schon als junger Mensch begann er, diese neue Sprache zu konstruieren.

<7.8>
Zamenhof havis la profesion de kuracisto.
Zamenhof hatte den Beruf eines Arztes.

<7.9>
Li kuracis ankaŭ homojn, kiuj ne povis pagi lin.
Er behandelte auch Leute, die ihn nicht bezahlen konnten.

<7.10>
Tial li ne havis monon, sed lia bopatro estis riĉa.
Deshalb hatte er kein Geld, aber sein Schwiegervater war reich.

<7.11>
La unua Esperanto-libro aperis en la jaro 1887.
Das erste Esperanto-Buch erschien im Jahre 1887.

<7.12>
Ekde tiam multaj homoj lernis Esperanton.
Seitdem haben viele Menschen Esperanto gelernt.


<8.0>
Temo: Indiko de mezuro
Thema: Angabe (wörtlich: Anzeige) eines Maßes

Regulo: La finaĵo -n estas ankaŭ la marko por indiki mezuron
Regel: Die Endung -n ist auch die Markierung um ein Maß anzugeben
(do la sama kiel por gramatika objekto kaj indiko de direkto).
(also dieselbe wie für ein grammatisches Objekt und eine Richtungsangabe).

Ekzempla frazo:
Ein Beispielsatz:
Mia domo estas sep metrojn kaj kvindek centimetrojn alta.
Mein Haus ist 7 Meter und 50 Zentimeter hoch.

Informu vin pri detaloj en la gramatiko de tiu ĉi leciono!
Informieren Sie sich über Einzelheiten [dazu] in der Grammatik dieser Lektion hier!

Bemerkung zu diesem Abschnitt der Auflösungen:
Damit Sie sich an das Wortbild der Zahlwörter gewöhnen sowie das
laute Lesen zu erleichtern, sind alle Zahlen im Esperantotext ausgeschrieben.
Normalerweise kann man aber wie im Deutschen auch die Ziffernschreibweise
verwenden, besonders wenn es um eine Anzahl geht.

Formu nun mem kompletajn frazojn el la sekvantaj vicoj de apartaj vortoj /
Bilden Sie nun selbst vollständige Sätze aus den folgenden Reihen von getrennten Wörtern:


<8.1>
Haro pezas malpli ol unu gramon.
Ein Haar wiegt weniger als 1 Gramm.

<8.2>
Motoro povas pezi tricent kilogramojn.
Ein Motor kann 300 kg wiehen.

<8.3>
Maro povas esti dek du mil metrojn profunda.
Ein Meer kann 12.000 Meter tief sein.

<8.4>
La vojo estas preskaŭ ses metrojn kaj kvindek centimetrojn larĝa.
Der Weg ist fast 6 Meter und 50 Zentimeter breit.

<8.5>
Nia filo studas en urbo, kiu estas cent tridek kilometrojn for de sia familio.
Unser Sohn studiert in einer Stadt, die 130 km von seiner Familie entfernt ist.

<8.6>
Hieraŭ mia avo iris du metrojn preter mi sen vidi min.
Gestern ging mein Großvater 2 Meter an mir vorbei, ohne mich zu sehen.

<8.7>
Mia nepo iras tri kilometrojn al la lernejo.
Mein Enkel geht 3 Kilometer zur Schule.

<8.8>
La ludo daŭras tri horojn kaj tridek minutojn.
Das Spiel dauert 3 Stunden und 30 Minuten.

<8.9>
Mi veturas preskaŭ dek kvin kilometrojn al mia laborejo.
Ich fahre fast 15 Kilometer zu meiner Arbeitsstelle.

<8.10>
La kuirejo de nia domo estas du metrojn kaj okdek centimetrojn longa
kaj du metrojn kaj kvardek centimetrojn larĝa.
Die Küche unseres Hauses ist 2,80 m lang
und 2,40 m breit.

<8.11>
Tiu ĉi stango ne rajtas pezi pli ol tri kilogramojn.
Diese Stange hier darf nicht mehr als 3 Kilo wiegen.

<8.12>
Ĉiun tagon mia kuzino iris al komuna tagmanĝo kun siaj bogepatroj.
Jeden Tag ging meine Kusine zu einem gemeinsamen Mittagessen mit ihren Schwiegereltern.

<8.13>
Tiu ĉi ĉemizo kostas dek du eŭrojn kaj sepdek kvin cendojn.
Dieses Hemd hier kostet 12 Euro und 75 Cent.

<8.14>
En Italujo mi estis jam tri fojojn, sed nur unu fojon mi vizitis Romon.
In Italien war ich schon drei Mal, aber nur ein Mal habe ich Rom besucht.

<8.15>
Ankaŭ loke uzi la telefonon, kostas kelkan monon,
Auch örtlich das Telefon zu nutzen, kostet manches Geld,
tamen plej ofte nur kelkajn monerojn.
allerdings meistens nur einige Münzen.

<8.16>
La rano saltis pli ol unu metron alta el la akvo.
Der Frosch sprang mehr als 1 m hoch aus dem Wasser.

<8.17>
Mia patrino naskis min tridek tagojn antaŭ la dato, kiun la kuracisto diris.
Meine Mutter gebar mich 30 Tage vor dem Datum, das der Arzt gesagt hatte.

<8.18>
La geknaboj lernas po kvin horojn dum unu tago en la lernejo.
Die Jungen und Mädchen lernen je 5 Stunden am Tag (wörtlich: während eines Tages) in der Schule.

<8.19>
La ĉambro kostas po tridek eŭrojn por (unu) persono kaj (unu) nokto.
Das Zimmer kostet (jeweils) 30 € pro Person und Nacht.

<8.20>
Nun atentu:
Nun passen Sie auf:
Mezur-indiko kompreneble ne ricevas la markon -n,
Eine Maßangabe bekommt natürlich nicht die Markierung -n,
se ĝi estas la subjekto aŭ alia frazo-parto, kiu neniam havas markon.
wenn sie das Subjekt oder ein anderer Satzteil ist, der niemals eine Markierung hat.

<8.21>
Dek kvin kilometroj estas longa vojo al la laborejo.
15 km sind ein langer Weg zur Arbeitsstätte.

<8.22>
La alto de Bruno estas pli ol cent naŭdek centimetroj.
Die (Körper)Größe (wörtlich Höhe) von Bruno ist mehr als 190 cm.

<8.23>
La prezo de tiu ĉi ĉemizo estas dek du eŭrojn kaj sepdek kvin cendojn.
Der Preis dieses Hemdes hier ist 12,75 €.

<8.24>
Unu fojo estas neniom.
Einmal ist keinmal (wörtlich: quantitativ nichts, von keinerlei Anzahl).

<8.25>
37 gradoj estas la maksimumo de la korpa temperaturo de sana homo.
37 Grad ist das Maximum der Körpertemperatur eines gesunden Menschen.

<8.26>
La maksimuma pezo de tiu ĉi stango rajtas esti 3 kilogramoj.
Das maximale Gewicht dieser Stange hier darf 3 Kilo sein.

<8.27>
Se la temperaturo estas maksimume nul gradoj, povas fali neĝo.
Wenn die Temperatur maximal 0 Grad ist, kann Schnee fallen.


