Verband Deutscher Esperanto-Lehrer e.V.
Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)
Verband Deutscher Esperanto-Lehrer e.V.
Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)




Deutsch

Pri AGEI


AGEI estas komunutila asocio, agadas por interkompreniĝo de popoloj, eduko al paco kaj toleremo. La asocio

  • helpas la lernejan kaj universitatan instruadon de Esperanto,
  • proponas internaciajn amikajn kontaktojn inter lernantoj de Esperanto,
  • instigas al internacia interŝanĝo de lernantoj,
  • zorgas pri trejnado de Esperanto-instruistoj,
  • ellaboras kaj disvastigas esperantajn instru- kaj ekzamenmaterialojn,
  • rekomendas lingvajn ekzamenojn ankaŭ laŭ internaciaj normoj,
  • kunlaboras kun similaj internaciaj fakorganizaĵoj,
  • estas alparolpartnero por la ministerio pri edukado rilate al Esperanto-instruado.

AGEI organizas fakajn kunvenojn, instigas al verkado de fakaj artikoloj kaj fakliteraturo, donas fakajn servojn al siaj membroj.
Gravas ankaŭ la konsultado pri instruagado, metodika-didaktika helpo al gekolegoj, spertinterŝanĝo pri lerneja kaj eksterlerneja Esperanto-instruado.

 

 

Argumentoj por la instruado de Esperanto en la lernejoj estas precipe la facileco, la neŭtraleco kaj la propedeŭtika valoro de tiu ĉi lingvo.

 

Jam hodiaŭ Esperanto estas instruata en kelkaj germanaj lernejoj en

- libervolaj laborgrupoj aŭ kadre de t.n.

- projektsemajnoj.

 

La Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI) engaĝiĝas por tio, ke tiu instruado estu subtenata kaj plivastigata.

 

 

La ĝisnunaj spertoj en lernado de fremdaj lingvoj kiel la angla aŭ la franca estas kontentigaj nur por relative malgranda parto de niaj gelernantoj. Esperanto ebligas al esence pli larĝaj sociaj tavoloj aliron al tutmonda komunikado. 

 

Krome lernejaj eksperimentoj montris, ke frua Esperanto-instruado esence faciligas la lernadon de aliaj lingvoj.

 

AGEI  estas 
faka asocio de
Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj 
landa sekcio de
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj
kunlaboras kun Germana Esperanto-Instituto/Deutsches Esperanto-Institut (GEI/DEI)



AGEI © 2009 LA-Arts