Lerneja instruado
Instruado de Esperanto povas okazi en tri niveloj de lernejoj, ĉu en
- baza
- meza (gimnazio)
- supera (universitato)
ekzemple
- kiel fakultativa, libere elektebla studobjekto
- en projekt-tago, projektsemajno
- kurso por kreditpoentoj
Estas ĝojige, ke multaj lernejoj ofertas E-instruadon, sed povus, devus esti pli multaj!
La ĉiujarajn aktualajn lernejajn kursojn bv. vidi ĉe http://edukado.net
Kursgvidantoj, bv. ne forgesi aktualigi la datumojn tie!
Lernejaj projektoj
Estas ĝojige la partopreno de lernejaj klasoj en eŭropaj projektoj Comenius. Enkadre de la Dumviva Lernado Programo de la Konsilio de Eŭropo baza lernejo Nicolai en Herzberg am Harz ricevis subvencion por Esperanto-instruado kaj vizitoj al partnerlernejoj en Britio kaj Hungario inter 2008-2010.
Jen detaloj, raporto kaj oficiala finraporto.
En 2012 du lernejoj el Germanio ricevis por du jaroj subvencion por internacia Comenius-projekto: gimnazio el Winterberg kaj gimnazio el Herzberg am Harz.
Jen projekt-hejmpaĝo kun detaloj el Herzberg en kvar lingvoj (Esperanto, germana, hungara, itala),
oficiala raporto el Herzberg kaj oficiala raporto el Winterberg.
|