Esperanto-Kurs, Auflösungen zu Lektion 10
Titelillustration: Dirk Wieczorek

Startseite Übersetzungen zu Lektion 9 Lektion 10 Übersetzungen zu Lektion 10 Grammatik zu Lektion 10

Lektion 10, Lösungen und Übersetzungen / leciono dek, solvoj kaj tradukoj


<1.0>
Ek!!! Al la lasta tasko de la lernolibro! Kaj multan amuzon!
Los!!! An die letzte Aufgabe des Lehrbuchs! Und viel Spass!


Piede tra fremdaj landoj (Vere okazinta historio)
Zu Fuß durch fremde Länder (Eine Geschichte, die wirklich passiert ist)

Atente legu la historion du fojojn, ĉar poste vi devos respondi demandojn pri la enhavo.
Lesen Sie aufmerksam zweimal die Geschichte, denn danach müssen Sie Fragen über den Inhalt beantworten.


<1.1>
Iam vivis en Francujo malgranda familio:
In Frankreich lebte einmal eine kleine Familie:
Arturo, kiu laboris kiel ĝardenisto, lia edzino Ina, kiu estis bestokuracisto, kaj ilia malgranda filino Suna.
Arturo, der als Gärtner arbeitete, seine Frau Ina, die Tierärztin war, und ihre kleine Tochter Suna.
Iutage la junaj gepatroj decidis abruptan rompon en la vivo de sia geedzeco;
Eines Tages beschlossen die jungen Eltern einen abrupten Bruch im Leben ihrer Ehe;
ili volis tute ŝanĝi sian ĝisnunan ĉiutagon kun trankvilo kaj sekureco.
sie wollten ihren bisherigen Alltag mit [seiner] Beschaulichkeit und Sicherheit total ändern.
Subite ili vendis ĉiujn siajn propraĵojn, aĉetis ĉaron kaj ĉevalon,
Plötzlich verkauften sie alle ihre Habe, kauften einen Karren und ein Pferd,
kaj - je la mirego de la cetera familio - ekmarŝis kuraĝe,
und - zur Verblüffung der übrigen Familie - liefen mutig los,
for de sia hejm-urbo ĉe la okcident-Franca mar-bordo en la vastan mondon.
weg von ihrer Heimatstadt an der westfranzösischen Küste in die weite Welt.


<1.2>
La ĉaron kun la bebo kaj la tuta pakaĵo tiris la ĉevalo,
Den Karren mit dem Baby und dem ganzen Gepäck zog das Pferd,
sed la plenkreskuloj devis kutime pied-iri,
aber die Erwachsenen mussten gewöhnlich zu Fuß gehen,
precipe kiam la vojo iris alten,
vor allem, wenn die Straße anstieg (wörtlich: nach oben ging),
ĉar la fortoj de la ĉevalo ne sufiĉis por tiri pli.
denn die Kräfte des Pferdes reichten nicht aus, um mehr zu ziehen.
Akompanis ilin sole afabla hundo.
[Es] begleitete sie lediglich en freundlicher Hund.

Dum la somero kaj dum la tuta aŭtuno ili vagadis tra norda Francujo.
Den Sommer und den ganzen Herbst hindurch streiften und streiften sie durch Nordfrankreich.
Dum tiuj sezonoj estas ankoraŭ relative facile, esti piede survoje.
Während dieser Jahreszeiten war es noch relativ einfach, zu Fuß unterwegs zu sein.
La malgranda familio evitis la industriajn regionojn kaj preferis la kamparon, kvietajn vilaĝojn kaj mallarĝajn vojojn.
Die kleine Familie vermied die Industriegebiete und zog das Land vor, ruhige Dörfer und schmale Straßen.


<1.3>
La nura imago de tia vivo jam skuas onin:
Die bloße Vorstellung eines solchen Lebens schüttelt einen schon:
Vi tiam ne estas turisto,
Sie sind dann kein Tourist,
kiu sidas en komforta trajna vagono, buso aŭ avio, aŭ malstreĉiĝas sur ŝipo.
der in einem bequemen Eisenbahnwagen, Bus oder Flugzeug sitzt, oder sich auf einem Schiff entspannt.
Neniu servas vin; vi devas mem zorgi ĉion:
Keiner bedient Sie; Sie müssen sich um alles selbst kümmern.
Kiam vi estas malsata aŭ soifa, vi devas trovi vendejon aŭ almenaŭ homon, kiu donas ion al vi.
Wenn Sie hungrig oder durstig sind, müssen Sie einen Laden finden, oder wenigstens einen Menschen, der Ihnen etwas gibt.
Por ĉiu glaso da akvo vi devas frapi al ies pordo.
Für jedes Glas Wasser müssen Sie an irgendjemandes Tür klopfen.

Nu bone, la familio povis dormi en la ĉaro;
Nun gut, die Familie konnte in dem Karren schlafen;
aliflanke ankaŭ la bestoj postulis prizorgon, ekzemple la ĉevalo bezonis ĉiutage herbejon.
andererseits erforderten auch die Tiere eine Betreuung, zum Beispiel brauchte das Pferd jeden Tag eine Wiese.
Sed ili estis en pura aero, liberaj sub la ĉielo,
Aber sie waren in der frischen Luft, frei unter dem Himmel,
kaj tion ili deziris por si kaj por sia malgranda filino.
und das wünschten sie für sich und ihre kleine Tochter.


<1.4>
Post kiam ili estis migrintaj plurajn monatojn al la nordo,
Nachdem sie mehrere Monate nach Norden gewandert waren,
ili atingis la landlimon de Belgujo.
erreichten sie die Landesgrenze von Belgien.
Denove ili iĝis iom pli fremdaj: Ili eniris novan ŝtaton,
Erneut wurden sie etwas fremder: Sie betraten einen neuen Staat,
kun aliaj leĝoj pri oficoj kaj rajtoj, sed ankoraŭ ili restis en la Eŭropa Unio.
mit anderen Gesetzen über Pflichten und Rechte, aber noch blieben sie in der Europäischen Union.

Poste ili trans-iris meze en Belgujo ankaŭ lingvan limon kaj venis de la Franc-lingva parto al la Nederland-lingva.
Danach überquerten sie mitten in Belgien auch eine Sprachgrenze und kamen von dem französischsprachigen Teil zum niederländischsprachigen.
Nun ili ne plu komprenis la lingvon, sed bonŝance multaj homoj komprenis ankaŭ la Francan.
Nun verstanden sie die Sprache nicht mehr, aber zum Glück verstanden viele Menschen auch Französisch.
Norda Belgujo estas dense loĝata, kun vigla trafiko en la industriaj regionoj kun siaj multaj vilaĝoj kaj urbetoj.
Nordbelgien ist dicht besiedelt, mit lebhaftem Verkehr in den Industriegebieten mit seinen vielen Dörfern und Städtchen.
Tie ili profitis la afablecon de homoj rekomendantaj al ili konvenan vojon por la ĉaro.
Dort profitierten sie von der Freundlichkeit von Menschen, die Ihnen einen passenden Weg für den Karren empfahlen.
Foje ili paŭzis ĉe malgranda lago, postlasis la ĉevalon libera sur apuda herbejo
Zuweilen machten Sie an einem kleinen See Rast, ließen das Pferd auf einer benachbarten Wiese zurück
kaj ĝuis mem la freŝigan akvon por naĝi kaj samtempe havi banon.
und genossen selbst das erfrischende Wasser, um zu schwimmen und gleichzeitig ein Bad zu haben.

(Daŭrigo en ĉapitro dek unu)
(Fortsetzung in Kapitel 11)


<2.0>
Kontrolu vian kapablon kompreni
Kontrollieren Sie Ihre Fähigkeit zu verstehen

Ĉu vi en la antaŭa ĉapitro ĉion komprenis?
Haben Sie im vorigen Kapitel alles verstanden?
Kontrolu tion mem, juĝante, kiuj el la subaj asertoj
Überprüfen Sie das selbst, indem Sie beurteilen, welche der unten [stehenden] Behauptungen
estas pravaj kaj kiuj ne nepre pravaj.
richtig oder welche nicht unbedingt richtig sind.
En ĉiu grupo de tri asertoj nul ĝis tri el ili estas pravaj.
In jeder Gruppe von 3 Behauptungen sind 0 bis 3 von ihnen richtig.
Taksu ion prava sole kondiĉe, ke io en ĉapitro 1 klare pravigas tion, do, nek supozu, nek divenu.
Schätzen Sie etwas nur unter der Bedingung als richtig ein, dass irgendetwas in Kapitel 1 dazu klar berechtigt, also vermuten Sie nicht, noch raten Sie.

Ekzemplo: / Ein Beispiel:

a) La historio vere okazis.
Die Geschichte ist wirklich passiert.
Prave: "Vere okazinta historio"
Stimmt: (Zitat) "Wirklich geschehene Geschichte"

b) La historio komplete devenas el la fantazio de la aŭtoro.
Die Geschichte stammt vollständig aus der Fantasie des Autors.
Malprave: vidu la reagon al a.
Falsch: siehe die Reaktion auf a.

c) La historion aŭdis la aŭtoro rekte de la agantoj.
Die Geschichte hörte der Autor direkt von den Handelnden.
Ebla supozo, sed la teksto ne diras tion.
Mögliche Vermutung, aber der Text sagt das nicht.

Kaj nun vi: / Und jetzt Sie:


<2.1>
Temas pri familio, kiu loĝas ...
Es geht um eine Familie, die ...

a) ... meze en Francujo.
... mitten in Frankreich wohnt.
Malprave: vidu la reagon al c.
Falsch: siehe die Reaktion auf c.

b) ... ĉe la Belga landlimo.
... an der belgischen Grenze wohnt.
Malprave: Ili bezonis monatojn, por atingi la limon.
Falsch: Sie brauchten Monate, um die Grenze zu erreichen.

c) ... ĉe la maro.
... am Meer wohnt.
Prave: "for de sia hejm-urbo ĉe la okcident-Franca mar-bordo"
Richtig: "weg von ihrer Heimatstadt an der westfranzösischen Küste"


<2.2>

a) La patrino laboris en ĝardeno.
Die Mutter arbeitete im Garten.
Ebla supozo, ke ŝi jen kaj jen faris tion, sed la teksto tion ne mencias.
Mögliche Vermutung, dass sie das hin und wieder machte, aber der Text erwähnt das nicht.

b) La patro estis ĝardenisto.
Der Vater war Gärtner.
Prave: "Arturo, kiu laboris kiel ĝardenisto ..."
Richtig: "Arturo, der als Gärntner arbeitete ..."

c) La patrino estis kuracisto.
Die Mutter war Arzt.
Malprave: "lia edzino Ina, kiu estis bestokuracisto ..."
Falsch: "seine Frau Ina, die Tierärztin war ..."


<2.3>
Antaŭ ol ek-iri, ...
Bevor sie loszogen, ...

a) ... ili forĵetis multajn aĵojn.
... schmissen sie viele Sachen weg.
Ebla supozo, sed sen pruvo en la teksto.
Mögliche Vermutung, aber ohne Beweis im Text.

b) ... ili vendis ĉiujn propraĵojn.
... verkauften sie alle Habe.
Prave: "ili vendis ĉiujn siajn propraĵojn ..."
Richtig: "verkauften sie all ihre Habe ..."

c) ... ili donacis ĉiujn propraĵojn.
... verschenkten sie alle Habe.
Malprave: vidu la reagon al b.
Falsch: siehe die Reaktion auf b.


<2.4>

a) Dum la marŝado en la ĉaro estis ĉiuj aĵoj kaj la filineto.
Auf dem Marsch waren in der Karre alle Sachen und das Töchterlein.
Prave: "La ĉaron kun la bebo kaj la tuta pakaĵo tiris la ĉevalo, ..."
Richtig: "Den Karren mit dem Baby und dem ganzen Gepäck zog das Pferd, ..."

b) La ĉaro havis du radojn.
Die Karre hatte 2 Räder.
Apenaŭ ebla supozo: Tiam la ĉaro estus tro malgranda, por ke ankaŭ la plenkreskuloj dumnokte dormus en ĝi.
Kaum haltbare Vermutung: Dann wäre der Karren zu klein gewesen, dass auch die Erwachsenen in der Nacht in ihm geschlafen hätten.
Cetere la teksto ne mencias la nombron de la radoj.
Im Übrigen erwähnt der Text die Zahl der Räder nicht.

c) La ĉaro havis kvar radojn, por ke la ĉevalo povu tiri ĝin kun ĉiuj personoj sur ĝi.
Der Karren hatte 4 Räder, damit das Pferd ihn mit allen Personen auf ihm ziehen konnte.
Verŝajna supozo: Pri la radoj vidu la reagon al b,
Wahrscheinliche Vermutung: Betreffs der Räder siehe die Reaktion auf b,
kaj "la plenkreskuloj devis kutime pied-iri ..." signifas,
und "die Erwachsenen mussten gewöhnlich zu Fuß gehen ..." bedeutet,
ke fakte foje la ĉevalo tiris ĉiujn personojn.
dass das Pferd manchmal tatsächlich alle Personen zog.


<2.5>

a) Kun-iris du afablaj hundoj.
[Es] gingen 2 freundliche Hunde mit.
Malprave: "Akompanis ilin sole afabla hundo."
Falsch: "[Es] begleitete sie lediglich en freundlicher Hund."

b) Akompanis ilin atakema hundo por defendi ilin.
[Es] begleitete sie ein angriffslustiger Hund, um sie zu verteidigen.
Malprave: la hundo estis afabla (vidu la reagon al a).
Falsch: der Hund war freundlich (siehe die Reaktion auf a).

c) La teksto krom la ĉevalo ne nomas beston, kiun ili kun-irigis.
Der Text erwähnt außer dem Pferd kein Tier, das sie mitnahmen.
Malprave: vidu la reagon al a.
Falsch: siehe die Reaktion auf a.


<2.6>

a) La familio ekmarŝis en la printempo.
Die Familie ging im Frühling los.
Verŝajne malprava: "Dum la somero kaj dum la tuta aŭtuno ili vagadis ..."
Wahrscheinlich falsch: "Den Sommer und den ganzen Herbst hindurch streiften und streiften sie ..."
Tio ne kontraŭdiras ek-iron en printempo, sed se tio estus vera, la teksto verŝajne ne silentus pri tio.
Das widerspricht nicht einem Aufbruch im Frühling, aber wenn das wahr gewesen wäre, hätte der Text darüber wahrscheinlich nicht geschwiegen.

b) La familio ekmarŝis en la aŭtuno.
Die Familie ging im Herbst los.
Malprave: vidu la reagon al a.
Falsch: siehe die Reaktion auf a.

c) La familio marŝis en somero.
Die Familie wanderte im Sommer.
Prave: vidu la reagon al a.
Richtig: siehe die Reaktion auf a.


<2.7>

a) Ili preferis industriajn regionojn, ĉar tie ili povis facile ricevi ĉion.
Sie zogen Industriegebiete vor, denn da konnten sie alles leicht bekommen.
Malprave: "La malgranda familio evitis la industriajn regionojn ..."
Falsch: "Die kleine Familie vermied die Industriegebiete ..."

b) Ili evitis industriajn regionojn, ĉar ili deziris freŝan aeron.
Sie vermieden Industriegebiete, denn sie wünschten frische Luft.
Prave: vidu la reagon al a, kaj:
Richtig: siehe die Reaktion auf a, und:
"Sed ili estis en pura aero, ... kaj tion ili deziris ..."
Aber sie waren in frischer Luft, ... und das wünschten sie ..."

c) En Belgujo tute ne estis industriaj regionoj.
In Belgien gibt es überhaupt keine Industriegebiete.
Malprave: "Norda Belgujo estas dense loĝata, kun vigla trafiko en la industriaj regionoj ..."
Falsch: "Nordbelgien ist dicht besiedelt, mit lebhaftem Verkehr in den Industriegebieten ..."


<2.8>

a) Malantaŭ la ŝtata limo de Belgujo la homoj ne plu komprenis la Francan.
Hinter der Staatsgrenze von Belgien verstanden die Menschen Französisch nicht mehr.
Malprave: maljam poste venis la lingva limo.
Falsch: erst später kam die Sprachgrenze.

b) Malantaŭ la lingva limo en Belgujo la homoj nur komprenis la Nederlandan.
Hinter der Sprachgrenze in Belgien verstanden die Menschen nur Niederländisch.
Malprave: "... bonŝance multaj homoj komprenis ankaŭ la Francan."
Falsch: "... zum Glück verstanden viele Menschen auch Französisch."

c) En Belgujo ne ekzistas lingva limo, ĉar ĉiuj Belgoj parolas, kaj la Francan, kaj la Nederlandan lingvojn.
In Belgien gibt es keine Sprachgrenze, denn alle Belgier sprechen sowohl Französisch als auch Niederländisch.
Malprave: vidu la regaon al a. En Belgujo ekzistas ankaŭ lingva limo al la Germana.
Falsch: siehe die Reaktion auf a. In Belgien gibt es auch eine Sprachgrenze zum Deutschen.


<2.9>

a) La Belgoj estis malafablaj kaj traktis ilin nur negative.
Die Belgier waren unfreundlich und behandelten sie nur negativ.
Malprave: "... ili profitis la afablecon de homoj rekomendantaj al ili konvenan vojon por la ĉaro."
Falsch: "... zogen sie Nutzen aus der Freundlichkeit von Menschen, die ihnen einen passenden Weg für den Karren empfahlen."

b) Kelkaj Belgoj montris al la familio bonan vojon pro la ĉaro.
Einige Belgier zeigten der Familie einen guten Weg für den Karren.
Prave: vidu la reagon al a.
Richtig: siehe die Reaktion auf a.

c) Ĉar la familio ne konis konvenajn vojojn, la grupo devis marŝi sur aŭtovojo.
Da die Familie keine passenden Wege kannte, musste die Gruppe auf einer Autobahn wandern.
Malprave: vidu la reagon al a.
Falsch: siehe die Reaktion auf a.


<2.10>

a) La familianoj ŝatis, paŭzi ĉe la maro por naĝi kaj bani sin en ĝi.
Die Familienmitglieder liebten es, am Meer Pause zu machen und in ihm zu schwimmen und (sich) zu baden.
Malverŝajna supozo, ĉar la teksto ne diras, ke ili denove atingis la maron, kaj mencias nur fojan malgrandan lagon.
Unwahrscheinliche Vermutung, denn der Text sagt nicht, dass sie erneut das Meer erreichten, und erwähnt nur einen gelegentlichen kleinen See.

b) Paŭzante ili ĝuis la freŝan aeron, dum la ĉevalo devis resti ĉe la ĉaro.
Beim Rasten genossen sie die frische Luft, während das Pferd beim Karren bleiben musste.
Malprave: "... postlasis la ĉevalon libera sur apuda herbejo kaj ĝuis mem la freŝigan akvon."
Falsch: "... ließen das Pferd auf einer benachbarten Wiese zurück und genossen selbst das erfrischende Wasser."
Do, la ĉevalo ne restis ĉe la ĉaro, sed sur herbejo, kaj ili ĝuis la akvon, kvankam certe ankaŭ la aeron.
Das Pferd blieb also nicht beim Karren, sondern af einer Wiese, und sie genossen das Wasser, obwohl sicher auch die Luft.

c) La ĉevalo rajtis libere manĝi herbojn sur herbejo.
Das Pferd durfte frei Gras auf einer Wiese fressen.
Prave: vidu la reagon al b.
Richtig: siehe die Reaktion auf b.


<3.0>
Liberaj dialogoj / Freie Dialoge

vi konas nun jam multajn Esperanto-vortojn kaj povas ekzerci sin, libere paroli.
Sie kennen jetzt schon viele Esperanto-Wörter und können sich [darin] üben, frei zu sprechen.
Intervjuu amikon pri (ne nepre vere okazintaj) vojaĝoj de li en eksterlando.
Interviewen Sie einen Freund über (nicht unbedingt wirklich geschehene) Reisen von ihm im Ausland.

Hinweis: Wie in allen solchen Übungen sind die Antworten hier nur als Beispiele anzusehen, mit denen man weitere Texte in alltäglichem Esperanto lernt, ohen neue Vokabeln.


<3.1>
Kiujn landojn en eksterlando vi konas?
Welche Länder im Ausland kennst du?

Mi jam ofte estis en eksterlando, ekzemple en Nederlando, Francujo, Hispanujo kaj Aŭstrujo.
Ich war schon oft im Ausland, z.B. in den Niederlanden, in Frankreich, Spanien und Österreich.
Aliajn landojn mi malpli bone konas.
Andere Länder kenne ich weniger gut.

Kiujn vi precipe ŝatas?
Welche magst du vor allem?

Plaĉas al mi ĉiuj, sed precipe mi ŝatas Hispanujon.
[Es] gefallen mir alle, aber vor allem mag ich Spanien.
Ne la turistajn centrojn ĉe la orienta kaj suda mar-bordoj, sed la montarojn en la interna lando.
Nicht die Touristenzentren an der östlichen und südlichen Küste, sondern die Gebirge im Landesinneren.

Kiam vi la lastan fojon veturis al eksterlando?
Wann bist du das letzte Mal ins Ausland gefahren?

Lastan printempon mi estis en Sicilio.
Im vergangenen Frühling war ich in Sizilien.
Estis mia unua fojo.
[Es] war mein erstes Mal.

Ĉu vi iris sola?
Bist du allein gefahren (im Esperanto: gegangen)?

Ne, akompanis min mia kor-amikino.
Nein, [es] begleitete mich meine Partnerin.

Ĉu vi mem organizis vian vojaĝon?
Hast du deine Reise selbst organisiert?

Jes, mi povis mendi ĉion, ankaŭ la tranoktejon, rekte en la Interreto.
Ja, ich konnte alles, auch die Unterkunft, direkt im Internet bestellen.

Kiun trafikilon vi uzis?
Welches Verkehrsmittel hast du verwendet?

Nu, Sicilio estas sufiĉe for.
Nun, Sizilien ist ganz schön weit weg.
Tial mi uzis avion.
Deshalb benutzte ich ein Flugzeug.

<3.2>
Ĉu vi iam pet-veturis?
Bist du irgendwann per Anhalter gefahren?

Nur kiel junulo, kaj ne en eksterlando.
Nur als junger Kerl, und nicht im Ausland..
Mi opinias krome, ke pet-veturado estas malaktuala.
Ich glaube außerdem, dass Per-Anhalter-Fahren aus der Mode ist.

Ĉu vi dum via lasta restado en Hispanujo estis ordinara turisto aŭ migranto?
Warst du bei deinem letzten Aufenthalt in Spanien normaler Tourist oder Wanderer?

En Hispanujo oni dum la lastaj jaroj indikis multajn migrovojojn, kio estas laŭ mia gusto.
In Spanien hat man in den letzten Jahren viele Wanderwege ausgezeichnet, was nach meinem Geschmack ist.
Tamen mi ne sola migris, sed en grupo, do kiel ordinara turisto.
Dennoch bin ich nicht allein gewandert, sondern in einer Gruppe, also als normaler Tourist.

Kio mirigis vin en tiu lando?
Was hat dich in diesem Land erstaunt?

La senhonta produktado de rubo.
Das schamlose Erzeugen von Abfall.
En la plej bela naturo vi trovas forĵetitajn aĵojn, kaj ankaŭ la malnovan vojon apud tute nova oni ne renaturigas.
In der schönsten Natur findest du weggeschmissene Sachen, und auch die alte Straße neben der ganz neuen wird nicht renaturiert.

Ĉu vi havis konatojn ĉe via celloko?
Hattest du Bekannte am Zielort?

Mi havis adreson de Esperantisto, sed la tempo ne sufiĉis, por kontakti lin.
Ich hatte eine Adresse eines Esperantisten, aber die Zeit reichte nicht, ihn zu kontaktieren.
Krome estis en somero, kiam ĉiuj Hispanoj ĉiu-okaze ne estas hejme.
Außerdem war es im Sommer, wenn sowieso alle Spanier nicht zu Hause sind.

Rakontu, kiun urbon vi vizitis kaj kion vi vidis tie.
Erzähle, welche Stadt du besucht hast und was du dort gesehen hast.

Mi estis je la fino en Bilbao, moderna urbo kun multaj vidindaĵoj.
Ich war am Ende in Bilbao, einer modernen Stadt mit vielen Sehenswürdigkeiten.
Plej interesis min la malnova urbokerno kaj la fama muzeo de Guggenheim.
Am meisten interessierte mich der alte Stadtkern und das Guggenheim-Mueum.

Se vi ankaŭ vizitis la kamparon, kio estis la diferenco al vizito de urbo?
Wenn du auch das Land besucht hast, was war der Unterschied zu einem Besuch einer Stadt?

Dum la Hispanaj urboj estas riĉaj kaj belaj, multaj vilaĝoj en la kamparo estas mizeraj kaj plenaj de ruinoj.
Während die spanischen Städte reich und schön sind, sind viele Dörfer arm und voll von Ruinen.
Sed jen kaj jen la generacio, kiu forlasis sian hejmon, por labori en urbo, almenaŭ rekonstruas la iaman gepatran domon kaj uzas ĝin kiel feriejon.
Aber hier und da baut die Generation, die ihr Zuhause verlassen hat, um in einer Stadt zu arbeiten, wenigstens das ehemalige Elternhaus wieder auf und benutzt es als Ferienstätte.

<3.3>
Ĉu vi havigis al vi hotelon aŭ alian tranokt-eblon per antaŭa mendo
Hast du dir ein Hotel oder einer anderen Unterkunftsmöglichkeit durch eine vorherige Bestellung verschafft
aŭ ĉu vi serĉis ion maljam ĉe-loke?
oder hast du erst am Ort etwas gesucht?

Kelkajn hotelojn, kiuj havis retpaĝaron, mi antaŭmendis, sed se vi ne havas fiksajn postulojn, vi trovas ankaŭ ĉe-loke ĉion.
Einige Hotels, die einen Netzauftritt hatten, habe ich vorbestellt, aber wenn du keine festen Ansprüche stellst, findest du auch am Ort alles.
Mi devas laŭde diri, ke ankaŭ en la plej malgranda gastejo la ĉambro estis pura.
Ich muss lobend sagen, dass auch im kleinsten Gasthof das Zimmer sauber war.

