Verband Deutscher Esperanto-Lehrer e.V.
Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)
Verband Deutscher Esperanto-Lehrer e.V.
Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)




Deutsch

Kursoj, lernhelpiloj


Instruistoj ofte havas la sekvan dilemon:

  • ĉu instrui sen lernolibro
  • ĉu uzi lernolibron
  • se jes, kiun libron, kiujn lernmaterialojn, helpilojn
  • kion rekomendi al interesiĝantoj, kiuj bezonas kroman ekzercadon
  • kiel helpi memlernantojn, kiuj ne povas viziti kursojn?

Jen kelkaj bone uzeblaj lernmaterialoj por germanaj lingvolernantoj: senpagaj, libere alireblaj, multaj materialoj eĉ elŝuteblaj.

1. Lernu.net (lecionoj, vortaro, gramatiko, forumo)
2. Kurso de Esperanto (t.n. brazila kurso, 12 lecionoj, ekzercoj, ktp.)
3. Esperanto en 12 lecionoj (laŭ la t.n. zabreba metodo, kun ekzercoj)
4. Esperanto per rekta metodo (de Stano Marĉek, kun ekzercoj, por Android-telefonoj)
5. EO Esperanto (de Goethe-Verlag en 50 lingvoj, laŭ temoj, mp3 sonmaterialo, ekzercaro, ankaŭ por Android, iPhone)
6. Lingolia (gramatiko, ekzercoj)
7. Babadum (vortlernado, ekzercado)
8. KEK (Koresponda Esperanto-kurso de GEA, por memlernado aŭ kun mentoro. 10 lecionoj elŝuteblaj .pdf, sonmaterialo)
9. Pasporto al la tuta mondo (15+1 videofilmetoj 30 minutaj)
10. Duolingo (Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj)
11. Jen nia mondo (libro+sonmaterialo por elŝuti)
12. Mazi en Gondolando (videokurso kun 6 lecionoj por infanoj)
13. Esperanto-Kurs im Netz (la plej kompleta, detale ellaborita reta kurso, verko de Dr. Rudolf Fischer), kun enkonstruita vortaro, gramatika helpo, ekzercoj, sonmaterialoj, konversacioj, bildoj, ktp.)

Pluaj informoj pri lernebloj

Gazeta kursserio (lecionoj 1-15) aperinta en la regiona gazeto Harz Kurier, ellaborita de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, Herzberg am Harz
Televida kursserio (lecionoj 1-5) prezentita de Thomas Bormann ĉe SWR1 Baden-Württemberg

LERNOLIBROJ: vi povas viziti la paĝaron de la interreta libroservo en Germanio  
LERNMATERIALOJ: Instruhelpiloj, ekzercoj, ktp. ĉe edukado.net (atentu, vi bezonas krei konton unue)
LEGOMATERIALOJ, KANTOJ: kolektejo de sonmaterialoj, fabeloj, kantoj de Stano Marĉek
LERNGAZETO: Juna amiko (kompleta arkivo), elŝuteblaj .pdf
RETVORTAROJ: Reta Vortaro (ĉ.35000 kapvortoj), PReVo (Portebla Reta Vortaro por Android), PIV (reta versio), Tatoeba (tradukitaj frazoj)
RADIO, PODKASTO: Esperanto-elsendoj (tekniko, kulturo, socio de Eva kaj Johannes, kun kromaj ligiloj)



AGEI © 2009 LA-Arts