|
Eksterlerneja instruado
Instruado de Esperanto povas principe bone funkcii eksterlerneje, enkadre de edukado de plenkreskuloj en popolaj altlernejoj (Kreisvolkshochschule, KVHS). En pluraj lokoj en Germanio estis kaj estas provoj oferti Esperanto-lingvokursojn.
Kelkajn alvokojn, kursofertojn el KVHS-kajeroj mi kolektis kaj modelcele montras la tekstojn al vi sub menupunkto
Dokumentoj.
Avantaĝoj de popolaltlernejaj kursoj:
- KVHS organizantoj ĝenerale akceptas niajn kursofertojn
- la KVHS-kajeroj donas al ni senkostan reklameblon por montri, ke Esperanto vivas
- la KVHS-kareroj, informiloj atingas multajn homojn, ĝenerale ĉiuj domoj, familioj ricevas kopion en la opaj regionoj
- al la kursoj ĝenerale aliĝas tiuj, kiuj vere volas lerni, interesiĝas pri Esperanto, akceptas pagi por kurso
- estas pli verŝajne, ke itiuj kursanoj restos lingvouzantoj
Malavantaĝoj:
- KVHS-kursoj ekestas nur se estas sufiĉaj aliĝintoj (ofte oni postulas min. 6-10 partoprenontojn). Se ne, kurso ne povas okazi
- devas esti regulaj kurshoroj, do indas iniciati kurson, se ni, instruistoj povos finfari, ja ofte ni ne povas trovi anstataŭantan kursgvidanton
- la kurso povas esti tre heterogena (diversaj aĝoj, edukiteco, kono de alia fremda lingvo, ktp. ), kio malfaciligas instruadon
Tamen, oni povas provadi, eluzi tiun reklameblon, eĉ se ne ĉiam formiĝos grupo.
Argumentojn, konsilojn de Martin Schäffer, kial kaj kiel anonci, komenci VHS-kursojn, vi trovas ĉi tie.
Kelkajn varbtesktojn, anoncojn pri VHS-kursoj vi trovas modelcele en la menupunkto Dokumentoj.
| |