<9.0>
Temo: Indiko de tempo (punkto aŭ daŭro)
Thema: Angabe von Zeit (Punkt oder Dauer)

Indiko de tempo respondas al la demandoj ">Kiam?" (tempopunkto) kaj "Kiel longe?" (tempodaŭro).
Eine Zeitangabe antwortet auf die Fragen "Wann?" (Zeotpunkt) und "Wie lange?" (Zeitdauer).
Oni indikas tempon per prepozicio (je, en, dum, ...) aŭ per marko -n,
Man gibt eine Zeit durch eine Präposition (je, en, dum) oder durch eine Marke -n an,
ekzemple / zum Beispiel:

En la antaŭa ekzerco jam aperis la ekzemploj /
In der vorigen Übung kamen schon die[se] Beispiele vor:

- "Kiam / Kiel ofte mia kuzino havas komunan tagmanĝon kun siaj bogepatroj?
Wann / Wie oft hat meine Kusine ein gemeinsames Mittagessen mit ihren Schwiegereltern?"
- "En ĉiu tago / Ĉiun tagon ..." / "An jedem Tag / Jeden Tag ..."

- "Kiel longe daŭras la ludo? / Wie lange dauert das Spiel?"
- "La ludo daŭras / Das Spiel dauert
dum tri horoj kaj tridek minutoj / tri horojn kaj tridek minutojn. /
3 Stunden und 30 Minuten (lang)."

Por povi respondi al ĉiaj demandoj pri la tempo, informu vin pri /
Um jedwede Fragen nach der Zeit beantworten zu können, informieren Sie sich über:


<9.1> La tempo-unuoj / Die Zeiteinheiten

La tempo-unuoj estas:
Die Zeiteinheiten sind:
sekundo, minuto, horo, tago, semajno, monato, jaro, jar-deko, jar-cento, jar-milo,
Sekunde, Minute, Stunde, Tag, Woche, Monat, Jahr, Jahrzehnt, Jahrhundert, Jahrtausend,
kaj aliaj.
und andere.

<9.2> La tagoj de la semajno / Die Wochentage

La nomoj de la tagoj de la semajno estas:
Die Namen der Wochentage sind:
dimanĉo, lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo kaj sabato.
Sonntag, Montag, Dienstag, Mittwoch, Donnerstag, Freitag und Samstag.

<9.3> La monatoj

La nomoj de la monatoj de la jaro estas tre simplaj por homoj,
kiuj parolas la Germanan lingvon:
Die Namen der Monate des Jahres sind sehr einfach für Leute,
die Deutsch sprechen (wörtlich: die die deutsche Sprache sprechen):

Januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio,
julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro.
Januar, Februar, März, April, Mai, Juni,
Juli, August, September, Oktober, November, Dezember.

!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!

<9.4> Indiko de tempopunkto: dato kaj tagotempo / Angabe eines Zeitpunkts: Datum und Tageszeit

Daton oni indikas kiel en jenaj ekzemplaj frazoj /
Ein Datum gibt man wie in folgenden Beispielsätzen an:

La unua [tago] de majo estas ferio en multaj landoj.
Der 1. Mai ist in vielen Ländern ein arbeitsfreier Tag.
Je la unua [tago] de majo / La unuan [tagon] de majo
oni ankaŭ en Hispanujo ne laboras.
Am 1. Mai arbeitet man auch in Spanien nicht.
La someraj ferioj estas de la dek-kvina de junio ĝis la dudeka de aŭgusto.
Die Sommerferien sind vom 15. Juni bis zum 20. August.
La nasko-tago de Zamenhof estis la dek-kvina de decembro mil okcent kvindek naŭ post Kristo.
Der Tag der Geburt von Zamenhof war der 25. Dezember 1859 n. Chr.

Tagotempon oni indikas jene / Eine Tageszeit gibt man folgermaßen an:

- Kioma horo estas / Wie spät ist es (wörtlich: Die wievielte Stunde ist [es])??
- Estas la sesa [horo] kaj dudek minutoj.
Es ist zwanzig nach sechs (wörtlich: [Es] ist die sechste [Stunde] und zwanzig Minuten).

Unu tago daŭras de la nula [horo] ĝis la dudek-kvara [horo].
1 Tag dauert von 0 bis 24 Uhr (wörtlich: von der nullten [Stunde] bis zur vierundzwanzigsten [Stunde]).

Nia tagmanĝo ĉiam estas je la dek-dua horo kaj tridek minutoj / ... kaj duona [horo].
Unser Mittagessen ist immer um 12h30 (wörtlich: [um] die zwölfte [Stunde] und deißig Minuten) / ... und eine halbe [Stunde].

La trajno ekveturas je la sepa horo kaj dek kvin minutoj / ... kaj kvarona [horo].
Der Zug fährt um 7 Uhr und 15 Minuten / ... und eine Viertelstunde.
La trajno ekveturas la okan horon kaj kvardek kvin minutojn / ... kaj tri-kvaronan [horon].
Der Zug fährt um 8 Uhr und 45 Minuten / ... und eine Dreiviertelstunde.


<9.5>
Ekzerca dialogo kun indikoj de tempopunktoj (dato kaj tagotempo)
Übungsdialog mit Angaben von Zeitpunkten (Datum und Tageszeit)
Temo: La horaro de Esperanto-kurso
Thema: Der Zeitplan eines Esperanto-Kursus


<9.6>
Kiel longe vi jam lernas Esperanton?
Wie lange lernen Sie schon Esperanto?

Mi lernas Esperanton ekde tri jaroj, do dum sufiĉa tempo.
Ich lerne Esperanto seit drei Jahren, also genügend lange (wörtlich: während einer hinreichenden Zeit).
Mi memoras, ke mi komencis lerni la trian tagon de februaro.
Ich erinnere mich, dass ich am 3. Februar angefangen habe zu lernen.
Unue mi ĉe-estis en intensa por-komencanta kurso, de la tria de februaro ĝis la naŭa.
Zuerst war ich in einem IntensivKurs fü Anfänger (dabei), vom 3. bis zum 9. Februar.

Do, tiu kurso daŭris tutan semajnon!
Dieser Kurs dauerte also eine ganze Woche!
Tiam oni devas esti sufiĉe lernema.
Dann muss man ziemlich lerneifrig sein.

Jes, nur se oni dum la komenca parto lernas ĉiun tagon, tiam oni sufiĉe rapide progresas.
Ja, nur wenn man während des Anfangsteils jeden Tag lernt, dann macht man ausreichend schnelle Fortschritte.

Vi tute pravas.
Da haben Sie völlig Recht.
Se oni nur unufoje en la semajno lernas Esperanton,
tiam oni la semajnon poste jam forgesis ĉion.
Wenn man nur ein Mal in der Woche Esperanto lernt,
dann hat man die Woche darauf schon alles vergessen.


<9.7>
Ĉu la kurso daŭris ankaŭ la tutan tagon?
Dauerte der Kurs auch den ganzen Tag?