Ĉu vi estis kontenta pri la aŭtomataj, do ne aparte pagendaj servoj de via tranoktejo?
Warst du mit den automatischen, also nicht eigens zu zahlenden Dienstleistungen deiner Unterkunft zufrieden?

La aŭtomata servo en la hoteloj havas altan nivelon, kiel en Germanujo,
Der automatische Service in den Hotels hat ein hohes Niveau, wie in Deutschland,
kaj en la gastejoj vi devas nur afable peti, tiam vi ricevas ĉion.
und in den Gasthöfen musst du nur freundlich bitten, dann bekommst du alles.

Kiel vi organizis viajn transportojn?
Wie hast du deine Transporte organisiert?

Aŭ mi trovis ankaŭ tiun servon en la tranoktejo,
Entweder fand ich auch diesen Service in meiner Unterkunft,
aŭ mi devis nur telefoni al taksio. Nombron donas al vi ĉiu surstratulo.
oder ich musste nur ein Taxi anrufen. Eine Nummer gibt einem jeder Straßenpassant.

Ĉu la homoj en tiu lando estis helpemaj al vi kiel eksterlandano?
Waren die Menschen in diesem Land dir als Ausländer gegenüber hilfsbereit?

Ho jes, foje eĉ tro. Kiam mi staris ie por rigardi ion, ofte alkuris iu kaj pensis, ke mi estas en embaraso.
Oh ja, zuweilen zu sehr. Wenn ich irgendwo stand, um mir etwas anzuschauen, kam oft jemand angerannt und glaubte, ich sei in Verlegenheit.
Unfoje du Hispanoj kverelis inter si, ĉu mi nun pli bone trinku tason da kafo aŭ manĝu ion.
Einmal haben sich zwei Spanier gestritten, ob ich nun besser eine Tasse Kaffee trinken oder etwas essen solle.

Kiom da tagoj aŭ semajnoj vi restis en tiu lando?
Wie viele Tage oder Wochen bist du in diesem Land geblieben?

Entute mi estis du semajnojn survoje.
Insgesamt war ich 2 Wochen unterwegs.

Ĉu vi ankaŭ laboris tie?
Hast du dort auch gearbeitet?

Ne, tute ne. Estus konfesinde loga ideo, pli proksime konatiĝi kun la lando,
Nein, überhaupt nicht. Es wäre eingestandenermaßen (wörtlich: bekennenswerterweise) eine lockende Idee, mit dem Land näher bekannt zu werden,
sed mia laborloko ne permesas, ke mi interrompas la laboron por certa tempo.
aber mein Arbeitsplatz erlaubt es nicht, dass ich die Arbeit für eine gewisse Zeit unterbreche.

<3.4>
Ĉu vi preferas migradon en freŝa aero aŭ vesperan dancadon?
Ziehst du wandern in frischer Luft oder abendliches Tanzen vor?

Nu, dumtage mi preferas migri kaj dumvespere danci.
Nun, tagsüber bevorzuge ich wandern und den Abend hindurch tanzen.

Ĉu vi ŝatas rokmuzikon?
Liebst du Rockmusik?

Normale mi estas tro maljuna por tia muziko,
Normalerweise bin ich zu alt für solche Musik,
sed foje, kiam estas la ĝusta etoso, mi tamen ŝatas ĝin.
aber zuweilen, wenn die richtige Stimmung ist, mag ich sie dennoch.

Ĉu vi havis pli da sunaj tagoj aŭ pli da pluvaj tagoj?
Hattest du mehr Sonnen- oder mehr Regentage?

Kompreneble pli da sunaj tagoj.
Natürlich mehr sonnige Tage.
En la sudo de Hispanujo la suno en somero ne estas eltenebla.
Im Süden Spaniens ist die Sonne im Sommer nicht auszuhalten.

Ĉu ankaŭ pluvajn tagojn vi bone eltenas aŭ ĉu vi tiam iĝas nervoza?
Hältst du auch Regentage gut aus oder wirst du dann nervös?

Se venas unu pluvotago post la alia, mi ne bone eltenas tion.
Wenn ein Regentag nach dem anderen kommt, halte ich das nicht gut aus.
Foja pluvo freŝigas, sed seninterrompan pluvon mi povas havi ankaŭ hejme.
Gelegentlicher Regen erfrischt, aber ununterbrochenen Regen kann ich auch zu Hause haben.

Kion vi plej malbone eltenas: ventegon, varmegon, pluvegon aŭ froston?
Was hältst du am wenigstens aus: Sturm, Hitze, Wolkenbruch oder Frost?

Kia demando! Mi neniam elprovis tion komparante.
Was für eine Frage! Ich habe das nie im Vergleich ausprobiert.
Sed mi supozas, ke por mi plej terura estas varmego.
Aber ich vermute, dass für mich Hitze am schrecklichsten ist.

Kion vi pli bone eltenas, ĉu malsaton aŭ soifon?
Was hältst du besser aus: Hunger oder Durst?

Nu, kiel konate, ĉiu homo eltenas pli bone malsaton ol soifon, ankaŭ mi.
Nun, wie bekannt, hält jeder Mensch besser Hunger als Durst aus, auch ich.

<3.5>
Rakontu, kiel vi pasigis viajn feriajn tagojn.
Erzähle, wie du deine Ferientage verbracht hast.

Ĉi-jare mi feriis ĉe lago en norda Germanujo.
Dieses Jahr habe ich an einem See in Norddeutschland Ferien gemacht.
Oni povas naĝi, kapti fiŝojn aŭ veturi en malgranda ŝipo.
Man konnte schwimmen, Fische fangen oder mit einem kleinen Schiff fahren.

Ĉu vi iam vizitis la mar-bordon?
Hast du jemals die Küste besucht?

Ho jes, mi estis trifoje sur la insulo Rugeno.
Oh ja, ich war dreimal auf der Insel Rügen.
Ĝi havas plurajn famajn kurac-lokojn.
Sie hat mehrere berühmte Kurorte.

Kiun sezonon vi plej ŝatas por vojaĝo?
Welche Jahreszeit magst du für eine Reise am liebsten?

Por mi la plej bona sezono estas la frua somero,
Für mich ist die beste Jahreszeit der frühe Sommer,
kiam ĉio estas verda kaj freŝa kaj la temperaturo ankoraŭ milda.
wenn alles grün und frisch ist und die Temperatur noch milde.

Ĉu vi skribis multajn bildkartojn al via familio hejme?
Hast du viele Ansichtskarten an deine Familie zu Hause geschrieben?

Ne, tion mi decide ne faras.
Nein, das mache ich entschieden nicht.
Bildkartoj el eksterlando ofte atingas la ricevanton maljam tiam, kiam oni jam reestas hejme.
Ansichtskarten aus dem Ausland erreichen den Empfänger oft erst dann, wenn man schon wieder zu Hause ist.

Ĉu vi sufiĉe bone parolas la Hispanan aŭ ĉu vi havis komunikadan problemon en Hispanujo?
Hast du ausreichend gut Spanisch gesprochen oder hattest du ein Kommunikationsproblem in Spanien?

Mi parolas la Hispanan sur turista nivelo.
Ich spreche Spanisch auf Touristenniveau.
Tio plej ofte sufiĉas, sed se estas problemoj, tiam mia lingvoscio estas tro mizera.
Das reicht meistens, aber wenn es Probleme gibt, dann ist mein Sprachwissen zu armselig.

Ĉu vi iam veturis sur ĉevaloĉaro?
Bist du jemals auf einem Pferdewagen gefahren?

Fakte, kiam mi estis malgranda knabo, kampulo iam kunveturigis min sur ĉevaloĉaro
In der Tat, als ich ein kleiner Junge war, hat mich ein Bauer auf einem Pferdewagen mitfahren lassen.

<3.6>
Ĉu vi iam estis ekster la Eŭropa Unio?
Warst du jemals außerhalb der Europa-Union?

Jes, mi estis dufoje en Turkujo kaj unufoje en Brazilo.
Ja, ich war zweimal in der Türkei und einmal in Brasilien.

Ĉu vi deziras, veturi al pliaj fremdaj landoj?
Möchtest du in weitere fremde Länder reisen?

Ho jes, volonte, ĉiam, kiam estas eblo.
Oh ja, gern, immer, wenn es eine Möglichkeit gibt.

Ĉu vi dezirus, viziti foje la Internacian Junularan Kongreson aŭ la Universalan Kongreson?
Wünscht du etwa, mal den Internationalen Jugend-Kongress oder den Esperanto-Weltkongress zu besuchen?

Jes ja, tio certe estos unika sperto.
Ja doch, das ist sicher eine einzigartige Erfahrung.

En kiu lando prefere?
In welchem Land vorzugsweise?

En Ĉinujo. Min tre interesas la lando, sed mi iom timas, esti tie sola.
In China. Mich interessiert das Land sehr, aber ich fürchte mich etwas, allein dort zu sein.
Sed dum Esperanto-kongreso oni tie havas Esperantujon kiel malgrandan hejmon.
Aber bei einem Esperanto-Kongress hat man dort Esperantoland als kleines Zuhause.

<3.7>
Ĉu vi iam partoprenis en La-Bamba-dancado aŭ ĉu vi malŝatas tiajn kutimojn?
Hast du jemals an La-Bamba-Tanzen teilgenommen oder magst du solche Gebräuche nicht?

Hm, jes, malkaŝe parolante, mi preferas, iom post iom konatiĝi kun aliaj,
Hm, ja, offen gesprochen (wörtlich: sprechend), ich ziehe es vor, nach und nach mit anderen bekannt zu werden,
ne tiom abrupte, ke oni tuj kisas sin reciproke.
nicht so unvermittelt, dass man sich gleich gegenseitig küsst.

Kiom da amikoj vi havas en eksterlando?
Wie viele Freunde hast du im Ausland?

Kvar entute, amikinon en Nederlando, amikon en Belgujo kaj paron en Francujo.
Vier insgesamt, eine Freundin in den Niederlanden, einen Freund in Belgien und ein Paar in Frankreich.

Kiom el ili parolas Esperanton?
Wie viele von ihnen sprechen Esperanto?

La Belga amiko kaj la Franca paro.
Der belgische Freund und das französische Paar.

Kun kiom el ili vi konatiĝis per Esperanto?
Mit wie vielen von ihnen bist du durch Esperanto bekanntgeworden?

Same kun la tri, kiujn mi antaŭe nomis.
Gleichfalls mit den drei, die ich vorhin genannt habe.
La Nederlandaninon mi renkontis en la universitato de Münster,
Die Niederländerin habe ich in der Universität Münster getroffen,
kiam mi studis la Nederlandan.
als ich Niederländisch studiert habe.

<4.0>
La La Universalaj Kongresoj Die Esperanto-Weltkongresse

Vi jam scias, ke la unua Universala Kongreso okazis en la jaro 1905 en Boulogne-sur-Mer.
Sie wissen schon, dass der erste Weltkongress im Jahre 1905 in Boulohne-sur-Mer stattfand.
Interrompite nur per la du mondaj militoj,
Unterbrochen nur durch die 2 Weltkriege
ekde tiam ĉiu-jare okazadas UKoj (prononcu: U-Ko-oj) ie en la mondo.
finden seit damals jedes Jahr Weltkongresse (sprechen Sie aus: ...) irgendwo in der Welt statt.


<4.1>
Demandu la ĉeestantojn, ĉu iu el ili jam travivis UKon.
Fragen Sie die Anwesenden, ob jemand von ihnen schon einen Esperanto-Weltkongress erlebt hat.
Se jes, demandu pri detaloj.
Falls ja, fragen Sie nach Einzelheiten.

Se neniu jam partoprenis en UK, demandu pri alia Esperanto-aranĝo.
Wenn miemand schon an einem Esperanto-Weltkongress teilgenoemmen hat, fragen Sie nach einer anderen Esperanto-Veranstaltung.
Kion vi atendas travivi en Universala Kongreso? Fantaziu!
Was erwarten Sie bei einem Esperanto-Weltkongress zu erleben? Fantasieren Sie!


<4.2>
Kie kaj kiam okazos la venonta Universala Kongreso?
Wo und wann wird der nächste Esperanto-Weltkongress stattfinden?
Esploru tion en la Interreto.
Forschen Sie danach im Internet.


<4.3>
Vortoj por la kontinentoj / Wörter für die Kontinente:

Afriko / Afrika
Ameriko / Amerika
Azio / Asien
Eŭropo / Europa
Oceanio / Ozeanien

Formu por ĉiu kontinento ankaŭ la nomon de la loĝanto!

Afriko => Afrikano / Afrikaner
Ameriko => Amerikano / Amerikaner, Bewohner des amerikanischen Kontinents
Azio => Aziano / Asiate
Eŭropo => Eŭropano / Europäer
Oceanio => Oceaniano / Bewohner von Ozeanien


<4.4>
Klarigu la apudan ŝercbildon!
Erklären Sie das nebenstehende Witzbild!
Ĉu vi povas diri, en kiuj kontinentoj okazis la kvar UKoj, pri kiuj la sinjorino parolas?
Können Sie sagen, in welchen Kontinenten die 4 Weltkongresse stattgefunden haben, von denen die Frau sprcht?

Lösung: Eŭropo, Ameriko, Azio, Afriko

Bildtext:
Ĝis nun mi vizitis kvar universalajn kongresojn
Bislang habe ich 4 Esperanto-Weltkongresse besucht

Ŝercbildo: Stano Marček en: "kontakto" 2004/2
Witzbild: Stano Marček in: "kontakto" 2004/2


<5.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1) / Prüfung auf dem Basisniveau (B1):
Temo 12: Vojaĝo / Thema 12: Reisen

Preparu vin por la baznivela ekzameno per plia dialogo en la kutimaj ŝtupoj:
Bereiten Sie sich auf die Basisniveau-Prüfung durch einen weiteren Dialog in den üblichen Stufen vor:
Unue kontrolu la bluajn vortojn, ĉu vi konas ĉiujn; lernu la nekonatajn.
Erstens kontrollieren Sie die blauen Wörter, ob Sie alle kennen; lernen Sie die unbekannten.
Due kompletigu la dialogon tradukante la Germanajn vortojn al Esperanto.
Zweitens vervollständigen Sie den Dialog, indem Sie die deutschen Wörter ins Esperanto übersetzen.
Trie verku similan dialogon pri la supraj temo kaj subtemoj.
Drittens verfassen Sie einen ähnlichen Dialog über das obige Thema und die obigen Teilthemen.

Ĝeneralaj informoj estas interesaj por la diskuto,
Allgemeine Informationen sind für die Diskussion interessant,
kaj vi povas rakonti ankaŭ privatajn aferojn laŭ via bon-trovo.
und Sie können auch private Dinge nach Ihrem Gutdünken schildern.
La ĉefa afero estas, ke vi poste en la reala ekzameno povos flue paroli pri la temo "vojaĝo".
Die Hauptsache ist, dass Sie später in der wirklichen Prüfung über das Thema fließend sorechen können.


<5.1>
Ekzamenanto / Prüfer:
Bonan tagon, ĉu vi ne estas sinjoro Linko?
Guten Tag, sind Sie nicht Herr Link ('Luchs')?

Ekzamenato / Prüfling:
Bonan tagon! Ho jes, de kie vi konas min?
Guten Tag! Oh ja, woher kennen Sie mich?
Mi ne memoras, kie ni interkonatiĝis.
Ich erinnere mich nicht, wo wir uns kennengelernt haben

Mi estas Sam Ideano.
Ich bin Sam Ideano.
Mi organizis la lastan Germanan Esperanto-Kongreson.
Ich habe den letzten Deutschen Esperanto-Kongress organisiert.

Ho, nun mi memoras vin.
Oh, nun erinnere ich mich an Sie.
Ni sidis unu apud la alia dum la interkona vespero.
Wir saßen nebeneinander beim Kennenlernabend.

Ĝuste! Tamen hodiaŭ ne eblas komplleta rezigno pri certa formaleco,
Richtig! Aber heute ist ein vollständiger Verzicht auf ein gewisses Maß an Förmlichkeit nicht möglich,
ĉar mi havas la oficialan taskon, paroli kun vi pri la temo "vojaĝo"
denn ich habe die offizielle Aufgabe, mit Ihnen über das Thema "Reise"
kadre de via B1-ekzameno.
im Rahmen Ihrer B1-Prüfung zu sprechen

Jes, mi scias. Neniu problemo. Kion mi rakontu?
Ja, ich weiß. Kein Problem. Was soll ich erzählen?

<5.2>
Unue bonvolu nomi vojaĝrimedojn, kiujn vi konas.
Zuerst nennen Sie mir bitte Reisehilfsmittel, die Sie kennen.

Volonte. Plej multe oni ŝparas, se oni uzas siajn naturajn rimedojn, nome la gambojn.
Gern. Am meisten spart man, wenn man seine natürlichen Mittel, nämlich die Beine benutzt.

Ŝerculo! Kaj se vi havas konton en la banko por certaj spezoj,
Witzbold! Und wenn Sie ein Konto auf der Bank für gewisse Spesen haben,
per kio vi vojaĝas tiam?
womit fahren Sie dann?

Nu, mi preferas trajnon, sed foje oni bezonas aŭton,
Nun, ich bevorzuge einen Zug, aber zuweilen braucht man ein Auto,
se oni veturas ien, kien trajno ne kondukas.
wenn man irgendwohin fährt, wohin ein Zug nicht hinführt.

Kaj ĉu vi konsideras ankaŭ pli luksajn vojaĝ-rimedojn?
Ziehen Sie auch luxuriösere Reisehilfsmittel in Betracht?

Apenaŭ! Oni vidas multan reklamon, por krozi per ŝipo aŭ flugi en avio
Kaum! Man sieht viel Reklame, um mit einem Schiff zu kreuzen oder in einem Flugzeug zu fliegen
al la fama "insulo sub blua ĉielo",
zu der berühmten "Insel unter blauem Himmel",
kie oni povas naĝi en la maro aŭ kuŝi laca sub palmoj.
wo man im Meer schwimmen oder müde unter Palmen liegen kann.
Tia turismo min ne logas.
So ein Tourismus lockt mich nicht.

<5.3>
Do, tiam mi vetas, ke vi dum vojaĝo inklinas ankaŭ al alia etoso
Also, dann wette ich, dass Sie auf einer Reise auch zu einer anderen Atmosphäre neigen
ol tiun de hotelo kun naĝhalo, regulilo de temperaturo kaj Interreta konekto?
als die eines Hotels mit Schwimmhalle, Klimaanlage (wörtlich: einem Temperaturregler) und Internetanschluss?

En tiu veto vi venkus.
Bei (im Esperanto: In) dieser Wette würden Sie siegen.
Plej ĝoje mi biciklas tra arbaro kaj inter kampoj,
Sie haben richtig vermutet. Am liebsten fahre ich mit dem Fahrrad durch einen Wald und zwischen Feldern,
starigas tendon ĉe lago aŭ rivero kun klara akvo kaj ĝuas la kvieton.
stelle ein Zelt an einem See oder Fluss mit klarem Wassser auf und genieße die Ruhe.

Kaj se venas nuboj kun pluvo aŭ terure multaj muŝoj kaj kuloj,
Und wenn Wolken mit Regen oder schrecklich viele Fliegen und Mücken kommen,
dum vi tendumas?
während Sie zelten?

Nun ŝercas vi. Mi adaptas min al la cirkonstancoj.
Jetzt scherzen Sie. Ich passe mich an die Umstände an.
Se necese, mi tranoktas en junulargastejo aŭ simpla pensiono.
Wenn notwendig, übernachte ich in einer Jugendherberge oder einer einfachen Pension.
Lastatempe mi trovas pli kaj pli da specialaj tranoktejoj por dorsosakuloj.
In letzter Zeit finde ich immer mehr spezielle Übernachtungsstätten für Rucksackwanderer.

Ĉu vi ĉion transportas en dorsosako tiam?
Transportieren Sie dann alles in einem Rucksack?

Jes, nur kelkajn vestaĵojn, kiuj ne multe pezas, kaj rezervon de nutraĵoj kaj trinkaĵoj.
Ja, nur einige Kleidungsstücke, die nicht viel wiegen, und eine Reserve von Lebensmitteln und Getränken.

Se via biciklo havas paneon, ĉu vi havas ĉion kun vi por ripari la difekton mem?
Wenn Ihr Fahrrad eine Panne hat, haben Sie alles dabei, um den Schaden selbst zu reparieren?

Jes, por normalaj riparoj mi ĉiam kunportas la necesan ilaron en malgranda ilarujo el ledo.
Ja, für normale Reparaturen bringe ich immer das notwendige Werkzeug in einer kleinen Werkzeugtasche aus Leder mit.

Perfekte! Ĉu vi iam suferis akcidenton?
Perfekt! Hatten Sie je einen Unfall?

Jes, iam mi falis de la biciklo kaj trafis sur la stirilon.
Ja, einmal bin ich vom Rad gefallen und traf auf das Lenkrad.
Mi ricevis fortan frapon sur mian bruston kaj tiam sentis premon interne.
Ich erhielt einen starken Schlag auf meine Brust und spürte dann einen Druck im Innern.
Nur kun peno mi povis enspiri kaj elspiri, ĉar ĉiu movo de la brusto doloris.
Nur mit Mühe konnte ich ein- und ausatmen, denn jede Bewegung der Brust tat weh.
Fakte, montriĝis poste, ke mi rompis du ripojn.
Tatsächlich zeigte es sich später, dass ich [mir] 2 Rippen gebrochen hatte.
Do, mi ekstaris kaj iom ŝanceliĝante biciklis al la plej proksima malsanulejo.
Also bin ich aufgestanden und etwas schwankend zum nächsten Krankenhaus geradelt.
Kaj ĉu vi povas diveni, pri kio mi tie petis?
Und können Sie raten, worum ich dort gebeten habe?

Vi ridetas, verŝajne venos plia el viaj spritaĵoj, ĉu ne?
Sie lächeln, wahrscheinlich wird jetzt ein weiterer Ihrer witzigen Einfälle kommen, nicht wahr?
Momenton, vi rompis du ripojn, do vi petis pri ...
Moment, Sie brachen [sich] zwei Rippen, also haben Sie gebeten um ...
ho, mi scias: ... riparo de la riparo!
oh, ich weiß [es]: ... eine Reparatur der "Ripparatur" (wörtlich: Rippen[menge])!

Tute trafe!
Volltreffer! (wörtlich: Ganz treffend)!

(Ambaŭ ridas / Beide lachen)


<5.4>
Bone, post tiu gaja interrompo ni revenu al nia temo.
Gut, lassen Sie uns nach dieser fröhlichen Unterbrechung zu unserem Thema zurückkommen.
Ĉu vi scias, ke en Esperantujo ekzistas speciala rimedo, serĉi tranoktejon?
Wissen Sie, dass in Esperantoland ein spezielles Hilfsmittel existiert, eine Unterkunft zu suchen?

Jes, vi celas la Pasportan Servon
Ja, Sie wollen auf den Pasporta Servo hinaus.
La avantaĝo estas, ke oni tiam renkontas interesajn homojn,
Der Vorteil ist, dass man dann interessante Menschen trifft,
sed oni devas zorge plani la restadon.
aber man muss den Aufenthalt sorgsam planen.
Tio estas ioma malavantaĝo. Mi jam spertis tion.
Das ist ein gewisser Nachteil. Ich habe das schon erfahren.

Rakontu, kiel vi planadas vojaĝon per Pasporta Servo.
Erzählen Sie, wie Sie eine Reise mit dem Pasporta Servo zu planen pflegen.

Unue, kiel ĉiu, mi pripensas, kien mi volas vojaĝi, ankaŭ helpe de gvidilo.
Zuerst, wie alle, überlege ich, wohin ich reisen will, auch mit Hilfe eines Handbuchs (wörtlich: Führers).
Tiam mi rigardas en la liston de la homoj, kiuj gastigas Esperantistojn,
Dann schaue ich in die Liste der Leute, die Esperantosprechende beherbergen,
ĉu iuj loĝas en la regiono aŭ en la urboj, kiujn mi deziras viziti.
ob irgendwelche in der Region oder in den Städten wohnen, welche ich besuchen will.
Poste mi skribas al iuj kaj korespondas kun ili, ĉu fakte mia vizito konvenos.
Danach schreibe ich an irgendwelche und korrespondiere mit ihnen, ob mein Besuch wirklich gelegen kommt.
Laŭ miaj spertoj tiu korespondado dank' al Esperanto senprobleme funkcias.
Nach meinen Erfahrungen funktioniert diese Korrespondenz dank Esperanto problemlos.

Kaj kion vi faras, se tie aŭ jene mankas gastigantoj?
Und was machen Sie, wenn hier oder da Gastgeber fehlen?

Mi estas sufiĉe lerta por mem sukcese serĉi alian tranokt-eblon.
Ich bin geschickt genug, um [mir] selbst erfolgreich eine andere Übernachtungsmöglichkeit zu suchen.
En la plej malbona okazo mi devas tiam adapti aŭ tute ŝanĝi miajn planojn.
Im schlimmsten Fall muss ich meine Pläne anpassen oder total ändern.

<5.5>
Ĉu vi neniam feriis en hotelo?
Haben Sie niemals in einem Hotel Ferien gemacht?

Ho, tamen jes, kiam mi gajnis premion en publika ludo de revuo
Oh doch, ja, als ich einen Preis in einem öffentlichen Spiel einer Zeitschrift gewonnen hatte
kaj ricevis kuponon por unusemajna restado en ŝtato de l' proksima oriento.
und einen Gutschein für einen einwöchigen Aufenthalt in einem Staat im Nahen Osten bekam.
Nur la flugon mi devis pagi mem, sed la organizantoj peris sufiĉe malmultekostan.
Nur den Flug musste ich selbst bezahlen, aber die Organisatoren vemittelten mir einen ziemlich billigen.

He, tio okazis ankaŭ al mi! Kaj ĉu estis "hoko en la ezoko"?
He, das ist auch mir passiert. Und war ein Haken bei der Geschichte
(wörtlich: ein Haken im Hecht: Esperanto-Redewendung)?

