|
Aliĝo
AGEI estas la germana landa sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, tiel la membroj de AGEI estas samtempe membroj de ILEI.
Membroj de AGEI ricevas
- fakan subtenon, konsiladon, eblon je spert- kaj informinterŝanĝo kun gekolegoj, fakuloj
- ofertojn por klerigado, pluklerigado
- la gazeton Internacia Pedagogia Revuo (IPR, aperas 4-foje jare en Esperanto) kaj
- retan/poŝtan cirkuleron kun informoj
La membreco kostas EUR 25,- jare. Familianoj ricevas rabaton.
La kotizon (kiu enhavas la abonon de IPR) bonvolu sendi al la konto de AGEI:
Numero 5187110500 Volksbank Schmallenberg BLZ 46062817
Aliĝilo (.pdf) por membriĝi en AGEI.
Krom la aliĝilo ni petas vin plenigi ankaŭ la
formularon
por pli bone ekkoni vin, viajn instru-spertojn, nunan instrulaboron, viajn kursojn, uzatajn lernolibrojn, lernmaterialojn, ktp. Tio helpas al ni ankaŭ eventuale informi vin pri novaĵoj, ekzamenoj, pluklerigado, lernejaj projektoj, ktp.
Dankon!
| |