Ne, tio fakte tro streĉus.
Nein, das würde wirklich zu sehr anstrengen.
Jen la ĝenerala skemo de nia kursa ĉiutago:
Hier das allgemeine Schema unseres Kursalltags:
Ni komencis ĝin la okan horon kaj finis ĝin la dek-duan horon, apenaŭ kun paŭzoj.
Wir fingen ihn um acht Uhr an und beendeten ihn um zwölf Uhr, kaum, dass wir eine Pause machten (wörtlich: kaum mit Pausen).
Post la tagmanĝo ni estis ĉiam tre lacaj kaj iris hejmen.
Nach dem Mittagessen waren wir immer sehr müde und gingen nach Hause.
Sed hejme mi ripetis kaj re-studis tion, kion ni lernis.
Aber zu Hause wiederholte und studierte ich erneut das, was wir gelernt hatten.

Do, vi lernis ĉiutage kvar horojn, nome de la oka ĝis la dek-dua.
Sie lernten also jeden Tag vier Stunden, nämlich von acht [Uhr] bis zwölf [Uhr].
Bona metodo!
Gute Methode!


<9.8>
Kaj ekde kiam vi bone parolas kiel nun?
Und seit wann sprechen Sie [so] gut wie jetzt?

Mi pensas, ke mi post unu jaro parolis sufiĉe bone.
Ich denke, dass ich nach einem Jahr ziemlich gut sprach.

Ne diru! Ĉu nur unu jaron poste? Tiam vi vere havas grandan talenton.
Sagen Sie bloß! Nur ein Jahr danach? Dann haben Sie wirklich eine große Begabung.

Mi ne scias, ĉu mi havas grandan talenton.
Ich weiß nicht, ob ich eine große Begabung habe.
Estas simple tiel, ke Esperanto estas lernebla kun relativa rapideco.
Es ist einfach so, dass Esperanto mit relativer Schnelligkeit erlernbar ist.

Mi komprenas.
Ich verstehe.
Kioma horo estas nun?
Wie viel Uhr ist es jetzt?

Estas nun la dek-oka kaj tridek kvin minutoj.
Es ist jetzt 18 Uhr 35.

Ĉu jam? Ho, pardonon, tiam mi devas iri. Ĝis la revido!
Schon? Oh, Entschuldigung, dann muss ich gehen. Auf Wiedersehen!

Ĝis revido!
Auf Wiedersehen!

<10.0>
Ekzerca teksto kun diversaj indikoj de tempo /
Übungstext mit verschiedenen Zeitangaben
:

Temo: Anonco de Esperanto-kurso
Thema: Ankündigung eines Esperanto-Kurses


<10.1>
De la tria de januaro ĝis la dudek-sepa de marto okazos Esperanto-kurso en la universitato.
Vom 3. Januar bis zum 27. März wird ein Esperanto-Kurs in der Universität stattfinden.
Ĝi estas por freŝaj komencantoj, do sen jamaj scioj de Esperanto.
Er ist für "frische" Anfänger, also ohne bereits vorhandene Esperanto-Kenntnisse.


Ĉiun ĵaŭdon la instruo okazos dum kvin blokoj de duoblaj instru-horoj.
Jeden Donnerstag wird der Unterricht in (wörtlich: während) 5 Blöcken von einer Doppel-Unterrichtsstunde stattfinden.
Ĉiu bloko daŭros do dufoje tri-kvaronan horon.
Jeder Block dauert also zwei Mal eine Dreiviertelstunde.


<10.2>
La unua instru-bloko ekos je la oka horo kaj dek kvin minutoj,
la dua bloko la dekan horon kaj dek kvin minutojn.
Der erste Unterrichtsblock beginnt um 8:15 Uhr,
der zweite Block um 10:15 Uhr.

Inter la instru-blokoj estos paŭzo de duona horo.
Zwischen den Unterrichtsblöcken ist eine Pause von einer halben Stunde.

Post la tagmanĝo en la studenta manĝejo komenciĝos la instruo kun la tria instru-bloko
Nach dem Mittagessen in der Mensa beginnt der Unterricht mit dem dritten Unterrichtsblock
je la unua horo kaj dek kvin minutoj,
um 1:15 Uhr,
la kvara bloko je la tria [horo] kaj kvarona [horo],
der vierte Block um Viertel nach Drei,
kaj la kvina bloko same du horojn poste, do je la kvina kaj kvarona.
und der fünfte Block desgleichen zwei Stunden danach, also um Viertel nach Fünf.


<10.3>
Instruos profesoro doktoro Robert Hanzen, tre kompetenta Esperanto-instruisto.
Unterrichten wird Pof. Dr. Robert Hansen, ein sehr sachkundiger Esperanto-Lehrer.
Se vi volas, li ekzamenos vin post la kurso,
Wenn Sie wollen, wird er Sie nach dem Kurs prüfen
kaj, se vi estis sukcesa, li konfirmos tion skribe.
und, falls Sie erfolgreich waren, das schriftlich bestätigen.

La kurso kostas entute 120 (cent dudek) eŭrojn,
Der Kurs kostet insgesamt 120 Euro,
el kiuj triono estas antaŭpagenda je la komenco.
wovon ein Drittel am Beginn vorauszubezahlen ist.


<10.4>
Bonvolu anonci vin baldaŭ al la suba adreso, ĉar estas nur dek kvin lokoj.
Bitte kündigen Sie sich bald bei der unten [angegebenen] Adresse an, da es nur 15 Plätze gibt.

Adreso: Prof. d-ro Robert Hanzen, ret-adreso: <hanzen@uni-urbo.eo>
Adresse: Prof. Dr. Robert Hanzen, Netzadresse: ...


<10.5>
Bv. respondi la sekvantajn demandojn pri la supra teksto!
Bitte die folgenden Fragen über den obigen Text beantworten!

Unua demando: En kiuj monatoj okazos la supre anoncita kurso?
1. Frage: In welchen Monaten findet der oben angekündigte Kurs statt?
La kurso okazos inter januaro kaj marto, do en januaro, februaro kaj marto.
Der Kurs findet zwischen Januar und März statt, also im Januar, Februar und März.

Dua demando: Kie okazos la kurso?
2. Frage: Wo wird der Kurs stattfinden?
La kurso okazos en la universitato.
Der Kurs wird in der Universität stattfinden.

Tria demando: Ĉu la kurso estas por jamaj Esperanto-parolantoj?
3. Frage: Ist der Kurs für bereits Esperanto Sprechende?
Ne, ĝi estas por freŝaj komencantoj, do sen jamaj scioj de Esperanto.
Nein, er ist für ganz neue ("frische") Anfänger, also ohne bereits vorhandene Esperanto-Kenntnisse.

Kvara demando: En kiu tago de la semajno okazos la kurso?
4. Frage: An welchem Wochentag findet der Kurs statt?
La kurso okazos ĉiam dum ĵaŭdo / ĉiun ĵaŭdon.
Der Kurs findet immer am Donnerstag / jeden Donnerstag statt.

Kvina demando: Je kioma horo komenciĝos la unua instru-bloko?
5. Frage: Um wie viel Uhr beginnt der erste Unterrichtsblock?
La unua instru-bloko ekos je la oka horo kaj kvarono.
Der erste Unterrichtsblock beginnt um Viertel nach acht.