Almenaŭ komence ne. Hotelĉambro kun banejo, bone spicitaj manĝaĵoj kaj diversaj trinkaĵoj: ĉio estis inkluziva.
Zu Anfang wenigstens nicht. Ein Hotelzimmer mit Bad, gut gewürzte Speisen und verschiedene Getränke: alles war inklusive.
Mi devis nur kvitanci la sumojn, kiun ili fakturis.
Ich musste nur die Summen quittieren, die sie in Rechnung stellten.
Estis antikva urbo en vasta ebenaĵo ĉe la maro,
[Es] war eine alte Stadt in einer weiten Ebene am Meer,
kun haveno, promenejoj tra parkoj, malkvietaj stratetoj plenaj de butikoj,
mit Hafen, Spazierwegen durch Parks, unruhigen Sträßchen voll von Läden,
muzeoj kun ekspozicioj de praaj ilaro, vazaro, ktp., multe por rigardi.
Museen mit Ausstellungen von vorzeitlichem Werkzeug, Geschirr usw., viel zu besichtigen.

<5.6>
Vi diris "komence ne". Kio okazis poste?
Sie sagten "Am Anfang nicht". Was geschah danach?

Nia vojaĝogrupo komune vizitis ŝtatan fabrikon,
Unsere Reisegruppe besichtigte gemeinsam eine staatliche Fabrik,
en kiu oni produktas tapiŝojn kaj varojn el ledo.
in der man Teppiche und Lederwaren produziert.
Tie la dungitoj preskaŭ devigis min, aĉeti ion,
Da haben die Angestellten mich fast gezwungen, etwas zu kaufen,
kaj kiu ne forte kontraŭstaris, endanĝerigis sin, elspezi pluroblon
und wer sich nicht heftig widersetzte, brachte sich in Gefahr, ein Mehrfaches
de la kostoj por ordinara restado dum unu semajno.
der Kosten für einen normalen Aufenthalt von einer Woche auszugeben.

Nu, mi vetas, ke vi sukcese defendis vin,
Nun, ich wette, dass Sie sich erfolgreich verteidigt haben,
ĉar vi estas ja ĝenerale kontraŭ tro multa konsumo.
denn Sie sind ja allgemein gegen zu viel Konsum.

Prave! Kial mi aĉetu ledovarojn? Nenial!
Zu recht! Warum sollte ich Lederwaren kaufen? Völlig absurd (wörtlich: Aus keinem Grund)!
Do, tiu bando de vendistoj devis koncedi mian venkon.
Diese Bande von Verkäufern mussten also meinen Sieg eingestehen.
Mi prenis tiam nur tapiŝon el silko,
Ich nahm dann nur einen Teppich aus Seide,
kiun mi bezonis por mia salono hejme.
den ich für mein Wohnzimmer zu Hause brauchte.

Gratulon! Cetere, sed tio restu sekreta:
Gratulation! Übrigens, das soll aber geheim bleiben:
Mi devas malkaŝi al vi, ke ankaŭ mi havas silkan tapiŝon en mia salono ...
Ich muss Ihnen verraten, dass auch ich einen seidenen Teppich in meinem Wohnzimmer habe ...
Sed mi vidas, ke la tempo por tiu buŝa ekzameno pasis.
Aber ich sehe, dass die Zeit für diese mündliche Prüfung verstrichen ist.
Dankon pro viaj interesaj ideoj kaj spertoj!
Danke für die interessanten Ideen und Erfahrungen!

Neniel dankinde! Ĝis revido, sinjoro Ideano.
Absolut nichts zu danken (wörtlich: In keiner Weise dankenswert)! Auf Wiedersehen, Herr Ideano.

Ĝis revido iam ie ajn en Esperantujo, sinjoro Linko!
Auf Wiedersehen irgendwann wo auch immer in Esperantoland, Herr Linko!


<6.0>
Ni ripetas / Wir wiederholen:
Kiel oni korespondas per retpoŝto en la Interreto (instrua dialogo)
Wie man per Netzpost (e-mail) im Internet korrespondiert (Lehrdialog)

Imagu jenan scenon / Stell dir folgende Szene vor:
Via avo ne havas imagon, kiel funkcias la retpoŝto.
Dein Großvater hat keine Vorstellung, wie die Netzpost funktioniert.
Li estas malcerta kaj demandas iom nervoze:
Er ist ganz unsicher und fragt etwas nervös:
"Ĉu mi ne estas tro mallerta? Ĉu mi devas scii programi? Kion oni devas fari?"
"Bin ich nicht zu ungeschickt? Muss ich programmieren können? Was muss man machen?"
Klarigu tion al via avo, kaj li demandu pri detaloj.
Erkläre das deinem Großvater, und er soll nach Einzelheiten fragen.

Dialogu simile kun alia persono rolante kiel avo/avino kaj nepo/nepino.
Führe in ähnlicher Weise einen Dialog mit einer anderen Person, indem du Großvater/Großmutter und Enkel/Enkelin spielst.
(Estas pli facile, se vi sidas dum la klarigoj antaŭ komputilo, kompreneble,
(Es ist natürlich leichter, wenn du während der Erklärungen vor einenm Computer sitzt,
ĉar tiam vi povas samtempe ĉion montri.)
denn dann kannst du gleichzeitig alles zeigen.)


<6.1>
Avo / Großvater:
Dankon, ke vi volas montri al mi per via komputilo,
Danke, dass du mir mit deinem Computer zeigen willst,
kiel oni povas interŝanĝi leterojn kaj mesaĝojn kun amikoj.
wie man Briefe und Mitteilungen mit Freunden austauschen kann.
Kiel oni nomas tion en Esperantujo?
Wie nennt man das in Esperantoland?

Nepino / Enkelin:
Tio estas retpoŝto.
Das ist retpoŝto ('Netzpost').
Por uzi ĝin, vi devas unue mendi retan poŝtfakon por vi ĉe profesia firmao.
Um sie zu benutzen, musst du zuerst ein Netzpostfach für dich bei einer professionellen Firma bestellen.
Responde ili sendas vian novan retpoŝtan adreson inkluzive la komencan pasvorton.
Als Antwort senden sie deine neue Netzadresse inklusive das Anfangspasswort.
Post la ricevo vi funkciigas krozilon kaj klavas la ret-adreson de la retpoŝta programo.
Nach dem Erhalt startest du einen Browser und tippst die Netzadresse des Netzpostprogramms ein.
La programo demandas, kiu estas vi.
Das Programm fragt, wer du bist.

Certe mi tiam devas enigi miajn nomon kaj pasvorton.
Sicher muss ich dann meinen Namen und mein Passwort eingeben.

Ĝuste! Via nomo estas notita en la firmao,
Richtig! Dein Name ist bei der Firma notiert,
sed la komencan pasvorton vi tuj ŝanĝu laŭ via plaĉo al nova. Bone notu ĝin!
aber das Anfangspasswort ändere sofort wie du möchtest (wörtlich: nach deinem Gefallen) in ein anderes. Notiere es [dir] gut!
Via pasvorto devas nepre resti sekreta, kaj vi ankaŭ sekrete enigu ĝin,
Dein Passwort muss unbedingt geheim bleiben, und gib es auch heimlich ein,
t.e. tiel, ke neniu alia povas vidi, kion vi klavas.
d.h. so, dass niemand anderes sehen kann, was du eintippst.

Jen mi nun ensalutis en mian retan poŝtfakon, kaj vi vidas,
Hier habe ich mich jetzt in mein Netzpostfach eingeloggt, und du siehst,
ke nun la programo nun eligas plurajn simbolojn, inter ili ankaŭ tiun de mia poŝtfako.
dass das Programm nun mehrere Symbole ausgibt, darunter auch das meines Postfachs.
Mi alklakas ties simbolon, kaj aperas listo de envenintaj retpoŝtaĵoj kaj mesaĝoj sur la ekrano.
Ich klicke dessen Symbol an, und es erscheint eine Liste mit eingegangenen Netzpostbriefen und Mitteilungen auf dem Bildschirm.


<6.2>
Hm, tio estas ja simpla, tion mi komprenis.
Hm, das ist ja einfach, das habe ich verstanden.
Sed mi vidas nur unu linion de ĉiu retpoŝtaĵo!
Aber ich sehe nur eine Zeile von jeder Netzpost!

Jes, tio estas la retpoŝta adreso de la sendinto kaj la temo-linio.
Ja, das ist die Netzpostadresse des Absenders und die Betreffzeile.
La sendanto devas atenti, ke la temolinio estas interesa, ali-okaze li riskas,
Der Sendende muss darauf achten, dass die Betreffzeile interessant ist, sonst riskiert er,
ke mi tute ne rigardas lian mesaĝon, sed forviŝas, sen antaŭe legi ĝin.
dass ich seine Mitteilung gar nicht anschaue, sondern lösche, ohne sie vorher zu lesen.

Ho, bone, tion mi devas meti en mian memoron: la temo-linio devas esti atento-veka.
Oh, gut, das muss ich mir merken (wörtlich: in mein Gedächtnis tun):
die Betreffzeile muss Aufmerksamkeit erregen (wörtlich: aufmerksamkeitsweckend sein).

Kiel mi nun povas legi retpoŝtaĵon?
Wie kann ich nun eine Netzpost lesen?

Vi devas alklaki la linion. Foje estas ankaŭ speciala butono por montri.
Dum musst die Zeile anklicken. Zueilen gibt es auch einen speziellen Knopf zum Anzeigen.
Tiam la la retpoŝta programo malfermas la retmesaĝon, kaj oni povas legi la tekston.
Dann öfnnet das Netzpostprogramm die Netzmitteilung, und man kann den Text lesen.
Eble la sendinto kroĉis ion al sia mesaĝo, tiam aperas sub la teksto plia simbolo.
Vielleicht hat der Absender etwas an seine Mitteilung drangehängt, dann erscheint unter dem Text ein weiteres Symbol.
Tiu estas ligilo al la alkroĉaĵo.
Das ist ein verweis auf den Anhang.
Por vidi la enhavon, vi devas simple same alklaki tiun ligilon.
Um den Inhalt zu sehen, musst du einfach genauso auf diesen Verweis klicken.
Pliaj detaloj dependas de la retpoŝta programo.
Weitere Einzelheiten hängen von dem Netzpostprogramm ab.

<6.3>
Kiel mi povas konservi tion, kion mi legis?
Wie kann ich das, was ich gelesen habe, speichern?

Vi povas kopii tekston per la muso aŭ klaki al butono "elŝuti".
Du kannst Text mit der Maus kopieren oder auf einen Knopf "herunterladen" klicken.
Poste vi devas nur diri, kie en la memorilo de via komputilo vi volas konservi la enhavon.
Danach musst du nur sagen, wo du im Speicher deines Computers den Inhalt speichern willst.

Bone, neniu problemo. Tion mi ja konas ankaŭ ekster la retpoŝta programo.
Gut, kein Problem. Das kenne ich ja auch außerhalb des Netzpostprogramms.

Mankas ankoraŭ montri, kiel vi povas respondi al la sendinto.
Es fehlt noch zu zeigen, wie du dem Absender antworten kannst.
Por tio ekzistas respondbutono.
Dafür gibt es einen Antwortknopf.
Normale la programo tiam remontras al vi la originalan tekston,
Normalerweise zeigt das Programm dir dann abermals den Originaltext,
kaj vi povas mem decidi, ŝanĝi aŭ komenti ĝin, aŭ forviŝi kaj verki tute novan.
und du kannst selbst entscheiden, ihn zu ändern oder zu kommentieren, oder zu löschen und einen ganz neuen zu verfassen.

<6.4>
Kiel mi povas nun sendi ĉion al mia amiko?
Wie kann ich nun alles an meinen Freund schicken?

Fine per la butono "sendi" vi respondas, kaj la programo metas aŭtomate
Am Ende antwortest du mit dem Knopf "Senden", und das Programm legt automatisch
kopion en la parton "sendaĵoj" de via poŝtfako.
eine Kopie in den Teil "Gesendetes" deines Postkastens ab.
Kiam vi ricevas retpoŝtaĵon, atentu, ke vi ne iĝas viktimo de iu falso,
Wenn du eine Netzpost bekommst, pass auf, dass du nicht Opfer einer Fälschung (Tat!) wirst,
eĉ se la ŝajna sendinto estas unu el viaj konatoj.
auch wenn der scheinbare Absender einer deiner Bekannten ist.
Se la temlinio ne okulfrape estas por vi persone, la tuta povas esti falsaĵo.
Wenn die Betreffzeile nicht offensichtlich für dich persönlich ist, kann das Ganze eine Fäschung (Ergebnis der Tat!) sein.

En ordo, tion ĉion mi komprenis.
In Ordnung, das habe ich alles verstanden.
Kaj se mi tute ne ricevos respondon?
Und wenn ich überhaupt keine Antwort erhalte?

Tiam rigardu en alian parton de via poŝtfako, la t.n. "paper-korbon".
Dann schaue in einen anderen Teil deines Briefkastens, den sog. "Papierkorb".
Pli trafa esprimo estus "reta rubujo",
Ein treffenderer Ausdruck wäre "Netzmülleimer",
ĉar tie filtrilo de la retpoŝta programo konservas ĉion, kion ĝi taksis "trudmesaĝo",
denn dort speichert ein Filter des Netzpostprogramms alles, was es als "Netzmüll" (wörtlich: Aufdrängemitteilung) eingeschätzt hat,
kaj povas ja esti, ke ĝi estis malprava.
und [es] kann ja sein, dass er im Unrecht war.
Atentu, ke trudmesaĝoj rapide plenigas la paperkorbon,
Beachte, dass Netzmüll den Papierkorb schnell füllt,
tiel ke vi de tempo al tempo malplenigu ĝin, antaŭ ol ĝi estas plen-plena.
so dass du ihn von Zeit zu Zeit leeren solltest, bevor er rappelvoll ist.
Kaj ne forgesu, fine elsaluti!
Und vergiss nicht, dich am Ende abzumelden!

Koran dankon, ke vi tiel detale klarigis ĉion al mi.
Vielen Dank, dass du mir alles so genau erklärt hast.
Mi opinias, ke mi nun kapablas korespondi rete, sen la devo esti programisto.
Ich glaube, dass ich nun in der Lage bin, im Netz zu korrespondieren, ohne die Verpflichtung, Programmierer sein zu müssen.
Nun mankas ankoraŭ la mendo de reta poŝtfako por mi ĉe iu firmao, ĉu ne?
Jetzt fehlt noch die Bestellung eines Netzpostfachs für mich bei irgendeiner Firma, nicht wahr?

Ĝuste! Ho, ni vivas en tempo, kiam
Richtig! Oh, wir leben in einer Zeit, in der (wörtlich: wenn)
ne nur la maljuna generacio instruas la junan, sed ankaŭ inverse.
nicht nur die alte Generation die junge lehrt, sondern auch umgekehrt.

Prava kaj brava [estas vi], mia nepino!
[Du hast] Recht und [bist] tüchtig, meine Enkelin!


<7.0>
La vortoj por la literoj en Esperanto / Die Wörter für die Buchstaben im Esperanto

Por povi laŭte legi esprimon kiel "IJK",
Um einen Ausdruck wie "IJK" laut lesen zu können,
vi devas scii la vortojn por la literoj en Esperanto.
müssen Sie die Wörter für die Buchstaben im Esperanto wissen.
Estas simple: La vorton por konsonanto konsistigas tiu konsonanto kaj sekva "o", do "bo", "co", "do" ktp., eĉ "ŭo".
[Es] ist einfach: Das Wort für einen Konsonanten bilden dieser Konsonant und ein folgendes "o", also "bo", "co", "do", usw., sogar "ŭo".
La vorto por vokalo estas la vokalo mem: "a", "e", "i", "o" kaj "u".
Das Wort für einen Vokal ist der Vokal selbst: "a", "e", "i", "o", "u".
Ankaŭ por aliaj skribataj simboloj ekzistas vortoj, ekzemple "ikso" estas la vorto por la ne-Esperanta litero "x".
Auch für andere geschriebene Symbole gibt es Wörter, z.B. ist ikso das Wort für den Nicht-Esperanto-Buchstaben "x".

Uzu nun en la sekvanta teksto la vortojn por unuopaj literoj
Verwenden Sie nun in dem folgenden Text die Wörter für einzelne Buchstaben,
legante laŭte esprimojn kiel "h-metodo" (legu: ho-metodo), "x-metodo" (legu: ikso-metodo), ktp.
indem Sie laut Ausdrücke wie h-metodo (lies: ho-metodo), x-metodo (lies: ikso-metodo), usw. lesen.


<7.1>
Kion fari, se via klavaro ne konformas al Esperanto /
Was tun, wenn die Tastatur nicht zu Esperanto passt:

La h-metodo kaj la x-metodo por la specialaj Esperanto-literoj /
Die H-Methode und die X-Methode für die speziellen Esperanto-Buchstaben

Enkonduko / Einleitung
Esperanto havas kelkajn specialajn literojn, kiuj ne estas en la Latina alfabeto:
Esperanto hat einige spezielle Buchstaben, die nicht im lateinischen Alphabet sind.
Kvin el ili, nome ĉ, ĝ, ĵ, ĥ kaj ŝ, oni kvazaŭ "ĉapelis",
5 von ihnen, nämlich ĉ, ĝ, ĵ, ĥ und ŝ, hat man quasi einen Hut verpasst,
kaj tial oni parolas pri la "ĉapelitaj literoj" de Esperanto.
und deshalb spricht man von den "mit Hut versehenen Buchstaben" des Esperanto.
La sesa speciala litero, nome ŭ, portas duoncirklon.
Der 6. spezielle Buchstabe, nämlich ŭ, trägt einen Halbkreis.

Kion fari, se vi volas skribi Esperantajn tekstojn,
Was tun, wenn Sie Esperanto-Texte schreiben wollen,
sed via klavaro ne ebligas, tajpi ilin konforme?
aber Ihre Tastatur [es] nicht ermöglicht, sie formgerecht zu tippen?


<7.2>
Unu solvo estas alternativa skrib-maniero, kiun jam rekomendis Zamenhof:
Eine Lösung ist eine alternative Schreibweise, die schon Zamenhof empfohlen hat:
Skribu anstataŭ la "ĉapelo" aldonan sekvan literon "h" (ekz. "ĉapelo" => "chapelo">,
Schreiben Sie statt dem "Hut" einen zusätzlichen Folgebuchstaben "h" (z.B. "ĉapelo" => "chapelo"),
anstataŭ "ŭ" simple "u" (ekz. "antaŭ" => "antau").
anstatt "ŭ" einfach "u" (z.B. "antaŭ" => "antau").
Se tiam foje "u" post "a" aŭ "e" ne egalas al "ŭ",
Wenn dann zuweilen "u" nach "a" oder "e" nicht gleich "ŭ" ist,
sed vere estas la vokalo "u", metu streketon inter la vokalojn, ekz.:
sondern wirklich der Vokal "u", setzen Sie ein Strichelchen zwischen die Vokale, z.B.:
"pra-ulo", "ne-utila", ktp.
"pra-ulo" 'Vorfahr', "ne-utila" 'unnütz', usw.

Ankaŭ se povus ekesti necerteco dum legado,
Auch wenn beim Lesen Unsicherheit entstehen könnte,
ekzemple legante vortojn kiel "longhara" aŭ "senchava",
z.B. wenn man die Wörter longhara 'langhaarig' oder senchava 'sinnvoll' liest,
estas rekomendinde, skribi "long-hara", do uzi streketon.
ist [es] empfehlenswert, long-hara zu schreiben, also ein Strichlein zu verwenden.
Oni nomas tiun alternativan skrib-manieron la h-metodo.
Man nennt diese alternative Schreibweise die H-Methode.


<7.3>
La h-metodo ne al ĉiu plaĉas, precipe ne al
Die H-Methode gefällt nicht jedem, vor allem:

Tial ili ekhavis la ideon, anstataŭ "h" malantaŭ-meti la ne-Esperantan literon "x"
Deshalb kamen sie auf die Idee. anstatt "h" den Nicht-Esperantobuchstaben "x"
kaj eĉ same uzi "ux" por "ŭ".
und sogar gleichfalls "ux" für "ŭ" zu verwenden.
Tion oni nomas la x-metodo.
Das nennt man die X-Methode.

Se nun iu verkas artikolon kaj uzas la x-metodon,
Wenn jemand nun einen Artikel verfasst und die X-Methode verwendet,
tiam tiu teksto povas iri al redaktisto de Esperanto-revuo,
dann kann dieser Text zu einem Redakteur einer Esperanto-Zeitschrift gehen,
kies teknika medio kompreneble permesu, uzi la specialajn Esperantajn literojn.
deren technische Umgebung natürlich erlauben muss, die speziellen Esperanto-Buchstaben zu verwenden.
La redaktisto tiam uzas programon, kiu komputas la ordinaran skribmanieron
Der Redakteur benutzt dann ein Programm, das die normale Schreibweise
el la manuskripto skribita per la x-metodo.
aus dem Manuskript, das mit der X-Methode geschrieben wurde, erzeugt.


<7.4>
Bedaŭrinde multaj homoj forgesis, ke oni per la x-metodo kreas nur
Leider vergaßen viele Leute, dass man mit der X-Methode nur eine
provizoran formon de teksto, por posta transformo per komputado,
provisorische Form des Textes für die spätere Transformation per Computer schafft,
kaj komencis, uzi ĝin ankaŭ en definitivaj tekstoj.
und begannen, sie auch in endgültigen Texten zu verwenden.

Ĉar inter la juna generacio estas pli da komputikistoj ol en la maljuna,
Weil innerhalb der jungen Generation mehr IT-Fachleute als in der alten sind,
la x-metodo ricevis la famon, esti moderna kaj konvena al la stilo de la junularo,
erhielt die X-Methode den Ruf, modern und passend zum Stil der Jugend zu sein,
dum la h-metodo laŭ-dire estas malmoderna kaj malaktuala.
während die H-Methode angeblich unmodern und veraltet ist.

Oni malatentas, ke teksto skribita per la x-metodo faras tre ekzotikan impreson,
Man ignoriert, dass ein Text, der mit der X-Methode geschrieben wurde, einen sehr exotischen Eindruck macht,
ĉar ikso estas relative malofta litero en la plej multaj lingvoj.
denn X ist ein relativ seltener Buchstabe in den meisten Sprachen.

Tiu evoluo povas eble daŭri, ĝis kiam oni eĉ forgesas,
Diese Entwicklung kann vielleicht andauern, bis man sogar vergisst,
ke ikso ne estas litero de la Esperanto-alfabeto.
dass X kein Buchstabe des Esperanto-Alphabets ist.
Oni nome alkutimiĝas relative rapide al io nov-aspekta.
Man gewöhnt sich nämlich relativ schnell an irgendetwas neu Aussehendes.
Tion montras ankaŭ la "Latina" alfabeto mem, kiu havas plurajn literojn,
Das zeigt auch das "lateinische " Alphabet selbst, welches mehrere Buchstaben hat,
kiuj ne estas de Latina deveno (X, Y, Z) aŭ kreitaj pli poste (G, J, U, W).
die nicht lateinischer Herkunft sind (X, Y, Z) oder später geschaffen wurden (G, J, U, W).


<8.0>
Scivolema demandado pri akcidento
Neugieriges Fragen zu einem Unfall

Via amik(in)o biciklante en la urbo havis akcidenton kun aŭto.
Dein Freund / deine Freundin ist in der Stadt Fahrrad gefahren und hatte einen Unfall mit einem Auto.
Vi estas scivolema kaj demandas lin/ŝin pri detaloj.
Du bist neugierig und fragst ihn/sie nach Einzelheiten.
(Se vi emas, elpensu ankaŭ mem aliajn aŭ pliajn demandojn.)
(Wenn du möchtest, denke dir auch selbst andere und weitere Fragen aus.)

Die folgenden Antworten sind wie immer nur als Beispiele gedacht.

<8.1>
Kiam okazis la akcidento?
Wann ist der Unfall passiert?

La akcidento okazis antaŭ du tagoj ĉirkaŭ la naŭa [horo] matene.
Der Unfall ist vor 2 Tagen ungefähr um 9 [Uhr] morgens passiert.

<8.2>
Ĉu vi estis piediranta aŭ biciklanta?
Warst du zu Fuß oder mit dem Rad unterwegs?

Mi veturis kiel ĉiun matenon de labortago per biciklo.
Ich fuhr wie jeden Morgen eines Werktags mit dem Fahrrad.

<8.3>
Kien vi volis bicikli?
Wohin wolltest du (mit dem Fahrrad) fahren?

Kvaronan horon post la naŭa komenciĝas kutime mia unua lekcio en la universitato.
Viertel nach 9 fängt gewöhnlich meine erste Vorlesung in der Universität an.

<8.4>
De kie venis la aŭto?
Von wo kam das Auto?

La aŭto venis de malantaŭe kaj deflankiĝis antaŭ mi dekstren.
Das Auto kam von hinten und bog vor mir rechts ab.

<8.5>
De kie venis vi?
Von wo kamst du?

Mi veturis sur la bicikla vojo apud la strato rekte antaŭen, do havis pasrajton.
Ich fuhr auf dem Fahrradweg neben der Straße geradeaus, hatte also Vorfahrt.

<8.6>
Kial la aŭtisto ne vidis vin?
Warum hat dich der Autofahrer nicht gesehen?

Jes, pri tio ankaŭ mi cerbumas. Eble li nur atentis la verdan lumon de la semaforo.
Ja, darüber grüble ich auch. Vielleicht hat er nur auf das grüne Licht der Ampel geachtet.

<8.7>
Kion vi sentis, kiam la aŭto trafis vian biciklon?
Was hast du gespürt, als das Auto dein Fahrrad traf?

Fortan ektimon, mi pensis nur: "Jen akcidento!"
Einen starken Schreck, ich dachte nur: "Da, ein Unfall!"

<8.8>
Ĉu vi pro la puŝo forte falis?
Bist du durch den Stoß heftig gestürzt?

