|
Kursoj, lernhelpiloj
Instruistoj ofte havas la sekvan dilemon:
-
ĉu instrui sen lernolibro
-
ĉu uzi lernolibron
-
se jes, kiun libron, kiujn lernmaterialojn, helpilojn
-
kion rekomendi al interesiĝantoj, kiuj bezonas kroman ekzercadon
-
kiel helpi memlernantojn, kiuj ne povas viziti kursojn?
Jen kelkaj bone uzeblaj lernmaterialoj por germanaj lingvolernantoj: senpagaj, libere alireblaj, multaj materialoj eĉ elŝuteblaj.
1. Lernu.net (lecionoj, vortaro, gramatiko, forumo)
2. Kurso de Esperanto (t.n. brazila kurso, 12 lecionoj, ekzercoj, ktp.)
3. Esperanto en 12 lecionoj (laŭ la t.n. zabreba metodo, kun ekzercoj)
4. Esperanto per rekta metodo 1 kaj 2 (de Stano Marĉek, kun ekzercoj, por Android-telefonoj)
5. EO Esperanto (de Goethe-Verlag in 50 lingvoj, laŭ temoj, mp3 sonmaterialo, ekzercaro. ankaŭ por Android, iPhone)
6. Lingolia (gramatiko, ekzercoj)
7. Babadum (vortlernado, ekzercado)
Gazeta kursserio (lecionoj 1-15) aperinta en la regiona gazeto Harz Kurier, ellaborita de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, Herzberg am Harz
Televida kursserio (lecionoj 1-5) prezentita de Thomas Bormann ĉe SWR1 Baden-Württemberg
LERNOLIBROJ: vi povas viziti la novan paĝaron de la interreta libroservo en Germanio
Instruhelpiloj, ekzercoj, ktp. ĉe edukado.net (atentu, vi bezonas krei konton unue).
| |