Sesa demando: Dum kiom da instru-blokoj oni lernos ĉiutage?
6. Frage: Wie viele Unterrichtsstunden lernt man täglich?
Estos ĉiutage kvin instru-blokoj.
Es sind täglich fünf Unterrichtsblöcke.

Sepa demando: Kaj kiel longe daŭros unu instru-bloko?
7. Frage: Und wie lange dauert ein Unterrichtsblock?
Unu instru-bloko daŭros unu duoblan instru-horon, do dufoje tri kvaronajn horojn.
Ein Unterrichtsblock dauert eine doppelte Unterrichtsstunde, also zweimal 3/4 Stunde (wörtlich: ... 3 Viertel-Stunden).

Oka demando: Kiel longa estos la paŭzo inter du instru-blokoj?
8. Frage: Wie lang ist die Pause zwischen zwei Unterrichtsblöcken?
La paŭzo inter du instru-blokoj estos duona horo.
Die Pause zwischen zwei Unterrichtsblöcken ist eine halbe Stunde.

Naŭa demando: Kie la kursanoj tagmanĝos?
9. Frage: Wo werden die Kursteilnehmer essen?
La kursanoj manĝos en la studenta manĝejo.
Die Kursteilnehmer werden in der Mensa essen.

Deka demando: Ĉu instruos malkompetenta nesciulo?
10. Frage: Wird ein unbedarfter Dünnbrettbohrer den Unterricht abhalten?
Ne, instruos tre kompetenta Esperanto-instruisto, universitata profesoro kaj doktoro.
Nein, es wird ein sehr kompetenter Esperanto-Lehrer unterrichten, ein Professor und Doktor der Universität.

Dek-unua demando: Kiom kostas la kurso?
11. Frage: Was kostet der Kurs?
La kurso kostas 120 (cent dudek) eŭrojn.
Der Kurs kostet 120 Euro.

Dek-dua demando: Kiom da lokoj havas la kurso?
12. Frage: Wie viele Plätze hat der Kurs?
La kurso havas nur dek kvin lokojn.
Der Kurs hat nur 15 Plätze.

Dek-tria demando: Ĉu sufiĉas, se oni anoncas sin maljam post longa tempo?
13. Frage: Reicht es, wenn man sich erst nach langer Zeit anmeldet?
Kompreneble ne, la malmultaj lokoj certe rapide estos for.
Natürlich nicht, die wenigen Plätze werden sicher schnell weg sein.

Dek-kvara demando: Kio estas la kondiĉo por ricevi konfirmon pri sukceso?
14. Frage: Was ist die Bedingung, um eine Bestätigung über den Erfolg zu erhalten?
La kurs-estro devas ekzameni onin, kaj oni devas sukcesi kompreneble.
Der Kursleiter muss einen prüfen, und man muss natürlich erfolgreich sein.

<11.0>
Konstru-radikoj de Esperanto
Bildungswurzeln des Esperanto

Vi lernis jam dudek naŭ specialajn vorterojn por konstrui novajn vortojn en Esperanto.
Sie haben schon 29 spezielle Wortbestandteile, um im Esperanto neue Wörter zu konstruieren, gelernt.
Oni povas nomi ilin "konstru-radikoj",
Man kann sie "Bildungswurzeln" nennen,
ĉar ili en Esperanto ne nur estas afiksoj, sed ankaŭ radikoj.
weil sie im Esperanto nicht nur Affixe, sondern auch Wurzeln sind.

Specialaj afiksoj estas la "prefiksoj" aŭ "antaŭsilaboj"; ili staras ĉe la komenco de iu vorto.
Spezielle Affixe sind die "Präfixe" oder "Vorsilben", sie stehen am Anfang eines Wortes.
La aliaj afiksoj estas la "sufiksoj"; ili staras ĉe la fino de iu vorto.
Die anderen Affixe sind "Suffixe" (Nachsilben); sie stehen am Ende eines Wortes.
Prefiksoj estas: bo-, dis-, ek-, fi-, ge-, mal-, mis-, pra-, re-
Präfixe sind: ...
Sufiksoj estas: -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ebl-, -eg-, -ej-, -em-, -er-, -estr-, -et-, -il-, -in-, -ind-, -ist-, -obl-, -on-, -uj-, -ul-
Suffixe sind: ...

Enmetu nun la ĝustajn afiksojn en la sekvantajn frazojn:
Fügen Sie jetzt die richtigen Bildungsteile/Affixe in die folgenden Sätze ein:


<11.1>
La horloĝo montradas la horon per hor-montrilo, la minutojn per minuto-montrilo.
Die Uhr zeigt immer die Stunde mit dem Stundenzeiger, die Minuten mit dem Minutenzeiger.

<11.2>
Riĉa homo estas riĉulo.
Ein reicher Mensch ist ein Reicher (= reicher Mensch).

<11.3>
Homo, kiu estas bela, estas belulo; virino, kiu estas bela, estas belulino.
Ein Mensch, der schön ist, ist ein Schöner; eine Frau, die schön ist, ist eine Schöne.

<11.4>
Malgranda kato estas kateto.
Eine kleine Katze ist ein Kätzchen.

<11.5>
La familio de mia edzo estas mia bofamilio.
Die Familie meines Ehemannes ist meine Schwiegerfamilie.

<11.6>
Kiam oni komencas dormi, tiam oni ekdormas.
Wenn man anfängt zu schlafen, dann schläft man ein.

<11.7>
Homo, kiu havas la profesion, konstrui domojn, estas domkonstruisto.
Ein Mensch, der den Beruf hat, Häuser zu bauen, ist ein Baumeister von Häusern.

<11.8>
Intense ŝati, bati, ŝoki, kaj tiel plu estas ŝategi, bategi, ŝokegi ktp.
Intensiv [etwas] mögen, schlagen, schockieren, und so weiter ist
überaus gern mögen, heftig schlagen, heftig schockieren, usw.

<11.9>
Iu, kiu ne havas bonan koron, estas malbonkorulo.
Jemand, der kein gutes Herz hat, ist ein hartherziger Mensch.

<11.10>
La fratoj kaj fratinoj de mia edzino estas miaj bogefratoj.
Die Brüder und Schwestern meiner Frau sind meine Schwägerinnen und Schwäger.

<11.11>
Homoj, kiuj vivis antaŭ longega tempo, estas niaj pra-uloj.
Menschen, die vor sehr langer Zeit lebten, sind unsere Vorfahren.

<11.12>
Tridek minutoj estas duona horo.
30 Minuten sind eine halbe Stunde.

<11.13>
Esperanto estas ne nur relative facile lernebla, sed ankaŭ same facile instruebla.
Esperanto ist nicht nur relativ leicht erlernbar, sondern auch ebenso leicht lehrbar.

<11.14>
Instrumento por aŭdi estas aŭdilo, kaj instrumento por paroli estas parolilo.
Ein Instrument zum Hören ist ein Hörer, und ein Instrument zum Sprechen ist ein Mikrofon.

<11.15>
Botelo taŭgas kiel laktujo.
Eine Flasche eignet sich als Milchbehälter.

<11.16>
Homo, kiu vivas en urbo, estas urbano.
Ein Mensch, der in einer Stadt wohnt, ist ein Städter.