Jes, mi puŝiĝis al la flanko de la aŭto.
Ja, ich prallte an die Seite des Autos.

<8.9>
Ĉu via brako aŭ via gambo rompiĝis?
Ist dein Arm oder dein Bein gebrochen?

He, vi certe vidus tion, se ankaŭ mia gambo rompiĝus.
He, du würdest das sicher sehen, wenn auch mein Bein gebrochen wäre.
Ne, bonŝance, mi rompis al mi sole la brakon.
Nein, zum Glück habe ich mir nur den Arm gebrochen.

<8.10>
Ĉu fluis multe da sango?
Ist viel Blut geflossen?

Mi ne klare scias, mi havis ŝokon. Verŝajne tamen ne multe.
Ich weiß es nicht klar, ich hatte einen Schock. Wahrscheinlich aber nicht viel.

<8.11>
Kiel vi reagis?
Wie hast du reagiert?

Aliaj poste rakontis, ke mi estis tute kvieta, sed balbutis sensencaĵojn.
Andere haben mir später erzählt, dass ich ganz ruhig gewesen sei, aber Unsinn gebrabbelt habe.

<8.12>
Kion diris la aŭtostirinto?
Was hat der Autofahrer gesagt?

Tiu vokis daŭre: "Mi tute ne scias, de kie tiu biciklisto venis!"
Der rief dauernd: "Ich weiß überhaupt nicht, woher dieser Radfahrer gekommen ist."

<8.13>
Kiom da pasantoj venis por helpi vin?
Wie viele Passanten kamen, um dir zu helfen?

Ho, ankaŭ tion mi ne plu scias. Estis pluraj, kiuj tuj zorgis min.
Oh, auch das weiß ich nicht mehr. Es waren mehrere, die sich sofort um mich kümmerten.

<8.14>
Ĉu iu telefonis al la akcidenta servo?
Hat jemand den Unfalldienst angerufen?

Mi almenaŭ supozas tion, ĉar la ambulanco alvenis ankoraŭ antaŭ la polico.
Ich nehme das wenigstens an, denn der Krankenwagen traf noch vor der Polizei ein.

<8.15>
Kiom longe daŭris, ĝis (kiam) venis la ambulanco?
Wie ange dauerte es, bis der Krankenwagen kam?

Mi tute ne havas imagon, eble kvaronan horon.
Ich habe keine Ahnung, vielleicht eine viertel Stunde.

<8.16>
Kion vi diris al la helpantoj?
Was hast du den Helfern gesagt?

Mi diris al ili: "Bone, ke vi venas. Mi kredas, ke mia brako rompiĝis."
Ich habe zu ihnen gesagt: "Gut, dass Sie kommen. Ich glaube, dass mein Arm gebrochen ist."

<8.17>
Ĉu la ambulancistoj uzis portilon?
Haben die Sanitäter eine Trage eingesetzt?

Jes, kvankam mi protestis kaj diris, ke mi rompis brakon kaj ne gambon.
Ja, obwohl ich protestierte und sagte, dass ich einen Arm und nicht ein Bein gebrochen habe.
Sed ili nepre volis porti min, ĉar mi povus pro ŝoko subite kolapsi.
Aber sie wollten mich unbedingt tragen, denn ich könnte wegen eines Schocks plötzlich zusammenbrechen.

<8.18>
Ĉu vi havis dolorojn, kiam oni transportis vin?
Hattest du Schmerzen, als man dich transportiert hat?

Jes, mia brako kaj kelkaj aliaj korpopartoj doloris.
Ja, mein Arm und einige andere Körperteile schmerzten.

<8.19>
Ĉu vi ricevis injekton, por ke vi iĝu trankvila?
Hast du eine Spritze bekommen, damit du ruhig wurdest?

Jes, sed mi apenaŭ trankviliĝis, la doloroj estis tro fortaj.
Ja, aber ich beruhigte mich kaum, da die Schmerzen zu stark waren.

<8.20>
Kiom longe daŭris, ĝis (kiam) vi atingis la malsanulejon?
Wie lange dauerte es, bis du das Krankenhaus erreicht hast?

Mi pensis, ke daŭras kaj daŭras, pro la doloroj kaj pro la skuado en la ambulanco.
Ich dachte, das dauerte ewig, wegen der Schmerzen und wegen dem Geschüttel im Krankenwagen.

<8.21>
Ĉu en la hospitalo tuj venis kuracisto por helpi vin?
Kam im Krankenhaus sofort ein Arzt, um dir zu helfen?

Unu estis ja jam en la ambulanco.
Einer war ja schon im Krankenwagen.
En la hospitalo tuj venis alia por transpreni min.
Im Krankenhaus kam sofort ein anderer, um mich zu übernehmen.

<8.22>
Kion la kuracisto diris post la unua esploro?
Was hat der Arzt nach der ersten Untersuchung gesagt?

La kuracisto diris, ke mi restu trankvila kaj ke mi ŝajne havis relativan bonŝancon.
Der Arzt sagte, dass ich ruhig bleiben sollte und dass ich anscheinend relatives Glück gehabt habe.

<8.23>
Ĉu iu informis viajn gepatrojn?
Hat jemand deine Eltern informiert?

Jes, sed maljam multe pli poste, ĉar ili ne estis hejme, sed ĉe la laborloko.
Ja, aber erst viel später, denn sie waren nicht zu Hause, sondern am Arbeitsplatz.

<8.24>
Ĉu oni poste operaciis vian brakon?
Hat man danach deinen Arm operiert?

Bonŝance operacio ne montriĝis necesa.
Zum Glück erwies sich eine Operation nicht als notwendig.

<8.25>
Ĉu mi demandas tro multe?
Frage ich zu viel?

Ne vere, mi ĉiu-okaze jam havis kapdolorojn.
Eigentlich nicht, ich hatte sowieso schon Kopfschmerzen.

(Rerakontu al alia persono la tutan historion surbaze de la respondoj /
Erzählen Sie einer anderen Person die ganze Geschichte aufgrund der Antworten erneut.)


<9.0>
Kompletigu la sekvantajn frazojn / Vervollständigen Sie die folgenden Sätze:

Piede survoje tra norda Hispanujo / Zu Fuß unterwegs in Nordspanien:


<9.1>
Lastan jaron mi havis eksterordinaran feriadon:
Letztes Jahr hatte ich einen außergewöhnlichen Urlaub:
mi marŝis piede pli ol okcent kilometrojn tra norda Hispanujo.
ich lief mehr als 800 Kilometer zu Fuß durch Nordspanien.
Bonŝance mi ne estis sola, ĉar mia plej juna filo akompanis min.
Zum Glück war ich nicht allein, denn mein jüngster Sohn begleitete mich.
Mi portis grandan dorsosakon, en kiu estis ĉio, kion mi bezonis:
Ich trug einen großen Rucksack, in dem alles war, was ich brauchte:
ĉefe mia dormosako kaj nur malmultaj vestaĵoj.
hauptsächlich [waren es] mein Schlafsack und nur wenige Kleidungsstücke.


<9.2>
Tre grava estis la akvobotelo.
Sehr wichtig war die Wasserflasche.
Certe, en norda Hispanujo estas multa pluvo, tiel ke kutime ne mankas akvo,
Sicher, in Nordspanien gibt es viel Regen, so dass gewöhnlich kein Wasser fehlt,
sed survoje oni daŭre devas multe trinki.
aber unterwegs muss man dauernd viel trinken.
Dum la tago la suno brilas kaj estas ege varme.
Tagsüber scheint die Sonne, und es ist äußerst warm.
Kontraŭe la noktoj estis nur varmetaj, kelkfoje sufiĉe malvarmaj.
Im Gegensatz dazu waren die Nächte nur mäßig warm, einige Male ganz schön kalt.


<9.3>
Ni iris faman vojon, nome al la urbo Santiago de Compostela.
Wir gingen einen berühmten Weg, nämlich nach [der Stadt] Santiago de Compostela.
Lastatempe tia migrado iĝis tre moderna,
In letzter Zeit ist eine solche Wanderung sehr modern geworden,
kaj miloj da homoj ĉiujare pilgrimas nun sur tiu ĉi vojo, unuope aŭ plurope.
und jedes Jahr pilgern nun tausende Leute auf diesem Weg, einzeln oder zu mehreren.
Bedaŭrinde mi ne scias tiom da lingvoj, tiel ke ni ne povis paroli kun multaj samvojanoj.
Leider kenne ich nicht so viele Sprachen, so dass wir nicht mit vielen Wegegefährten sprechen konnten.
Kiam estis foje problemo, ankaŭ okazis miskomprenoj, kiujn oni ne povis klarigi.
Wenn es mal ein Problem gab, passierten auch Missverständnisse, die man nicht klären konnte.


<9.4>
La Hispanoj en la kamparo tute ne komprenis fremdajn lingvojn.
Die Spanier auf dem Land verstehen überhaupt keine Fremdsprachen.
Sed ili tre ekĝojis aŭdante, ke mi sciis kelkajn vortojn en la Hispana.
Aber sie waren sehr erfreut zu hören, dass ich einige Wörter auf Spanisch wusste.
Tamen mi multajn fojojn ege bedaŭris, ke Esperanto ne estas pli konata,
Dennoch bedauerte ich [es] viele Male zutiefst, dass Esperanto nicht bekannter ist,
ĉar interparolado sur malalta lingva nivelo ne kontentigas min.
denn eine Unterhaltung auf niedrigem Niveau stellt mich nicht zufrieden.
Tiam la vortaro stiras oniajn dirojn kaj ne oniaj pensoj, kiel devus esti.
Dann steuert der Wortschatz die Aussagen von einem und nicht die Gedanken von einem, wie [es] sein müsste.


<9.5>
Kompreneble ni laŭeble evitis la industriajn regionojn.
Natürlich vermieden wir wenn möglich die Industriegebiete.
En Hispanujo estas ekster la urboj ofte ankoraŭ netuŝita naturo,
In Spanien gibt es außerhalb der Städte oft noch unberührte Natur,
kun belaj floroj kaj kantantaj birdoj.
mit schönen Blumen und singenden Vögeln.
Tagmeze oni bezonas longan paŭzon; ankaŭ la enlandanoj tiam ne laboras.
Mittags braucht man eine lange Pause; auch die Einheimischen arbeiten dann nicht.
Tiun paŭzon oni plej bone pasigu en iu natura kaŝejo, ekzemple kuŝante sur herbejo sub verda arbo.
Diese Pause verbringe man am besten in irgendeinem Naturversteck, zum Beispiel auf einer Wiese unter einem grünen Baum liegend.
Aŭdante tion, nesciuloj supozas, ke pilgrimantoj havas agrablan vivon,
Wenn Unwissende das hören, vermuten sie, dass Pilger ein angenehmes Leben haben,
ĉar ili ĝuas la liberecon de vaganto kaj estas la tutan tagon en freŝa aero.
denn sie genießen die Freiheit eines Vagabunden und sind den ganzen Tag an der frischen Luft (wörtlich: in frischer Luft).
Sed mi povas certigi vin: Se vi marŝas longajn distancojn,
Aber ich kann Ihnen versichern: Wenn Sie weite (im Esperanto: lange) Entfernungen laufen,
tiam la ĉiutago ne estas komforta.
dann ist der Alltag nicht bequem.


<9.6>
Ofte la pilgrimantoj iras survoje kun dolorantaj kaj sangantaj piedoj,
Oft gehen die Pilger unterwegs mit schmerzenden und blutenden Füßen,
ne malofte iu falas pro laceco aŭ malforto surteren.
nicht selten fällt einer vor Müdigkeit oder Schwäche zu Boden.
Fakte, okazas, ke lezitan falinton ambulanco devas transporti al hospitalo.
Wirklich, es kommt vor, dass ein Krankenwagen einen verletzten Hingefallenen ins Hospital transportieren muss.
Tiel multaj pilgrimantoj devas interrompi aŭ eĉ fini sian migradon.
So müssen viele Pilger ihre Wanderung unterbrechen oder sogar beenden.
Cetere oni dormas en specialaj tranoktejoj, kie renkontiĝas vespere multaj migremuloj.
Übrigens übernachtet man in speziellen Übernachtungsstätten, wo sich abends viele Wanderbegeisterte treffen.
Ofte bedaŭrinde la lokoj ne sufiĉas. Tiam oni devas kuŝi surplanke.
Oft reichen leider die Plätze nicht. Dann muss man auf dem Fußboden liegen.
Entute la streĉo estis ankaŭ por ni grandega,
Insgesamt war die Anstrengung auch für uns gewaltig,
sed danke al Dio niaj fortoj sufiĉis, tiel ke ni bone atingis nian faman celon.
aber unsere Kräfte reichten Gott sei Dank aus, so dass wir gut unser berühmtes Ziel erreichten.


<9.7>
De tie ni ankoraŭ pluiris al la marbordo ĉe Finisterre;
Von dort gingen wir noch weiter zur Küste bei Finisterre;
tiu ĉi nomo signifas "la fino de la tero",
dieser Name bedeutet "das Ende der Welt",
ĉar en la pasintaj jarcentoj kredis la homoj, ke tie finiĝas la mondo.
denn in den vergangenen Jahrhunderten glaubten die Leute, dass dort die Welt endet.
Ni havis ankoraŭ trankvilajn tagojn kiel turistoj tie.
Wir hatten noch ruhige Tage als Touristen dort.
Poste ni revojaĝis buse kaj trajne al la urbo Bilbao.
Danach reisten wir mit Bus und Bahn zur Stadt Bilbao zurück.
Tie ni tranoktis ĉe Esperanto-amiko,
Dort übernachteten wir bei einem Esperantofreund,
kaj la alian tagon ni flugis per avio reen al Germanujo.
und anderntags flogen wir mit dem Flugzeug zurück nach Deutschland.


<9.8>
Raportu kaj diskutu / Berichten und diskutieren Sie:
Ĉu vi jam aŭdis pri tiu fama vojo en Hispanujo?
Haben Sie schon von diesem berühmten Weg in Spanien gehört?
Ĉu vi foje mem ŝatus iri ĝin? Aŭ ĉu pli bone ne?
Würden Sie ihn gern mal selbst gehen? Oder lieber nicht?
Kion vi opinias pri pilgrimantoj (sportistoj, frenezuloj, sanktuloj, ...)?
Was halten Sie von Pilgern (Sportler, Verrückte, Heilige, ...)?

(Auf eine Beispieldiskussion wird an dieser Stelle verzichtet.)


<10.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1) / Prüfung auf dem Basisniveau (B1):
Temo 13: Natura Medio /Thema 13: Umwelt der Natur

Jen venas la antaŭlasta temo por prepari plian dialogon por la baznivela ekzameno.
Hier kommt das vorletzte Thema, um einen weiteren Dialog für die Prüfung auf dem Basisniveau vorzubereiten.
La taskoj restas la samaj kiel ĝis nun:
Die Auifgaben bleiben dieselben wie bisher:
Unue tra-iru la blue markitajn vortojn, ĉu estas novaj inter ili aŭ ĉu vi forgesis ilian signifon.
Gehen Sie erstens die blau markierten Wörter durch, ob unter ihnen neue sind oder ob Sie ihre Bedeutung vergessen haben.
Due traktu la Germanajn vortojn inter kunigaj krampoj kaj ripetu per traduko la konvenajn Esperanto-vortojn.
Behandeln Sie zweitens die deutschen Wörter in geschweiften Klammern und wiederholen Sie durch eine Übersetzung die passenden Esperanto-Wörter.
Trie verku mem dialogon kun la temo kaj ties subtemoj pri la medio en via privata ĉirkaŭo.
Verfassen Sie drittens selbst einen Dialog mit dem Thema und dessen Unterthemen über die zur Natur gehörige Umwelt in Ihrer privaten Umgebung.

Komento / Bemerkung:
Ĝeneralaj informoj estas interesaj por la diskuto, kaj vi povas rakonti ankaŭ specialajn kaj privatajn aferojn laŭ via bon-trovo.
Allgemeine Informationen sind für die Diskussion interessant, und Sie können nach Gutdünken auch spezielle und private Dinge erzählen.
La ĉefa afero estas, ke vi poste en la ekzameno konas multajn vortojn kaj faktojn por dialogi flue kaj interese.
Die Hauptsache ist, dass Sie später in der Prüfung viele Wörter und Fakten kennen, um einen fließenden und interessanten Dialog zu führen.


<10.1>
Ekzamenanto / Prüfer:
Bonan tagon! Mi estas Karolino Feo, via ekzamenanto
Guten Tag! Ich bin Karolino Feo ('Fee'), Ihre Prüferin
kaj espereble por vi bona feino, kiel inklinas ŝerci ĉiu en tiu ĉi situacio.
und hoffentlich für Sie eine gute Fee, wie jeder geneigt ist, in dieser Situation zu scherzen.

Ekzamenato / Prüfling:
Bonan tagon, mi estas Arno Elteni,
Guten Tag, ich bin Arno Elteni ('ertragen'),
kaj vi povas diveni, kiun ŝercon daŭre aŭdas mi.
und Sie können raten, welchen Scherz ich dauernd höre.
Mi devas konfesi, ke mi estas iom nervoza.
Ich muss gestehen, dass ich etwas nervös bin.

Sen kialo. Ni simple interparolas en amika etoso.
Ohne Grund. Wir unterhalten uns einfach in freundschaftlicher Atmosphäre.
Nia temo estas la natura medio. Ĉu tio interesas vin?
Unser Thema ist die zur Natur gehörige Umwelt. Interessiert Sie das?

Nu, fakte mi naskiĝis en la kamparo.
Nun, ich bin doch auf dem Land geboren.
Jam pra-avo de mia familio havis la bienon,
Schon ein Urgroßvater meiner Familie hatt den Bauernhof,
kiun nun mastrumas mia patro,
den nun mein Vater bewirtschaftet.
Tial mi kreskadis en natura ĉirkaŭo,
Deshalb bin ich in einer Naturumgebung aufgewachsen,
kun bestoj kiel ĉevaloj, bovoj, porkoj kaj ŝafoj.
mit Tieren wie Pferden, Rindern, Schweinen und Schafen.
Ni eĉ havis azenon kaj kompreneble katojn kaj hundojn.
Wir hatten sogar einen Esel und natürlich Katzen und Hunde.

Ĉu vi havas ankaŭ spertojn kun plantoj?
Haben Sie auch Erfahrungen mit Pflanzen?

Jes, en bieno oni ja ofte kulturas grenon,
Ja, auf einem Bauernhof baut man ja oft Getreide an,
kaj en nia ĝardeno estis krom legomoj ankaŭ diversaj plantoj.
und in unserem Garten waren außer Gemüsearten auch verschiedene Pflanzen.
Floris rozoj kaj aliaj floroj,
Rosen blühten und andere Blumen,
kaj kiel infano mi povis ludi sur herbejoj, kie estis ankaŭ ĉevaloj kaj ŝafoj.
und als Kind konnte ich auf Wiesen spielen, wo auch Pferde und Schafe waren.

En bieno estas ankaŭ birdoj kaj insektoj, ĉu ne?
Auf einem Bauernhof sind auch Vögel und Insekten, nicht wahr?

Jes, somere nestis hirundoj, kaj tuta bando de paseroj bruis en la korto.
Ja, im Sommer nisteten Schwalben, und eine ganze Bande Spatzen lärmte auf dem Hof.
Multaj muŝoj kaj vespoj flugis ĉie kaj ĝenis homojn kaj bestojn.
Viele Fliegen und Wespen flogen überall und störten Menschen und Tiere.

Tion mi povas imagi.
Das kann ich mir vorstellen.
Bonŝance kelkaj bestoj havas voston por for-igi la flugantajn bestetojn.
Zum Glück haben einige Tiere einen Schwanz, um die fliegenden Tierchen zu verscheuchen (wörtlich: wegmachen).


<10.2>
Ĉu en la bieno vivis pliaj insektoj?
Lebten auf dem Bauernhof weitere Insekten?

Jes, malantaŭ la stalo staris korboj de abeloj.
Ja, hinter dem Stall standen Körbe mit Bienen.
Ili liveris tre bongustan mielon.
Sie lieferten einen sehr leckeren Honig.
Super nia lageto ofte ŝvebis libeloj aŭ dancis kuloj.
Über unserem Teich schwebten oft Libellen oder tanzten Mücken.
Precipe antaŭ ol fulmis kaj tondris,
Vor allem bevor es blitzte und donnerte,
kuloj kaj grandaj muŝoj pikis kaj mordis kvazaŭ frenezaj,
stachen und bissen Mücken und große Fliegen wie verrückt,
ke oni preskaŭ ne povis elteni tion.
dass man das fast nicht ertragen konnte.
Ni ĝojis, kiam venis ankaŭ ŝtormo kaj forblovis ilin.
Wir haben uns gefreut, wenn auch ein Sturm kam und sie wegblies.

Pro viaj mencioj de tondro, fulmoj kaj ŝtormo mi venas al la konkludo,
Wegen Ihrer Erwähnungen von Donner, Blitze und Sturm komme ich zu der Folgerung,
ke via regiono konas tondro-ŝtormojn.
dass Ihre Gegend Gewitter (wörtlich: Donnerstürme) kennt.
Tio estas drameca fenomeno kadre de alia el niaj subtemoj: la vetero.
Das ist ein dramatisches Phänomen im Rahmen eines anderen unserer Subthemen: das Wetter.
Bv. rakonti pli pri la vetero en via hejmregiono.
Bitte erzählen Sie mehr über das Wetter in Ihrer Heimatregion.

Nia bieno situas en alloga regiono kun bona klimato.
Unser Bauernhof liegt in einer anziehenden Region mit gutem Klima.
Nek estas tro varme kaj seke kiel en Afriko,
Weder ist es zu warm und trocken wie in Afrika,
nek tro ofte pluvas kiel en kelkaj landoj de Azio.
noch regnet es zu oft wie in einigen Ländern Asiens.
Mia patro povas vendi multan grenon al najbaraj landoj de Eŭropa Unio.
Mein Vater kann viel Getreide an die Nachbarländer der Europäischen Union verkaufen.
La vintroj estas mildaj, kun malmulta neĝo aŭ frosto.
Die Winter sind mild, mit wenig Schnee und Frost.
Same maloftas tondroŝtormoj kun hajlo.
Gleichfalls selten sind Gewitter mit Hagel.

<10.3>
Ĉu vi povas priskribi la pejzaĝon?
Können Sie die Landschaft becshreiben?

Nia regiono troviĝas en la ebenaĵo de la nordo,
Unsere Region liegt in der Ebene des Nordens,
sed en la sudo montoj formas ĝian limon.
aber im Süden bilden Berge ihren Rand.
Tial ni havas maran klimaton kun ne tro varmegaj someroj kaj - kiel dirite - mildaj vintroj.
Deshalb haben wir ein Meeresklima mit nicht zu heißen Sommern und - wie gesagt - milden Wintern.
La montoj ne estas tro altaj kaj liveras lignon.
Die Berge sind nicht zu hoch und liefern Holz.
Antaŭ ili estas la kamparo, ne tute ebena, sed kun longaj ondoj kiel maro el tero.
Vor ihnen ist das Land, nicht ganz eben, sondern mit langen Wellen wie ein Meer aus Erde.
La randoj de la kampoj kaj herbejoj konsistas el arbustoj aŭ el vicoj de arboj, foje el heĝoj
Die Ränder der Felder und Wiesen bestehen aus Sträuchern oder aus Baumzeilen, mal aus Hecken.
El la tuta verdaĵaro tie kaj jene lumas la ruĝo de bieno,
Aus dem ganzen Grün leuchtet hier und dort das Rot eines Bauernhauses,
ĉar la regiono estas relative dense loĝata.
denn die Region ist relativ dicht bewohnt.

Mi havas la impreson, ke vi amas vian hejmlandon.
Ich habe den Eindruck, dass Sie Ihre Heimat lieben.
Vi priskribis ĉion tiel klare, ke mi havas la pejzaĝon kiel bildon antaŭ miaj okuloj.
Sie haben alles so klar beschrieben, dass ich die Landschaft wie ein Bild vor meinen Augen habe.
Vi menciis lageton. Ĉu troviĝas ankaŭ fluanta akvo?
Sie haben einen Teich erwähnt. Findet sich auch fließendes Wasser?

Certe. Ankaŭ en al somero regule pluvas,
Sicher. Auch im Sommer regnet es regelmäßig,
kaj tial estas multaj riveretoj, foje rivero.
und deshalb gibt es viele Bäche, zuweilen einen Fluss.
Iliaj bordoj formis la ter-ondojn, pri kiuj mi jam parolis.
Ihre Ufer bilden die Erdwellen, über die ich schon gesprochen habe.
En antaŭaj tempoj ekzistis ankaŭ vastaj marĉoj,
In früheren (wörtlich: vorigen) Zeiten existierten auch weite Sümpfe,
sed oni forkondukis la akvon per mallarĝaj kanaletoj,
aber man hat das Wasser mit schmalen Kanälchen abgeleitet,
kaj nun kreskas tie arbaroj, dum la iamaj arbaroj estis transformataj al grenokampoj.
und nun wachsen dort Wälder, während die ehemaligen Wälder zu Kornfeldern umgewandelt wurden.

<10.4>
Ni venu al la lasta subtemo, protektado de la medio.
Lassen Sie uns zum letzten Unterthema kommen, dem Schützen der Umwelt.
Ĉu bienulo ne estas en embaraso decidi, kiu celo estas pli grava,
Ist ein Landwirt nicht in Verlegenheit zu entscheiden, welches Ziel wichtiger ist,
ĉu produkti laŭ-eble multe da greno kaj viando,
möglichst viel Getreide und Fleisch zu produzieren
aŭ ĉu pli bone konservi la naturon kaj esti respondeca pri konvena vivo de la bestoj?
oder besser die Natur zu bewahren und für ein angemessenes Leben der Tiere verantwortlich zu sein?

