Verband Deutscher Esperanto-Lehrer e.V.
Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)
Verband Deutscher Esperanto-Lehrer e.V.
Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI)




Deutsch

Biblioteko


BIBLIOTEKO
En Herzberg am Harz sub la sama tegmento situas kaj kunlaboras Germana Esperanto-Centro (Filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo) kaj AGEI, tiel la riĉa biblioteko estas je dispono. Ĝi estas ordigita, traserĉebla el tabelaj katalogoj laŭ tipo, ekz.:

  •  gazetoj, periodaĵoj
  •  libroj, vortaroj
  •  sonmaterialoj
  •  filmoj
  •  instruhelpiloj, ceteraĵoj

Pedagogia, metodika fakkolektaĵo estas specialaĵo de tiu biblioteko, ja ĉiuj lernolibroj, vortaroj, instruhelpiloj, facilaj legaĵoj, ktp., kiuj bone servas lingvoinstruadon, estas apartigitaj kaj je dispono por gekolegoj. Ankaŭ la duoblaĵoj estas valoraj por ni, ja el tiuj stokoj eblas pruntepreni, laŭ interkonsento eĉ aĉeti.

La biblioteko bone servas ankaŭ por klerigago, pluklerigado de instruantoj, instruistoj kaj estas ebleco ankaŭ uzi ĝin por esplorado, studado de fakliteraturo, verkado de laboraĵoj. Ni strebas je plibonigado de servoj, planas kreadon de elektronika katalogsistemo. Nuntempe estas haveblaj laŭtemaj .xls dokumentoj, kiujn ni volonte sendas al interesiĝantoj.

Por pluaj informoj klaku ĉi tien.

Elŝuteblaj materialoj:

5. Utiligo de novaj kaj tradiciaj lernrimedoj por Esperanto-instruado. Prelego de Zsófia Kóródy dum la kunsidoj de Landaj Ligoj de GEA, okazinta en Herzberg am Harz la 28an de oktobro 2017. (.pdf versio (9,5MB) de la PowerPoint prezentado.)

4. Kiel organizi kurson? Bona kompilaĵo de Felix Zesch, kiu detale klarigas ĉiun opan paŝon de kurs-organizado, antaŭ­kursa varbado, donas sekvindajn modelojn, konsilojn. Jen la 19 paĝa eseo (.pdf) kaj jen la resumo taŭga por prezentado (.pdf)

3. 1-hora lerneja leciono pri Esperanto (Eine Schulstunde über Esperanto). Broŝuro por informi lernejanojn pri Esperanto dum leciono, kiun gvidas ekz. anstataŭanta instruisto. Verkita de Klaus Friese, kunlaboris Louis v. Wunsch-Rolshoven kaj Jürgen Wulff, Hamburg 2015, faka rekomendo, konsulteblo far AGEI kaj Germana Esperanto-Centro en Herzberg am Harz.
Broŝuro en Esperanto (.pdf, 2.2 MB) | germana (.pdf, 200 KB) | angla (.pdf, 338 KB) | franca (2.3 MB)
Varbilo: frontpaĝo (94 KB), dorsflanko (153 KB)

2. Erziehung in zwei Sprachen (Werner Pfennig rakontas pri propra sperto en edukado de denaskaj infanoj.) 7-paĝa broŝuro en la germana lingvo. (0.98MB)

1. Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto
(Bernhard Pabst)
1.1. La Unua Parto: Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro. 1-a eld. 2014 (.pdf 738 KB)
1.2. La Dua Parto: Vortaro Oficiala (Universala Vortaro). 3-a eld. 2014 (.pdf 2,6 MB)

Komentoj:
1.1. La Unua Parto de la Berlina Komentario "Kiel oni diras en "ĝusta kaj bona“ Esperanto?“ – Plej multajn respondojn al tiu centra demando de instruado ni trovas en la verko „Fundamento de Esperanto“. Ĝia unua eldono estas de 1905, ĝia aktuala stato de 2007. La Unua Parto de la Berlina Komentario sisteme klarigas ĉiujn demandojn ĉirkaŭ la ĉefa normo de Esperanto pri „ĝusta“ kaj „bona“, troveblajn en la „Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo“, en la Antaŭparolo, Gramatiko kaj Ekzercaro de la Fundamento. La Komentario plie enkondukas en la Akademiajn Korektojn kaj la Oficialajn Aldonojn kaj elmontras rolon kaj taskojn de la Akademio. Kune kun la jam aperinta, vort-orientita „Dua Parto pri la Vortaro Oficiala“ tiel ekestas plena sistema konsult-verko pri ĉiuj demandoj ĉirkaŭ la „lingvo-konstitucio“ de Esperanto. Kvankam tiu ĉi unua eldono de la ĝenerala parto multajn temojn ankoraŭ ne traktas, ambaŭ volumoj de la Berlina Komentario kune jam nun estas utila helpilo por instruistoj, progresintaj lernantoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ĝusta Esperanto.

1.2. La Dua Parto precize notas ĉiujn lingvoelementojn de la Fundamento de Esperanto kaj de la Oficialaj Aldonoj tiel, kiel ili aperas en la oficialaj dokumentoj de la Akademio. Ĉiuj trafoj de vorto en Antaŭparolo, Ekzercaro, la Fundamentaj Gramatikoj aŭ ekster la ĝusta alfabeta pozicio en la Universala Vortaro estas kunigitaj en apartaj artikoloj.
Tiel por la unua fojo en la historio de Esperanto eblas per unu rigardo ekscii la plenan enhavon de la Vortaro Oficiala. La kolekton suplementas ĉiuj Akademiaj Korektoj, indikoj pri la deveno kaj pli frua uzo de multaj vortoj, krome Lingvaj Respondoj de Zamenhof kaj privortaj rekomendoj kaj decidoj de la Akademio. Rimarkoj, komentoj pri la referenc-lingvoj kaj plusendoj inter elementoj de la Vortaro Oficiala faciligas la ĝustan interpreton. La Berlina Komentario pro tio estas grava helpilo por plenumi la mandaton de la Antaŭparolo al la Fundamento eltrovi „la veran sencon de ĉiu vorto“.



AGEI © 2009 LA-Arts