<11.17>
Libroj aperadas en eldonejo.
Bücher erscheinen laufend in einem Verlag.

<11.18>
Se vi, farante iun aferon, la unuan fojon ne sukcesas, simple refaru ĝin.
Wenn du bei der Durchführung einer Sache beim ersten Mal keinen Erfolg hast, mach sie einfach noch einmal.

<11.19>
Dum mono estas pagilo, lingvo estas komunikilo.
Während Geld ein Zahlungsmittel ist, ist eine Sprache ein Verständigungsmittel.

<11.20>
Lakto estas senalkoholaĵo.
Milch ist ein alkoholfreies Getränk (wörtlich: ... ein alkoholfreies Ding).

<11.21>
Tre malmulte estas iomete.
Sehr wenig ist ein kleines bisschen.

<11.22>
Dua ekzemplero de io estas duoblaĵo.
Ein zweites Exemplar ist ein Doppel.

<11.23>
Kiu ĉiam emas manĝi, estas manĝemulo.
Wer es jederzeit geneigt ist zu essen, ist ein Vielfraß.

<11.24>
Kiu neniam emas labori, estas mallaboremulo.
Wer niemals zu arbeiten geneigt ist, ist ein Faulpelz.

<11.25>
La instruisto donas al ĉiu lernanto skribaĵon, ŝi disdonas la ĝin en la lernejo inter ĉiuj lernejanoj.
Die Lehrperson gibt jedem Schüler ein Schriftstück, sie verteilt es in der Schule unter alle Schüler.

<11.26>
Kiam iu agas aŭ parolas kiel fiulo, la ĉeestaantoj vokas "Fi! Fi!".
Wenn jemand handelt oder spricht wie ein Schurke, rufen die Anwesenden: "Pfui! Pfui!".

<11.27>
Atentu, ke vi en Esperanto ne misprononcu la malfacilan sonon "ĵ"!
Passen Sie auf, dass Sie im Esperanto nicht den schwierigen Laut "ĵ" falsch aussprechen!

<11.28>
Homo, kiu vivas inter kampoj, loĝas en la kamparo kaj do estas kamparano.
Ein Mensch, der zwischen Feldern lebt, wohnt auf dem Lande und ist also ein Landbewohner.

<11.29>
Kelkaj fremduloj iras piede preter la multaj vidindaĵoj tra la vizitinda urbo.
Einige Fremde gehen zu Fuß an den vielen Sehenswürdigkeiten vorbei durch die besuchenswerte Stadt.

<11.30>
Unu vorto por "punkto de la programo" estas "programero".
Ein [einziges] Wort für "Punkt des Programmes" ist "Programmbestandteil".

<11.31>
La homo kun la plej alta rango en la urbo estas la urbestro.
Der Mensch mit dem höchsten Rang in der Stadt ist der Bürgermeister.

<11.32>
Ĉevalo en malbona stato estas ĉevalaĉo.
Ein Pferd in schlechtem Zustand ist ein Klepper.

<11.33>
Ĉiu instrumento por manĝi estas manĝilo,
Jedes Instrument zum Essen ist ein "Esswerkzeug",
kaj ĉiuj manĝiloj kune estas la manĝilaro.
und alle "Esswerkzeuge" zusammen sind das Essbesteck.


<12.0>
Formu frazojn per "Kiam - tiam".
Bilden Sie Sätze mit "Wenn/Als - dann"

Ekz. (= Ekzemple):
Zum Beispiel:

Kiam oni volas telefoni, tiam oni ĉiam havas nur malĝustajn monerojn.
Wenn man telefonieren will, dann hat man immer nur falsche Münzen.


<12.1>
Kiam estas vintro, tiam varma domo estas bona.
Wenn es Winter ist, dann ist ein warmes Haus gut.

<12.2>
Kiam parenco(j) venas al mi, tiam mi ĝojas.
Wenn (ein) Verwandte(r) zu mir kommt, dann freue ich mich.

<12.3>
Kiam oni havas vundon sur fingro, tiam oni malĝojas.
Wenn man eine Wunde am Finger hat, dann ist man traurig.

<12.4>
Kiam mi dormas en la lito, tiam mi surhavas noktoveston.
Wenn ich im Bett schlafe, dann habe ich ein Nachtgewand an.

<12.5>
Kiam oni demandas, tiam oni ricevas respondon.
Wenn man fragt, dann erhält man eine Antwort.

<12.6>
Kiam la lakto en la botelo estas varma, tiam la bebo povas trinki (ĝin).
Wenn die Milch in der Flasche warm ist, dann kann das Baby (sie) trinken.

<12.7>
Kiam la patro ludas kun la bebo, tiam ĝi ridetas.
Wenn der Vater mit dem Baby spielt, dann lächelt es.

<12.8>
Kiam la bopatrino saltis kriante, tiam Hugo ridis.
Als die Schwiegermutter schreiend [umher]sprang, da lachte Hugo.

<12.9>
Kiam la bopatrino batis Hugon, tiam li falis.
Als die Schwiegermutter Hugo schlug, da fiel Hugo [hin].

<12.10>
Kiam Hugo diris al la bopatrino, ke ŝi tuj for-iru el la domo, tiam ankaŭ lia edzino for-iris.
Als Hugo zur Schwiegermutter sagte, dass sie sofort das Haus verlassen solle, da ging auch seine Frau weg.

<12.11>
Kiam Zamenhof estis juna, tiam li loĝis en urbo, en kiu vivis anoj de multaj nacioj.
Als Zamenhof jung war, da wohnte er in einer Stadt, in der Angehörige vieler Nationen lebten.

<12.12>
Kiam Zamenhof estis kuracisto, tiam li kuracis ankaŭ homojn, kiuj ne havis multan monon.
Als Zamenhof Arzt war, da behandelte er auch Leute, die nicht viel Geld hatten.

<12.13>
Kiam Zamenhof ne povis pagi la unuan libron, tiam lia bopatro pagis ĝin.
Als Zamenhof das erste Buch nicht bezahlen konnte, da bezahlte es sein Schwiegervater.

<12.14>
En kiuj frazoj taŭgas ankaŭ "se"?
In welchen Sätzen eignet sich auch "Wenn ..."?
Ĉu vi povas diri, kial?
Können Sie sagen, warum?

Antwort:
In allen Sätzen, in denen man statt einen Zeitpunkt ("Wenn/Als/Sobald")
auch eine Bedingung ("Wenn/Falls") ausdrücken könnte.
Das ist in den Sätzen 12.0 bis 12.7 der Fall.

En kiuj certe ne?
In welchen [Sätzen] sicher nicht?
Ĉu vi povas diri, kial ne?
Können Sie sagen, warum nicht?

Antwort:
Ein
se ("Wenn/Falls") ist in solchen Sätzen nicht möglich, in denen es um eine schon
geschehene Handlung geht ("Als ..."), die deshalb keine Bedingung darstellen kann.
Das ist in den Sätzen 12.8 bis 12.13 der Fall.

Bemerkung:
Wie im Deutschen das "da(nn)" kann im Esperanto überall das
tiam wegfallen;
es steht nur zur Betonung des Zeitpunkts bzw. der Bedingung.


