Verband Deutscher Esperanto-Lehrer e.V.
Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)
Verband Deutscher Esperanto-Lehrer e.V.
Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)




Deutsch

Instruado


STATISTIKO
Ĉi tie ni prezentas Esperanto-instruadon en Germanio, en- kaj ekster lernejoj, laŭ aĝ- kaj celgrupoj.

Laŭ peto de ILEI kaj en interkonsento kun edukado.net, la aktuala listo de kursoj estas troveblaj sur ties paĝaro, sub menupunkto Kursejo. Elektu tie Germanion kaj vi povas trovi informojn laŭ urbo, tipo, nivelo de kurso, ktp.

Ni petas ankaŭ ĉiujn gekolegojn, kiuj instruas Esperanton aŭ konas gekolegojn, kiuj instruas, bonvolu regule enigi informojn al la koncerna paĝo de edukado.net.

Konsciante, ke estas malsamaj instruebloj, regularoj en la opaj federaciaj landoj en Germanio, plej oportune estas havi t.n. regionajn mentorojn, kiuj prizorgas sian regionon, povas konsili, helpi al gekolegoj, interesiĝantoj surloke aŭ deproksime.

Por kontakti la regionajn mentorojn, bv. peti ilian adreson de la prezidanto de AGEI (v. sub Kontakto)

LERNMATERIALOJ, INSTRUHELPILOJ
Abunda materialo, multaj ekzercoj, pretaj helpiloj estas troveblaj ĉe edukado.net, ĉio bone trovebla laŭ celpubliko, aĝgrupo, tipo, ktp. Vere abunda trovejo! Oni devas unue membriĝi tie, poste eblas ne nur deŝuti dokumentojn, sed ankaŭ aldoni proprajn lernilojn, helpilojn al la t.n. Lerniloteko.

Por trovi fakliteraturon, vortarojn, didaktikajn materialojn, instruhelpilojn, sonmaterialojn, fakgazetojn, ktp., bv. uzi nian bibliotekon.



AGEI © 2009 LA-Arts