Pri AGEI
Argumentoj por la instruado de Esperanto en la lernejoj estas precipe la facileco, la neŭtraleco kaj la propedeŭtika valoro de tiu ĉi lingvo.
Jam hodiaŭ Esperanto estas instruata en kelkaj germanaj lernejoj en
- libervolaj laborgrupoj aŭ kadre de t.n.
- projektsemajnoj.
La Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI) engaĝiĝas por tio, ke tiu instruado estu subtenata kaj plivastigata.
La ĝisnunaj spertoj en lernado de fremdaj lingvoj kiel la angla aŭ la franca estas kontentigaj nur por relative malgranda parto de niaj gelernantoj. Esperanto ebligas al esence pli larĝaj sociaj tavoloj aliron al tutmonda komunikado.
Krome lernejaj eksperimentoj montris, ke frua Esperanto-instruado esence faciligas la lernadon de aliaj lingvoj.
AGEI estas
faka asocio de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj
landa sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj
kunlaboras kun Germana Esperanto-Instituto/Deutsches Esperanto-Institut (GEI/DEI)
|