<13.0>
Ripeto: Rekta kaj nerekta paroloj

Wiederholung: Direkte und indirekte Rede (Im Esperanto Plural, da 2 verschiedene Tätigkeiten!)

El frazo kun rekta parolo formu frazon kun nerekta parolo.
Bilden Sie aus einem Satz mit direkter Rede einen Satz mit indirekter Rede.
Atentu la tempon!
Achten Sie auf die Zeit[form]!

Ekzemploj:
Beispiele:

Toni diris: "Tio estas malbona." =>
Toni diris, ke tio estas malbona.

Toni sagte: "Das ist schlecht." =>
Toni sagte, dass das schlecht sei.

Hugo diras: "Bopatrino, tuj for-iru el nia domo!" =>
Hugo diris, ke lia bopatrino tuj for-iru el ilia domo.

Hugo sagt: "Schwiegermutter, geh sofort aus unserem Haus weg!" =>
Hugo sagt, dass seine Schwiegermutter sofort aus dem Haus weggehen solle.

Kaj nun estas via vico / Und nun sind Sie an der Reihe:


<13.1>
Hieraŭ mi diris al Esperanto-amiko, ke mi nun havas novan Esperanto-vortaron.
Gestern sagte ich zu einem Esperanto-Freund, dass ich nun ein neues Esperanto-Wörterbuch habe.

<13.2>
La edzino de Hugo diris, ke ŝi tiam ankaŭ for-iros el la domo.
Hugos Frau sagte, dass sie dann auch aus dem Haus fortgehen werde.

<13.3>
Hugo pensis, ke la bopatrino estas vundita, ĉar śi tuśis la fornelon.
Hugos dachte, dass die Schwiegermutter verwundet sei, weil sie den Herd berührt habe.

<13.4>
Hugo ne timis, ke ankaŭ lia edzino for-iros.
Hugos fürchtete nicht, dass auch seine Frau fortgehen werde.

<13.5>
Duonan horon antaŭe mi aŭdis, ke la telefono eksonas.
Eine halbe Stunde zuvor hörte ich, dass das Telefon ertönte.

<13.6>
Kiam mi venis hejmen, mi vidis, ke mia patro jam venis kaj sidas en la kuirejo.
Als ich nach Hause kam, sah ich, dass mein Vater schon gekommen war und in der Küche saß.

<13.7>
Morgaŭ mia edzino certe repetos min, ke mi bonvole metu la manĝilaron sur la tablon.
Morgen wird mich meine Frau sicher erneut bitten, dass ich bitte das Essbesteck auf den Tisch lege.


<13.8>
Nun al pli alta nivelo: Formu rekte frazojn kun nerekta parolo:
Nun zu einem höheren Niveau: Bilden Sie direkt Sätze mit indirekter Rede:

<13.9>
La eta knabo kritikis, ke televidilo ne estas en la domo, sed bebo.
Der kleine Junge kritisierte, dass ein Fernsehapparat nicht im Haus sei, aber ein Baby.

<13.10>
Mia amiko komunikis al mi, ke li morgaŭ venos en nian urbon.
Mein Freund teilte mir mit, dass er morgen in unsere Stadt käme.

<13.11>
Lia edzino ne povis diri al Hugo, ke li pli bone ne manĝu malfreŝan kukon.
Seine Ehefrau konnte Hugo nicht sagen, dass er besser keinen alten Kuchen essen solle.

<13.12>
Zamenhof pensis, ke li per neŭtrala lingvo povos helpi al la homaro.
Zamenhof dachte, dass er mit einer neutralen Sprache der Menschheit helfen könne.

<13.13>
La gepatroj deziris, ke Bruno havu ne tro longan hararon.
Die Eltern wünschten, dass Bruno nicht zu langes Haar habe.

<13.14>
Mia bopatro scias, ke li baldaŭ havos multan monon.
Mein Schwiegervater weiß, dass er bald viel Geld haben wird.

<13.15>
Hugo ŝercis, ke varmega fornelo ne kaŭzas varman someron.
Hugo scherzte, dass ein heißer Herd keinen warmen Sommer verursacht.

<13.16>
Hugo kriis fine, ke Toni ne ĉiam diru nur: "Tio estas bona" kaj "Tio estas malbona".
Hugo schrie zum Schluss, dass Toni nicht immer nur "Das ist gut" und "Das ist schlecht" sagen solle.

<13.17>
Mi petas vin, ke vi morgaŭ venu al nia Esperanto-kurso.
Ich bitte dich / Sie / euch, dass du / Sie / ihr morgen zu unserem Esperanto-Kurs kommt.


<14.0>
La sufiksoj "-ig-" kaj "-iĝ-" / Die Suffixe -ig- und -iĝ-

La signifo de la konstru-radiko "-ig-" estas / Die Bedeutung der Bildungswurzel -ig- ist
'machen', 'veranlassen' .
La signifo de la konstru-radiko "-iĝ-" estas / Die Bedeutung der Bildungswurzel -iĝ- ist
'werden', 'in einen Zustand übergehen’ .

La malbona reago de Hugo igis lian bopatrinon, bati lin.
Die ungute Reaktion von Hugo brachte seine Schwiegermutter dazu, ihn zu schlagen.
Per ĉiutaga uzo dum multaj jaroj Esperanto iĝis lingvo.
Durch alltäglichen Gebrauch während vieler Jahre wurde Esperanto zu einer Sprache.


Facila estas la uzo de "-ig-" kaj "-iĝ-" malantaŭ radikoj, kiuj ne estas verboj: ...
Leicht ist der Gebrauch von -ig- und -iĝ- hinter Wurzeln, die keine Verben sind: ...


Malfacila estas la uzo de "-ig-" kaj "-iĝ-" malantaŭ radikoj, kiuj estas verboj.
Schwierig ist der Gebrauch von -ig- und -iĝ- hinter Wurzeln, die Verben sind.

Unue oni devas scii, ĉu la verbo povas havi objekton (tiam la verbo estas transitiva),
Zuerst muss man wissen, ob das Verb ein Objekt haben kann (dann ist das Verb transitiv),
aŭ ĉu la verbo ne povas havi objekton (tiam la verbo estas netransitiva).
oder ob das Verb kein Objekt haben kann (dann ist das Verb intransitiv).
Bedaŭrinde estas malfacile, lerni por ĉiu nova verbo, ĉu ĝi estas transitiva aŭ netransitiva.
Leider ist es schwierig, für jedes neue Verb zu lernen, ob es transitiv oder intransitiv ist.


Regulo / Regel:
Se verbo estas transitiva, tiam ĝia netransitiva formo havas la sufikson -iĝ-:
Wenn ein Verb transitiv ist, dann hat seine intransitive Form das Suffix -iĝ-:
Kiam mia patrino naskis min, mi naskiĝis.
Als meine Mutter mich gebar, kam ich zur Welt.
Se verbo estas netransitiva, tiam ĝia transitiva formo havas la sufikson -ig-:
Wenn ein Verb intranstiv ist, dann hat seine transitive Form das Suffix -ig-:
Mia onklo mortis, ĉar tro da alkoholo mortigis lin.
Mein Onkel starb, weil zu viel Alkohol ihn tötete.


