|
Alvokoj
TORPEDO-6, la Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia okazos inter 8-12 oktobro 2010 en Herzberg am Harz.
Ĝi estos samtempe ILEI-seminario, kun aparta temo: instru-projektoj, subvencioj kaj subvencipetado.
Ni atendas ĉiujn, kiuj ŝatus lerni pri sukcesaj instrumetodoj, internacia kunlaboro kaj interesiĝas pri akiro de mono por Esperanto-agado, ŝatus orientiĝi en la ĝangalo de subvenciebloj eŭropaj. Aparta sekcio por universitataj, lernejaj projektoj. Iom da financa helpo eblas por subteni vian partoprenon.
Por detaloj bv. klaki ĉi tien.
Jarĉefkunveno de AGEI en 2010: vidu sub menupunkto Kunvenoj
ALVOKO AL INTERESAJ FAKPRELEGOJ KAJ SUKCESA MOVADA KLERIGADO/INSTRUKAPABLIGO en 2010
Novaj klerigmoduloj, kursoj de GEA-filio por 2010.
Vidu sub menupunkto Instruado/Kursestra, instruista aŭ rigardu ĉe http://esperanto-urbo.de la Jarkalendaron kaj la specialajn kursojn, klerigmodulojn de Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg.
Aliĝu al la kursoj, trejnsesioj laŭeble jam en februaro!
FARIĜU MEMBRO DE AGEI, SUBTENU ESPERANTO-INSTRUADON EN GERMANIO!
Jen rete havebla aliĝilo:
http://agei.esperanto-urbo.de/page.php?pid=78065795
kaj formularo: http://laarts.info/_instrureg_/
Sukcesojn en 2010!
Germana Fondaĵo de Familio Fischer (FFF) alvokas: subvencio por familioj, por lernantoj partopreni en la
26-a Printempa Semajno Internacia (PSI)
de la 2-a ĝis la 9-a de aprilo en 2010 (dum pasko),
en Sankt Andreasberg, montaro Harz, vidu http://www.esperanto.de/psi/
Detala alvoko en .pdf formato estas legebla ĉ i tie.
En 2009 jam la kvinan fojon okazos Tutlanda Oktobra Renkontiĝo Pedagogia (TORPEDO-5) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo. Kiel kutime, ankaŭ nun multaj interesaj fakprelegoj, programoj atendas la partoprenantojn. Kiel novaĵo aldoniĝas partopreno de pola grupo, kiu enkadre de Grundtvig projekto, subvenciata de EU en la Dumviva Lernado programo, alvenos por tutsemajna instruista trejnado.
La organizadon, fakan programon - kiel projektpartnero respondeca pri la klerigado - prizorgas Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy.
Multaj famaj prelegantoj, metodikistoj, instruistoj, konataj fakuloj el la Esperanto-movado venas por instrui, prezenti, gvidi la seminariojn:
Karalin Kováts (edukado.net), Stefan MacGill (prezidanto de ILEI), Gerald Tucker (fakestro de Germana Esperanto-Instituto), Lidia Ligeza (Krakovo/Poznano), Peter Balaz kaj Jevgenij Gaus (E@I).
Jen priskribo de la projekto.
Jen la programo de TORPEDO-5
Jen la nomlisto de partoprenantoj.
Fotojn vi trovas en la albumoj ĉe http://esperanto-urbo.de
TORPEDO-5, Tutlanda Oktobra Renkontiĝo Pedagogia okazos jam la 5-an fojon. En 2009 inter 9-12 oktobro, en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.
La favorkotiza aliĝperiodo estas plilongigita ĝis 14.09.2009
Ĉeftemoj:
- historio de instrumetodoj,
- renkontiĝo kun aŭtoroj de lernolibroj, instrumaterialoj
- KER-ekzamenoj: adaptado de naciaj Esperanto-ekzamenoj al la internacia.
- inaŭguro de pedagogia-metodika fakbiblioteko en Interkultura Centro Herzberg
Ĉefprelegantoj, fakaj gvidantoj:
- Stefan MacGill (prezidanto de ILEI)
- Zsófia Kóródy (estrarano de ILEI, prezidanto de AGEI)
- Katalin Kováts (edukado.net)
- Gerald Tucker (fakestro de GEI)
Por la unua alvoko klaku ĉi tien.
| |