Vi pravas. Kiel ni povas malhelpi, fuŝi la naturon kaj mis-uzi bestojn?
Sie haben Recht. Wie können wir verhindern, die Natur zu verpfuschen und Tiere zu missbrauchen?
Eĉ se oni ne estas fanatikulo, oni devas plendi pri la kruelaj metodoj,
Auch wenn man kein Fanatiker ist, muss man die grausamen Methoden beklagen,
plenŝtopi grandajn stalojn per miloj da kokoj kun mallongigitaj flugilo-plumoj
große Ställe vollzustopfen mit Tausenden von Hühnern mit gekürzten Flügelfedern
aŭ porkoj kun fortranĉitaj vostoj.
oder Schweinen mit abgeschnittenen Schwänzen.

Terure! Ankaŭ tiu kutimo, neniigi centojn da viraj kokidoj per gaso aŭ eĉ per hak-maŝino!
Schrecklich! Auch diese Gewohnheit, Hunderte von männlichen Küken durch Gas oder sogar eine Hackmaschine zu vernichten!

Jes, mia patro preferas, ne havi tro da bestoj, sed vivteni la bienon ankaŭ per gaso, gajnata el maizo kaj rubo.
Ja, mein Vater zieht es vor, nicht zu viele Tiere zu haben, sondern dem Bauernhof auch mit Gas, gewonnen aus Mais und Abfall, ein Auskommen zu sichern (wörtlich: den Bauernhof am Leben zu halten).
El tiu gaso oni produktas elektron, tiel ke la bieno havas sian propran elektran lumon.
Aus diesem Gas produziert man Strom, so dass der Bauernhof seinen eigenen Strom hat.
Krome la gaso liveras varmon por la staloj, la superfluon mia patro vendas.
Außerdem liefert das Gas Wärme für die Ställe, den Überschuss verkauft mein Vater.
La domon li hejtas per pecetoj de hakita ligno,
Das Haus heizt er mit Stückchen von gehacktem Holz,
sed eblas, bruligi en la hejt-instalaĵo ankaŭ restojn de ligno,
aber es ist möglich, in der Heizanlage auch Holzreste zu verbrennen,
kiujn mia patro kolektas en la arbaro kaj fendas mem per hakilo.
die mein Vater im Wald sammelt und selbst mit dem Beil spaltet.

Streĉa laboro! Ĉu li aplikas pliajn metodojn por medi-protekto?
Anstrengende Arbeit! Wendet er weitere Methoden für den Umweltschutz an?

Jes, li rezignas, uzi la kampojn ĝis la rando,
Ja, er verzichtet [darauf], die Felder bis zum Rand zu nutzen,
kaj lasas striojn de arbustaro, heĝoj kaj arboj,
und lässt Streifen von Gebüsch, Hecken und Bäumen,
kiuj gastigas multajn malgrandajn birdojn, insektojn kaj aliajn bestojn.
welche viele kleine Vögel, Insekten und andere Tiere beherbergen.
Krome tiel oni evitas, ke la vento forportas tro da tero.
Außerdem vermeidet er so, dass der Wind zu viel Erde davonträgt.

Admirinde, kaj vi estas tre bone informita pri ĉio.
Bewundernswert, und Sie sind sehr gut über alles informiert.


<10.5>
Ĉu vi foje ferias hejme en la bieno de via patro?
Machen Sie mal Urlaub auf dem Bauernhof Ihres Vaters?

Jes, nun post du semajnoj denove, kaj mi jam tre antaŭgojas tion,
Ja, jetzt in zwei Wochen wieder, und ich freue mich schon sehr im Voraus,
kvankam mi kompreneble ankaŭ helpos labori kiel en mia jun-aĝo,
obwohl ich natürlich auch zu arbeiten helfen werde wie in meiner Jugendzeit,
sed mi ja kutimas, tion elteni.
aber ich bin ja gewöhnt, das auszuhalten.

Tiam bonan feriadon kaj ĝis revido, sinjoro Elteni.
Dann guten Urlaub (wörtlich: gutes Ferienmachen) und auf Wiedersehen, Herr Elteni.

Dankon! Ĝis revido, sinjorino Feo!
Danke! Auf Wiedersehen, Frau Feo!

<11.0>
Piede tra fremdaj landoj / Zu Fuß durch fremde Länder
(Daŭrigo de ĉapitro 1) / (Fortsetzung von Kapitel 1)

Atente laŭtlegu la historion minimume du fojojn,
Lesen Sie die Geschichte aufmerksam mindestens zweimal laut,
ĉar poste vi devos respondi demandojn pri la enhavo.
denn danach werden Sie Fragen über den Inhalt beantworten müssen.


<11.1>
Iutage la vaganta familio el Francujo, Arturo, Ina kaj Suna, transiris
Eines Tages überschritt die umherziehende Familie aus Frankreich, Arturo, Ina und Suna,
ankaŭ la limon al Nederlando. La lando estis nun tute ebena.
auch die Grenze zu den Niederlanden. Das Land war nun ganz flach.
Ili devis foje iri kromvojon kun sia ĉaro, pro la multaj riveroj kaj kanaloj,
Sie mussten zuweilen mit ihrem Wagen wegen der vielen Flüsse und Kanäle einen Umweg laufen,
por atingi taŭgan ponton, nek tro malgrandan por la ĉaro, nek tro grandan,
um eine geeignete Brücke zu erreichen, weder zu klein für den Karren, noch zu groß,
ke la vigla trafiko endanĝerigis ilin.
dass der lebhafte Verkehr sie in Gefahr brachte.

Nun ili ne plu komprenis la enlandanojn, se tiuj ne parolis la Francan.
Jetzt verstanden sie die Einheimischen nicht mehr, wenn diese kein Französisch sprachen.
Kiel ili preparis sin al tiu situacio?
Wie hatten sie sich auf diese Situation vorbereitet?
Sufiĉe frue antaŭ la ek-iro Arturo kaj Ina eklernis Esperanton
Ziemlich früh vor dem Abmarsch hatten Artur und Ina angefangen, Esperanto zu lernen,
kaj verkis artikolojn por Esperantaj revuoj,
und Artikel für Esperanto-Zeitschriften geschrieben,
ĉu eble ie troviĝus Esperantistoj, kiuj povus ĉe-loke iom zorgi ilin.
ob sich vielleicht irgendwo Esperantofreunde fänden, die sich am Ort etwas um sie kümmern könnten.
Ili ja ne bezonis multe, ĉar la ĉaro estis ilia domo,
Sie brauchten ja nicht viel, denn der Wagen war ihr Haus,
kiu ŝirmis ilin, kiam pluvis aŭ hajlis, aŭ kiam la suno brilis tro akre.
das sie beschützte, wenn es regnete oder hagelte, oder wenn die Sonne zu intensiv schien,
Tamen, dum frostis vintre, ili jes bezonis lokon por ripozi,
Dennoch, während es im Winter fror, brauchten sie doch einen Platz, um auszuruhen,
kiam ili pro la malaltaj temperaturoj ne povis vagadi tra la lando.
wenn sie wegen der niedrigen Temperaturen nicht längere Zeit durchs Land ziehen konnten.


<11.2>
Per la artikoloj ili ricevis respondojn el pluraj landoj.
Mit Hilfe der Artikel erhielten sie Antworten aus mehreren Ländern.
Samideanoj konsilis al ili, kiun direkton elekti precize por renkonti laŭ-eble multajn gastigemajn Esperantistojn.
Gesinnungsfreunde rieten ihnen, welche Richtung [sie] genau auswählen [sollten], um möglichst viele gastfreundliche Esperantisten zu treffen.
Al aktivaj membroj de Esperantokluboj ili tiam jam skribe jesis,
Akiven Mitgliedern von Esperanto-Klubs sagten sie dann schon schriftlich zu,
ke raportistoj havu la permeson, intervjui ilin kaj prezenti ilin en la lokaj gazetoj.
dass Reporter die Erlaubnis hätten, sie zu interviewen und sie in den örtlichen Zeitungen vorzustellen.
Ne mirige, ke tiel oni en kelkaj lokoj jam atendis ilin antaŭĝojante,
Kein Wunder (wörtlich: nicht erstaunen machend), dass man sie so in einigen Orten schon mit Vorfreude erwartete,
ke tranoktejo jam estis preta, t.e. loko,
dass eine Unterkunft schon fertig war, d.h. ein Platz,
kie la ĉaro povis stari dum la nokto
wo der Wagen während der Nacht stehen konnte
kaj kie la ĉevalo trovis herbojn.
und wo das Pferd Gras fand.

La gazet-artikolojn la lokaj Esperantistoj eltondis kaj postsendis per poŝto.
Die Zeitungsartikel schnitten die örtlichen Esperantisten aus und sandten sie per Post nach.
Por la familio tiuj artikoloj valoris post la alveno en nova urbo,
Für die Familie waren diese Artikel nach der Ankunft in einer neuen Stadt wertvoll,
por montri al la homoj, ke la vizitantoj estas konataj kiel seriozaj migrantoj
um den Menschen zu zeigen, dass die Besucher als seriöse Wanderer bekannt waren
kaj eĉ iom famaj ...
und sogar etwas berühmt ...


<11.3>
En regionoj sen Esperantistoj afablaj homoj helpis ilin, elekti la ĝustan vojon,
In Gebieten ohne Esperantisten halfen ihnen freundliche Leute, den richtigen Weg zu wählen,
sed ili sentis la lingvan barilon, bezonis tradukon al la Franca aŭ petis,
aber sie fühlten die Sprachbarriere, brauchten eine Übersetzung ins Französische oder baten,
desegni skizon de la vojo sur peco de papero.
auf einem Stück Papier eine Skizze des Weges zu zeichnen.

La vintro venis.
Der Winter kam.
Nu, tion ili ne malatentis dum la antaŭa planado.
Nun, das hatten sie während des vorgehenden Planens nicht unbeachtet gelassen.
Per helpo de Esperantistoj ili ricevis ślosilon por dometo en Nederlando,
Mit Hilfe von Esperantisten bekamen sie einen Schlüssel für ein Häuschen in den Niederlanden,
kie ili povis trankvile pasigi la vintron.
wo sie in Ruhe den Winter verbringen konnten.

Cetere ili ne nur akceptis helpon, sed ankaŭ donis.
Übrigens nahmen sie nicht nur Hilfe an, sondern gaben auch [welche].
Arturo laboris kiam eble kiel ĝardenisto,
Arturo arbeitete, wann [immer es] möglich [war], als Gärtner,
kaj komune ili purigis kaj riparis dometon en Grekujo,
und gemeinsam säuberten und reparierten sie ein Häuschen in Griechenland,
en kiu rajtis loĝi dum alia vintro.
in dem sie einen anderen Winter hindurch wohnen durften.
Ankaŭ kiam ili ne plu havis monon, ili restis ie por labori,
Auch wenn sie kein Geld mehr hatten, blieben sie irgendwo, um zu arbeiten,
ĉar tio ebligis al ili la gajnon de iom da enspezoj.
denn das ermöglichte ihnen den Erwerb von etwas Einkommen.


<11.4>
La sekvantajn jarojn ili daŭrigis sian vojon, antaŭen tra Eŭropo,
Die folgenden Jahre setzten sie ihren Weg fort, vorwärts durch Europa,
unue okcidenten tra Germanujo, poste norden per ŝipo al Svedujo, tiam suden al Pollando kaj Ĉeĥujo,
zuerst ostwärts durch Deutschland, dann nach Norden mit dem Schiff nach Schweden, dann sudwärts nach Polen und Tschechien,
kaj pli fore tra Rumanujo kaj Bulgarujo al Grekujo.
und noch weiter durch Rumänien und Bulgarien nach Griechenland.

Post la vintro tie ili vojaĝis per ŝipo okcidenten al Italujo, kaj fine ili venis reen al Francujo.
Nach dem Winter dort reisten sie per Schiff nach Italien, und schließlich kamen sie zurück nach Frankreich.
Kaj se ili ne mortis intertempe, kion Dio malhelpu,
Und wenn sie nicht inzwischen gestorben sind, was Gott verhüten möge,
tiam ili restis vivaj ĝis hodiaŭ, kiel diras la fe-rakontoj ...
dann sind sie bis heute lebendig geblieben, wie die Märchen sagen ...


<12.0>
Kontrolu vian kapablon kompreni
Kontrollieren Sie Ihre Fähigkeit zu verstehen

Ĉu vi en la antaŭa ĉapitro ĉion komprenis?
Haben Sie im vorigen Kapitel alles verstanden?
Kontrolu tion mem, juĝante, kiuj el la subaj asertoj
Überprüfen Sie das selbst, indem Sie beurteilen, welche der unten [stehenden] Behauptungen
estas pravaj kaj kiuj ne nepre pravaj.
richtig oder welche nicht unbedingt richtig sind.
En ĉiu grupo de tri asertoj nul ĝis tri el ili estas pravaj.
In jeder Gruppe von 3 Behauptungen sind 0 bis 3 von ihnen richtig.
Taksu ion prava sole kondiĉe, ke io en ĉapitro 11 estas klara pruvilo, do, nek supozu, nek divenu.
Schätzen Sie etwas nur unter der Bedingung als richtig ein, dass irgendetwas in Kapitel 11 ein klares Beweismittel ist, also vermuten Sie nicht, noch raten Sie.

Ekzemplo: / Ein Beispiel:

a) La familio venis al Nederlando.
Die Familie kam in die Niederlande.
Prave: "... transiris ankaŭ la limon al Nederlando"
Stimmt: "... überschritt auch die Grenze zu den Niederlanden."

b) La familio iris de Belgujo rekte al Germanujo.
Die Familie ging von Belgien aus direkt nach Deutschland.
Ne verŝajne: La teksto ne diras tion. La verŝajna vojo estis: Francujo, Belgujo, Nederlando, Germanujo.
Nicht wahgrscheinlich: Der Text sagt das nicht. Der wahrscheinliche Weg war: Frankreich, Belgien, Niederlande, Deutschland.

c) La familio ne longe restis en Nederlando.
Die Familie blieb nicht lange in den Niederlanden.
Malprave: "... ili trovis lokon en Nederlando, kie ili povis trankvile pasigi la vintron."
Falsch: "... sie fanden einen Platz in den Niederlanden, wo sie in Ruhe den Winter verbringen konnten."

Kaj nun vi: / Und jetzt Sie:


<12.1>
La familio devis iri kromvojojn en Nederlando ...
Die Familie musste in den Niederlanden Umwege machen ...

a) ... por eviti la viglan trafikon.
... um den lebhaften Verkehr zu vermeiden.
Malprave: vidu la reagon al b.
Falsch: siehe die Reaktion auf b.

b) ... por trovi taŭgan ponton trans riveron aŭ kanalon.
... um eine geeignete Brücke über einen Fluss oder Kanal zu finden.
Prave: "... Ili devis foje iri kromvojon kun sia ĉaro, pro la multaj riveroj kaj kanaloj, por atingi taŭgan ponton."
Richtig: "... Sie mussten zuweilen mit ihrem Wagen wegen der vielen Flüsse und Kanäle
einen Umweg laufen, um eine geeignete Brücke zu erreichen ..."

c) ... por iri laŭ riveroj kaj kanaloj.
... um an Flüssen und Kanälen entlangzugehen.
Eble, por serĉi ponton (vidu b), sed la teksto ne diras tion.
Möglich, um eine Brücke zu suchen, aber der Text sagt das nicht.


<12.2>
Antaŭ ol ekmigri Arturo kaj Ina lernis Esperanton,
Bevor sie loswanderten, fingen Arturo und Ina an, Esperanto zu lernen, ...

a) ... por paroli kun homoj el aliaj landoj.
... um mit Menschen aus anderen Ländern zu sprechen.
Prave, nome kun Esperantistoj
Richtig, nämlich mit Esperantisten.

b) ... por pasigi la vintron en Esperantujo.
... um den Winter in Esperantoland zu verbringen.
Malprave: la teksto ne diras, ke ili loĝis ĉe Esperantistoj.
Falsch: der Text sagt nicht, dass sie bei Esperantisten gewohnt haben."

c) ... ĉar la Angla ne sufiĉas en orienta Eŭropo.
... denn Englisch reicht in Osteuropa nicht aus.
Kiel kialo malprave: ili serĉis la helpon de Esperantistoj.
Als Begründung falsch: sie suchten die Hilfe von Esperantisten.


<12.3>
Arturo kaj Ina trovis Esperantistojn ...
Arturo und Ina fanden Esperantisten ...

a) ... kiuj legis Esperanto-revuojn.
... welche Esperanto-Zeitschriften lasen.
Prave: Helpe de artikoloj en revuoj ili ja ricevis multajn kontaktojn.
Richtig: Mit Hilfe von Artikeln in Zeitschriften bekamen sie ja viele Kontakte.

b) ... kiuj estis sufiĉe helpemaj.
... die ziemlich hilfsbereit waren.
Prave: Tion la teksto plurfoje mencias, vidu ekz. al c.
Richtig: Das erwähnt der Text mehrfach, siehe z.B. bei c.

c) ... kiuj konsilis al ili, kiun vojon iri.
... die ihnen rieten, welchen Weg [sie] gehen [sollten].
Prave: "Samideanoj konsilis al ili, kiun direkton elekti ..."
Richtig: "Gesinnungsfreunde rieten ihnen, welche Richtung [sie] wählen [sollten] ...".


<12.4>
La gepatroj jesis intervjuon de raportistoj, ...
Die Eltern sagten ein Interview von Reportern zu, ...

a) ... ĉar ili volis iĝi famaj.
... weil sie berüHmt werden wollten.
Malprave: La teksto diras, ke ili iĝis konataj, sed tio ne estis ilia celo.
Falsch: Der Text sagt, dass sie bekannt wurden, aber das war nicht ihr Ziel.

b) ... ĉar ili volis legi la artikolojn en la gazetoj.
... weil sie die Artikel in den Zeitungen lesen wollten.
Malprave: "Por la familio tiuj artikoloj valoris post la alveno en nova urbo, por montri al la homoj, ke la vizitantoj estas konataj kiel seriozaj migrantoj."
Falsch: "Für die Familie waren diese Artikel nach der Ankunft in einer neuen Stadt wertvoll,
um den Menschen zu zeigen, dass die Besucher als seriöse Wanderer bekannt waren.

c) ... ĉar ili volis fari reklamon por Esperanto.
... weil sie Reklame für Esperanto machen wollten.
Malprave, vidu la reagon al b, kvankam artikolo estis ankaŭ reklamo por Esperanto.
Falsch, siehe die Reaktion auf b, obwohl ein Artikel auch eine Reklame für Esperanto war.


<12.5>
La artikolojn, kiuj aperis en la gazetoj, ...
Die Artikel, die in den Zeitungen erschienen, ...

a) ... Arturo kaj Ina kolektis kiel dokumentojn pri la vojaĝo.
... sammelten Arturo und Ina als Dokumente über die Reise.
Ebla supozo, sed la teksto diras alian celon.
Mögliche Vermutung, aber der Text nennt ein anderes Ziel.

b) ... Esperantistoj postsendis al sekvanta adreso de la vagantoj.
... sandten Esperantisten an die folgende Adresse der Umherziehenden nach.
Prave: "La gazet-artikolojn la lokaj Esperantistoj eltondis kaj postsendis per poŝto."
Richtig: "Die Zeitungsartikel schnitten die örtlichen Esperantisten aus und sandten sie per Post nach."

c) ... la familio resendis al la helpintoj.
... sandte die Familie an die früheren Helfer (wörtlich: geholfen Habenden) zurück.
Apenaŭ kredebla supozo, la teksto ne diras tion.
Kaum glaubhafte Vermutung, der Text sagt das nicht.


<12.6>
En ĉiu urbo, kiun la familianoj atingis, ili bezonis de afablaj homoj ...
In jeder Stadt, die die Familienmitglieder erreichten, brauchten sie von freundlichen Menschen ...

a) ... lakton por la infano.
... Milch für das Kind.
Ebla supozo, sed laŭ la teksto ne pruvebla.
Mögliche Vermutung, aber laut dem Text nicht beweisbar.

b) ... lokon por starigi la ĉaron dum la nokto.
... einen Platz, um den Wagen die Nacht über aufzustellen.
Prave: "Ne mirige, ... ke tranoktejo jam estis preta, t.e. loko, kie la ĉaro povis stari dum la nokto ..."
Richtig: "Kein Wunder, ... dass eine Unterkunft schon bereit war, d.h. ein Platz, wo der Wagen die Nacht über stehen konnte ..."

c) ... grenerojn, kiujn manĝis la ĉevalo.
... Körner, die das Pferd fraß.
Malprave: "... kaj kie la ĉevalo trovis herbojn.", ne "grenerojn"!
Falsch: "... und wo das Pferd Gras fand.", nicht "Körner"!


<12.7>
Survoje al Svedujo la vagantoj veturis ...
Auf dem Weg nach Schweden fuhren die Umherziehenden ...

a) ... trans la maron.
... übers Meer.
Prave: "La sekvantajn jarojn ili daŭrigis sian vojon ... al Svedujo (per ŝipo), ..."
Richtig: "Die folgenden Jahre setzten sie ihren Weg ... fort ... nach Schweden (per Schiff) ..."

b) ... tra Danujo.
... durch Dänemark.
Ebla supozo, sed la teksto ne mencias Danlandon.
Mögliche Vermutung, aber der Text erwähnt Dänemark nicht.

c) ... tra Germanujo kaj Polujo.
... durch Deutschland und Polen.
Malprave: Ili iris de Germanujo rekte al Svedujo: "... tra Germanujo al Svedujo ..."
Falsch: Sie gingen von Deutschland direkt nach Schweden: "... durch Deutschland nach Schweden ..."


<12.8>
Post kiam la migrantoj vizitis Svedujon, ...
Nachdem die Wandernden Schweden besucht hatten, ...

a) ... ili re-iris al Germanujo.
... gingen sie nach Deutschland zurück.
Malprave: De Svedujo ili rekte iris al Polujo: "... al Svedujo (per ŝipo), al Pollando kaj Ĉeĥujo, ..."
Falsch: Von Schweden gingen sie direkt nach Polen: "... nach Schweden (per Schiff), nach Polen und Tschechien ...".

b) ... ili venis al Pollando.
... kamen sie nach Polen.
Prave, vidu la reagon al a.
Richtig, siehe die Reaktion auf a.

c) ... ili restis la tutan vintron en Nederlando.
... blieben sie den ganzen Winter in den Niederlanden.
Malprave: Tio okazis antaŭe. Vidu ankaŭ la reagon al a.
Falsch: Das geschah vorher. Siehe auch die Reaktion auf a.


<12.9>
En Grekujo ...
In Griechenland ...

a) ... Arturo laboris kiel ĝardenisto.
... arbeitete Arturo als Gärtner.
Ebla supozo, sed la teksto ne diras, ke tio okazis ankaŭ en Grekujo.
Mögliche Vermutung, aber der Text sagt nicht, dass das auch in Griechenland passierte.

b) ... Ina laboris kiel kuracisto por bestoj.
... arbeitete Ina als Tierärztin.
Apenaŭ kredebla, eble foje ne-oficiale.
Kaum glaubhaft, evtl. zuweilen nicht offiziell.

c) ... la gepatroj purigis kaj riparis dometon.
... säuberten und reparierten die Eltern ein Häuschen.
Prave: "... kaj komune ili purigis kaj riparis dometon en Grekujo, ...
Richtig: "... und gemeinsam säuberten und reparierten sie ein Häuschen in Griechenland."


<12.10>
Kiam ili ne plu havis monon ...
Wenn sie kein Geld mehr hatten ...

a) ... ili prenis pli de Franca banko.
... nahmen sie mehr von einer französischen Bank.
Ebla supozo, sed la teksto ne mencias tion.
Mögliche Vermutung, aber der Text erwähnt das nicht.

b) ... ili ricevis iom de afablaj homoj.
... bekamen sie etwas von freundlchen Menschen.
Ebla supozo, sed la teksto ne mencias tion.
Mögliche Vermutung, aber der Text erwähnt das nicht.

c) ... ili restis en iu loko kaj laboris por gajni monon.
... blieben sie an einem Ort und arbeiteten, um Geld zu verdienen.
Prave: "... kiam ili ne plu havis monon, ili restis ie, por gajni iom da enspezoj per laboro."
Richtig: "... wenn sie kein Geld mehr hatten, blieben sie irgendwo, um durch Arbeit etwas Einkommen zu erzielen."


<13.0>
Ekzercaro / Übungsmaterial:
Divenu la vortojn! / Raten Sie die Wörter!

Enkonduko / Einleitung
En tiu ĉi lasta leciono aperis jam pliaj utilaj vortoj, kies radiko estis nova.
In dieser letzten Lektion erschienen schon weitere nützliche Wörter, deren Wurzel neu ist.
Jen estas listo de tiaj vortoj:
Hier ist eine Liste solcher Wörter:

abelo 'Biene', adapti 'anpassen', arbusto 'Strauch', bieno 'Bauernhof', brava 'wacker', ekzota 'exotisch (-er, -e, -es)', ezoko 'Hecht', fabriko 'Fabrik', feo 'Feengeist', hajlo 'Hagel', halo 'Halle', heĝo 'Hecke', hirundo 'SChwalbe', hoko 'Haken', ikso 'X', komenti 'kommentieren', ledo 'Leder', libelo 'Libelle', libero 'Freiheit', liveri 'liefern', maizo 'Mais', marĉo 'Sumpf', mielo 'Honig', muso 'Maus', nervoza 'nervös (-er, -e, -es)', Oceanio 'Ozeanien', palmo 'Palme', pasero 'Spatz', pejzaĝo 'Landschaft', pensiono 'Pension', protekti 'schützen', ripari 'reparieren', silko 'Seide', soifo 'Durst', stalo 'Stall', streĉo 'Stress', ślosilo 'Schlüssel', ŝtormo 'Sturm', ŝvebi 'schweben', tapiŝo 'Teppich', tondri 'donnern', vespo 'Wespe', veti 'wetten'.

Ripetu la novajn radikojn per la sekvanta ekzerco,
Wiederholen Sie die neuen Wurzeln mit der folgenden Übung,
uzante ĉiun vorton el la supra listo precize unu fojon.
indem Sie jedes Wort aus der obigen Liste genau ein Mal benutzen.