Bv. legi pli pri la sufiksoj -ig- kaj -iĝ- unue en la vortaro kaj due en la gramatiko.
Bitte lesen Sie mehr über die Suffixe -ig- und -iĝ-
erstens/zuerst im Wörterbuch und zweitens in der Grammatik.


Trie enmetu la sufiksojn en la sekvantajn frazojn.
Drittens setzen Sie die Suffixe in die folgenden Sätze ein.
(Se temas pri verbo, apliku la supran regulon. /
Wenn es um ein Verb geht, wenden Sie die obige Regel an.)


<14.1>
Profesoro povas doktorigi studinton, kiu do doktoriĝas.
Ein Professor kann eine(n) Studierte(n), der also Doktor wird, zum Doktor machen.

<14.2>
Kompletigu la frazojn, por ke ili kompletiĝu!
Vervollständigen Sie die Sätze, damit sie vollständig werden!

<14.3>
Patriĝi malfacilas ne, esti patro tamen tre.
Vater werden ist nicht schwer, Vater sein dagegen sehr.

Bemerkung:
In der Esperanto-Fassung wurde von der gebräuchlichen Wortstellung
abgewichen, um Rhythmus und Reim wie im Original zu haben.
Esperanto ist eben flexibel.

<14.4>
La leciono daŭru, do daŭrigu ĝin!
Die Lektion soll weitergehen, also setzen Sie sie fort!

<14.5>
La instruisto komencas la instruhoron; ĝi komenciĝas je la 9a.
Die Lehrperson beginnt die Unterrichtsstunde; sie (= die Stunde) beginnt um 9 Uhr.

<14.6>
Tiu tro multe kostonta afero devas nun finiĝi; mi devigos iun fini ĝin.
Diese künftig zu kostspielige (wörtlich: zu viel kosten werdende) Sache muss nun enden; ich werde jemanden zwingen, sie zu beenden.

<14.7>
Se vi duobligos niajn kostojn, nia mono duoniĝos.
Wenn Sie unsere Kosten verdoppeln, halbiert sich unser Geld.

<14.8>
Bv. skani la kurs-anoncon kaj pendigu ĝin al la muro!
Bitte scanne die Kursankündigung und hänge ihn an die Wand!

<14.9>
Bonvolu sidigi vin! Bonvolu eksidi! Sidiĝu!
Bitte setzen Sie sich! Bitte nehmen Sie Platz! Setzen Sie sich!
(Ebenso könnte man hier die Duzformen nehmen oder mehrere Personen anreden.)

<14.10>
Kiel vi nomas vin? Kiel vi nomiĝas?
Wie nennen Sie sich? Wie heißen Sie?
(Analog die Duzformen und die Pluralformen mit "euch")

<14.11>
Bv. starigi la botelon sur la tablon!
Bitte stellen Sie die Flasche auf den Tisch!

<14.12>
Aliĝu tuj al la seminario, antaŭ ol oni nuligos ĝin.
Melden Sie sich sofort bei dem Seminar an, bevor man es streicht.


<15.0>
Ŝercbildo: La amato sub la lito
Ein Witzbild: Der Liebhaber unterm Bett

Diru, kio ĵus okazis sur la ŝercbildo kaj kio ĝuste nun okazas.
Sagen Sie, was unmittelbar vorher auf dem Witzbild geschah und was genau in diesem Moment passiert.

Ĵus okazis / Soeben ist passiert:
<15.1>
En lito ĉeestis viro kaj virinoj, verŝajne geedzoj.
In einem Bett waren ein Mann und eine Frau anwesend, wahrscheinlich ein Ehepaar.

<15.2>
Ili ne dormis.
Sie schliefen nicht.

<15.3>
La edzino estas bela kaj apenaŭ vestita per mallonga noktovesto.
Die Ehefrau ist schön und mit einem kurzen Nachtgewand kaum bekleidet.

<15.4>
Subite la telefono eksonis.
Plötzlich ertönte das Telefon.

<15.5>
La edzino tuj prenis la aŭdilon kaj demandis, kiu telefonas.
Die Ehefrau nahm sofort den Hörer und fragte, wer anrief.

<15.6>
Post kiam ŝi aŭdis la respondon, ŝi diris: "Por vi, via edzino!"
Nachdem sie die Antwort gehört hat, sagte sie: "Für dich, deine Frau!"

<15.7>
Ŝia edzo ne komprenis tion.
Ihr Mann verstand das nicht.

Sublitulo
"Por vi, via edzino!"
"Für dich, deine Frau!"

Ĝuste okazas: / Gerade passiert:
<15.8>
Jen venas mano en noktovesto de sub la lito kaj prenas la aŭdilon.
Da kommt eine Hand in einem Nachtgewand unter dem Bett hervor
(wörtlich: von unter dem Bett) und nimmt den Hörer.

<15.9>
Do, estas klare, ke kaŝas sin amato tie kaj ke la edzino estas ties amatino.
Also ist klar, dass sich ein Liebhaber dort versteckt und dass die Ehefrau dessen Geliebte ist.

<15.10>
Nun la edzo havas grandegajn okulojn, ĉar li ricevis fortan ŝokon.
Jetzt hat der Ehemann riesengroße Augen, denn er hat einen heftigen Schock bekommen.


<16.0>
Kompletigu la sekvantajn frazojn por ripeti la novajn vortojn!
Vervollständigen Sie die folgenden Sätze um die neuen Wörter zu wiederholen!


<16.1a> = <16.1b>
(La respondanto "Hugo" estu viro!)
(Der Antwortende "Hugo" muss ein Mann sein!)

Saluton, Hugo! Kiel vi fartas?
Grüß dich, Hugo! Wie geht es dir?

Saluton, Toni! Mi fartas ne tro bone.
Grüß dich, Toni! Mir geht es nicht allzu gut.

Kial ne, amiko mia? Bonvolu diri al mi.
Warum nicht, mein Freund? Bitte sag es mir.

Mi estas tre malĝoja, ĉar mi ne certas pri unu afero.
Ich bin sehr traurig, weil ich [mir] über eine Sache nicht sicher bin.

Pri kiu afero vi parolas? Diru al mi.
Über welche Sache sprichst du? Sag es mir.

Hieraŭ mi ricevis fortan ŝokon.
Gestern erhielt ich einen heftigen Schock.

Kio ŝokis vin?
Was hat dich geschockt?

Mi kuŝis kun mia edzino en la lito.
Ich lag mit meiner Frau im Bett.

Hm, tre privata afero, kiun vi komunikas al mi. Sed daŭrigu!
Hm, eine sehr private Angelegenheit, die du mir da mitteilst. Aber fahr fort!

Jen la telefono eksonis.
Da ertönte das Telefon.

Kaj ĉu vi tial ricevis ŝokon? Kiu telefonis?
Und hast du deshalb einen Schock bekommen? Wer rief an?

Estis la edzino de Bruno. Ĉu vi eble konas lin?
Es war die Frau von Bruno. Kennst du ihn vielleicht?

Ne, ĉu estas amiko de vi?
Nein, ist es ein Freund von dir?

