Kursestra, instruista trejnado
Studadsemajnfinoj kun modulaj trejnsesioj por fariĝi E-kursestro, instruisto
Klerigsesioj kaj kursofertoj dum 2010
Por nia faka asocio ege gravas la trejnado de kursestroj, kursgvidantoj, instruistoj kaj ankaŭ ilia pluklerigado.
Tiun taskon laŭ komisio de Germana Esperanto-Asocio plenumas Germana Esperanto-Centro (GEC), Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://esperanto-urbo.de.
Detalojn pri tiuj fakkursoj, seminarioj, studsesioj vi povas vidi ankaŭ sur la hejmpaĝo de Interkultura Centro Herzberg (ICH) http://ic-herzberg.de
La faka enhavo de tiuj klerigsesioj sekvas la studprogramon de universitataj studoj. La opaj fakoj estas instruataj en blokoj, kiujn eblas partopreni en sinsekvo aŭ en diversaj etapoj, kolektante kreditpoentojn.
Jen la tabela formo de klerigmoduloj.
Jen priskribo de la klerigprogramo (en la germana lingvo, .pdf)
Se vi volas demandi pri la klerigsistemo aŭ havas specialajn dezirojn, bv. kontakti la prezidanton de AGEI.
Laŭ peto ni sendas broŝuron pri sciindaĵoj.
|