<13.1>
El haŭto de bestoj oni produktas ledon.
Aus Tierhaut macht man Leder.

Palmo estas arbo, kiu ne kreskas en Germanujo, sed en sudaj ekzotaj landoj.
Eine Palme ist ein Baum, der nicht in Deutschland wächst, sondern in südlichen exotischen Ländern.

Per ŝnuro kaj hoko / kaptiĝas ezoko.
Mit Schnur und Haken wird ein Hecht gefangen.

La libelo estas insekto, kiu flugante kvazaŭ ŝvebas en la aero.
Die Libelle ist ein Insekt, das im Fliegen nahezu in der Luft schwebt.

En landoj de la proksima oriento tapiŝo el silko estas tipa varo.
In Ländern des nahen Ostens ist ein Teppich aus Seide eine typische Ware.


<13.2>
Abeloj estas bravaj bestoj, kiuj liveras al la homoj bongustan mielon el floroj.
Bienen sind wackere Tiere, die den Menschen leckeren Blütenhonig liefern.

Heĝo je la rando de kampo povas konsisti el longa vico de arbustoj.
Eine Hecke am Rande eines Feldes kann aus einer langen Reihe von Sträuchern bestehen.

Se oni ne povas tajpi la ĉapelitajn literojn, oni uzas la ne-Esperantan literon ikso.
Wenn man die Buchstaben mit Hut nicht tippen kann, benutzt man den Nicht-Esperanto-Buchstaben X.

Oceanio estas la kvina kontinento.
Ozeanien ist der fünfte Kontinent.

Tranoktejo pli simpla ol hotelo estas pensiono.
Eine Unterkunft, einfacher als ein Hotel, ist eine Pension.

Por al-iro al fremda kulturo, ties literaturo estas grava ślosilo.
Für einen Zugang zu einer fremden Kultur ist deren Literatur ein wichtiger Schlüssel.


<13.3>
Unu hirundo ne sufiĉas por indiki someron.
Eine Schwalbe reicht nicht, um einen Sommer anzuzeigen.

La drinkemulo vetas, ke li havas soifon sufiĉe fortan, por povi drinki kvindek glasojn da biero.
Der Trunkenbold wettet, dass er einen genügend starken Durst habe, um 50 Gläser Bier saufen zu können.

Iam pasero estis tre ofta birdo, nun oni devas jam protekti ĝin.
Einst war ein Spatz ein sehr häufiger Vogel, jetzt muss man ihn schon schützen.

En nia tempo kelka bieno laboras kiel fabriko.
In unserer Zeit arbeitet mancher Bauernhof wie eine Fabrik.

Se oni havas tro da streĉo, tiam oni iĝas facile tre nervoza.
Wenn man zu viel Stress hat, dann wird man leicht sehr nervös.


<13.4>
Vespo estas pik-insekto kun flavaj kaj brunaj strioj.
Eine Wespe ist ein Stech-Insekt mit gelben und braunen Streifen.

Se vi al la kaptitaj musoj redonos la liberon, ili ree formanĝos nian tutan maizon el la halo.
Wenn du den gefangenen Mäusen die Freiheit zurückgibst, werden sie wieder unseren gesamten Mais aus der Halle wegfressen.

En antaŭaj tempoj oni vidis nebulostrion en marĉo kaj pensis, ke estas feo.
In früheren Zeiten sah man einen Nebelstreif im Sumpf und dachte, es sei ein Geist.

Ekstere terure laŭte tondras, kaj hajlo difektas la verdaĵojn en la pejzaĝo.
Draußen donnert es schrecklich laut, und Hagel beschädigt die Grünpflanzen in der Landschaft.

Pro la forta ŝtormo ni devos nun ripari la stalon.
Wegen des heftigen Sturms müssen wir nun den Stall reparieren.

Pli bone ol nur komenti novan situacion estas adapti sin al ĝi.
Besser als eine Situation nur zu kommentieren, ist, sich ihr anzupassen.


<14.0>
La danĝeraj najbaroj / Die gefährlichen Nachbarn

La sekvanta historio servu por ekzerci la uzon de la prepozicioj en Esperanto.
Die folgende Geschichte diene [dazu], den Gebrauch der Präpositionen im Esperanto zu üben.
Tiu estas ja iom alia ol en la Germana lingvo.
Der ist ja etwas anders als im Deutschen.
Do, mankas ĉiuj prepozicioj, kaj vi bv. enmeti ilin, kiel kontrolo, ĉu vi jam havas "lingvan senton" en Esperanto.
Es fehlen also alle Präpositionen, und Sie setzen sie bitt ein, als Kontrolle,
ob Sie schon ein "Sprachgefühl" im Esperanto haben.


<14.1>
La Franca familio - Arturo, Ina kaj Suna - vagis tra granda parto de Eŭropo kaj konatiĝis kun multaj landoj.
Die französische Familie - Arturo, Ina und Suna - zogen durch einen großen Teil Europas und lernten viele Länder kennen (wörtlich: wurden ... bekannt).
Kredu tion aŭ ne, sed preskaŭ ĉiu popolo havis danĝerajn najbarojn -
Ob Sie es glauben oder nicht (wörtlich: Glauben Sie es oder nicht), aber fast jedes Volk hatte gefährliche Nachbarn -
almenaŭ laŭ la sensencaĵoj, kiujn kelkaj nesciuloj asertis.
zumindest dem Unsinn nach, den einige Unwissende behaupteten.

En Germanujo la homoj konsilis:
In Deutschland rieten die Leute:
"Memoru niajn vortojn: Ne iru al Pollando! La Poloj ŝtelos ĉion, kion vi havas."
"Denkt an unsere Worte: Geht nicht nach Polen! Die Polen stehlen alles, was ihr habt."
Niaj amikoj ne forgesis tiun konsilon; tamen ili iris al Polujo.
Unsere Freunde vergaßen diesen Rat nicht, denoch gingen sie nach Polen.

Kaj vidu: La Poloj estis helpemaj kaj gastigemaj, sed ili diris:
Und siehe [da]: Die Polen waren hilfsbereit und gastfreundlich, aber sie sagten:
"Atentu niajn najbarojn, la Ĉeĥojn! Ili estas veraj ŝtelistoj."
"Nehmt euch vor unseren Nachbarn, den Tschechen, in Acht! Sie sind wirkliche Diebe."


<14.2>
La Francaj familianoj bone memoris tiun averton, kiam ili venis kun sia ĉaro al Ĉeĥujo.
Die französischen Familienmitglieder behielten diese Warnung gut im Gedächtnis,
als sie mit ihrem Karren nach Tschechien kamen.

Kaj vidu: la Ĉeĥoj bonvenigis ilin, kaj ili restis la tutan vintron en Ĉeĥujo,
Und siehe [da]: die Tschechen hießen sie willkommen, und sie blieben den ganzen Winter in Tschechien,
kaj neniu ŝtelis ion de ili.
und niemand stahl ihnen etwas.

Sed la Ĉeĥoj serioze avertis la patron: "Nepre ne iru al Rumanujo!
Aber die Tschechen warnten den Vater eindringlich: "Geht bloß nicht nach Rumänien!
La Rumanoj estas fiaj kaj forprenas ĉion, kion ili povas kapti,
Die Rumänen sind abscheulich und nehmen alles weg, was sie kriegen können,
kaj estas danĝere por viaj inoj tie."
und für deine Frau und Tochter (wörtlich: weiblichen Wesen) ist es dort gefährlich."


<14.3>
Nu, la Francaj geedzoj ne kredis, ke tio estas justa juĝo,
Nun, das französische Ehepaar glaubte nicht, dass das ein gerechtes Urteil war,
ĉar ĝis nun la duopo spertis nenion malbonan en iu lando.
denn bis jetzt hatten die zwei (wörtlich: hatte das Duo) nichts Schlechtes in einem Land erfahren.

Kaj kiam ili venis al Rumanujo, tiam la homoj estis malriĉaj, sed malavaraj,
Und als sie nach Rumänien kamen, da waren die Leute arm, aber freigebig,
kaj dividis sian manĝaĵon kun ili.
und teilten ihr Essen mit ihnen.

Sed kiam ili volis plumigri al Bulgarujo, tiam la Rumanoj ektimis kaj diris:
Aber als sie nach Bulgarien weiterwandern wollten, da erschraken die Rumänen und sagten:
"Ne iru vi al la Bulgaroj. Tiuj estas veraj rabistoj,
"Ihr solltet nicht zu den Bulgaren gehen. Die sind wirkliche Räuber,
kaj vi povos esti kontentaj, se vi savos vian vivon tie."
und ihr werdet zufrieden sein können, wenn ihr euer Leben dort rettet.


<14.4>
Intertempe la Francoj jam konis tiujn onidirojn pri la danĝeraj najbaroj.
Inzwischen kannten die Franzosen schon diese Gerüchte über die gefährlichen Nachbarn.
Ili ne perdis la kuraĝon, sed iris ankaŭ al Bulgarujo.
Sie verloren nicht den Mut, sondern gingen auch nach Bulgarien.

Kaj fakte multaj Bulgaroj estis mizeruloj, sed iliaj infanoj saltis ĉirkaŭ la ĉaro
Und tatsächlich waren viele Bulgaren arme Leute, aber ihre Kinder sprangen um den Karren herum
kaj viglis konsili, kie ili trovos ion por manĝi kaj kie ili povos ripozi.
und achteten eifrig darauf, [ihnen] Ratschläge zu geben, wo sie etwas zu essen fänden und wo sie ausruhen könnten.
Kaj vespere venis la gepatroj por babili kaj manĝi kaj trinki kun ili.
Und abends kamen die Eltern, um mit ihnen zu plaudern und zu essen und zu trinken.
Tiel ili vivis trankvile en tiu lando kaj ne spertis ion malbonan. -
So lebten sie dort ruhig in diesem Land und erfuhren nichts Schlechtes. -


<14.5>
Kaj vi certe komprenis la instruon de tiu ĉi rakonto:
Und Sie haben sicher die Lehre dieser Erzählung verstanden:
La homoj nenie fidas siajn najbarojn, sed inklinas, maltrafe juĝi pri tiuj,
Nirgends vertrauen die Menschen ihren Nachbarn, sondern neigen dazu, unzutreffend über diese zu urteilen,
ĉar ili simple ne konas ilin.
weil sie sie einfach nicht kennen.

La vaganta familio el Francujo iris malgraŭ la avertoj ĉien,
Die umherziehende Familie aus Frankreich ging trotz der Warnungen überallhin,
konatiĝante kun ĉiaj homoj en/de la landoj,
wobei sie alle möglichen Leute der Länder / in den Ländern kennenlernten.
Kaj ĉar la fremduloj mem okulfrape estis simplaj, ordinaraj homoj kiel la enlandanoj
Und weil die Fremden selbst augenscheinlich einfache, gewöhnliche Menschen wie die Einheimischen waren
kaj preferis amikajn interrilatojn al multaj havaĵoj,
und freundschaftliche Beziehungen vielen Besitztümern vorzogen,
ili ĉie estis bonvenaj, sendepende de la aparta kulturo:
waren sie überall willkommen, unabhängig von der speziellen Kultur.

Ĉar ni ĉiuj malgraŭ nia diverseco apartenas al unu komuna homaro.
Denn wir alle gehören trotz unserer Verschiedenheit zu einer gemeinsamen Menschheit.


<15.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1) / Prüfung auf dem Basisniveau (B1):
Temo 14: Vivmedio de la lernanto/kursano / Thema 14: Lebensumgebung des Schülers/Prüflings

En tiu ĉi lasta dialogo la ĉefa celo ne plu estas, enkonduki multajn specialajn novajn vortojn,
In diesem letzten Dialog ist das Hauptziel nicht, viele spezielle neue Wörter einzuführen,
sed ekzerci vin, uzi la jam lernitajn.
sondern Sie [darin] zu üben, die schon gelernten zu verwenden.

Tamen kontrolu unue la blue markitajn vortojn, ĉu vi vere memoras ilin,
Dennoch kontrollieren Sie zuerst die blau markierten Wörter, ob Sie sich wirklich an sie erinnern,
anstataŭigu la Germanajn vortojn per Esperantaj
ersetzen Sie die deutschen Wörter durch Esperantobegriffe
kaj fine verku priskribon pri via privata vivmedio.
und verfassen Sie zum Schluss eine Beschreibung Ihrer privaten Lebensumgebung.

Imagu por tio, ke vi prezentas ĝin skribe al Esperantisto, kiu intencas, viziti vian regionon,
Stellen Sie sich dafür vor, dass Sie sie schriftlich einem Esperantofreund, der beabsichtigt, Ihre Gegend zu besuchen,
aŭ buŝe al samideano, kiu gastas ĉe vi.
oder mündlich einem Gesinnungsfreund, der bei Ihnen zu Gast ist, vorstellen.


<15.1>
Ekzamenanto / Prüfer:
Bonan matenon, mi estas Udo Profitemulo, doktoro de ekonomio.
Guten Morgen, ich bin Udo Profitemulo ('profitgierig'), Doktor der Wirtschaft.

Ekzamenato / Prüfling:
Bonan matenon, d-ro Profitemulo!
Guten Morgen, Dr. Profitemulo!
Hu, mi espereble ne estas en la malĝusta ekzameno.
Huch, ich bin hoffentlich nicht in der falschen Prüfung.
Mi estas Anjo Urbano kaj intencas, atingi la bazan nivelon B1 en Esperanto
Ich bin Anja Urbano und habe vor, das Basisniveau B1 im Esperanto ...
laŭ la regularo por fremdlingva kompetento en la Eŭropa Unio.
nach dem Regularium für Fremdsprachenkompetenz in der EU zu erreichen.

Bone, bone, sinjorino Urbano, tio estas en ordo.
Gut, gut, Frau Urbano, das ist in Ordnung.
Mi volis nur komprenigi, ke mi eble profitos de nia hodiaŭa temo "vivmedio",
Ich wollte nur zu verstehen geben, dass ich vielleicht von unserem heutigen Thema "Lebensumgebung" profitiere,
ĉar laŭ via nomo vi devus loĝi en urbo, kaj en urboj ekonomio ludas grandan rolon.
denn Ihrem Namen nach müssten Sie in einer Stadt wohnen, und in Städten spielt Wirtschaft eine große Rolle.

Vi fakte bone divenis.
Sie haben tatsächlich gut geraten.
Mi loĝas en la urbo Novkastelo kaj laboras en la urba administrejo.
Ich wohne in der Stadt Novkastelo ('Neuburg') und arbeite in der städtischen Verwaltung.

Novkastelo! Ĉu vi scias, ke alia urbo kun tiu nomo situas ankaŭ en Skotujo?
Novkastelo! Wissen Sie, dass eine andere Stadt mit diesem Namen in Schottland liegt?

Jes, mi scias, kaj plia samnoma en Svisujo kaj pluraj en sud-Eŭropaj landoj.
Ja, weiß ich, und eine weitere gleichnamige in der Schweiz und mehrere in südeuropäischen Ländern.

Interese. - Nu, por imagi dum nia dialogo situacion en Esperantujo, traktu min,
Interessant. - Nun, um uns während des Dialogs eine Situation in Esperantoland vorzustellen, behandeln Sie mich,
kvazaŭ mi estas eksterlanda gasto, al kiu vi prezentas vian urbon, ĉu bone?
als ob ich ein ausländischer Gast bin, dem Sie Ihre Stadt vorstellen wollen, gut?

Ho, jes, bone.
Oh ja, gut.
Fakte mi jam dufoje havis eksterlandajn gastojn,
Tatsächlich hatte ich schon zweimal ausländische Gäste,
kaj tial mi devus verŝajne ĉefe al vi rerakonti,
und deshalb müsste ich wahrscheinlich hauptsächlich Ihnen [das] nacherzählen,
kion mi diris al tiuj gastoj.
was ich zu diesen Gästen gesagt habe.

<15.2>
Des pli bone! Mia unua demando estas, kiel granda estas Novkastelo?
Um so besser! Meine erste Frage ist, wie groß Novkastelo ist?

Verŝajne vi celas la nombron de loĝantoj.
Wahrschenlich zielen Sie auf die Anzahl der Einwohner hin ab.
Nu, Novkastelo estas mezgranda urbo, kun ĉirkaŭ okdek unu mil kvincent homoj,
Nun, Novkastelo ist eine mittelgroße Stadt, mit ungefähr 81.500 Menschen,
kiuj havas sian unuan loĝlokon tie ĉi.
die ihren ersten Wohnsitz hier haben.

Kiom precize! Mi aŭdas bravan urban administrejon en via parolo, sed dankon.
Wie präzise! Ich höre eine tüchtige Stadtverwaltung in Ihrer Rede, aber danke.
Bv. mallonge skizi priskribon de via regiono! Kiel vivtenas sin la homoj?
Bitte skizzieren Sie eine kurze Beschreibung Ihrer Region. Wie bestreiten die Leute ihren Lebensunterhalt?

Estas regiono de industrio, kie oni fondis multajn firmaojn,
[Es] ist eine Industrieregion, wo man viele Firmen gegründet hat,
sed la koncernaj fabrikoj situas en speciala kvartalo ĉe la rando de la urbo.
aber die betreffenden Fabriken liegen in einem speziellen Stadtteil am Rand der Stadt.

Kion oni produktas en la fabrikoj?
Was produziert man in den Fabriken?

Kelkaj firmaoj apartenas al la metal-industrio,
Einige Firmen gehören zur Metallindustrie,
ili produktas i.a. rulojn de drato kaj tubojn.
sie produzieren u.a. Drahtrollen und Rohre.
En unu fabriko aŭtomatoj kunmetas aŭtojn, en alia oni fabrikas plaston.
In einer Fabrik setzen Automaten Autos zusammen, in einer anderen stellt man Plastik her.

Do, ŝajne la urbo multe enspezas.
Anscheinend nimmt die Stadt also viel ein.

Jes, unuflanke la industrio havigas multan monon al la urbo,
Ja, einerseits verschafft die Industrie der Stadt viel Geld,
aliflanke Novkastelo volas resti verda urbo,
andererseits will Novkastelo eine grüne Stadt bleiben,
kaj tial en la centro estas multaj verdaĵejoj,
und deshalb sind im Zentrum viele Grünanlagen,
parkoj kun infan-ludejoj, lagetoj kun akvobirdoj ktp.
Parks mit Kinderspielplätzen, Teiche mit Wasservögeln usw.
Eĉ la fabrikojn oni kaŝas inter mallarĝaj strioj de arboj.
Sogar die Fabriken versteckt man zwischen schmalen Streifen von Bäumen.

Nu, sed espereble almenaŭ la kamentuboj rajtas fumi.
Nun, hoffentlich dürfen wenigstens die Schornsteine rauchen.


<15.3>
Ni trans-iru al alia subtemo. Kiujn instituciojn de la ĉiutaga vivo havas Novkastelo?
Lassen Sie uns zu einem anderen Unterthema übergehen. Welche Einrichtungen des Alltagslebens hat Novkastelo?

Nia urbo kompreneble havas lernejojn de ĉiuj gradoj, sed ne universitaton.
Unsere Stadt hat natürlich Schulen aller Stufen, aber keine Universität.
Por la korpa eduko ekzistas pluraj sportejoj kaj du sporthaloj,
Für die Leibeserziehung gibt es mehrere Sportplätze und zwei Sporthallen,
subĉiela naĝejo, sed mi preferas iri al la naĝhalo.
ein Freibad (wörtlich: Unter-freiem-Himmel-Schwimmbad), aber ich ziehe es vor, zu der Schwimmhalle zu gehen.
Volonte mi estas ankaŭ en la urba biblioteko, kie oni regule ekspozicias librojn pri aktuala temo.
Gern bin ich auch in der Stadtbibliothek, wo man regelmäßig Bücher zu einem aktuellen Thema ausstellt.
Teatrejon ni ne havas, sed plurajn kinejojn kaj muzeojn. i.a. la hejmregionan muzeon.
Ein Theater haben wir nicht, aber mehrere Kinos und Museen,
u.a. das Heimatmuseum (wörtlich: heimregionale Museum).

<15.4>
Bone, bone. Kiuj publikaj servoj ekzistas por la urbanoj?
Gut, gut. Welche öffentlichen Dienstleistungen gibt es für die Stadtbewohner?

Nu, multajn ja la leĝoj ordonas, ekzemple policon, fajrobrigadon kaj apotekon.
Nun, viele schreiben ja die Gesetze vor, zum Beispiel Polizei, Feuerwehr und Apotheke.
Sed ni havas ankaŭ plurajn bankojn kaj precipe grandan hospitalon.
Aber wir haben auch mehrere Banken und vor allem ein großes Hospital.
Ia publika servo estas ankaŭ, ke la urba konsilantaro baris parton de la stratoj en la centro,
Eine Art öffentliche Dienstleistung ist auch, dass der Stadtrat einen Teil der Straßen im Zentzrum gesperrt hat,
tiel ke oni tie ne tiom sentas la gas-fumon de la trafiko.
so dass man dort den Abgasrauch des Verkehrs nicht so sehr wahrnimmt.
La polico serioze kontrolas, ke nur veturiloj kun speciala permeso en-iru tiun pied-irantan zonon.
Die Polizei kontrolliert ernsthaft, damit nur Fahrzeuge mit besonderer Genehmigung in diese Fußgängerzone hineinfahren.

Tamen la plej multaj urbanoj ne ŝatas pied-iri, mi vetas.
Dennoch gehen die meisten Stadtbewohner nicht gern zu Fuß, wette ich.


<15.5>
Certe ekzistas ankaŭ substrukturo por ĉiutagaj bezonoj, ĉu ne?
Sicherlich gibt es auch eine Substruktur für Alltagsbedürfnisse, nicht wahr?

Se vi soifas, tiam vi trovos trinkejojn precipe ĉirkaŭ la stacidomo kaj en la centro,
Wenn Sie Durst haben, dann werden Sie vor allem um den Bahnhof herum und im Zentrum eine Kneipe finden,
kaj se vi estas malsata, vi povas manĝi laŭ via deziro:
und wenn Sie hungrig sind, können Sie nach Ihrem Wunsch essen:
ĉe budo kun kolbasetoj kaj terpom-fritaĵoj,
an einer Bude mit Würstchen und Pommes frites,
en gastejo kun ankaŭ vegetara manĝaĵo kiel muslio el greneroj,
in einem Gasthof mit auch vegetarischem Essen wie Müsli aus Körnern,
aŭ en pli-malpli nobla restoracio.
oder in einem mehr oder minder noblen Restaurant.
Aliaj eble preferas, butikumi en la stratoj kun vendejoj kaj magazenoj.
Andere ziehen [es] vielleicht vor, in den Straßen mit Läden und Kaufhäusern einen Einkaufsbummel zu machen.
La ĉiovendejoj tamen estas ekster la centro, ĉar ili bezonas grandajn parkejojn,
Die Großkaufhäuser sind allerdings außerhalb des Zentums, denn sie benötigen große Parkplätze,
kaj tiom da spaco ne estas en la centro.
und so überaus viel Platz gibt es im Zentrum nicht.

Ĉu oni en Novkastelo ankaŭ povas gustumi eksterlandajn manĝaĵojn?
Kann man in Novkastelo auch ausländische Speisen probieren?

Jes, ekzistas multaj eksterlandaj restoracioj, ekzemple Italaj, Grekaj, Hindaj, Ĉinaj ktp.
Ja, es gibt viele ausländische Restaurants, zum Beispiel italienische, griechische, indische, chinesische usw.

Mi jam aŭdas, ke mi foje nepre venu al Novkastelo.
Ich höre schon, dass ich unbedingt mal nach Novkastelo kommen muss.

Ĉu pro la restoracioj?
Wegen der Restaurants?

Ne, pro la fabrikoj.
Nein, wegen der Fabriken.
(Ili ridas / Sie lachen.)

Dankon, s-ino Urbano, kaj ĝis revido en via urbo!
Danke, Frau Urbano, und auf Wiedersehen in Ihrer Stadt!

Dankon, d-ro Profitemulo, mi volonte gvidos vin.
Danke, Dr. Profitemulo, ich werde Sie gern führen.

<16.0>
La muŝo en la supo / Die Fliege in der Suppe

Sidante en nobla restoracio neniu ĝojas ekvidi muŝon en sia supo.
Wenn man in einem noblen Restaurant sitzt, freut sich niemand, eine Fliege in seiner Suppe zu erblicken.
Kompreneble preskaŭ ĉiu plendas al la kelnero,
Natürlich beschwert sich fast jeder bei der Bedienung,
sed egale, kiom serioza estas tiu plendo,
aber egal, wie ernsthaft diese Beschwerde ist,
sperta kelnero scias spritan respondon.
ein erfahrener Kellner weiß eine geistreiche Antwort.

Sekvas sube dek diversaj dialogoj, sed ho ve!
[Es] folgen unten 10 verschiedene Dialoge, aber o weh!
Iu idioto komplete miksis la plendojn de la gasto kaj la respondojn de la kelnero.
Irgendein Idiot hat die Beschwerden des Gastes und die Antworten der Bedienung komplett vermischt.

Via tasko estas nun la korekto de la miksaĵo:
Ihre Aufgabe ist nun die Korrektur des Gemisches:
serĉu por ĉiu plendo a ĝis h de la gasto
suchen Sie für jede Beschwerde a bis h des Gastes
la konforman, t.e. la plej spritan reagon reagon de la kelnero el la respondoj A ĝis H,
die passende, d.i. die geistreichste Reaktion der Bedienung aus den Antworten A bis H,
sed uzu ĉiun nur unufofe.
aber benutzen Sie jede nur ein einziges Mal.
Fine kontrolu vian korektan rezulton kun la solvoj de tiu ĉi leciono. Multan plezuron!
Kontrollieren Sie am Ende Ihr Korrekturergebnis mit den Lösungen dieser Lektion. Viel Spaß!


<16.1>
(a) Sinjoro kelnero, jen naĝas muŝo en mia supo.
Herr Ober, hier schwimmt eine Fliege in meiner Suppe.