Ne, Bruno kaj lia edzino loĝas en la domo apud nia.
Nein, Bruno und seine Frau wohnen in dem Haus neben unserem.

Mi komprenas. Kaj kial lia edzino telefonis?
Ich verstehe. Und warum hat seine Frau angerufen?

Por paroli kun sia edzo.
Um mit ihrem Mann zu sprechen.

Ĉu kun sia edzo? Vi certe ridis, ĉu ne?
Mit ihrem Mann? Du hast sicher gelacht, nicht wahr?

Mi ne ridis, ĉar ŝia edzo kuŝis sub nia lito.
Ich habe nicht gelacht, denn ihr Mann lag unter unserem Bett.

Ne diru!! Kaj kiel vi eksciis tion?
Sag bloß! Und wie hast du das erfahren?

Per tio, ke mia edzino donis al li la aparaton.
Dadurch, dass meine Frau ihm den Apparat gab.

Ĉu via edzino sciis, ke li kuŝas sub via lito?
Deine Frau wusste, dass er unter eurem Bett lag?

Jes, kaj tial mi nun estas malcerta.
Ja, und deshalb bin ich jetzt unsicher.

Pri kio vi tiam ankoraŭ estas malcerta?
Über was bist du da noch unsicher?

Ĉu Bruno estas la amato de mia edzino aŭ ne ...
Ob Bruno der Liebhaber meiner Frau ist oder nicht ...

<16.2a> = <16.2b>
Ĉu vi povas diri al mi, de kie venas Esperanto?
Kannst du mir sagen, woher Esperanto kommt?

Kompreneble! Ĝin elpensis unu homo, nome Ludwig Lazarus Zamenhof.
Natürlich! Die hat ein [einziger] Mensch ausgedacht, nämlich Ludwig Lazarus Zamenhof.

Ĉu unu homo elpensis la tutan lingvon?
Ein [einziger] Mensch hat [sich] die ganze Sprache ausgedacht?

Ne la tutan lingvon, sed la komencon. Lingvo ĉiam estas senfina.
Nicht die ganze Sprache, sondern den Anfang. Eine Sprache ist immer endlos.

En kiu jarcento Zamenhof vivis?
In welchem Jahrhundert lebte Zamenhof?

Li vivis en la dek-naŭa jarcento.
Er lebte im 19. Jahrhundert.

Kaj por kio tiu lingvo taŭgu?
Und wozu sollte die Sprache taugen?

Li pensis, ke Esperanto taŭgu kiel internacia komunikilo.
Er dachte, dass Esperanto als internationales Kommunikationsmittel taugen werde.

Kial li ne prenis alian lingvon?
Warum hat er nicht eine andere Sprache genommen?

Ĉar la internacia komunikilo estu neŭtrala.
Weil die internationale Sprache neutral sein sollte.

Kial neneŭtrala lingvo estas malbona?
Warum ist eine nichtneutrale Sprache schlecht?

La homoj, kiuj povas paroli sian gepatran lingvon, estas tiam superuloj,
kaj la aliaj estas subuloj. Tiam oni ofte estas malamikoj.
Die Menschen, die ihre Muttersprache sprechen, sind dann Überlegene,
und die anderen sind Unterlegene. Dann ist man oft Feinde.

Mi komprenas. Tiam neŭtrala lingvo pli taŭgas.
Ich verstehe. Dann ist eine neutrale Sprache besser geeignet.
Ĉu Zamenhof estis lingvisto?
War Zamenhof Sprachwissenschaftler?

Ne, li estis kuracisto, sed li kaj ankaŭ lia patro kaj lia avo sciis multe pri lingvoj.
Nein, er war Arzt, aber er und auch sein Vater und sein Großvater wussten viel über Sprachen.

<16.3a> = <16.3b>
Saluton, Hugo! Ĉu ĉio en ordo hejme?
Hallo, Hugo! Alles in Ordnung zu Hause?

Jes, ĉio en ordo. Mi havas nur iom da doloroj.
Ja, alles in Ordnung. Ich habe nur etwas Schmerzen.

Kaj ĉu vi scias, kio kaŭzas la dolorojn?
Und weißt du, was die Schmerzen verursacht?

Jes, mi manĝis grandan kukon, kaj ĝi ne plu estis freŝa.
Ja, ich habe einen großen Kuchen gegessen, der nicht mehr frisch war.

Malinteligentulo! Ĉu via edzino ne diris, ke vi tion ne faru?
Dummkopf! Hat deine Frau nicht gesagt, dass du das nict machen sollst?

Ŝi ne povis, ĉar ŝi ne plu estis en la domo.
[Das] konnte sie nicht, denn sie war nicht mehr im Haus.
Ŝi hieraŭ foriris kaj ne revenis.
Sie ging gestern fort und kam nicht zurück.

Ne diru! Ĉu ŝi havis kaŭzon por foriri?
Sag bloß! Hatte sie einen Grund fortzugehen?

Ne. Estis nur, ĉar mi diris, ke mia bopatrino ne plu loĝu kun ni.
Nein. Es war bloß, weil ich gesagt hatte, dass meine Schwiegermutter
nicht mehr mit uns [zusammen]wohnen sollte.

Ekde kiam vi estas malamika al via bopatrino?
Seit wann bist du deiner Schwiegermutter feindlich [gesinnt]?

Ekde tiam, kiam ŝi batis min tiel forte, ke mi falis.
Seit (da, als) sie mich so heftig schlug, dass ich hinfiel.

Batoj inter parencoj! Kaj ĉu ŝi havis kaŭzon por bati vin?
Prügel unter Verwandten! Und hatte sie einen Grund, dich zu schlagen?

Tute ne, mi nur ridis kaj ĝojis.
Überhaupt nicht, ich hatte nur gelacht und mich gefreut.

Tion mi ne komprenas. Kio estis tiom ridinda? Kial vi ridis laŭte?
Das verstehe ich nicht. Was war so überaus lächerlich? Warum hast du laut gelacht??

Ĉar mia bopatrino, tuŝinte la varmegan fornelon,
Weil meine Schwiegermutter, nachdem sie den heißen Herd angefasst hatte
(wörtlich: angefasst habend den ...),

faris kriante grandajn saltojn pro siaj dolorantaj fingroj.
schreiend große Sprünge wegen ihrer schmerzenden Finger machte.

Malbonkorulo! Kaj vi diras, ke ĉio estas en ordo hejme!
Herzloser Kerl! Und du sagst, dass zu Hause alles in Ordnung sei!

Hejme ĉio estas en ordo, nur kun mi ne: Mi havas iom da doloroj ...
Zu Hause ist alles in Ordnung, nur mit mir nicht: Ich habe etwas Schmerzen ...

Startseite Übersetzungen zu Lektion 4 Lektion 5 Übersetzungen zu Lektion 5 Grammatik zu Lektion 5 Übersetzungen zu Lektion 6
Wörterbuch Esp.-Deutsch: a al an ar b bo c ĉ d di do e ek er f fi fr g ĝ h ĥ i in io j ĵ k ki kl kon kr ku l li m me mo n ni o p pe po pr r ri s se si so su ŝ t ti to u v vi vo z
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X ... Z