(D) Malĝusta impreso, sinjoro, en tiom sala supo muŝo ne kapablas naĝi. Vidu, ĝi jam mortis.
Falscher Eindruck, mein Herr, in einer so salzigen Suppe ist keine Fliege imstande zu schwimmen. Sehen Sie, sie ist schon tot.

<16.2>
(b) Sinjoro kelnero, kion faras muŝo en mia supo?
Herr Ober, was macht eine Fliege in meiner Suppe?

(H) Mi ne scias, sinjoro. Ŝajnas, ke ĝi naĝas sur la dorso.
Ich weiß nicht, mein Herr. Es scheint, dass sie auf dem Rücken schwimmt.

<16.3>
(c) Sinjoro kelnero, jen estas muŝo en mia supo.
Herr Ober, hier ist eine Fliege in meiner Suppe.

(B) Sed ne plu longe, sinjoro: ĉu vi vidas la araneon sur la rando de via telero?
Aber nicht mehr lange, mein Herr: Sehen Sie die Spinne auf dem Rand Ihres Tellers?

<16.4>
(ĉ) Sinjoro kelnero, mi protestas, ke mi havas muŝon en la supo.
Herr Ober, ich protestiere, dass ich eine Fliege in der Suppe habe.

(Ĝ) Ho, muŝo, bonŝance! Pro via laŭta protesto mi jam miskomprenis "muso"!
Oh, eine Fliege, zum Glück! Wegen Ihrem lauten Protest hatte ich schon "Maus" missverstanden!

<16.5>
(d) Sinjoro kelnero, rigardu al mia supo, ĉu tio ne estas muŝo?
Herr Ober, schauen Sie zu meiner Suppe, ist das nicht eine Fliege?

(C) Ĉu vere? Ho jes, sinjoro, vi pravas, estas muŝo.
Wirklich? Oh ja, mein Herr, Sie haben Recht, [es] ist eine Fliege.
Pardonon pro mia konfuzo! Mi pensis, ke estas kulo.
Entschuldigung für meine Verwirrung! Ich dachte, es sei eine Mücke.

<16.6>
(e) Sinjoro kelnero, ĵus falis muŝo en mian supon.
Herr Ober, soeben ist eine Fliege in meine Suppe gefallen.

(F) Ioma tro-igo, sinjoro, mi klare vidis, ke ĝi ne falis, sed flugis.
Leichte Übertreibung, mein Herr, ich habe klar gesehen, dass sie nicht gefallen, sondern geflogen ist.

<16.7>
(f) Sinjoro kelnero, kion signifas la muŝo en mia supo?
Herr Ober, was bedeutet die Fliege in meiner Suppe?

(Ĉ) Ho, sinjoro, tio signifas, ke nun estas unu muŝo malpli en la kuirejo.
Oh, mein Herr, das bedeutet, dass nun 1 Fliege weniger in der Küche ist.

<16.8>
(g) Sinjoro kelnero, mi ege malŝatas, havi tagmeze muŝon en mia supo.
Herr Ober, ich mag [das] überhaupt nicht, mittags eine Fliege in meiner Suppe zu haben.

(A) Tiam venu matene, sinjoro, tiam la muŝoj estas ankoraŭ en la necesejo.
Dann kommen Sie morgens, mein Herr, dann sind die Fliegen noch in der Toilette.

<16.9>
(ĝ) Sinjoro kelnero, mi ne manĝos tiun supon kun mortinta muŝo.
Herr Ober, ich werde diese Suppe mit der toten Fliege nicht essen.

(E) Hm, en ordo, sinjoro, mi rigardos, ĉu ni havas supon kun freŝa ekzemplero.
Hm, in Ordnung, mein Herr, ich schaue [mal], ob wir eine Suppe mit einem frischen Exemplar haben.

<16.10>
(h) Sinjoro kelnero, mi mendis supon por mi kaj ne por tiu muŝo, kiu estas en ĝi
Herr Ober, ich habe eine Suppe für mich und nicht für diese Fliege, die da drin ist, bestellt.

(G) Sed sinjoro, bv. iom pli da toleremo, tiom malgranda muŝeto ne povas multe formanĝi de vi.
Aber mein Herr, bitte etwas mehr Toleranz, eine so kleines Flieglein kann Ihnen doch nicht viel wegessen.

<17.0>
Ekzercaro / Übungsmaterial:
Diskuti kaj argumenti / Diskutieren und argumentieren

Esperantistoj ĝojas, ke ili havas facile paroleblan, komunan lingvon, kaj uzas ĝin volonte por diskuti.
Esperantofreunde freuen sich, dass sie eine leicht sprechbare gemeinsame Sprache haben, und benutzen sie gern, um zu diskutieren.
Certe vi ŝatus, partopreni en estontaj diskutoj,
Sicher würden Sie es schätzen, an künftigen Diskussionen teilzunehmen,
kaj tial vi devas iom sisteme ekzerci taŭgajn vortojn,
und deshalb müssen Sie etwas systematisch geeignete Wörter lernen,
per kiuj oni povas trafe diskuti per argumentoj kaj kontraŭ-argumentoj.
mit denen man treffend mit Argumenten und Gegenargumenten diskutieren kann.

Jen estas kolekto de utilaj vortoj kaj esprimoj:
Hier ist eine Sammlung von nützlichen Wörtern und Ausdrücken:

aŭskultuHören Sie (zu)
Ho ve, sed ...O weh, aber ...
ImaguStellen Sie sich vor
Kredu minGlauben Sie mir
jes jadurchaus
ĉu nenicht wahr
ViduSehen Sie
Krome konsideruBerücksichtigen Sie außerdem
FineSchließlich
laŭ mia konstatomeiner Beobachtung nach
Male! Im Gegenteil!
mi devas koncediich muss zugeben
mi opiniasich meine
Mi taksasIch halte ... für ...
mi tute samopiniasich bin ganz derselben Meinung
Neniel!In keiner Weise!
Nepre atentuBeachten Sie unbedingt
Nome,... nämlich ...
Nu jes, kaj kio?Nun ja, und?
nun vi troigasnun übertreiben Sie
Vi erarasSie irren
Tion diras vi!Das sagen Sie!
Tute neÜberhaupt nicht
Unuflanke - aliflanke Einserseits - andererseits

Uzu po unu el ili por kompletigi la frazojn de la sekva dialogo.
Verwenden Sie je einen, um die Sätze des folgenden Dialogs zu vervollständigen.
(Kiom da demandosignoj, tiom da vortoj vi devas enmeti.
(So viele Fragezeichen, so viele Wörter müssen Sie einsetzen.
Krome atentu la majusklojn!)
Achten Sie außerdem auf die Großbuchstaben!)

Bemerkung:
Die Großbuchstaben in der Vorgabe zeigten einen Satzanfang an.
Damit hatte man eine weitere Hilfe, die einzusetzende Vorgabe eindeutig zu bestimmen.


<17.1>
Udo Kruze: Bonan tagon, sinjorino Bito, mi ĝojas vidi vin. Kiel vi fartas?
Udo Kruze: Guten Tag, Frau Bito, ich freue mich, Sie zu sehen. Wie geht es Ihnen?

Sonjo Bito / Sonjo Bito ('Bit', sie ist Computerexpertin):
Kia surprizo! Sinjoro Kruze!
Was für eine Überraschung! Herr Kruze!
Ni longe ne plu vidis nin.
Wir haben uns lange nicht mehr gesehen.
Estis dum la lasta Esperanto-renkontiĝo en Kolonjo, ĉu ne?
[Es] war während des letzten Esperantotreffens in Köln, nicht wahr?
Mi fartas bone, kaj kiel vi?
Mir geht's gut, und Ihnen?
Mi memoras, ke vi tiutempe planis la aĉeton de komputilo
Ich erinnere mich, dass Sie seinerzeit den Kauf eines Computers planten,
por korespondi tra la mondo.
um durch die ganze Welt zu korrespondieren.
Ĉu vi faris tion?
Haben Sie das gemacht?

<17.2>
Jes, post komencaj malfacilaĵoj ĉio funkciis, kaj mi estas nun en pluraj diskutgrupoj.
Ja, nach anfänglichen Schwierigkeiten funktionierte alles, und ich bin nun in mehreren Diskussionsgruppen.
Komence mi ne sciis, kiel tajpi la ĉapelitajn literojn de Esperanto,
Am Anfang wusste ich nicht, wie die Hut-Buchstaben des Esperanto zu tippen [sind],
sed tiam mi legis pri la h-metodo kaj tial nun uzas ĝin.
aber dann las ich [was] über die H-Methode und benutze sie deshalb nun.

Kion vi uzas? Ĉu la h-metodon? Kio estas tio?
Was benutzen Sie? Die H-Methode? Was ist das?

Hm, mi opiniis, ke ja vi estas la komputikisto, sed aŭskultu:
Hm, ich war der Meinung, dass Sie ja der Computerspezialist sind, aber hören Sie zu:
Se mi ne povas "ĉapeli" la koncernajn literojn, mi anstataŭe metas la literon "h" malantaŭ ilin,
Wenn die betreffenden Buchstaben nicht mit einem "Hut" versehen kann, setze ich stattdessen den Buchstaben H hinter sie,
esceptante "ŭ", ĉar por tiu mi simple uzadas "u".
wobei ich "ŭ" ausnehme, denn für dieses pflege ich einfach "u" zu benutzen.
Ĉu vi uzas alian metodon por solvi la problemon?
Verwenden Sie eine andere Methode, um das Problem zu lösen?

Jes, kompreneble, mi nur konas la x-metodon,
Ja, natürlich, ich kenne nur die X-Methode,
kaj mi opinias, ke ĝi estas pli bona ol via h-metodo:
und ich meine, dass sie besser als Ihre H-Methode ist:
Nome, oni aldonas "x" anstataŭ via "h", kaj sen escepto,
Man setzt nämlich "x" anstatt Ihrem "h" hinzu, und ohne Ausnahme,
do ankaŭ "ux" por "ŭ".
also auch "ux" für "ŭ".

<17.3>
Ho ve, sed ikso ne estas litero de la Esperanta alfabeto.
O je, aber X ist kein Buchstabe des Esperanto-Alphabets.

Nu jes, kaj kio? Ĝuste tio estas avantaĝo,
Ja, und? (wörtlich: Nun ja, und was?) Genau das ist ein Vorteil,
ĉar oni povas nun tuj rekoni la specialajn literojn.
denn man kann nun sofort die speziellen Buchstaben erkennen.

Male! Tio estas malavantaĝo,
Im Gegenteil! Das ist ein Nachteil,
ĉar tiuj multaj iksoj kaŭzas certe tre strangan impreson.
denn diese vielen X-e machen sicher einen sehr merkwürdigen Eindruck.

Neniel! Kiel oni scias, homoj tre rapide alkutimiĝas al io fremda.
In keiner Weise! Wie man weiß, gewöhnen sich [die] Leute sehr schnell an irgendetwas Fremdes.

<17.4>
Tion diras vi! Krome konsideru ankaŭ,
Das sagen Sie! Berücksichtigen Sie außerdem auch,
ke la x-metodo ne estas oficiala,
dass die X-Methode nicht offiziell ist,
dum la h-metodon rekomendis Zamenhof mem.
während die H-Methode Zamenhof selbst empfohlen hat.

Bone, tion mi devas koncedi.
Gut, das muss ich einräumen.
Ĉar laŭ mia konstato ambaŭ metodoj tamen estas nur malofte necesaj,
Weil aber meiner Beobachtung nach beide Methoden nur selten notwendig sind,
tio ne tiom gravas.
ist das nicht so sehr wichtig.

Vi eraras. Sen komuna skribmaniero ni endanĝerigus unuecan formon de nia lingvo.
Sie irren sich. Ohne gemeinsame Schreibweise würden wir die einheitliche Form unserer Sprache in Gefahr bringen.
Tial la malpermeso de ajnaj ŝanĝoj en Esperanto.
Deshalb das Verbot von jedweden Änderungen in Esperanto.

Tute ne, nun vi troigas.
Gar nicht, jetzt übertreiben Sie.
Kredu min: la x-metodo estas pli praktika.
Glauben Sie mir: die X-Methode ist praktischer.
Imagu vorton kiel "senchava".
Stellen Sie sich ein Wort wie senchava vor.
Nepre atentu, ke uzante la h-metodon oni devus nun enmeti streketon,
Beachten Sie unbedingt, dass man, wenn man die H-Methode benutzt, nun ein Strichlein einfügen müsste,
do skribi "senc-hava",
also senc-hava schreiben,
por ke komencanto ne cerbumu, kio estas "senĉava".
damit der Anfänger nicht grüben muss, was senĉava ist.

<17.5>
Mi taksas tion iom tro teorian argumenton,
Ich halte das für ein etwas zu theoretisches Argument,
tipan por komputikisto.
ein für einen Computerspezialisten typisches.
Unuflanke mi tamen akceptas tiun argumenton,
Einerseits akzeptiere ich dieses Argument dennoch,
aliflanke mi intertempe alkutimiĝis al la h-metodo.
andererseits habe ich mich inzwischen an die H-Methode gewöhnt.
Tial mi plu uzos ĝin.
Deshalb werde ich sie weiterhin verwenden.

Vidu, tion vi jes ja rajtas.
Sehen Sie, das dürfen Sie durchaus.
Fine oni ne povas ordoni, per kiu formo iu skribe uzu nian lingvon.
Man kann schließlich nicht befehlen, in welcher Form jemand unsere Sprache schriftlich verwenden soll.
Per kvazaŭa batalo por tiu aŭ jena alternativo ni nur blokus unu la alian, ĉu ne?
Durch eine Art von Kampf für diese oder jene Alternative würden wir nur einander blockieren, nicht wahr?
Ĝuste ni Esperantistoj ja ĉiam celas trakti ĉiun kun toleremo.
Gerade wir Esperantisten sind ja immer darauf aus, jedermann mit Toleranz zu behandeln.

<17.6>
Nun mi tute samopinias.
Jetzt bin ich ganz Ihrer Meinung.
Ĉiu-okaze mi hodiaŭ lernis ion de vi.
Auf jeden Fall habe ich heute etwas von Ihnen gelernt.

Kaj inverse! Mi iom hontas, ke mi ne konis la h-metodon.
Und umgekehrt! Ich schäme mich etwas, dass ich die H-Methode nicht kannte.
Do, sinjoro Kruze, fartu bone, kaj espereble ĝis baldaŭ!
Also, Herr Kruze, leben Sie wohl, und hoffentlich bis bald!
Ĝis revido, sinjorino Bito. Estis plezuro, diskuti kun vi.
Auf Wiedersehen, Frau Bito. Es war [mir] ein Vergnügen, mit Ihnen zu diskutieren.

<18.0>
Ekzameno sur baza nivelo (B1) / Prüfung auf dem Basisniveau (B1):
Temo 15: Esperanto-kulturo / Thema 15: Esperanto-Kultur

Enkonduko / Einleitung
Ofte iuj eksteruloj kritikas Esperanton, ke ĝi laŭ-dire ne havas kulturon.
Oft kritisieren Außenstehende Esperanto, dass es angeblich keine Kultur habe.
Tiuj homoj pretervidas la difinon, laŭ kiu neniu lingvo havas kulturon:
Diese Menschen übersehen die Definition, wonach keine Sprache eine Kultur hat:
Kulturon kreas homoj, dum lingvo povas esti indiko de specifa homa kulturo,
Eine Kultur schaffen Menschen, und Sprache kann ein Anzeichen einer spezifischen menschlichen Kultur sein,
sed ne identa kun ĝi.
aber nicht identisch mit ihr.

Ĉar "kulturo" estas la kontraŭo de "naturo" (io kreskinta, ne kreita de homoj),
Weil "Kultur" der Gegensatz zu "Natur" (etwas Gewachsenes, nicht von Menschen Geschaffenes) ist,
ankaŭ la esprimo "natura lingvo" misgvidas:
führt auch der Ausdruck "natürliche Sprache" in die Irre:
Ĉiu lingvo ne estas produkto de la naturo, sed de homoj.
Jede Sprache ist kein Produkt der Natur, sondern von Menschen.
"Natura" lingvo estas "per hazardo evoluinta lingvo";
Eine "natürliche" Sprache ist "eine durch Zufall entstandene (wörtlich: sich entwickelt habende) Sprache",
la kontraŭo estas "planlingvo", laŭ plano evoluigita lingvo kiel Esperanto.
der Gegensatz ist "eine Plansprache", eine nach einem Plan entwickelte Sprache wie Esperanto.

En la sekva lasta dialogo temos pli detale pri la diversaj aspektoj de la Esperanto-kulturo,
Im folgenden Dialog wird es detaillierter um die verschiedenen Aspekte der Esperanto-Kultur gehen,
t.e. la kulturo, kiun kreis la parolantaro de Esperanto.
d.h. die Kultur, die die Sprechergemeinschaft des Esperanto geschaffen hat.

Sed antaŭe kontrolu, ĉu via memoro jam enhavas la Esperanto-versiojn
Aber kontrollieren Sie vorher, ob Ihr Gedächtnis schon alle Esperanto-Versionen
de ĉiuj German-lingvaj vortoj en la sekvanta dialogo.
von allen deutschen Wörtern in dem folgenden Dialog enthält.


<18.1>
En la scienca fak-literaturo oni trovas foje la aserton,
In der wissenschaftlichen Fachliteratur findet man zuweilen die Behauptung,
ke la komunumo de la Esperantistoj ne havas kulturon,
dass die Gemeinschaft der Esperantisten keine Kultur habe,
ĉar ne ekzistas tipaj konstrumanieroj, manĝoj, mebloj, vestoj, artaĵoj, ktp.,
weil es keine typischen Bauweisen, Speisen, Möbel, Kleidungsstücke, Kunstwerke, usw. gibt,
per kiuj oni povas kutime identigi aliajn kulturojn.
mit denen man gewöhnlich andere Kulturen identifizieren kann.
Kion oni povus respondi?
Was könnte man antworten?

Nu, kulturon difinas iuj fenomenoj de la materio kaj aliaj de la spirito.
Nun, eine Kultur defineren einige Phänomene der Materie und andere des Geistes.
Kion vi nomis, estis ekskluzive ekzemploj de materia kulturo,
Was Sie nannten, waren ausschließlich Beispiele von materieller Kultur,
sed ilin evoluigas homaj grupoj de certa regiono.
aber die entwickeln Menschengruppen einer gewissen Region.
Fakte, la komunumo de la Esperanto-parolantoj trovas sian identecon per komuna lingvo,
Tatsächlich findet die Gemeinschaft der Esperanto-Sprechenden ihre Identität durch eine gemeinsame Sprache,
kiu havas siajn proprajn kunmetaĵojn kaj parolturnojn,
die ihre eigenen Komposita und Redewendungen hat,
do per ekzemplo de spirita kulturo,
also durch ein Beispiel von geistiger Kultur,
kaj tial estas klare, ke ĝi apenaŭ produktis materiajn kultur-objektojn.
und deshalb ist [es] klar, dass sie kaum materielle Kulturobjekte hervorgebracht hat.

Ĉu vi tamen povas nomi iujn?
Können Sie dennoch irgendwelche nennen?

Do, fakte ne meblaro aŭ io tia kompreneble.
Also in der Tat nicht Mobilar oder so etwas, natürlich.
La plej konata objekto estas certe la verda Esperanto-flago.
Das bekannteste Objekt ist sicherlich die grüne Esperanto-Fahne.
Pro ĝi verdo entute iĝis la koloro de Esperanto en certaj kuntekstoj.
Ihretwegen wurde Grün überhaupt zur Farbe des Esperanto in bestimmten Zusammenhängen.
Ekzemple nomas la Esperantistoj sin reciproke "verduloj".
Zum Beispiel nennen die Esperantisten sich gegenseitig "Grüne".
Plie alkroĉ-pingloj kun Esperanto-insigno, bildoj pri historiaj okazoj kaj personoj,
Weiter Anstecknadeln mit Esperanto-Abzeichen, Bilder von historischen Ereignissen und Personen,
precipe pri Zamenhof, kaj similaj kvazaŭaj sanktaĵoj,
vor allem von Zamenhof, und ähnliche heiligtümerartigen Dinge,

Ĉu mi aŭdas iom da moko en via parolo?
Höre ich da etwas Spott in Ihrer Rede?

Mi volis aludi, ke ĝuste tiujn ekzemplojn de materia kulturo la Esperantistoj ne ĝenerale juĝas pozitive,
Ich wollte andeuten, dass die Esperantisten gerade diese Beispiele von materieller Kultur nicht allgemein positiv beurteilen,
kaj estas intertempe same tradicie, diskuti ilin kritike.
und [es] ist inzwischen ebenfalls traditionell, sie kritisch zu diskutieren.
Seriozaj Esperanto-parolantoj volas eviti la impreson,
Ernstzunehmende Esperanto-Sprechende wollen den Eindruck vermeiden,
ke la Esperanto-movado imitas nacion aŭ eĉ religian komunumon.
dass die Esperanto-Bewegung eine Nation oder sogar eine religiöse Gemeinschaft nachahmt.
Tial multaj Esperantistoj ankaŭ ne ŝatas la troan admiron de sia "majstro" Zamenhof.
Deshalb mögen viele Esperantisten auch nicht eine allzu große Bewunderung ihres "Meisters" Zamenhof.

Hinweis:
Die Aufgaben in diesem Kapitel werden hier natürlich nicht "gelöst".
Zum einen sind sie sehr vielfätig zu erfüllen, zum anderen können konkrete Beispiele auch schnell zeitlich überholt sein.

(Tasko por la ekzamenoto / Aufgabe für den künftigen Prüfling:
Provu trovi iun diskuton pri la valoro de Esperanto-objektoj en la Interreto.
Versuchen Sie, im Netz irgendeine Diskussion über den Wert von Esperanto-Objekten zu finden.
Prezentu ĝin kiel ekzemplon en via privata ekzameno /
Stellen Sie sie als Beispiel in ihrer privaten Prüfung vor.)


<18.2>
Hm, propra kritiko estas bona eco de socia komunumo.
Hm, eigene Kritik ist eine gute Eigenschaft einer sozialen Gemeinschaft.
Ni restu tamen ĉe la komuno de la Esperantistoj.
Lassen Sie uns dennoch bei dem gemeinsamen der Esperantisten bleiben.
La kulturon de la Esperanto-parolantaro krom la komuna lingvo do ĉefe konsistigas specifaj ekzemploj de spirita kulturo.
Die Kultur der Esperanto-Sprecherschaft bilden außer der gemeinsamen Sprache also spezifische Beispiele geistiger Kultur.

Ni komencu per produktoj de informado.
Lassen Sie uns mit Ergebnissen der Informationsarbeit beginnen.
Kiujn ekzemplojn de tiu kampo vi konas?
Welche Beispiele dieses Gebietes kennen Sie?

Esperantistoj informas unu la alian per revuoj kaj informiloj, kiam, kie kaj kiel la movado aktivas.
Esperantisten informieren einander durch Zeitschriften und Informationsblätter, wann, wo und wie die Bewegung aktiv ist.
Al la cetera mondo direktas sin la informado pri Esperanto,
An die übrige Welt wendet sich die Information über Esperanto,
kaj en la amaskomunikiloj, do gazetaro kaj televido, kaj en la Interreto.
sowohl in den Massenmedien, also Presse und Fernsehen, als auch im Internet.

Bona kialo por aktivadoj estas la "Esperanto-festotagoj", t.e. la 15a de decembro,
Ein guter Anlass für Aktivitäten sind die "Esperanto-Festtage", d.h. der 15. Dezember,
naskiĝ-tago de Zamenhof kaj "Tago de la Esperanto-Libro",
der Geburtstag von Zamenhof und "Tag des Esperanto-Buches",
kaj la 26a de julio, ĉar en tiu tago aperis la Unua Libro en 1887.
und der 26. Juli, weil an diesem Tag das "Erste Buch" 1887 erschien.

Kio apartenas krom festotagoj en Esperantujo al la "kutimoj" kiel grava spirita kultur-elemento?
Was gehört außer Feiertagen in Esperantoland zu den "Gebräuchen" als wichtiges geistiges Kulturelement?

Tre gravas la praktikado de Esperanto, kaj tio okazas en kunvenoj de diversaj specoj,
Sehr wichtig ist das Praktizieren des Esperanto, und das geschieht in Zusammenkünften verschiedener Art,
de klubvespero ĝis la Universala Kongreso.
vom Klubabend bis zum Esperanto-Weltkongress.
Institucioj estas ankaŭ Esperanto-centroj kun specialaj taskoj kiel ekzemple biblioteko.
Institutionen sind auch Esperanto-Zentren mit speziellen Aufgaben beispielsweise einer Bibliothek.

(Taskoj por la ekzamenoto / Aufgaben für den künftigen Prüfling:
Preparu vin, prezenti minimume unu Esperanto-revuon kaj unu babilejon aŭ ret-forumon.)
Bereiten Sie sich vor, mindestens eine Esperanto-Zeitschrift und einen Chat oder ein Internetforum vorzustellen.)
Preparu por la ekzameno la prezenton de minimume unu Esperanto-aranĝo
Bereiten Sie für die Prüfung die Vorstellung mindestens einer Esperanto-Veranstaltung
kaj de unu Esperanto-centro aŭ de Pasporta Servo.)
und eines Esperanto-Zentrums oder des Pasporta Servo vor.)


<18.3>
Bv. rakonti nun pri alia aspekto de la Esperanto-kulturo, nome la sociaj strukturoj.
Bitte erzählen Sie nun über einen anderen Aspekt der Esperanto-Kutur, nämlich den sozialen Strukturen.

Mondvaste multaj Esperantistoj estas membroj en unuiĝoj
Weltweit sind viele Esperantisten Mitglied in Vereinigungen
kun diversaj specifaj celoj: fakaj, hobiaj, religiaj asocioj, ktp.
mit verschiedenen spezifischen Zielen: fachliche, Hobby-, religiöse Verbände, usw.
Neŭtrala estas la monda organizo Universala Esperanto-Asocio (UEA),
Neutral ist die Weltorganisation "Welt-Esperantobund",
sed gravas ankaŭ ties landaj asocioj kiel Germana Esperanto-Asocio (GEA), regionaj ligoj kaj lokaj kluboj.
aber wichtig sind auch dessen Landesverbände wie der Deutsche Esperanto-Bund (D.E.B.), regionale Verbände und örtliche Gruppen.
Favora estas la ekzisto de aparta suborganizo por la junularo,
Günstig ist die Existenz einer eigenen Unterorganisation für die Jugend,
kiel Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
wie die Welt-Esperantojugend (TEJO)
kaj sur landa nivelo Germana Esperanto-Junularo (GEJ).
und auf Länderebene die Deutsche Esperanto-Jugend (DEJ).
Plie ekzistas bravaj fondaĵoj, kiuj estas efikaj monfontoj por subteno de diversspecaj sociaj kontaktoj,
Weiter gibt es tüchtige Esperanto-Stiftungen, die wirksame Geldquellen für eine Unterstützung von verschiedenartigen sozialen Kontakten sind,
ekzemple de Esperanto-aranĝoj, sed ankaŭ de sciencaj aktivadoj.
zum Beispiel von Esperanto-Veranstaltungen, aber auch von wissenschaftlichen Aktivitäten.

Monfontoj estas gravaj. Ĉu ili ankaŭ sufiĉas por pagi la aktivulojn
Geldquellen sind wichtig. Reichen Sie auch aus, um die Aktiven
por la multa laboro, kiu okulfrape necesas?
für die viele Arbeit, die offensichtlich notwendig ist, zu bezahlen?

Esperanto-aktivuloj nur escept-okaze estas pagataj.
Esperanto-Aktive werden nur ausnahmsweise bezahlt.
La laboron ekster la estraroj faras kutime reto de komisiitoj,
Die Arbeit außerhalb der Vorstände macht gewöhnlich ein Netz von Beauftragten,
kiuj havas oficialan komision por specialaj taskoj
die einen offiziellen Auftrag haben für spezielle Aufgaben
kiel organizi de aranĝoj, multobligi kaj disdoni varb-materialon
wie organisieren von Veranstaltungen, vervielfältigen und verteilen von Werbematerial
kadre de aktualaj agadoj, administri la membrojn, ktp.
im Rahmen aktueller Aktionen, die Mitglieder verwalten, usw.
Kelkaj/iuj el ili, ekzemple la kas-kontrolistoj, ofte estas fakuloj
Einige von ihnen, z.B. die Kassenkontrolleure, sind oft Fachleute
kaj tamen kutime oficas por - ne: pro - la honoro.
und sind dennoch ehrenamtlich (wörtlich: für die Ehre) tätig, nicht wegen der Ehre.
Sen tiu apogo restus por la movado nur la fina malsukceso.
Ohne diese Unterstützung bliebe der Bewegung nur das Scheitern am Ende.

Se tiom da homoj aktivas pli-malpli memstare en tiu socia Struktur de la movado,
Wenn so viele Menschen mehr oder weniger selbständig in dieser sozialen Struktur der Bewegung aktiv sind,
ĉu vi spertis foje ankaŭ kverelojn?
haben Sie auch mal Streiterein erlebt?

Jes, tion mi devas konfesi: la internacia lingvo bone taŭgas ankaŭ por kvereli.
Ja, das muss ich zugeben: die internationale Sprache taugt auch gut, um herumzustreiten.

(Ambaŭ ridetas iom pene / Beide lächeln etwas mühsam.)


(Tasko por la ekzamenoto / Aufgabe für den künftigen Prüfling:
Rakontu pri minimume unu Esperanto-organizo, kiun vi konas.
Erzählen Sie über mindestens eine Esperanto-Organisation, die Sie kennen.
Kion la organizo faras? Kiel oni povas aliĝi? ktp.
Was macht die Organisation? Wie kann man beitreten? usw.)
Prezentu minimume unu Esperanto-fondaĵon, kiun vi trovis en la Interreto.)
Stellen Sie mindestens eine Esperanto-Stiftung, die Sie im Internet gefunden haben, vor.)


<18.4>
Kiel vi argumentas, se iu asertas, ke Esperanto ne havas historion?
Wie argumentieren Sie, wenn jemand behauptet, dass Esperanto keine Geschichte hat

Nu, intertempe Esperanto havas multe pli ol cent jarojn,
Nun, inzwischen ist Esperanto bedeutend mehr als 100 Jahre alt,
kaj ekzistas aliaj naciaj lingvoj, kiuj aĝas malpli.
und es gibt andere Nationalsprachen, die weniger alt sind.
Krome Esperanto ne abrupte aperis el nenio, sed fontas el multaj aliaj, ĉefe Eŭropaj lingvoj.
Außerdem ist Esperanto nicht abrupt aus dem Nichts erschienen, sondern ist aus vielen anderen, meist europäischen Sprachen, hervorgegangen.
Tial ties historiaj radikoj same kontribuis al la historio de Esperanto.
Deshalb haben deren historische Wurzeln gleichfalls zur Geschichte des Esperanto beigetragen.

(Tasko por la ekzamenoto / Aufgabe für den künftigen Prüfling:
Informiĝu pri la deveno de Esperanto
Informieren Sie sich über die Herkunft des Esperanto
kaj eble ankaŭ pri la deveno de pliaj lingvoj, kiuj fontas el aliaj.)
und vielleicht auch über die Herkunft weiterer Sprachen, die von anderen abstammen.)

Historio kiel elemento de kulturo ne nur validas por la lingvo Esperanto,
Geschichte als Kulturelement gilt nicht nur für die Sprache Esperanto,
sed ankaŭ por ties lingvokomunumo.
sondern auch für dessen Sprachgemeinschaft.

Ĝuste. Unue amikoj de Zamenhof lernis la lingvon kaj elprovis ĝin.
Richtig. Zuerst haben Freunde von Zamenhof die Sprache gelernt und sie ausprobiert.
Poste multaj homoj lernis Esperanton skribe,
Danach lernten viele Menschen Esperanto schriftlich,
ĝis kiam en la jaro mil naŭcent kvin okazis la unua Universala Kongreso
bis im Jahr 1905 der erste Esperanto-Weltkongress
en Boulogne-sur-Mer en Francujo.
in Boulogne-sur-Mer in Frankreich stattfand.
Kadre de tiu kongreso la ĉeestantaj Esperantistoj interkonsentis,
Im Rahmen dieses Kongresses kamen die anwesenden Esperantisten überein,
ne ŝanĝi la kernon de la lingvo (Bulonja Deklaracio).
den Kern der Sprache nicht zu ändern (Erklärung von Boulogne).
Oni fiksis tiun kernon laŭ konkreta tekstaro,
Man legte diesen Kern gemäß einer konkreten Textsammlung,
kiu estis do la fundamento de la lingvo,
die also das Fundament der Sprache war, fest,
kaj tial oni nomis la tekstaron ankaŭ "la Fundamento".
und nannte deshalb die Textsammlung auch la Fundamento.
La Akademio de Esperanto observas, ĉu la lingvo-evoluo okazas kun libervola obeo al la Fundamento,
Die Akademie des Esperanto beobachtet, ob die Sprachentwicklung mit freiwilligem Gehorsam zum Fundamento geschieht,
nome, se ne, nek ordonoj, nek iuj punoj iel efikus.
nämlich, falls nicht, würden weder Anordnungen noch irgendwelche Strafen irgendwie wirken.

(Tasko por la ekzamenoto / Aufgabe für den künftigen Prüfling:
Informiĝu pri la Bulonja Deklaracio, pri la Fundamento kaj pri la Akademio de Esperanto.)
Informieren Sie sich über die Erklärung von Boulogne, über das Fundamento und über die Akademio de Esperanto.


<18.5>
Foje oni aŭdas precipe de lingvistoj la koncedon,
Zuweilen hört man vor allem von Sprachwissenschaftlern das Zugeständnis,
ke Esperanto estas ja funkcianta lingvo por buŝa aŭ letera interkomunikado,
dass Esperanto zwar eine funktionierende Sprache für eine mündliche oder briefliche Kommunikation untereinander ist,
sed samtempe averton kontraŭ laŭ-dira mis-uzo de ĝi por literaturo.
aber gleichzeitig eine Warnung vor (im Esperanto: gegen) einem angeblichen Missbrauch von ihr für Literatur.

Ofte la homoj jam miras, ke entute ekzistas literaturo de Esperanto.
Oft wundern sich die Leute schon, dass es überhaupt Esperanto-Literatur gibt.
Kvankam ĝi certe ne estas la ĉefa celo de Esperanto,
Obwohl sie sicher nicht das Hauptziel des Esperanto ist,
mi tamen ne vidas kaŭzon, kritiki ties ekziston.
sehe ich dennoch keinen Grund, ihre Existenz zu kritisieren.
Por pruvi, ke Esperanto estas plene funkcianta lingvo,
Um zu beweisen, dass Esperanto eine vollständig funktionierende Sprache ist,
ĝi devas taŭgi, ankaŭ por krei literaturon.
muss es sich eignen, auch um Literatur zu schaffen.

(Tasko por la ekzamenoto / Aufgabe für den künftigen Prüfling:
Preparu vin, prezenti en la ekzameno minimume unu aŭtoron
Bereiten Sie sich darauf vor, in der Prüfung mindestens einen Autor
kaj unu verkon, kies originalo estas skribita en Esperanto.)
und ein Werk vorzustellen, dessen Original in Esperanto geschrieben wurde.)


<18.6>
Ni nun parolis pri tuta aro da kulturaj elementoj de la Esperanto-komunumo
Wir sprachen nun über eine ganze Menge an Kulturelementen der Esperanto-Gemeinschaft,
por pruvi, ke ĝi havas kulturon.
um zu beweisen, dass sie Kultur hat.
Ĉu tio entute necesis, aŭ ĉu ne ekzistas pli baza argumento,
War das überhaupt notwendig, oder gibt es nicht ein grundsätzlicheres Argument,
kiu tuj-tuj forviŝas ĉiujn dubojn?
welches auf der Stelle alle Zweifel beseitigt?

Kompreneble, ni jam menciis tion antaŭe.
Natürlich, wir haben es vorher schon erwähnt.
Sekve jen mia resumo:
Folglich hier meine Zusammenfassung:
Jam la kreo kaj la uzo de planlingvo estas kultura agado.
Schon die Schaffung und der Gebrauch einer Plansprache sind kulturelles Handeln.
Esperanto mem kiel ĉiu lingvo ne havas kulturon,
Esperanto selbst wie jede Sprache hat keine Kultur,
sed estas indiko kaj ilo por la ideoj kaj la idealoj,
aber es ist ein Anzeichen und ein Werkzeug für die Ideen und Ideale,
kiujn oni prave asocias kun tiu lingvo,
die man zu Recht mit dieser Sprache assoziiert,
nome interkompreniĝo, toleremo kaj paco.
nämlich gegenseitiges Verstehen, Toleranz und Frieden.

<19.0>
Legu, ridu kaj poste ludu tiun ĉi skeĉon /
Lesen Sie, lachen Sie und spielen Sie danach diesen Sketsch:

Pitono en neceseja pelvo / Eine Python in der Kloschüssel

(La "lu-donanto" ne vere estas la lu-donanto, li sole ŝajnigas tion.)
Der "Vermieter" ist nicht wirklich der Vermieter, er gibt das nur vor.


<19.1>
Lu-donanto: Bonan tagon, sinjor(in)o!
Vermieter: Guten Tag, [mein/e] Herr/Dame!

Kliento: Bonan tagon, mi volas eble lui tiun ĉi apartamenton.
Kunde: Guten Tag, ich will vielleicht dieses Appartment hier mieten.

Lu-donanto: He, malbone, hm, bone, mi volis diri.
Vermieter: He, schlecht, hm, gut, wollte ich sagen.

Kliento: Vi certe estas la lu-donanto, ĉu ne?
Kunde: Sie sind sicher der Vermieter, nicht wahr?

Lu-donanto: Nu jes, iel tiel.
Vermieter: Nun ja, irgendwie so.

Kliento: Aŭ anstataŭulo, egale. Ĉu mi rajtas iom rigardi la ĉambrojn?
Kunde: Oder ein Vertreter, egal. Darf ich mir etwas die Zimmer anschauen?

Lu-donanto: Kompreneble, estas vere komforta loĝejo.
Vermieter: Natürlich, [es] ist wirklich eine komfortable Wohnung.


<19.2>
Kliento: Hm, ĉu eble envenas multaj muŝoj de la arboj ekstere?
Kunde: Hm, kommen vielleicht viele Fliegen von den Bäumen draußen herein?

Lu-donanto: Ĉu muŝoj? Mi ne scias - Ho, momenton! Tio ne estas problemo.
Vermieter: Fliegen? Ich weiß nicht. - Oh, Moment! Das ist kein Problem.
Rigardu en la angulojn! Ĉu vi vidas la retojn?
Schauen Sie in die Ecken! Sehen Sie die Netze?
Ilin konstruis grandaj araneoj, kiuj regule kaptas la muŝojn.
Die haben große Spinnen konstruiert, die regelmäßig die Fliegen fangen.

<19.3>
Kliento (balbutas): Ĉu g-g-grandaj araneoj?
Kunde (stammelt): G-g-große Spinnen?

Lu-donanto: Ĉu vi malŝatas araneojn? Ne gravas!
Vermieter: Verabscheuen Sie Spinnen? Macht nichts!
Fakte ili ne vivas longe, ĉar nokte venas multaj ratoj kaj manĝas ilin.
In der Tat leben sie nicht lange, denn nächtens kommen viele Ratten und fressen sie.

Kliento (laŭte): Ĉu vi diris "ratoj"??
Kunde (laut): Sagten Sie "Ratten"??

Lu-donanto: Nu jes, kaj kio? Ne timu la ratojn.
Vermieter: Ja, und (wörtlich: Nun ja, und was)? Fürchten Sie nicht die Ratten.
Ili ne havas ŝancon, ĉar pro ili ni havas longan serpenton, kiu ĉasas ilin.
Sie haben keine Chance, denn ihretwegen haben wir eine lange Schlange, die sie jagt.

<19.4>
Kliento (kun teruro): Kion vi havas?? Ĉu longan serpenton??
Kunde (mit Entsetzen): Was haben Sie?? Eine lange Schlange??

Lu-donanto: Klare, temas pri Hugo, nia doma pitono.
Klar, es geht um Hugo, unsere Hauspython.
Tiun ideon ni transprenis de Afrikanoj.
Diese Idee haben wir von Afrikanern übernommen.
Pitono ne estas venena, sed la plej fervora ĉasisto de ratoj.
Eine Python ist nicht giftig, aber der eifrigste Jäger von Ratten.
Kiam vi renkontos Hugon foje, vi vidos, ke ĝi estas vere ĉarma, mi certigas vin.
Wenn Sie Hugo mal treffen, werden Sie sehen, dass er wirklich charmant ist, versichere ich Ihnen.

<19.5>
Kliento (vokas): Ĉu pitono envenas tie ĉi??
Kunde (ruft): Eine Python kommt hier rein??

Lu-donanto: Ne ..., ne regule.
Vermieter: Nein ..., nicht regelmäßig.
Ege malofte Hugo ekzemple rigardas el la neceseja pelvo.
Ganz selten schaut Hugo beispielsweise aus der Kloschüssel.

Kliento (kun kreskanta timo): ... rigardas el la pelvo!!
Kunde (mit wachsender Furcht): ... schaut aus der Schüssel!


<19.6>
Lu-donanto: Sed ne timu mordon! Pitonoj ja ne mordas.
Vermieter: Aber fürchten Sie keinen Biss! Pythons beißen ja nicht.
Ili nur sufokas siajn viktimojn.
Sie ersticken ihre Opfer nur.

Kliento (forte spirante ripetas): Nur sufokas, nur sufokas ...
Kunde (wiederholt schwer atmend): Ersticken nur, ersticken nur ...

Lu-donanto: Ja ne homojn! Almenaŭ normal-okaze ne.
Vermieter: Doch nicht Menschen! Wenigstens normalerweise nicht.
Kaj krome tiu virino, kiu loĝis antaŭe tie ĉi, estis jam tre maljuna.
Und außerdem war diese Frau, die vorher hier gewohnt hat, schon sehr alt.

Kliento (krias kaj forkuras): Hu-u-u-u!
Kunde (schreit und rennt weg): A-a-a-ah!

<19.7>
Ŝajna lu-donanto (ridante, al si): Tio tre bone funkciis.
Abgeblicher Vermieter (lachend zu sich): Das hat sehr gut funktioniert.
Tiun interesaton mi ŝokegis efike.
Diesen Interessenten habe ich wirksam total schockiert.
Kaj kiam nun la vera lu-donanto venos,
Und wenn nun der wahre Vermieter kommt,
la interkonsento kun li estos facila, ĉar mi estos la unu-nura kandidato,
wird die Übereinkunft mit ihm leicht sein, denn ich werde der einzige Kandidat sein,
por lui tiun ĉi vere komfortan apartamenton.
um dieses wirklich komfortable Appartment hier zu mieten.


<20.0>
Du dialogoj / Zwei Dialoge

Ekzercu vin kiel tradukisto!
Üben Sie sich als Übersetzer!
Ne provu, laŭ-vorte traduki, sed reformulu la Germanan tekston rekte en Esperanto.
Versuchen Sie nicht, wörtlich zu übersetzen, sondern formulieren Sie den deutschen Text direkt in Esperanto um.
Ne forgesu: Traduki estas pli malfacile ol reformuli.
Vergessen Sie nicht: Übersetzen ist schwerer als umformulieren.


<20.1>
Dialogo unua: Akcidento / Erster Dialog: Ein Unfall

Hallo, Peter! Dich habe ich ja eine Ewigkeit nicht gesehen.
Saluton, Petro! Mi ja jam tre longe ne plu vidis vin.

Hallo, Pauline, ja, das ist wahr. Ich war nämlich 2 Wochen im Krankenhaus.
Saluton, Paŭlinjo, jes, prave. Mi estis nome du semajnojn en malsanulejo.

Was? Was ist denn passiert?
Kio(n)? Kio okazis?

Ich hatte einen Autounfall auf der Hauptstraße im Stadtzentrum.
Mi havis akcidenton per la aŭto sur la ĉefstrato en la urbocentro.

Mach keine Sachen. Wie ist das denn gekommen?
Ne diru. Kiel tio povis okazi?

Na, du weißt doch, an der Hauptstraße steht eine Reihe von Bäumen,
und gegen einen von ihnen bin ich gefahren.

Vi ja scias, ke ĉe la ĉefstrato staras vico de arboj, kaj mi veturis kontraŭ unu el ili.

Das gibt’s doch nicht.
Tio ja ne eblas.
Du fährst doch nicht einfach grundlos gegen einen Baum.
Vi ja ne senkaŭze veturas kontraŭ arbo.
Da muss doch noch etwas geschehen sein.
Tutcerte do okazis krome io.

Natürlich. Ein Kind kam mit dem Fahrrad aus einer Seitenstraße gefahren und passte nicht auf.
Nature. Infano venis sur biciklo el flankstrato kaj ne atentis.

Ich verstehe. Da wolltest du selbstverständlich nicht das Kind umfahren,
Mi komprenas. Tiam vi memkompreneble ne volis veturi kontraŭ la infano,
hast das Steuer herumgerissen und statt des Kindes den Baum getroffen.
turnis abrupte la stirilon kaj trafis la arbon anstataŭ la infano.

Genauso war’s.
Ich habe mir dabei meinen linken Arm gebrochen und außerdem eine Platzwunde am Kopf zugezogen.

Precize tiel okazis. Mi rompis dum tio mian maldekstran brakon kaj ekhavis malfermitan vundon sur la kapo.

Oh, das ist kein Spaß.
Ho, tio ne estas amuziĝo.
Die Eltern des Kindes waren dir sicher sehr dankbar, nicht wahr?
La gepatroj de la infano certe estis tre dankaj al vi, ĉu ne?

Ja, sie haben mich im Krankenhaus mit Blumen besucht,
Jes, ili vizitis min en la malsanulejo kunportante florojn,
und als das Kind mich da so liegen sah, hat es sogar geweint.
kaj kiam la infano vidis min jen kuŝi, ĝi eĉ ploris.

Wie rührend (im Esperanto: "herzberührend")!
Kiom kor-tuŝe!
Das passt sicher ab jetzt auf der Straße besser auf.
Ĝi certe ekde nun pli atentos sur la strato.

Nun ja, bei Kindern muss man eben mit allem rechnen.
Nu jes, de infanoj oni devas ĉion atendi.

Na, Hauptsache, du bist wieder auf den Beinen.
Nu, plej gravas, ke vi estas resaniĝinta.
Oh, ich sehe, dass ich mich beeilen muss, um noch alles zu bekommen,
was ich einkaufen will.

Ho, mi vidas, ke mi devas urĝi, por ankoraŭ ricevi ĉion, kion mi volas aĉeti.

Ja, mir geht’s genauso. Also, tschüss, Pauline, bis bald wieder!
Jes, mi same. Do, ĝis revido, Paŭlinjo, ĝis baldaŭ!

Ja, Peter, mach’s gut, tschüss!
Jes, Petro, fartu bone, ĝis revido!


<20.2>
Dialogo dua (telefone): La malhelpata gastiganto.
Zweiter Dialog (telefonisch): Der verhinderte Gastgeber

(Bei Peter Majer klingelt das Telefon. Er nimmt den Hörer ab und meldet sich.)
Ĉe Peter Majer la telefono eksonas. Li prenas la aŭskultilon kaj diras sian nomon.

Peter Majer.

Hallo, Peter, ich bin’s, Pauline.
Saluton, Petro. Estas mi, Paŭlinjo.
Weißt du, ob sich unsere Esperanto-Gruppe nächste Woche trifft?
Ĉu vi scias, ĉu nia Esperanto-grupo renkontiĝos venontan semajnon?


Hm, da muss ich mal überlegen. Hat Rolf nicht gesagt, dass nichts wäre?
Hm, mi devas pripensi iom. Ĉu Rolf ne diris, ke ne okazos io?

Nein, das bezog sich auf übernächste Woche.
Ne, tio koncernis la postsekvantan semajnon.
Ich habe im Gegenteil unklar in Erinnerung, dass irgendwas Außergewöhnliches stattfinden soll.
Male, mi malklare memoras, ke okazu io ekster-ordinara.

Ach ja, jetzt erinnere ich mich: Wir bekommen Besuch aus Afrika.
Ho jes, nun mi memoras. Ni akceptos vizitanton el Afriko.
Ein Esperanto-Freund aus Kamerun reist in Deutschland herum und besucht alle Gruppen.
Esperanto-amiko el Kameruno vojaĝas tra Germanujo kaj vizitas ĉiujn grupojn.

Richtig, jetzt erinnere ich mich auch. Er will einen Vortrag über sein Land halten.
Ĝuste, nun ankaŭ mi memoras. Li volas prelegi pri sia lando.

Den will ich auf jeden Fall hören, das wird bestimmt sehr interessant.
Tiun mi ĉiu-okaze volas aŭskulti, tio certe estos tre interesa.

Das meine ich auch. Bei wem kommt er eigentlich unter?
Ankaŭ mi opinias tion. Kie li cetere tranoktos?

Bei Rolf selbst. Der hat ja ein großes Haus mit einem Gästezimmer.
Ĉe Rolf mem. Tiu havas ja grandan domon kun gastĉambro.

Wie ist dieser Kontakt überhaupt zustande gekommen?
Kiel ekestis tiu ĉi kontakto entute?

Ganz einfach. Rolf steht doch mit seiner Netzpostadresse in der Pasporta-Servo-Broschüre.
Tute simple. Rolf estas ja kun sia ret-adreso en la broŝuro de la Pasporta Servo.
Da hat ihn der afrikanische Esperanto-Freund einfach übers Netz angeschrieben.
Tiam la Afrika Esperanto-amiko simple skribis al li tra la Interreto.

Eigentlich eine gute Idee, dieser Pasporta Servo.
Efektive bona ideo, tiu Pasporta Servo.
Ich glaube, ich werde mich für das Adressenverzeichnis im kommenden Jahr auch anmelden.
Mi opinias, ke ankaŭ mi aliĝos por la adresaro de la venonta jaro.

Ich kann das leider nicht, denn ich wohne ja bei meinen Eltern,
Mi bedaŭrinde ne povas fari tion, ĉar mi loĝas ja ĉe miaj gepatroj,
und die wären nicht allzu glücklich, wenn ich dauernd Besuch bekäme,
kaj tiuj ne estus tro feliĉaj, se mi daŭre havus vizitantojn,
den sie nicht verstünden.
kiujn ili ne komprenus.

Da gibt’s doch nur eines: Sie müssen einfach auch Esperanto lernen.
Por tio estas ja nur unu solvo: Ankaŭ ili simple lernu Esperanton.

Das habe ich ihnen auch schon einige Male gesagt, aber da stoße ich auf taube Ohren.
Tion ankaŭ mi diris al ili jam plurfoje, sed ili tute ne volas aŭskulti.

Mögen sie Esperanto vielleicht nicht?
Ĉu ili eble ne ŝatas Esperanton?

Nein, sie waren durchaus dafür, dass ich es lernte, aber sie sind einfach zu beschäftigt.
Ne, ili jes ja konsentis, ke mi lernis tion, sed ili estas simple tro okupataj.

Na gut, man soll niemanden zwingen. -
Nu bone, oni devigu neniun. -
Dann also bis nächste Woche!
Do, tiam ĝis la venonta semajno!

Ja, bis nächste Woche! Auf Wiederhören, Pauline!
Jes, ĝis la venonta semajno! Ĝis reaŭdo, Paŭlinjo!

Auf Wiederhören, Peter!
Ĝis reaŭdo, Petro!

Startseite Übersetzungen zu Lektion 9 Lektion 10 Übersetzungen zu Lektion 10 Grammatik zu Lektion 10
Wörterbuch Esp.-Deutsch: a al an ar b bo c ĉ d di do e ek er f fi fr g ĝ h ĥ i in io j ĵ k ki kl kon kr ku l li m me mo n ni o p pe po pr r ri s se si so su ŝ t ti to u v vi vo z
Wörterliste Deutsch-Esp.: Hinweise A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X ... Z